Ili estis en duopo sur la korto.
— Sinjoro, mi scias, kiu vi estas. Vi originale nomiĝis sinjoro Brandes, kaj vi estis leŭtenanto.
— Ĉu vere? — demandis Brandes, sen ĉiu scivolemo, kvazaŭ ĝentile. Evelyn preskaŭ ekploris.
— Mi konas vian tragedion. Pli bone, ol vi.
— Ĉu vere? — Kiam iu frapas la saman klavon dufoje sur la fortepiano unu post la alia.
Unuavice sciu, ke via juna frato estas senkulpa.
Kio ĝi estas? Unu ektremo. Nun li tamen reagis… Liaj du brovoj formas severan delton ĉe la naz-radiko.
— Bonvolu diri, kiu vi estas?
— Iu, kiu scias la veron en via afero kaj venis por redoni vian honoron. Ankaŭ via juna frato estas same senkulpa, kiel vi. Via bofrato Wilmington estis la kulpulo.
Kaj ŝi rakontis ĉion, de fraŭlino Ardfern, kiu inside delogis lian junan fraton, ĝis la adiaŭa letero, kiun Wilmington uzis, post la ŝtelo de la geografia karto. La soldato eksidis. Li malcerte palpetendis sian manon al sia flanko, kvazaŭ lia saniĝanta vundo lancinus.
— Jes — li ekparolis reveme, — verŝajne ĝi okazis tiel… Mi ne scias, de kie vi akiris la indikojn, sed mi kredas tion al vi. Sed neniu kredus tion al mi, kaj ĝi jam ne gravas… kredu tion…
— Bonvolu diri, se vi redonos la malaperintan geografian karton, sendifektan, sigelitan, ĉu ĝi rehabilitus vin?
— Farŭlino, oni jam longe sendis tiun geografian karton ien, kie ĝi tre multe valoras, la sigeloj jam certe estas rompitaj, kaj oni legis ĝin.
— Bonvolu respondi mian demandon: kio okazus, se atestanto pruvus tiun historion kaj redonus la koverton kun sendifektaj sigeloj?
— Nu tiam… tiam — vigleco aperis en liaj okuloj, kaj liaj vangoj ruĝiĝis, — tiam ne nur mia senkulpeco estus pruvita, se mi farus tian servon…
— Jen ĝi estas…
… Evelyn transdonis la koverton. Brandes rigardis, rigardis ĝin, lia vizaĝo ruĝiĝis, liaj okuloj komencis brili, sed tute strange, vigle… Baldaŭ tiu brilo apartiĝis kaj falis sur lian kamizolon.
— Kiu vi estas?… — li demandis raŭke, kaj la koverto tremetis en lia mano.
— Mi estas Evelyn Weston. Mi valors cent mil frankojn vive aŭ morte.
Ŝi transdonis la ĵurnalon, kiu estis en ŝia valizeto apud la koverto.
Kiam Brandes tralegis la ĵurnalon, li longe pensadis.
— Mi ne scias, kial vi portis mian honoron al mi. Tial, kion vi faris…
— Ankaŭ vi povus fari ion por mi. Mi serĉas kaseton, sur kiu estas malgranda ceramika ornamstatuo, kiu figuras Budhon. Vi aĉetis ĝin antaŭ dekkvin jaroj de la firmao Longson kaj Noerh.
— Budho… jes… Atendu, mi memoras!.. Mi aĉetis ĝin por mia frato kiel Kristnaskan donacon. Ho, jes! Emajlita kaseto, sur ĝi kun Budho-statuo! Li ŝatas tiujn ornamobjektojn.
— Kiu estas via frato?
— Lordo Bannister… He!.. kaporalo… akvon! La fraŭlino svenis!.. Rapide!
Vesperiĝis, kiam Evelyn kaj la soldato elvenis en la gastejon. La gastejmastro, duon idiota pro la fumado de kanabo kaŭris ĉe la enirejo, kaj li konstante kantaĉis tiun saman tri kaj duonon da sonoj. Ili eksciis de li, ke lia lorda moŝto ankoraŭ ne malsuprenvenis el sia ĉambro.
Ili supreniris. Evelyn retenis Brandes-on ĉe la pordo:
— Estus bone, se mi informus lin per kelkaj vortoj.
Ŝi frapetis. Nericevinte respondon, ŝi iomete malfermis la pordon kaj enrigardis. Lia lorda moŝto kuŝis sur la mato tute vestite kaj profunde dormis inter la petolemaj insektoj. Li aspektis iom elĉerpiĝinta.
Evelyn tuŝis lin, sed la profesoro ne vekiĝis.
Ŝi forte skuis lin. La lordo timiĝinte malfermis siajn okulojn. Li tuj estis klarvida pri sia situacio. Li ne miris. Li malgaje leviĝis.
— Ĉu ni vojaĝos? — li demandis kaj ekiris al la fenestro. — Ĉu eskalo estas?
— Ni vojaĝos nenien!
— Ĉu ni devas kaŝiĝi? — li demandis nuancon pli malgaje, sed sen ĉiu kontraŭstaro
— Mylord — diris Evelyn kun nekutima emocio, kion la lordo klarigis tiel, ke lia barbostopla mentono impresas ŝin tiom. — Vi havos agrablan revidon…
— Mi sciis! Holler estas ĉi tie! — li teruriĝadis…
— Jen estas homo, kiu delonge ŝiriĝis de vi… — La vizaĝo de la lordo iomete malsereniĝis kaj esplorrigardis la knabinon. Homo, kiun vi tre amas. Li estas identa kun tiu, kies honoron ni kunportis ĉi tien inter tiom da morta danĝero…
Ŝi malfermis la pordon, kaj Brandes enpaŝis en la ĉambron.
Tiaĵo okazas nur en malnovaj teatraĵoj, tiam oni komencas furiozan analizadon por malkovri la sekreton: ĉu ili maldormas aŭ sonĝas, ĉu ĝi estas vera aŭ ne? Tiuj homoj ne faras ion similan. Ili ne sciigas kriegante unu al la alia: „mia fraĉjo! frato mia! — ĉar tiu fakto jam evidentiĝis dum ilia frua junaĝo. Senvorte interbrakumiĝinte, ili longe premis la manon de unu la alia kaj diris nenion. Ili tute ne povintus fari tiaĵon.
Nur poste, multe pli poste ili havis animforton ekparoli.
Lordo Bannister, kiel unuenaskito herdis de sia onklo la rangon kaj la lordan titolon, kiu distingas lin de la aliaj familianoj. Laŭ la anglaj leĝoj, la lordo povis havi la nomon, donacitan nur fare de la reĝo, ĉi-okaze „lordon Bannister”, kaj li perdis sian familian nomon, kiun li ne rajtas uzi plu. Tiel Evelyn eĉ konjekton ne havis pri tio, ke ŝi suriris la ŝipon kun la frato de la serĉita leŭtenanto. Ke la nomo Bannister estas nur donacita „lorda nomo” de Henry Brandes. Kaj pro la rezervema konduto de la lordo neniam venis okazo, ke la knabino sicere povu rakonti ĉion. Aŭ lastfoje en Maroko, kiam la koverto estis en la mano de lordo Bannister, preskaŭ okazis sincereco, sed la profesoro pripensis sin en la lasta momento, kaj li ne volis „miksiĝi en la aferon”.
— Kion vi faros nun? — li demandis sian fraĉjon. — Eĉ momenton vi ne povas toleri plu sur vi la akuzon de patrujperfido kaj malhonoro!
— Mi raportos la okazaĵon kiel legiano al la ĉefkomandejo en Maroko. Ĉar tiu geografia karto estas komuna intereso de Anglio kaj Franciom mi esperas, ke oni traktos la aferon evitante ĉiun oficialan vojon.
— Fraŭlino Weston… — turnis sin la profesoro konfuzite al la knabino kaj li frotis sian babostoplan mentonon… — mi nun… mi devas nun…
Evelyn respondis malvarmkondute:
— Sir, vi nun povas kompreni, ke iafoje mi molestis vin vere pro la honoro de homo. Mi bedaŭras tion, ĉar fine ja la vivo de gentlemano ne estas traira domo.
Brandes esplore rigardis ilin. Li ankoraŭ neniam vidis sian fraton tiel neflegata kaj moroza, kiel ĉi-momente, kiam li kolere murmuras ion nekompreneblan kun mallevitaj okuloj.
— Jes ja — diris Brandes subite, — fraŭlino Weston serĉas ian malnovan, familian juvelon…
— Kvazaŭ mi estus aŭdinta tion… murmuris lia lorda moŝto kaj ektremetis.
— Estus bezonata tiu malgranda kaseto, sur kiu sidas Budho-statueto — daŭrigis Brandes. Mi aĉetis ĝin donace por via nomtago, se vi memoras…
— Kial vi ne diris tion? — kriis la lordo entuziasme. La kaseto kun la statuo kiam ajn estas je via dispono, fraŭlino Weston.
— Estus plej bone — ekparolis Evelyn ekscitite, — telegrafi al mia patrino, kaj vi informus la personaron en via Londona loĝejo, ke ili transdonu la „Meditantan Budhon” al mia patrino.
— Estas superflue — mangestis lia lorda moŝto ridetante, — la malgranda Budho estas kun ni…
La sango de Evelyn pulsegis en ŝia torako kaj malantaŭ ŝia tempio.
— Kie?
— En la necesujo. Li sidas sur mia razilkompleto… Nu! Fraŭlino Weston! Akvon! Akvon rapide!.. Ŝi svenis…