La duan fojon dum mallonga tempo.
Ili triope sidis kun funebra mieno. Aŭskultinte ŝian historion, la suferojn kaj kuregon, kies plej lacigajn aventurojn partoprenis ankaŭ lia lorda moŝto, frostotremo trakuris sub ilia dorshaŭto pro la terura tragiko de la situacio.
Evelyn propramane forĵetis sian heredaĵon!
Ŝia duelo kun la necesujo finiĝis. La insida valizeto sternis ŝin per unu bone direktita plen-trafo.
Jen, se la providenco volas, eĉ necesujo malŝargiĝas.
— Ni serĉigos ĝin — balbutaĉis lia lorda moŝto vidante, ke la knabino malgaje fiksrigardas la gajajn miriapodojn, kuregantajn sur la batfirmigita argilo, anstataŭiganta la plankon.
Ankaŭ la profesoro sciis, kiel senespera estas tio, kion li diras. Serĉi necesujon en Saharo. En la sablo de la dezerto, kiu ĉiutage ŝangas ĝian lokon, kaj kelkfoje ĝi kovras tutajn karavanojn, de horo al horo.
Evelyn rigardis al ili kun stranga, malgaja rideto:
— Nun jam estas egale. Dio volis, ke mi iru serĉi la diamanton, kaj mi trovu la koverton. La honoro de soldato minimume valoras tiom, kiom la plej bela diamanto.
— Tial kompreneble…
— Sir — interrompis Evelyn firme, — mi esperas, ke vi ne ofendos min per ia „konvena premio”.
Ili silentis.
— Ĝi estis apud vi dum la tuta tempo — lamentis la lordo. — Jam sur la ŝipo vi vojaĝis kun ĝi en komuna kajuto, kaj jam antaŭ Liono vi estus forlasinta ĝin, se mi ne devigas vin reiri por serĉi ĝin per mia restinta aŭtomobilo! La virinoj estas tiaj. Ili forĵetas ion dekkvin foje, pri kio poste evidentiĝas, kiam ili perdis ĝin porĉiam, ke tio estis ilia plej kara trezoro.
— Sir! Tiu diraĵo konkuras kun via Aristotela cito — respondis Evelyn kun iom da gal-amara rimarko, ĉar ŝi nur nun sentis, kiel maljusta estis al ŝi Bannister, kiam ŝi batalis por lia frato. — Mi havas onklon, kiu scias multe pli superajn diraĵojn. Laŭ li, multaj viroj estas tiaj, kiel frako: malhavante la konvenan ĉirkaŭaĵon, ĝi fariĝas neuzebla.
La lordo ruĝiĝis.
— Ankaŭ min trafis grava perdo. — li respondis impete. — Mi ŝatis tiun „Raz-Budhon”. Koncerne la frakon: la landvojo ne estas la plej konvena ĉirkaŭaĵo, mi tamen montriĝis taŭga!
— Vi ne estus kunvojaĝinta kun mi, se vi ne timus pri via kara haŭto!
— Fraŭlino Weston… Vi… Vi… estas maljusta!..
— Vi volis diri tion, ke sendanka! Nur trankvile eldiru!
Ili kuradis tien-reen en la ĉambro, kiel du infanoj. La profesoro pugnobatis eĉ la tablon.
— Se vi insultas unu la alian — interrompis Brandes, — vi helpos nenion.
Ili eksilentis. Evelyn ploris. La lordo murmuretis.
— Alvenis la tempo — diris Brandes — aranĝi la aferon de la koverto. Nun mi telefone informos la ĉefkomandejon. Eĉ unu tagon ni ne povas toleri plu, ke oni reserĉigu vin. Mi kaj mia frato atestos, ke vi, riskante vian vivon, savis tiun gravan, netakseblan valoron havantan geografian karton por via patrujo.
Subite eksonis alarmo!
Kio okazis?
La suboficiro, deĵoranta ĉe la radiodissendilo, vidis lumsignojn en la nokto. Iuj oazoj komunikis iam en Saharo pere de reflektorlumsignoj. De kiam la radio disvastiĝis, mallumo kovras la dezerton, la ekbrilantaj, blankaj lumfaskoj, kiuj antaŭ nelonge ofte morsadis, transdonis sian lokon al la radioondoj de Herz.
Tiun nokton, de jaroj ne vidita lumtelegrafo denove ekbrilis al la ĉielo. Tiuj povis doni la signojn el la dezerto, kiuj ne havis radiodissendilon. La lum-morsado ĉirkaŭ kvindek foje ripetiĝis:
„Rabistoj… atekos… oazon… Mahrbuk… S O S. Rabistoj… atakos… oazon… Mahrbuk… S O S… S O S… S O…
La lumtelegrafo ne nur atentigis ilin pri la danĝero, sed ĝi petis ankaŭ helpon por ili.
La gardistaro, konsistanta el kvin personoj, kolektis ĉiun en la militista hospitalo, konstruita simile al fortikaĵo. Kelkaj maljunaj araboj, unu-du infanoj, ok-dek malsanaj legianoj kaj la malmultenombra gardistaro; ne signifas tro fortan kontaraŭstaron.
— Kiuj estas la atakantoj? — demandis la gardestro.
— Mi kaj fraŭlino Weston povas diri tion al vi — respondis la lordo trankvile, kiam li transprenis iun el la dividitaj pafiloj. — Spiono, reserĉata en tuta Eŭropo, nomata Adams, krome rabmurdistoj kaj banditoj, apartenataj al li. Ni devas kalkuli minimume kvindek homojn.
— Tiam ni perdiĝis — diris Brandes.
— Ankaŭ mi samopinias — respondis la lordo kviete.
Eddy Rancing vekiĝis je terura malbonodoro, kaj io varma, humida viandopeco konvulsiis sur lia vizaĝo. Hieno lekadis lin.
Li side leviĝis timiĝinte. La hieno retrosaltis murmurante. Kolektinte ĉiun sian forton, la junulo subite elprenis sian revolveron kaj fortimigis la beston per kelkaj pafoj.
Estis infera varmego. La suno libere bruligis la senombran dezerton. Lia kapo zumis, ĝi terure doloris, kaj kie la bato trafis lin, sanga, ŝveliĝinta ekimozo kreskis. Li ekiris kvazaŭ ebria, ŝanceliĝante, preskaŭ ĉio mallumiĝis antaŭ liaj okuloj… Li tamen trovis iom da ombro malantaŭ nekutime alta sablomonteto. Eddy eksidis tie kaj klinis sian kapon inter siajn manplatojn.
Fino!
Ĝi estas sufiĉe ŝablona morto. Dezerto, soifo…
Li povintus konjekti. Jam la komenco estis malbona. Amoko por trovi la diamanton… La venturo finiĝos ĉi tie…
Li spiregis fajfante. La polveroj iritis lian pulvon, lia lango ŝvelis, liaj pufiĝintaj lipoj krevis, kaj lia haŭto terure jukis, kiel ĉiu humido preskaŭ senteble elvaporiĝis el lia korpo. La dutrionoj de nia korpo estas akvo” — venis en lian kapon la parkerigita frazo en la lernejo. Tiu dutrionoj da akvo rapide forvaporiĝas ĉi tie. Li kuŝos sekiĝinta en la polvo tiel, kiel la mezepokaj mumiiĝintaj mona§oj velkintaj pendas sur la kelmuro de antikvaj klostroj, portantaj kapoton.
La soifo estis netolerebla. Li duonfreneze ekiris en la dezerto ŝanceliĝante. La giganta, ŝvelinta disko de la suno ardis malantauŭ flavaj polvovualoj, kaj subirante ĝi kuntuŝiĝis kun la rando de la ebenaĵo ĉe la horizonto. Ĝiaj kupraj rebriloj strange radiis sur la griziĝinta horizonto, kaj kameloj kun rajdantoj marŝis kapaltere sur la muta filmbendo, kiun la fatamorgano projekciis al la ĉielo.
Eddy stumbletante ŝanceliĝadis.
La suno estingiĝis malantaŭ la plej malproksimaj sablodunoj per violkolora flagro.
Li stumblis en io kaj terenfalis. Li jam ne havis forton ekstari. Li rampis ventraltere al la nigra objekto, kiu stumbligis lin.
Valizeto! Necesujo!
Eble akvo troviĝas en ĝi!..
Malferminte ĝin per tremantaj manoj, li ripetadis sensencajn vortojn kaj ŝovis siajn fingrojn, similaj al kurbaj krifoj en la kofreton.
La luno alvenis kun morta vitrokranio. La tremantaj fingron de Eddy elprenis glatan, sufiĉe grandan objekton. Li faligis ĝin antaŭ sin. Kiel li kuŝis ventraltere, ili rigardis unu la alian, el du centrimetra distanco:
Eddy Rancing kaj la „Meditanta Budho”!
Ĝi sidis sur la kaseto, kun profunde klinita kapo, kvazaŭ ĝi hontus la tutan aferon. Ili renkontiĝis ĉe la fino de la vojo. En Saharo.
Vi ricevis ĝin, Eddy Rancing. Vi ne vane suferis! Jen prenu! Nun ĝi estas la via. Trinku ĝin!
Ĉar li sciis, ke tiu estas la vera! La diamanto estas en ties kapo, ĝi estas senduba, kial; nun ne gravas tio, sed estas sendube! Li devus bateti ties kapon al io, kaj la diamanto falus el ĝi.
Kaj Eddy Rancing komencis ridegi. Post ruliĝo li sterniĝis dorse en la polvo de la dezerto, kun disetenditaj brakoj kaj ridegis, plengorĝe, kun terura vizaĝo, sulkiĝinta je mil faltoj, li ridegis…
Budho sidis sur la malgranda kaseto, en la senlima dezerto, kaj meditis…