Post noktomezo, kiam la polvo de Sharo fariĝas glacimalvarma, rapide efluvinte ĉiun ĝian varmon, Eddy Rancing rekonsciiĝis ankoraŭ lastfoje. La morto ne estas senpaga ĉi tie. En la malvarma dezerto ĉesas la rapida elvaporiĝo de la korpo, kaj la restintaj likvaĵoj de la organismo denove komencas cirkuli iomete. Tiuj vekas ankoraŭ lastfoje la konscion por percepti la teruran realon. Li malfermis siajn okulojn.
Budho sidis antaŭ li. Kun klinita kapo, senmove. Kvazaŭ ĝi gardus super la morto. Eddy jam ne zorgis pri tio. Li ŝovis sian manon en la valizeton. Konveksa grandiga spegulo por razado, kombilo, moderna reflektor-poŝlampo, libro… razosapo… Botelo.
Botelo!
Eddy deŝraŭbis ties obturilon. Li sentis mildan mentolan odoron. Li tuj eltrinkis ĝian enhavon. Li neniam trinkis pli agrablan trinkaĵon en sia vivo, ol tiun iomete tepidan, du kaj duo decilitran dentakvon laŭ Barcos-Moravecz. La firmao Barcos-Moravecz tute ne sonĝis pri tio, ke ilia produktaĵo, la „milde aromita dentakvo Dandy” akiris la palmaĵon de antaŭ tiom da bonegaj kokteloj, boleoj, ĉampanoj el la vidpunto de Eddy.
Li denove refortiĝis kaj side leviĝis. La dentakvo kvazaŭ estus cirkulinta plu per lia sango. Kaj la milde mentola gusto vere estas refreŝiga. Budho jam estis en lia mano por disromi ĝin. Poste li pripensis sin. Dum ĝi ne estas en sekureco, la diamanto restu sur sia loko. Venis en lian kapon la oazo Mahrbuk, Evelyn, kaj fine la rabistoj pri la diamanto. Jes ja… Jes ja… la banditoj nun atakos la oazon! Liaj kompanoj estas sensuspektaj. La morto estas survoje al ili… Sed kion li povus fari?
Hoho! Tre multe! Li ne vane flirtis kun la filino de lumtur-gardisto. La aferoj retaksiĝas en la dezerto. Li jam rimarkis tion post la trovo de la tualetartikoloj. Oni neniam povas scii, kiam li utiligos tion, kion li ellernis.
Ŝaltinte la poŝlampon, li metis la spegulon antaŭ ĝin, kaj kiel li iam alproprigis tion de la filino de la severa Harrington, jen li kovris, jen malkovris la lumon de la poŝlampo per la grandiga spegulo, precize ripetante la morsajn signalojn: „Punkto… streko… punkto, punkto… streko… punkto…”
La morsaj signaloj estis videblaj kilometrojn en la nokto:
„Rabistoj… atakos… oazon… Mahrbuk… S O S.”
Li signalis, ĝis la spegulo falis el lia mano kaj sterniĝis pro laciĝo. Per la lasta forto li turnis la lampon tiel, ke ĝia lumo perpendikle direktiĝu al la ĉielo. Tio savis lian vivon.
— La signalo venis de tie! Rigardu tiun longan lumfaskon! — kriis redaktoro Holler, kiu galopis kun ledsaketo en sia kolo, ĉar la kamelo efikis same malagorde al li, kiel la aviadilo.
La rabistoj iom ekhaltis, kiam pafaro akceptis ilin el la direkto de la sanatorio. Proksimiume ses homoj falis subite, kapaltere de sur la kameloj.
— Reen! — kriis Adams.
Ili tirigis inter la palmojn kaj komencis pafadi de tie.
Kuglo ŝprucigis splitojn el la lignokadro de la fenestro apud la kapo de la lordo. Bannister ne ektremetis, li pafis konstante. Li returniĝis, aŭdinte la mallaŭtan ŝrikon de Evelyn.
— Jen vidu, fraŭlino weston, ke ĝentlemano povas alkutimiĝi korom sia razilo ankaŭ al aliaj armiloj. Mi memoras, en la milito…
— Li povas celi — li murmuretis iom morante, kaj li ne rakontis, kio okazis en la milito.
La rabistoj apenaŭ pafis. Ili certe havis ian planon. Baldaŭ evidentiĝis, kion. Stranga, acerba odoro disŝvebis en la malsanulĉambrego.
— Io brulas! — diris la gardestro.
Arabo enkuris.
— Iu malbenita hundo iris malantaŭ la domon kaj ĵetis pajlotorĉon sur la tegmenton.
Aŭĝis armilkrakado, simila al mitralo. La fajro propagiĝis. Estis neeble estingi ĝin. Se iu aperis sur la tegmento kun akvumita kovrilo, tiu post minuto trapafite ruliĝis de tie transkapiĝe.
— Fraŭlino Weston — diris la lordo, — eble vi bezonos tion.
Li donis al la kanbino revolveron Browning.
— Dankon — diris Evelyn.
La flamoj altenleviĝis el la tegmento, la fumo estis netolerebla en la cambro. Fuĝantaj ratoj diskuris preter la piedoj de la defendantaj viroj.
— La koverto! La koverto! — kriis Brandes. La plimulto luktis kontraŭ konstanta tus-atako. Lordo Bannister komprenis sian fraĉjon. Ili devas neniigi la koverton, por ke ĝi ne falu en la manon de la atakantoj!
Dekoj da kugloj frapiĝis ĉien. La rabistoj preparis sin al ĝenerala ofensivo. Fenestroj disrompiĝis tintegante, trapafitaj mebloj krakadis, kaj la lordo proksimigis sian a amp;mrdf;tomatan fajrilon al la koverto, fermita per kvin sigeloj, por forbruligi ĝin. Brandes tenis tion en sia mano.
Evelyn staris ĉe la muro morte pala, en sia mano kun la revolvero Browning. Kuglo trapenetris la farmacian ŝrankon apud ŝia kapo. Ŝi ne rimarkis tion. Ŝi fikse rigardis la koverton kun dolora koro. Eĉ tio neniiĝos. Ankaŭ ili, ĉiuj! Vane estis la tuto…
Sed antaŭ ol la aŭtomata fajrilo ekflamintus, grandega pafaro tondris ekstere, kaj eksonis trumpeto proksime!
Plotono da ferocaj spahioj alvenis, gvidataj de milda redaktoro, portanta ledan sketon en sia kolo.
La ĵurnaloj jam matene publikis la fotojn de fraŭlino Evelyn Weston, ricevitajn el Londono. Peco da rostita fiŝo haltis ĉe la gorĝo de redaktoro Holler, kaj li preskaŭ sufokiĝis.
Sankta ĉielo! Ŝi ja estas sinjorino Bannister.
Tute ne! Ĉu sinjorino Bannister estas internacia spionino?!
Ba, nekredeble!..
Ĉu rompŝtelistino kaj murdistino?… Ridinde!.. Sed jes ja… jen ni konsideru tion! La tagon de la rabo ŝi aperis tiel ĉifonite kaj kotkovrite… Kaj… Haho! La aviadilo en Liono… Kiam la lordo ekvidis la ĵurnalon… Nu, oni vidu! Kial vestis sin tiu pedanta lordo, kiel senlabora kantisto el Tirolo? Ĝi ankoraŭ estas nenio. Kial ne estis okulfrapa al li, al Holler, ke la membro de la Reĝa Akademio kaj la kandidato de la Nobel-premio portas surpizige densan kvaston apud sia ĉapelo, superante eĉ la guston de provinca akrokulturisto.
Kiam havis la lordo kvaston? Eĉ tiel densan?
Kion fari nun? Li havas firman konvinkiĝon, ke Evelyn Weston estas identa kun tiu virino, kiun li ekkonis kiel sinjorinon Bannister. Sed dekmil kontraŭ unu, ĉu li tamen eraras? „Estu saĝa Holler! Atentu! Tre atentu!”
Li devus vojaĝi por trovi ŝin… Kien? En la oazon Mahrbuk! Sed unue li vizitos lordon Bannister.
Li eksciis en la vilao de lordo Bannister, ke la dommastro forvojaĝis en la societo de gasto kaj virino. La nova lakeo ne povis diri al li, ĉu la virino estas la edzino de la lordo aŭ ne.
— Vidu, amiko mia — diris Holler nervoze, — vi bone konas Marokon. Akiru rapide al mi dudek fidindajn homojn, kiuj venos kun mi en la oazon Mahrbuk. Mi volas vojaĝi por serĉi vian mastron, pensante, ke li estas en danĝero. Jen estas kvincent frankoj por pagi antaŭmonon.
La lakeo grupigis la karavanon dum unu horo, kun gvidanto, akvoporta kamelo kaj nutraĵo. Ankaŭ li kunvojaĝis. Tiel. Li nun detektivos proprariske de sia barbo.
Gravaj demandoj: Kiu estas tiu Münster, kiun la virino serĉis? Ĉu sinjorino Bannister estas identa kun Evelyn Weston, kaj se jes, kion komunan havas la lordo al la tuta afero? Se la virino tamen estas spionino, li senvualigos ŝin kaj ŝiajn kompanojn. Ĝi estos grandega sensacio! Se ŝi ne estas spionino, tiam li nur simple vizitos la oazon Mahrbuk, kion li rajtas fari. Tiel ne okazos honto. Ĉu informi la policon? Tute ne! Redaktoro unu rikoltas laŭrojn, poste povas veni la sinjoroj kun la protokolo.
Ĉar aparta gard-anĝelo protektas vagantajn redaktorojn, li renkontis taĉmenton da spahioj en la dezerto, ĉe la ruinoj de la antikva, latina urbo. Jen rigardu la oficiron de la nigruloj! Li ja estas leŭtenanto Villiers, kiun li konas bone! Ili estis postenigitasj al la redakcio de la ĉefkomandejo dum la milito kontraŭ Riff…