Выбрать главу

— Mi opinias — li diris post longa koniderado, — ke tiu Jim Hogan estis vera laborevitulo. ¥us mi havis helpanton, kiu bonege laboris, li faris tian surtu-fasononn, ke mia ĉiu respekto estas lia, sed mi maldungis lin, ĉar li drinkis. Mi ne toleras tiaĵon. Ĝuste hodiaŭ diris lordo Peavebrook, kiu estas mia kutima kliento, ke „vidu, sinjoro Bradford, en la nuan mondo…”

— Onklo Marius — interrompis Evelyn malpacience, — ni venis al vi peti konsilon! Kion ni faru? Morgaŭ liberiĝos tiu bagnano! Estus plej saĝe, jam nun anticipi lin…

– Ĉu mi ankoraŭ ne menciis, ke la proprietulo de la firmao Longson kaj North, la maljuna North estas mia malnova kliento? Ankaŭ la kompatinda Longson pretigis siajn vestoj ĉe mi, sed li mortis antaŭ du jaroj, ĉar li malzorgis pri sia galŝtono…. Nu, bone… mi telefonos al li. Nun li certe estas hejme. Alo! Ĉi tie parolas sinjoro Bradford. Miaflanke la feliĉo, sinjoro North. Ĉu vi estas kontenta pri la intersezona mantelo?… Kiel? Pardonon, sed tio estas tute malebla, mi rekomendas tiun superkvalitan ŝtofon nur al miaj malnovaj klientoj… Tute ne pro tio, sinjoro North! Mi ŝatus demandi, al kiu vi vendis hazarde antaŭ deksep jaroj tiun statuon, kun granda diamanto?… Kiel vi pensas, sinjoro North! Neniam en mia vivo! Tial mi maldungis mian helpanton… Mi transdonas la telefonon al la filino de mia fratineto, ĉar ŝi tiregas ĝin…

Evelyn sukcesis transpreni la aŭdilon:

— Pardonu, se ni ĝenas vin, sinjoro North. Mi ŝatus peti informon de vi pri statuo jam delonge vendita. Kiel? Ĉu vi dirus la adreson de via dungito?

Evelyn notis ion sur la marĝenon de modĵurnalo, kuŝanta sur la tablo. Dume li ripetis:

— Austin Knickerbock… strato Long, numero 4… Dankon.

— Jen vidu — diris Bradford, — vi ne devas tuj timiĝi. Mi deziras aranĝi la aferon ankaŭ estonte.

— Sinjoro North diris tion — interrompis Evelyn, — ke ili havas maljunan arkiviston, kiu skribas cirkulerojn kaj vizitas la iamajn klientojn por akiri pli novajn mendojn. Tial li havas la vendolibrojn en sia loĝejo. Ni trovos ĉiun malnovan libron ĉe tiu homo. Austin Knickerboock, strato Long, numero 4. Ni tuj vizitu lin, eble li estos hejme. Ankaŭ la bagnano komencos esplori laŭ tiu spuro, se li volas akiri la diamanton.

— Tre bone — konsentis Bradford. — Kiu longe hezitadas, tiu pli facile mistajlos veston, ol tiu, kiu kuraĝe ektondas la ŝtofon.

Sinjoro Bradfor ŝatis subteni sian opinion per aforismoj, uzataj inter la tajloroj. Eĉ nun li estus dirinta maksimon pri la kunligo inter la malica homo kaj konfekcia ĵaketo, sed Evelyn rapide metis la ĉapelon sur lian kapon helpe de sinjorino Weston, kaj ili jam iris…

3

La konstruaĵo en la strato Long, numero 4, estis griza, malgranda, tri etaĝa ludomo. Sinjoro Knickerbock liuis du malbonodorajn ĉambraĉojn ĉe la korta flanko de tiu domo, en la plej malproksima parto de la malluma koridoro. Li estis olda fraŭlo kaj kronika melankoliulo, kiel ĝenerale la maljunaj arkivistoj. Li vivis inter malnovaj dosieroj kaj libroj, havanta strigosimilajn okulvitrojn, kaj li entuziasmigis neklektemajn klientojn aĉeti galanteriaĵjn, kiam li serĉadis iliajn nomojn el malnovaj vendolibroj. Li vokis ilian atenton per milda riproĉo en siaj cirkuleroj pri la flegado de vivnivelo de moderna, inteligenta homo, kies kondiĉo estas la hejmkulturo, aĉeto de artaj statuoj, elegantaj ceramikaĵoj kaj reproduktaĵoj de belegaj, ĉinaj vazoj. De tiu homo, kiu ne dekoras sian hejmon per galanteriaĵoj, la konatoj retiriĝas, kaj la amikoj ne vizitas lin.

Sinjoro Kniickerbock estis vivanta ekzemplo de tiu teorio. En lia loĝejo ne troviĝis statuetoj, la bretojn ne ornamis ceramikaĵoj, kaj li ne havis eĉ unu ĉinan vazon, sed el la malnova leda divano, sur kiu li dormis, en densaj faskoj elstaris la remburaĵo, kaj li alportigis sian vespermanĝon el vidalvida drinkejo. La komparo lamis nur en tio, ke la amikoj ne evitis lin. Li tute ne havis amikojn. Post tiuj antaŭaĵoj ne ne miru, se li iom suspekteme akceptis la gastojn, alvenintajn dum malfrua, vespera horo, sinjoron Bradford kaj liajn du parencinojn. Lia suspekto vere potenciĝis, kiam sinjoro Bradford neatendite elprenis dek ŝilingojn. La vizaĝo de la arkivisto iom longiĝis pro la monavido, kaj liaj okuloj subite ekbrilis. Sed li ne etendis sian manon por preni la monon. Li aŭskultis, pri kio temas.

— Mi bedaŭras — li diris honeste, — sed vi devas pagi multe pli da mono por tiaĵo. Jam ankaŭ aliulo interesiĝis pri ĝi! — li aldonis kun instinkta rozo, kaj li tuj vidis, ke li trafis ĝuste en la mezon.

– Ĉu vi eble transdonis ĝin?! — kiris Evelyn.

— Ne! Mi diris al li, ke mi ne povas fari tion por malpli ol kvindek pundoj. Lainteresiĝanto forkuregis dirante, ke li kunportos la kvindek pundojn.

— Jen prenu! — kriis Bradford, transdoninte la ĉekon pri kvindek pundoj.

Li ne kuraĝis pli altigi la prezon. La arkivisto kondukis ilin en la alian ĉambron, kies odoro memorigis pri romiaj katakomboj. Li serĉis sur ĝisplafone altiĝanta breto la volumon, sur kies vinjeto estis la dato 1922. La libro estis en tre foruzita stato. Ties vinjeto deiĝis kaj falis sur la plankon. Knickerbock nun jam fariĝis komplezema, ĉar li ne povis atendi novan rezulton de sia moroza konduto, kaj li serveme etendis sian manon al la gluflakono.

– Ĉu mi regluu la vinjeton?

— Ne, ne… — ili diris samtempe kaj forkuris kun la libro ekscitite. La pordo frapfermiĝis malantaŭ ili.

Knickerbock unuavice estingis la elektran lampon, por ne konsumi la kurenton vane, poste li sidiĝis sur la leda divano, kiu amare ekgrincis, kaj li ekfumis nigran, mallongan cigaron. Reveme li eligis la fumon. Ho, ĉielo! Fine oni rimarkis la malriĉan arkiviston en tiu malbenita mondo, kie ĝenerale oni tentas nur la ŝtatajn oficistojn volonte. La korupto tamen estas bela afero. Emociiĝinte li cigaris, li fariĝis revema kaj dronis en feliĉa melankolio, kiel juna patrino. Subita sonorigo vekis lin el la revado.

— Kiu estas tiu?

Unuavice li lumigis la lampon. Li iris malfermi la pordon kun stranga antaŭsento. Temperamenta junulo venis en la loĝejon. Videble li estis ekscitita kaj tuj alkriis al Knickerbock:

— Mi parolis telefone kun via ĉefo! Sinjoro North diris, ke ankaŭ aliaj homoj interesiĝis… Ĉu vi jam havis vizitantojn?!

La arkivisto sentis varmon ĉirkaŭ sia koro. Laŭ nekontroleblaj onidiroj la diablo ne dormas. Eble ankaŭ li venis por korupti.

— Kion vi deziras, sinjoro? — li demandis diplomate.

— Mi estas Eddy Rancing. Mi volas aĉeti la vendolibron de la jaro 1922 — kaj en lia mano estis videbla cent punda banknoto.

— Sinjoro — rimarkis sinjoro Knickerbock malkuraĝe, preskaŭ plorante, — kial vi bezonas la vendolibron ĝuste el la jaro 1922? Mi havas ĉiujn volumojn de 1878 ĝis la hodiaŭa tago, inter ili estas la libro de 1914, el la militaj jaroj, en du volumoj…

— Ne babilaĉu! Tuj serĉu la vendolibron de la jaro 1922! Mi donos al vi cent pundojn, se vi trovos ĝin.

Terura suspekto ekregis Knickerbock-on. Tiuj mizeruloj trompislin! Ili misuzis lian bonfidon! Kiu scias, kio estas en tiu libor. Sed li ne lasos la aferon tiastate! Morgaŭ li iros al la polico! Ĉiuokaze nun li provos, kiom ĝi valoras:

— Mi bedaŭras, sinjorido. Antaŭ nelonge iu estis ĉi tie kaj proponis decent pundojn por la libro. Li tuj portos la monon. Sed mi vendos la aliajn librojn malpli kare. Se vi aĉetos ĉiujn, mi kalkulos pograndan prezon.