Выбрать главу

— Alo, Holler! — salutis la leŭtenanto lin. — Vi aspektas tiel, kiel vera bedueno en la plej nova revuo de Folies-Bergére.

— Bonan tagon, Villiers! Kion vi serĉas en tiu latina urbo, kie jam de mil jaroj ne funkcias lokaloj kaj ne sonas la ĵazmuziko?

— Patrolo, kamarado! Kvardek ok hora servo. Kien vi vojaĝas?

— En la oazon Mahrbuk. Mi nun ferias, kaj mi vizitas ĉien, kie mi havas nenian aferon.

— Atendu! La reprezentanto de la angla gazetaro estus honore eskortata. Ni povas kunvojaĝis ĝis vespero. Mi akompanos vin al la dezerta puto.

Vesperiĝis. Sed la leŭtenanto ne revenis. Poste la taĉmento da spahioj akompanis Holler-on plu, rajdante ĉevalmortige, ĉar la oficiro bone komprenis la morsajn signalojn.

Dume ili trovis Eddy Rancing-on. Tial kelkaj araboj kaj la lakeo de lordo Bannister reveturigis lin en Marokon, kaj la spahioj, gvidate de la trolaciĝinta Holler, galopis al Mahrbuk plenrapide.

Ili alvenis ĝustatempe.

Gordon, la kuracisto kaj Corned-Beef fariĝis viktimoj de la unua pafaro. Oni katenis Adams-on kaj la aliajn. Rainer ankoraŭ estis tiel malbonodora, ke oni ne povis pridemandi lin. Li diris rezigne, kiam oni pojnokatenis lin:

— Ankoraŭ neniam plenumiĝis mia deziro tiel rapide. La tutan tagon mi avidis pri tio, ke mi restu ankoraŭfoje sur ombroplena loko dum longa tempo. Mi pensas tiel, ke mi ne havos kaŭzon plendi en la futuro.

Okazis tiel.

12

La lordo la unuan fojon en sia vivo diris sincere tion, kion li jam tiom mulre diris sen ĉiu konvinkiĝo:

— Mi ĝojas kara Holler vidi vin!

La redaktoro turnadis siajn okulojn kaj li stertoris:

Akiru al mi ion acidan por manĝi… Kiel ondiranta kamelo!.. Mi ofte sentis tiel, ke mi mergiĝos inter la du ĝiboj — kaj li stertoris per tomba voĉo:

— Kukumon!

Dume la oficiro ekkontaktis kun la ĉefkomandejo. La ĉefkomandejo parolis kun la angla ambasadejo. Ankaŭ senranga soldato Münster kaj lordo Bannister telefonis.

Poste ili ekiris reen en Marokon. Avane la lordo kun sia fraĉjo, Evelyn kun sia valizeto kaj Holler, kiu intertempe provizis sin per sufiĉe da kukumoj. Li jam sciis tion, ke li denove trovis iun de la mirindaj sensacioj per sia kutima bonŝanco. La lordo promesis, ke post nelonge li informos la redaktoron pri ĉio, kio estas publikigebla, kaj li donis sian manon, ke Holler estos la unua, kiu skribos tion.

Okazis tiel, kaj la populareco de Holler nekredeble altiĝis.

Ili denove estis en la salono de la vilao de la lordo. La domon ĉirkaŭis spahioj, kvazaŭ hazarde promenantaj tie. Daŭris la pridemando de la rabistoj. La telefonmesaĝoj sekvis unu la alian, kaj milita prokuroro vizitis ankaŭ Evelyn-on. La rolo de la knabino unue klariĝis, poste ŝi estis kronita per aparta aŭreolo. Sed Evelyn sidis lace kaj malesperiĝinte en la salono de la lordo, meblita laŭ la stilo de lia Londona domo, kie eĉ kameno, nekutima en Afriko, pliigis la Eŭropan iluzion de lia loĝejo. Evelyn estis laca kaj malgaja.

Ŝi travivis kiom da suferoj. Kaj nun…

— Malbenita historio… — diris la lordo malgaje.

— Kia historio? — flaradis Holler.

— Nenia, nenia… — diris Bannister. — Perdiĝis mia razilkompleto, malgranda, ornamita kaseto… Tio tre malgajigas min… Ĝi kutimas stari sur la kameno, kaj…

Lia etendita mano haltis en la aero, kiel li montris al la kameno per instinkta gesto, kaj ankaŭ lia buŝo estis senmove malfermita. Ilia rigardo sekvis la direkton de lia etendita brako, rigidiĝinta en la aero.

Sur la kornico de la kameno kaŭris la „Meditanta Budho” sur ceramika kaseto, kun klinita kapo.

Evelin kaj Brandes ekiris al ĝi kvazaŭ hipnotitaj.

Ili staris

– Ĝi ja estas via razilo, sir! — kriis Holler. Ni trovis ĝin apud la malfermita necesujo, kie tiu junulo kuŝis. Videble li faris bonan lunĉadon el via tuaeltkompleto. Via necesujo savis lian vivon, kaj poste li savis nin ĉiujn per la poŝlampo. La lakeo veturigis la junulon ĉi tien, kaj kompreneble li kunportis ĉion hejmen, escepte tion, kion tiu sinjoro ne kunsumis laŭ la menukarto. Mi rimarkas, ke mi garantis nur la alunon.

Sed neniu atentis Holler-on. La ses brilantaj okuloj fiksiĝis al Budho. Ĝi savis ilin ĉiujn!

Sed kion atendu orienta profeto rekompence, se li faras miraklon? Ĉu dankemon? Laŭ parabolo nek en sia propra domo. Ili akceptis, ke ĝi faris miraklon al ili, poste…

Poste ili plenforte ĵetis ĝin teren, ke ĝi disrompiĝis!

La sorto de Budho plenumiĝis. Ĝi kuŝis tie en pecetoj!

Kiel la maljuna, agonianta bagnano sonĝis tion, la diamanto ruliĝis el la kapo de la disromiĝinta idolo. Post iom da frotado, la algluiĝinta argilo falis de sur ĝi, kaj ĝi fajreris en sia plena fabela pompo, kaj la tri homoj gapis ĝin per la sama pia, hipnotita rigardo, kiel iam Jim Hogan admiris la diamanton, kiam duko Radzovill transdonis ĝin al li per sinjora gesto.

13

Duon tagon daŭris la urĝaj telefonadoj inter Maroko-Parizo, Londono-Parizo-Maroko. La Franca-Angla strikta milita kunlaboro faris la aferon samtiel vivnecesa por Parizo, kiel ĝi estis treege grava por Londono. Rezulte de la interparoladoj la milita kuracisto deklaris legianon, nomatan Münster sentaŭga al militservo pro vundiĝo, kaj li tuj ekssoldatiĝis. Ankoraŭ tiun tagon li flugis en Londonon, portante flavan koverton en sia aktujo, kiu estis fermita per kvin sigeloj.

La Francaj ĵurnaloj sur la titolpaĝo skribis pri fraŭlino Weston, en tre gloriga formo. Fraŭlino Weston savis nesubstituigeble gravan, militan dokumenton riskante sian vivon, kaj dum la Franca polico persekutis ŝin, la fraŭlino sendifekte transdonis tiun skribaĵon al la instanco, en la plej kompetentajn manojn. Laŭ la konfesoj de fraŭlino Weston kaj Wilmington, intertempe mortinta, evidentiĝis ankaŭ la senkulpeco de leŭtenanto Brandes, suspektata pri spionado.

Tiam Wilmington, murdita en sia propra loĝejo, fariĝis viktimo de intrigo. Same konfesis ankaŭ la danĝera, jam longe serĉata spiono, nomata Adams, kaptita en la dezerto. Fraŭlino Weston pruvis helpe de atestantoj kaj per aŭtentikaj dokumentoj, ke ŝi estis en la loĝejo de Wilmington, kiu iĝis viktimo, por trovi sian rajtan heredaĵon. La Angla milita tribunalo kunsidis por pritrakti la aferon de leŭtenanto Brandes, kiu memvole denuncis sin, kaj tiu proceso antaŭvideble finiĝos per la plena rehabilito de la suspektato.

14

Evelyn kaj la lordo staradis iom senkonsile en iu friska angulo de la parko. Ili jam longe staris tie, parolante pri ĉiuspecaj, indiferentaj aferoj, sed dume ili pensis pri tute alia afero.

Pri unu la alia.

Fine la lordo senraŭkigis sian gorĝon kaj ekparolis jene:

— Ĉu vi pardonas min?

— Mi ne povas fari tion.

„Hm… mi bele rericevis ĝin” — pensis la lordo, kaj li ne povis kion respondi.

— Ĉu vi memoras — li ekparolis fine, — en kiu vilaĝo ni volis gasti tiun certan nokton? Mi deziras resendi la noktosurtuton de la gastejmastro. La kompatindulo eble bezonus ĝin.

— Donu tion al mi, hejmenveturante mi preteriros la gastejon. La vilaĝo nomiĝas La Rochell. Mi neniam forgesos ĝin. Tio estas certa.

— Bonvolu diri, kial vi ne volas pardoni min. Ĝi estas vere malafabla kondutmaniero fare de juna fraŭlino.

— Mi ne povas pardoni, ĉar mi ne koleras, Henry. Ĉu vi permesas, ke mi nomu vin tiel, ankaŭ en la foresto de Holler?

— Pli volonte mi donacus mian familian nomon al vi… hm… ĉu vi ne pensas tiel? Mi opinias, ke estas malvarme. Aŭ… — Lia lorda moŝto estis eksterodinare konfuzita. Sed tiu konfuzo iom post iom solviĝis, kiam Evelyn metis siaj manojn sur liajn ŝultrojn. Poste ili rigardis en la okulojn de unu la alia scivoleme, longe…