Eddy Rancing estis laplej bonŝanca. Unuavice li serioziĝis. Krome oni festis lin, kiel la genian savanĝelon de la atako kontraŭ la oazo Mahrbuk. La firmao Barcos-Moravecz pagis kvin mil pundojn por la historio, en kiu Eddy rakontis al la tuta mondo, ke li povis danki sian vivon nur al la milde aromita buŝakvo Dandy. „Ĝi estas nemalhavebla en la dezerto!” Sinjoro Rancing aparte aprecis ankaŭ la altan nutrovaloron de la „vitamina pasto Dandy”.
Li restis en Afriko, kiel sekretario de Bannister.
Li bone faris tion!
Ĉar sur la stratoj de Londono ofte vekis la atenton de homoj elegante vestita, blankhara sinjoro, kiu konstante kunportis dutuban ĉaspafilon, kaj ŝajnis, ke li serĉas iun inter la piedirantoj. Tiu sinjoro serĉis Eddy Rancing-on.
Tiu sinjoro estis Arturo Rancing. Li fuĝis el Mügli am See dum tempesta nokto, postlasinte siajn pakaĵojn, kaj de tiam Greta ĉiam reatendas lin, en la societo de siaj katoj.
Ili ĉiuj estis kune en la loĝejo de lordo Bannister, kiu alvenis hejmen kun sia edzino el sia nuptovojaĝo antaŭ ne pli ol dudek kvar horoj. Ĉeestis ankaŭ la rehabilita leŭtenanto Brandes kaj sinjorino Weston. Fine ŝi povis senti sin tute feliĉa dum siaj maljunaj tagoj. Sed mankis nek sinjoro Bradford, kun sia aprecata aŭtoritato kaj juĝkapablo.
Unuavice ili ĉiuj konstatis, ke Evelyn estas la plej bela virino de la mondo, lordo Bannister vidis sian edzinon eĉ unu gradon pli bela, rilate tiun konstaton.
Ili rakontis nove-denove ĉiujn detaloj de la mirinda aventuro, dume ili estis gajaj kaj malgajaj, sed esence tre feliĉaj.
— Kiel strange — diris sinjorino Weston, — kiom multe da etaj cirkonstancoj devis koincidi, ke ĉio ĉi okazu tiel, kiel ĝi okazis.
— Kaj kiucele? Kie troviĝas la filozofo, kiu respondus tion? — demandis leŭtenanto Brandes reveme.
— Mi estas kuracisto — respondis Bannister kaj rigardis al Evelyn. — Sed ni havas eminentan filozofon en nia familio, kiu certe povus respondi tiun demandon.
Sinjoro Bradford opiniis, ke la aludo koncernas lin, kaj li ekparolis malrapide, enprofundiĝinte teclass="underline"
— Nia vivo estas tia, kiel vesto de somera kostumo: mallonga kaj sencela.