— Vidu… — spiregis Rancing — mi donos al vi ducent kvindek pundojn, kaj mi tuj pagos…
La arkivisto konsterniĝis! Li devis gluti nevideblan bulon, pro kio li sentis dum momentoj tiel, ke li sufokiĝas. Li iros al la polico!..
— Sinjoro! — kriegis la junulo, ĉar li pensis, ke Knickerbnock pensadas — jen estas tricent pundoj, kaj tuj alportu ĝin! — Rancing timis, ke ili revenos, tiel li tuj plialtigis sian ĵus diritan sumon. — Tricent kvindek pundoj!
Knickerbock vertiĝis en la alia ĉambro tiel, kiel tiu sinjoro, rolanta en hororromano, kiu hejmenveninte al sia arbarista domo, li jam trovis nur fumantajn ruinojn anstataŭ sia loĝejo kaj familio. Ho, la friponoj! Ili ja kunportis ĝin por kvindek pundoj! Ĉar li ne sciis, kion li vendas.
Ĉu nun li scias?
Jes!
Nun li scias, ke li fordonis tricen kvindek pundojn. Li foedonis lalastan grandegan eblon de sia vivo!.. Lia revema rigardo hazarde falis sur la plankon. Tie la vinjeto alrikanis lin:
LA VENDOLIBRO DE LA JARO 1922
Li jam sciis, kion fari! Li kaptis la vinjeton, falintan sur la plankon. Li rapide prenis la unuan plej proksiman taglibron, poste li haste ŝmiris per gluaĵo la vinjeton, falintan de sur la vendita libro kaj gluis ĝin sur la alian libron tiel, ke ĝi kovris la originalan vinjeton. Tiel la jardato 1922 estis sur la taglibro el la jaro 1926. La malpura, makula vinjeto, la longe nigriĝinta inko aŭtentigas ĝian identecon. Eblas, ke en tiu libro ne estas tio, kio faras la vendolibron el la jaro 1922 tiel valora, sed se tiu junulo en la alia ĉambro rimarkos nur morgaŭ tion, li simple neos, ke li ricevis monon de li. Atendinte la sekiĝon de la gluaĵo, li elpaŝis en la mano kun la libro kaj ekparolis malgaje:
— Jen estas la libro, sed bedaŭrinde, mi donis mian voĉon al tiu homo, kiu estis ĉi tie antaŭ vi, kaj la honoro de ĝentilulo:
— Pripensu, tricent kvindek pundoj!..
— Mia honoro ne estas aĉeteblas por tricen kvindek pundoj!
– Ĉu do?
— Kvarcent pundoj. Por la honoro de gentilulo ĝi estas favora prezo.
La kvardek pundoj dum sekundoj estis en lia mano.
Kiam la junulo foriris, li jam ne havis feliĉon. Li klare vidis, ke oni misuzis lian nescion. Tiu libro verŝajne estas valorega! Sed li ekprocesos kontraŭ ili.
Poste li iel trankviliĝis, sed li jam ne enlitiĝis. Povas okazi, ke eble iu ankoraŭ venos. Bone konsiderinte la aferon, li povus aliformi la lastan ciferon al du per iom da manlerteco sur la vinjeto 1927. Ĉiuokaze estus bone deglui per trempado la vinjeton de sur kelkaj libroj kaj transskribi ĝin. Ŝajnas, ke ne malutilas, se tiaĵo estas ĉedome…
… Baldaŭ li denove ekfumis mallongan, nigran cigaron, kun tremantaj fingroj. La korupto tamen estas bela afero. Per la duono de la mono li spekulos en la borso, la alian parton li donos uzure, sed nur kontraŭ bona garantio. Onine priŝtelos lin. Li finos la tutan malpuran skribaĉon, li ja havas apenaŭ sesdek jarojn, la vivo ankoraŭ estas malfermita antaŭ li. Li vojaĝos al la kontinento por semajnfina ferio kaj konatiĝos kun belaj, junaj virinoj. Li atendis ĝis la sesa matene. Ĉar li jam ne esperis alian viztanton, li iom kuŝiĝis kaj tuj ekdormis profunde.
Je la sesa horo kaj kvin minutoj akra sonorigo vekis lin. Li sonĝis ĝuste pri tio, ke li estas ĝenerala direktoro de galanteriaĵ-trusto, kaj li maldungos kelkajn neglektemajn arkivistojn. Aŭdinte la sonorigon, li subite vekiĝis kaj kuregis malfermi la pordon.
La aŭrora vizitanto estis ĉirkaŭ 1,90 metrojn alta, grasiĝema, kalva persono, kies nazon deformismalnova vundiĝo. Li ŝajnis gemuta, gaja homo, al kio li havis ĉiun kaŭzon, ĉar li freŝe liberiĝinta el Dartmoor.
— Alo, oldulo! — li kriis gaje. — Kiel vi povas lui tiel flanke situantan loĝejon en tiu forlasita urboparto? Ĉi tie kiu ajn povus murdi vin trankvile.
— Kion vi deziras? — li demandis per iom malcerta voĉo, ĉar nun la unuan fojon li estas avertita pri tiu ebleco, kvankam li jam dek jarojn vivas ĉi tie en la profundo de la koridoro.
— Vidu do, oldulo, mi estos mallonga: mi bezonus la vendolibron el la jaro 1922. Mi ne domaĝus doni iom da mono por ĝi.
— Dependas de tio, kiom — respondis Knickerbock, kaj li jam imagis, kiel li transskribos la ciferon 27 al 22, en la alia ĉambro. — Oni jam proponis mil pundojn por ĝi, sed mi ne donis.
— Vi faris tion tute malbone. Vi povas ricevi maksimume tri ŝilingojn de mi. Ĉu vi scias, kion fari? Mi nuligas mian proponon pri la kontanta mono. Eĉ unu ŝilingon mi ne pagos al vi. Ĉu vi transdonos la dokumenton al mi, aŭ mi simple batos vin je la kapo. Vi povas elekti. Ĉu fronto aŭ dorso? — Kaj li kaptis la kolon de Knickerbock per leĝera movo. — Mi ĵus venis el Dartmoor, kien mi enloĝiĝis antaŭ ses jaroj. Mi jam mortigis homon ankaŭ pro distriĝo. Nu, iru! Portu la libron al mi.
La genuoj de Knickerbock fleksiĝis. Nun li eble mortos pro sia mensogo. Li ĝemetis per akuta voĉo:
— Mi diris malveron… la libro jam ne estas ĉi tie… mi vendis ilin ankaŭ al du personoj…
— Rakontu ĉion. Sed mi atentigas vin, se vi kuraĝas krii, vi mortos. Tuta bando de rabistoj atendas en la ŝtuparejo.
La maljunulo unu levis per tremanta mano al sia buŝo la glason, starantan sur la tablo kaj trinkis. Poste li rakontis ĉion. Sincere. Li sciis, ke li riskas sian vivon. Gordon bone vidis, ke la arkivisto ne mensoga. Kiam li parolis pri la falsita vendolibro, la iama bagnano apenaŭ povis reteni sian ridon. Fine li alkriis al Knickerbock kun minaca mieno:
— Vi mensogis, hundo. Kaj nun vi mortos!
Li falis sur siajn genuojn pro timego kaj kunmetis siajn manojn.
— Mi petegas, sinjoro… mi havas familion… Mi zorgas pri mia onklino en Birham of Sussex… — ĝi estis malesperiĝinta argumento, ĉar li ne vidis tiun onklinon jam ok jarojn, de kiam ili reciprokemalbenis unu la alian, pro du arĝentaj kandelingoj, kiujn post la morto de la onklo ili ambaŭ volis kunporti el la loĝejo de la karmemorulo. Sed li sentis tiel, ke nek tiu argumento sufiĉas, li do elprenis la monon:
— Sinjoro bagnano! Vidu… Kiel havus malriĉa arkivisto kvarcent kvindek pundojn, se ĉio ĉi ne estus vera, kion mi rakontis?…
La grandega mano de la bagnano kaptis la monon per rapida movo, kvazaŭ li volus ĵeti ĝin en lian vizaĝon, sed li metis ĝin subite en sian poŝon, poste li prezentis regulan, maldekstramanan knokaŭton al sinjoro Knickerbock, kiu trafis la arkivisto je la dekstra makzelo…
… Estis mateno, kiam Knickerbock rekonsciiĝis. Unue li palpadis sian vizaĝon malgaje, poste sian poŝon, multe pli malgaje. Li havis kvarcent kvindek pundojn! Provizore. Tiu fabela, mirinda sumo ripozis ĉi tie en lia poŝo. Poste li konsterniĝinte konstatis, ke la precizeco de la bagnano estis senlima, ĉar li kunportis ankaŭ tiujn du pundojn, kiuj estis amara lukro de sinjoro Knickenborck. Lia propra mono! Parto de lia salajro. Li devintus vivi el tio ĝis la unua de la sekva monato.
Perdi fabelan kvarcent kvindek pundojn estis malagorde dolora, kaj malgaja afero. Sed perdo de du pundoj estas plago! Tragedio! Tiutage Knickerbock malfermis la pordon al neniu, li skribis leteron al la domposedanto pri luĉesigo kaj decidis, ke en la futuro li ne pasigos sian semajnfinan ferion sur la kontinento.
En kia malbenita, demoraliĝinta mondo ni vivas! La korupto tamen ne estas bela afero. Nur venu iu al li por korupti!
Sed li vane atendis. Neniu venis al li.
Kiel akiris Eddy Rancing la fabelan sumon, pro kiu la maljuna Knickerbock trafis el unu mirsurprizo en la alian? Li konvinkis sian onklon. Sinjoro Rancing, la plejaĝulo, estis provinca homo, ĝuste tial li havis suspekton rilate siajn malriĉajn, ĉefurbajn parencojn. Lia suspekto atingis la maksimumon en la persono de sia nevo. Aŭskultinte la fantazian rakonton de la pli juna Rancing pri la subaŭskultita testamento, li longe iradis tien-reen enpensiĝinte, poste li telefonis al Dartmoor. Li prezentis sin, kiel parenco de Jim Hogan. Oni diris al li, ke la maljuna bagnano mortis, kaj li eksciis ankaŭ tion, ke Jim Hogan postlasis testamenton, kiun la instituto sendis al la heredanto pere de la notario. Tio efikis. La juvelŝtono, valoranta unu milionon da pundoj vekis la entreprenemon de la riĉa, sed bagatelema parenco. Kaj ĝuste la bagatelemaj homoj riskas plej multe, kiam oni sukcesas elmovi ilin el la suspektema izoliteco.