Выбрать главу

— Vidu, onklo Arturo — klarigis la junulo, — fine jen estas afero, konvena al mi. Geniulo estas bezonata al tio. Mia cerbo, mordinte la spuron, portos al vi la diamanton, kiel ĉashundo la pafitan koturnon. Sed tio multekostas. Povas esti, ke ĝi daŭros monatojn, dum mi atingos celon, eble mi devas korupti, eventuale reprezenti, verŝajne vojaĝadi; du mil pundoj bezonatas al tio, ol unu ŝilingo. Se vi financos min, mi akceptos vin, kiel kvindek procentan negocpartneron.

— Ĉu se vi superruzos min?

— Onklo Arturo! Vi ja konas min!

— Ĝuste tial mi demandas.

— Atentu min! Vi ricevos de mi kreditletron pri kvincent mil pundoj. Trovinte la diamanton, mi volas ĝui la monon. Mi fondos entreprenon, mi aĉetos domon aŭ bienon, kaj vi ĉiumaniere povas kapti min per la kreditletro. Trovinte la diamanton, mi ne kaŝos ĝin sub la teron, sed utiliginte ties prezon al io, vi povas efektivigi viajn rajtojn. Sed ĉio ĉi estas ekskludite. Mi estas samtiel honesta, kiel vi, vi do povas fidi mian rabistan honoron.

Okazis tiel, ke la sorto fine favoris Rancing-on per la granda ebleco, kaj li iris al la arkivisto en la poŝo kun du mil pundoj, de kie li feliĉe kunpotis la libron, tute ne konjektante, ke ĝi efektive estas la vendolibro de la jaro 1926. Nur ties vinjeto estas originala. La apartenanta libro el la jaro 1922 estas ĉe Evelyn. Hazarde ankaŭ en la jaro 1926 oni faris „Meditantan Budhon”, adaptitan sur kaseton. Jen tio estis la nomo de la altvalora statuo, kiun artindrustiisto, nomata Thompson liveris al la firmao. Relative malmulte. Ĉiujare maksimume du-tri pecoj estis venditaj el la modelo de la „Meditanta Budho”. Kiam oni vendis unu el ĝi, Thompson faris alian. Je la malbonŝanco de Rancing, oni vendis en majo unu ekzempleron el la „Meditanta Budho”, sidanta sur kaseto, laŭ la vendolibro, falsita por li. La 27-an de majo ĝi estis sendita kun la statuo, nomata „Rikoltanta paro” al Mügli am See, en la kastelon de teknika konsilisto Wollishoff, laŭ la indikoj de la libro.

Devancinte ĉiun, Eddy Rancing flugis per aeroplano al Zuriko, por atingi de tie la pitoreskan Mügli am See-on sur la plej mallonga vojo.

5

Dume Evelyn eksciis el la originala vendolibro de la jaro 1922, ke la 20-an de majo oni liveris la malgrandan kaseton kun la ceramika ornamaĵo, nomata „Meditanta Budho”, al veselkapitano Harry Brandes, loĝanta en la strato Westminster, numero 4, laŭ lia mendo. Jam estis malfrua nokto, sed Evelyn volis ekspluati sian kelkhoran avantaĝon, ĝis la bagnano, kiu eble scias ĉion, ekagos.

Estis noktomezo, kiam la patrino kaj ŝia filino alvenis de la loĝejo de la notario al la strato Westminster per taksio. Bradford jam hejmeniris. Evelyn sonorigis, kaj en la pordo aperis blankhara, piĵama homo, ĝis la genuoj en respektinda, orumita surtuto, ĝis la maleoloj blanke vestita, portanta klakantajn pantoflojn.

— Al kiu vi bonvolas veni?

— Al sinjoro veselkapitano Brandes.

La pordisto gapis al ŝi tiel, kvazaŭ ŝi interesiĝus pri Kristoforo Kolumbo inter la loĝantoj de la domo.

— Kiel vi bonvolas kompreni tion?…

— Kial?… — demandis Evelyn maltrankvile. — Ĉu sinjoro veselkapitano jam transloĝiĝis?

— Eble ankaŭ el inter la vivantoj. Ĉu la fraŭlino neniam legas ĵurnalon? Antaŭ unu jaro la ĵurnaloj ĉiutage skribis pri li.

La knabino donis unu ŝilingon al la ĝisgenue respektinda, blankhara pordisto. — Mi pensas, ke ĝi evitis mian atenton. Bonvolu diri per kelkaj vortoj, kio okazis al veselkapitano Brandes.

— Efektive neniu scias la puran veron. Onidire li ŝtelis tre gravajn militistajn dokumentojn. Kvankam li ŝajnis ege honesta loĝanto. Ĉiu tre estimis lin. Mi, kiel pordisto, estas profesia homkonanto, kaj mi tuj devas vidi pri la enpaŝanta fremdulo, ke li deziras viziti la artistinon sur la tria etaĝo, aŭ li estas nur elegante vestita englitanta ŝtelisto, mi diras persone, kiel pordisto de granda ludomo, mi estas universitata profesoro pri la scienco, analizanta la eksteraĵon, eĉ mi eraris rilate la sinjoron veselkapitanon.

La knabino ĝoje pensis pri tio, ke ne onklo Bradford parolas kun la pordisto, ĉar mateniĝus dum ilia interparolado.

– Ĉu sinjoro Brandes miksiĝis en ian krimon?

— Jes, kompreneble. Mi, kiel pordisto…

— Mi jam scias tion: ankaŭ vi eraris pri li.

— Jes. Ĝi povas okazi ankaŭ al pordisto. La ĉevalo havas kvar piedojn, tamen ĝi eraras. Nu kaj pordisto, nur kun du piedoj. Mia onklo, ankaŭ kiu estis pordisto…

Evelyn ĝemis.

— Mi vidas tiel, ke familia tradicio estas tiu metio ĉe vi.

— Ne tute. Ekzemple mia avo estis ĉefstalisto ĉe Earl of Derby, neparolante pri miaj parencinoj, kiuj ne povis praktiki tiun belan profesion eĉ pro ilia sekso, ĉar la feminista movado nur nuntempe postulas, ke oni malfermu la pordistan profesion antaŭ la virinoj. Sed mi opinias, ke ĝi estas ankoraŭ miziko de la malproksima futuro. Viroj estas bezonataj al tio. Saĝaj, talentaj viroj.

— Jes, jes… Nun mi ŝatus ekscii ion pri sinjoro veselkapitano Brandes.

– Ŝajne li estis la plej honesta homo, sed iun tagon li ŝtelis militistajn dokumentojn, de tiam li malaperis.

— Mi supozas, ke li devis rapide fuĝi, kaj tiel li lasis sian havaĵon ĉi tie?

— Okazis tiel. Liaj mebloj kaj ceteraj aĵoj ankoraŭ longe restis en la loĝejo, fine lia patrino, sinjorino Brandes kunportis tiujn.

– Ĉu vi ne scias hazarde, kie mi povus paroli tuj kun sinjorino Brandes?

— En nia epoko ĝi estas preskaŭ neebla. Dum la problemo de la trafiko per raketo ne estas solvita, vi, fraŭlino ne povas paroli tuj kun sinjorino Brandes, ĉar momente ŝi restadas en Parizo.

– Ĉu ŝi — ĝemis Evelyn, — tansloĝiĝis en Parizon?

— Jes — respondis la pordisto, tirinte seĝon el malantaŭ iu alo de la pordo, li sidiĝis kaj ekfumis cigaredon. — Parizo estas sufiĉe rapide alirebla depost la invento de la aviadilo. Mi memoras tiujn tempojn, kiam ĝi ankoraŭ estis longa vojaĝo.

– Ĉu mi povus eksciis de vi la Parizan adreson de sinjorino Brandes?

La poristo plans-ŝove eniris en la domon. Reveninte, li portis drat-nazumojn antaŭ liaj okuloj kaj serĉadis en notlibro, kiu havis kvadratitan kovrilon.

— Trovite!.. Ni sendis la meblojn al tiu ĉi adreso. Ĉu vi bonvolus skribi?… Estas bone noti tiaĵon, nur tial, por ne koleradi, forgesinte ĝin. Do: Parizo… Ĉu skribite?… strato Mazarin, numero 7…

— Dankon. Ĝis revido, mi tre rapidas.

— Mi ankoraŭ restos iomete ĉi tie kaj fumos.

— Agrablan sidadon.

6

… Nokte ili ne fermis la okulojn por dormi. Granda problemo estas ĉe la familio Weston: veturi al Parizo! Vojaĝkosto, hotelo, restoracio… „Dio mia, kiel?” — ĝemis la vidvino. Iam ŝajnis sensignifa sumo la elspezo de tiu ekskurso.

Iam! Kiam la kompatinda, karmemora sinjoro Weston senpripense miksiĝis en tiun malbonŝancan areaj-spekulado, ili havis eĉ aŭtomobilon.

— Jes, nur Marius povas helpi nin denove — ĝemis sinjorino Weston.

— Mi opinias, ke ni povas kalkuli je la helpo de la onklo.

Kaj ili ne trompiĝis. La sekvan tagon antaŭtagmeze Evelyn staris en la bela provosalono, kie agrabla odoro de freŝe gladitaj vestoj donis la atmosferon de la antaŭtagmeza laboro. Sinjoro Bradford staris antaŭ provkudrita mantelo, metita sur provpupon, kaj li rigardadis ĝin kun vizaĝo kiel sertulo pri arto.