— Vi vojaĝos al la kontinento — li diris, tenante kelkajn pinglojn inter siaj lipoj, li klinis sian kapon iomete flanken, elprenis el sia vestopoŝo platan, rondan kreton por difini la lokon de la butonoj.
— Ni pene akiros la monon por ĝi. Ni devas finesplori tiun aferon, ĉu ĝi estos fruktodona aŭ ne. La sorto estas tia, kiel ebriema tajloro: kiam li ektondas la ŝtofon, ankoraŭ ne estas sciata ĉu ĝi estos surtuto aŭ pantalono? Mi havas ducent pundojn en kontatnta mono, infano mia, mi donas tion al vi por la vojaĝo. Mi opinias, ke la volo de Dio estis en la testamento de tiu bagnano, kvankam laŭ mi, tiuj homoj estas nefidindaj. Nek mi povus trankvile dormi plu, se vi ne provus trovi la diamanton. Kaj ĉe tajloro gravas la trankvila dormo, ĉar la mensa laboro bezonas tion.
Sed Evelyn ne atentis pri sia onklo.
Hazarde malsuprenrigardinte tra la fenestro, ŝi ekvidis altan, kalvan homon kun deformiĝinta nazo sur la kontraŭa trotuaro.
Lordo Bannister, la eminenta scienculo travivis tre malagrablan surprizon vespere en la haveno, kiam li haltis kaj elaŭtiĝis el la belega, granda Alfa-Romeo. ¥urnalistoj kaj fotografistoj svarmis ĉirkaŭ la ŝipo, ekveturonta al Calais. La lordo, kiel Generale la scienculoj, estis modesta kaj timema homo. Li malamis la publikecon, kiu ne evitas eĉ naturscienculon post atingo de iuj rezultoj. Lordo Bannister, kvankam li estis malpi ol kvardek jara, faris belan karieron, kaj onidire, li ricevos Nobel-premion pro la meritoj, akiritaj en la kuracado de la dromomalsano. Lastatempe la angla reĝo mem fiksis sur lian frakon iun el la plej gravaj ordenoj, kaj la populareco de liaj esploroj atingis la plej altan rekonon: kiam oni faras sensacion el iu scienca teorio, el kiu, esence, eĉ unu vorton ili ne komprenas. La dormomalsan-teorio de lordo Bannister (pri la antaŭdestinitaj specioj) eniris sub la triumfa standardo de mensa snobismo en la kafejojn, en festenetojn kaj en la vorttrezoron de la bankoficistoj, suferantaj pro rolad-maniero, apud la psikoanalizo kaj relativeco, de kie jam nur unu paŝo dividas la malfeliĉan teorion de la dimanĉa suplemento de iu ĵurnalo.
Li estis ekveturonta al Parizo por fari prelegon, invitite de la universitato Sorbone. De tie li vojaĝos en Marokon, kie li havas eksperimentejon por esplori la tropikajn malsanojn, en vilao, simila al belega kastelo. Li kutimas pasigi tie la grandan parton de la jaro. Li jam sopiris la tropikan solecon.
Li estis enfermiĝema, serioza homo, krome modesta kaj timema.
Akcesore kelkaj familiaj tragedioj kaŝiĝis ie en la profundo de lia vivo. Oni diris pri li, ke li estas malbonŝanculo. Liaj fratoj mortis junaj, kaj lia nuna vojaĝo havas kunligon kun la feliĉa fino de lia malbona geedzeco: tiutage oni eldiris la disigan verdikton en lia divorc-proceso. Li ĝojis, ke li sukcesis sekretigi tiun ĝenan aferon. Li konstante timegis, ke iu ĵurnalisto, ĉar ili ĉiam are sekvis lin, tamen divenos, ke li eksedziĝas.
Estas kompreneble, ke lordo Bannister timiĝinte ekhaltis antaŭ la kraketanta, magnezia salvo de la fotoapartaoj, tiel timiĝinte, ke retropaŝinte, li hazarde stumbligis virinon, rapidantan malantaŭ li, kaj ŝi tutkorpe falis en la mezon de kotlageto kun siaj ĉapelujo kaj mansaketo. La ĵurnalistoj forfuĝis, timiĝinte pro la sekvo de ilia faro. La lordo ne sciis, kion fari. Analoga situacio ankoraŭ ne okazis al li dum liaj esploradoj. La elegante vestita virino pene levis sin, kaj ŝi rigaridis al la scienculo kiel martiro.
— Pardonon… — balbutaĉis la lordo, — mi kompensos ĉiujn viajn perdojn… Mi estas lordo Bannister.
— La scienculo! — kriis la virino entuziasme, forgesinte pri sia subita ŝanĝiĝo al kamenpurigistino. — Mi tre ĝojas konatiĝi kun vi, Mylord.
— Miaflanke… — balbutaĉis la profesoro, kaj iom sinreginte, li prenis la etenditan, kotkovritan manon de la entuziasma virino. — Ankaŭ mi ĝojas, aŭ mi bedaŭras…
Tre ĉagrenite li klopodis transbarakti la tumulton. Kvankam li volis atendi la surŝipigon de sian aŭto. Sed li jam zorgis nek pri tio. Li estis tre kolera pri tiu mallerta virino. Eblas, ke la ĵurnaloj skribos ankaŭ tion. Ho, Sinjoro! Kion skribos la ĵurnaloj?! Feliĉe ili ne elflaris lian divorc-proceson. Nur ne estu konatulo sur la ŝipo. Ĝi ne estis malreala deziro, ĉar Bannister ŝpareme akiris konatojn. Li konatiĝis nur en deviga situacio. Li ja estis bonulo, tiel do li ne povis konduti malamikeme.
Ĉi foje li ne havis bonŝancon sur la ŝipo. Kiel la prema Dek Plagoj, unuavice aperis redaktoro Holler kun sia larĝa vizaĝo kaj ora nazumo. Potenculo de la gezetaro, unu el tuij, kiuj jam multfoje aprecis la agadon de la lordo. Kaj kiel malbonŝance! Ankaŭ li vojaĝas al Maroko, ĉar li ĉiam pasigas sian ferion en Afriko. Li devis paroli kun Holler almenaŭ dek minutojn, kaj la malfeliĉo malofte venas sola, ankaŭ la urbestro de Parizo revenas hejmen per la sama ŝipo, post sia vizito en Londono, kiu konas Bannister-on, ĉar li ĉeestis, kiam oni proklamis la lordon honora doktoro en la universitato Sorbone, tiel li devis plilongigi la dek minutojn al duon horo, severigante ĝin per trinko de koktelo kaj kun la eksterordinare parolema vivkunulino de la Pariza urbestro. La lordo havis specialan antipation rilate la parolemajn vivkunulinojn.
La urbestro ĝoje rakontis, ke oni elektos verŝajne ankaŭ lin en tiun asicion, defendanta la morojn, kies patrono estis lordo Bannister. La lordo deklaris, ke li sentas sin feliĉa, se la urbestor estos lia kolego. Holler promesis, ke li interromos sian vojaĝon en Parizo kaj skribos pri la prelego de Bannister. Maksimume li veturos per aviadilo al Maroko.
Kelkaj abomenindaj truduloj petis aŭtogramon. Kia frenezaĵo estas ankaŭ tio! Doni aŭtogramon! Dume ili rikanas al li kaj senhonte okulmezuras lin, kiel stratulaĉoj la
fieregan adoleskantinon. Sed li devis afable rerigardi al ili. Lia kapo zumis, kaj ŝvito perlis sur lia frunto.
— Ĉu vi jam vidis, Mylord, sunleviĝon super la Manika markolo?
Kompreneble Holler demandis tiun idiotaĵn. Kaj li devas respondi. Ne estas pardono.
— Ĉu la sunleviĝon?… — pensadis la scienculo pri ia respondo. — Mi ankoraŭ ne vidis ĝin. Sed mi opinias, eventuale…
— Ni priparolis kun sinjoro redaktoro Holler — interrompis la urbestro, — ke ni ne dormos dum la sekvaj tri kaj duon horoj, sed frumatene ni rigardos la sunon, kiam ĝi leviĝos super la Manika kanalo.
— Ĉar ni estas naturamikoj — motivis la parolema vivkunulino ilian fiksan ideon.
— Mi elkora ĝojas pro tio — ĝemis la lordo kun serioza mieno.
— Ĉu sinjorino Bannister ne partoprenos la vespermanĝon? — demandis la redektoro, ĉar dume oni eksonigis la gongo, kaj la gastoj iris en la manĝosalonon. La profesoro ruĝiĝis. Jen kio ankoraŭ mankis!
— Ĉu la sinjorino?… Mi pensas… — li senkonsile ĉirkaŭrigardis. — Laŭ mia opinio, ŝi ne partoprenos la vespermanĝon…
— Komence de la vojaĝo estas pli bone resti en la kajuto — rimarkis la urbestro
„Kia idiotaĵo ĝi estas? — li pensis afliktita, kiel ia mensoganta bazlernejano. — Mi povintus diri eĉ tion, ke mia edzino restis hejme. Sed absolute, kial mi devas mensogi?”
… Dum la vespermanĝo ĉiu klopodis interŝanĝi almenaŭ unu vorton kun la fama scienculo. Kiam li iris sur la ferdekon kun vertiĝanta kapo, la urbestor brakumis lin, kaj pro grava afero li invitis la profesoron en sian kajuton por momento. Ĉe la turniĝejo ekflamis magnezio; Holler fotografis lin! La lordo lasas sin trenigi, lia kapo zumis, ringoj dancis antaŭ liaj okuloj, kaj li jam ne sveis eĉ pro tio, en tiu apatia, somnambula stato, kiam la vortabunda vivkunulino malbutonumis sian bluzon antaŭ li kaj montris sian haŭton, ĉar somere, minimume sunbrunigitie, neeltenebla jukado turmentas ŝin, kaj poste ŝi ne povas manĝi viandaĵon dum semajnoj. Ĝi certe estas ofta simptomo en la tropiko, kaj kian medikamenton oni kutimas preskribi tie por kuraci tiaĵon?