Выбрать главу

… Estis noktomezo, kiam lordo Bannister ŝanceliĝiante eniris en sian kajuton. Fine! Fine!

Elĉerpiĝinte li falis en fotelon, faris teon por si (li neniam fidis tion al aliulo), ekfumis cigaron kaj komencis legi por trankviligi siajn taŭzitajn nervojn. Post nelonge li ekdormis sidanta, morte laca.

… Tiam malfermiĝis la pordo de la kajuto, tiu certa virino enpaŝis en violkolora piĵamo, kun kiu li konatiĝis inter malagrablaj cirkonstancoj, ŝi forte skuis lian ŝultron kaj ekparolis jene:

— Mi estas Evelyn Weston. Bonvolu permesi, ke mi pasigu la nokton ĉi tie ĉe vi…

Tria ĉapitro

La kajuto estas ruiniĝinta. La profesoro estas senpova. Evelyn dormas. La leviĝanta suno ĵetas malfavoran lumon sur ilin. La bagnano malgraŭ siaj bonegaj referencoj devas serĉi alian lokon. Corned-Beef faras justan memdefendon kontraŭ ŝoforo, tiel pruvinte sian hejmecon. Gordon vizitas Budhon en ĝia loĝejo. Evelyn malmendas la vespermanĝon de sinjoro Wilmington, kaj ŝi primetas la tablon.

1

Kiam Evelyn post longa purigado liberiĝis de la surgluiĝinta koto, ŝi rapidis en la salonon. Eĉ ŝi mem ne sciis, kial ŝi embarasiĝis en la ĉeesto de la profesoro. Evelyn sentis, kiel knabineca, stulta afero ĝi estas; ŝi mallevis siajn okulojn. Post la vespermanĝo ŝi tuj iris al sia kajuto. Enlitiĝonte, ŝi tamen sidis al la fenestro kaj legis.

La unuan fojon en sia vivo ŝi veturis per ŝipo. La Maniko, kiel ĝenerale ankaŭ nun estis iom ondanta. Ŝi sentis kapturnon. Formetinte la libron, ŝi iris promeni kelkajn paŝojn en la freŝa aero. Neniu estis sur la ferdeko krom ŝi. Prema, nebula nokto peziĝis sur la Manikon.

Promeninte ĝis la poupo de la ŝipo, ŝi iom fartis bone kaj ekiris reen. La ŝipo ŝajnis senhoma, kvazaŭ ŝi veturus sur ĝi sola. Evelyn rapidis. Sed antaŭ ol alveni al sia kajuto, ŝi ekhaltis dudek paŝojn de ĝi.

Homo staris antaŭ ŝia pordo! La bagnano!

Ŝi metis sian manon sur sian bruston. Kion fari? Estas ridinde… Tiu homo tamen ne atakos ŝin ĉi tie sur la ŝipo! Sed ŝi vane klopodis trankviligi sin. La ekscitaj eventoj de la du tagoj, la nekutima mara vojaĝo, la soleco kaŭzis al ŝi histerian staton. Ŝi tutkorpe tremis…

La grandega, kalva homo staris kun disigitaj gamboj, kaj ĉe la brilanta ardaĵo de lia cigaredo videbliĝis la konturoj de lia deformiĝinta nazo por momento.

Ŝi ekiris kun subita decido. Sed tiu homo staras ĝuste antaŭ ŝia pordo senmove, vidalvide al ŝi…

Kion fari?… Dio mia!

Ŝi ekatentis pri lumigita fenestro de kajuto senpere apud ŝi. Ŝiaj dentoj interfrapiĝis pro timego, kaj ŝia korpo jam ne tremis, sed konvulsiis. Ŝi malfermis la pordon de tiu kajuto preskaŭ senkoscie, kun la instinkto de homo, falinta en panikon.

— Mi estas Evelyn Weston. Bonvolu permesi, ke mi pasigu la nokton ĉi tie ĉe vi… Iu persekutas min!

2

Mi opinias, ke la profesoro ne estintus multe pli surprizita, se la remburita rinocero, reveme staranta en lia Londona loĝejo enpaŝus en lian kajuton por inviti lin ludi amikan pokeron, se ĝia persono ne estus ĝena… Cetere tio estus pli favora okazo por Bannister, ĉar eble li pli facile trovas la konvenan voĉon kun kartludanta rinocero, ol kun tiu ĉi virio, kiu havas violkoloran piĵamon kaj pantoflon, ŝi nomiĝas Evelyn Weston, kaj iu persekutas ŝin.

Unuavice li opiniis, ke estus plej bone tuj ekstari, sed lian situacion faris malbenita lia malnova malamiko, iu membro el grandnombra familio de tetasoj, kiu utiliginte la favoran okazon, ĝi tuj falis sur la plankon. Sed la tablkovrilo, tiu abomeninda polipo, dume volviĝis ĉirkaŭ lian butono nerimarkite, per la franĝoj, pro tio poste ekiris la sukerujo, la alkohola fornelo kaj fine la libro, kuntreninte la rum-botelon en la abismon, kiel ia Tito Dugoviĉ.

Tiaĵo ankoraŭ ne okazis!

La virino venis, kaj la mebloj de la ejo estis ruiniĝintaj. Mortanta tintado de rompiĝintaj objektoj plenigis la kajuton, kaj la falinta, disŝutiĝinta plvosukero kviete agoniis en rumflaketo sur la tapiŝo

— Per kio mi povas servi? — demandis lordo Bannister malesperiĝinte. La knabino malgaje fiksrigardis la iaman meblaron de la kajuto.

— Mi petas vin… bonvolu permesi, ke mi pasigu la restintan parton de la vojaĝo ĉi tie. Ni ja alvenos baldaŭ… Iu persekutas min.

— Eble mi akompanos vin al via kajuto…

— Ne, ne! Mi ne permesas al vi elpaŝi… ke ankaŭ vi estu… insultata! Murdistoj kaŝatendas min! Iu el ili nun liberiĝis, pasiginte ses jarojn en prizono… Pardonon… mi tuj foriras… — kaj ŝi ekiris…

La profesoro vidis, ke la knabino tremas. Li ne permesis al ŝi elpaŝi el la kajuto. Li prenis ŝian manon. Ĝi estis glacimalvarma.

— Bonvolu eksidi. Antaŭ ĉio trinku gluton da viskio. — Kiam ŝi sidiĝis kaj gustumis la viskion, ŝi fariĝis iom pli trankvila, sed lordo Banistes des pli maltrankvila.

— Mi ne pensas tion… tute akceptebla — li diris.

— Murdisto persekutas min… Li staras ekstere… mi kuraĝas iri nek ĝis mia kajuto… balbutaĉis Evelyn.

— Nu sed vi ne povas resti en mia kajuto tiel… ĝis mateno. Via bonfamo samtiel malpermesas tion, kiel miaj principoj!

— Vi pravas, Mylord… Evelyn ekiris al la pordo, sed ŝi aspektis tiel kompatinda pro timo, tiel plorinde malkuraĝa, ke la profesoro staris antaŭ ŝin.

— Mi ne permesas, ke vi foriru tiel. — Li nervoze iradis kaj tintigis kelkajn pencojn en sia poŝo. Mi pensas, ke nenio estas en tio, se vi, tiel incitite, pasigos kelkajn horojn en societo de kuracisto. Bonvolu sidiĝi. Baldaŭ aŭroros, kaj ni alvenos al Calais. — Li diris tion ne tro amikeme, aldoninte: — Ne prenu kiel ofendon, se mi estas nervoza. Fine ja… la vivo de ĝentilulo ne estas trapasa domo

Li estis iomete kolera. Li simple eksidis al la tablo, malfermis la libron kaj komencis legi. Evelyn tre hontis kaj malgaje atentis Bannister-on. Poste ŝi genuiĝis sur la tapiŝon kaj komencis kolektis la ruinojn de sia vizito. La profesoro senintence rigardis tien. Hm… ŝi aspektis damo. Kvankam ŝi estas ia aventuristino aŭ eĉ pli malbona.

— Lasu tion — li diris, — matene la grumo forigos ĝin.

— Sinjoro profesoro… mi treege bedaŭras…

— Nun jam ni rezignaciu. ĝi pasos post kelkaj horoj, kaj mi esperas, ke ne estos klaĉado pri la afero, ĉar mi ne ŝatus tion. Efektive kion oni volas de vi, fraŭlino Weston?

— Mi serĉas malnovan, familian juvelon. Kaj murdisto konstante estas sur mia spuro, kiu hazarde sciiĝis pri la kaŝejo de la juvelo.

— Mi tre bedaŭras. Ĝenerale mi bedaŭras la homojn, ke ili prodigas tiom da sufero kaj fortostreĉo al vantaĵoj. Mono, familia juvelo… Se vi estus lerninta filozofion, fraŭlino, tiam vi scius, kion diris Aristotelo: „Kio ne estas eterna, tio ne estas vera”.

— Mi lernis filozofion, Mylord, sed bedaŭrinde, mi scias tiel, ke ne Aristitelo diris tion, sed Hermes Trismegisto.

Fariĝis ĝena paŭzo. Lia lorda moŝto sciis ĉiam, ke la filozofio estas lia malforta flanko. Ĝuste tial lia fiasko multe pli doloris lin, ol piko, trafanta lian tiun punkton, kie li sentas sin pli defandata.

Li respondis dignoplene:

— La tempo ne konvenas intersanĝi ideojn pri scienco. Cetere mi opinias, ke mi gastigas vin ne pro tiu kaŭzo.

Kaj li denove kliniĝis super sian libron. La devo de ĝentilulo estas defendi virinojn kontraŭ laŭdira danĝero, sed ne konversacii kun ili. Precipe tiam, kiam ili ĝustigas la filozofian citon de mondfama profesoro. Kaj des pli, se ili havas sufiĉe da kuraĝo por esti pravaj. Evelyn timeme sidiĝis en iun brakseĝon malantaŭ Bannister. Poste ŝi ne ekparois.