Komodo ŝajnas pli normala kun la tirkestoj fermitaj. En librovendejo aŭ biblioteko, la granda plimulto el la libroj estas fermita. En vinbutiko, la boteloj estas ŝtopitaj. En dormoĉambro, lito estas kovrita (aŭ, en kelkaj landoj, volvita). Ie, funde de nia nekonscia menso, ni rigardas fermitecon la normala stato. La alia normala stato estas, ke troviĝu nenio fermebla: baze, diras nia menso, aŭ ne troviĝas pordo (nur libera pasejo), aŭ ĝi estas fermita. Malfermi estas ago, kiu likvidiĝas en eta momento, kaj do ne havas same densan ekziston kiel la longa, daŭra, konstanta stato de fermiteco. Se, revenante el ferioj, vi vidas de malproksime, ke viaj pordo kaj fenestroj estas malfermitaj, via tuja reago estas, ke io estas ne en ordo. Similajn faktojn nia menso nekonscie registras ekde la plej juna infaneco. Tial por ĝi, 'malfermi' rompas ion en la normala stato de aferoj, kaj estas do derivita koncepto.
Verŝajne pro tiu universala maniero koncepti, la plimulto el la lingvoj rigardas la fermitan kaj similajn statojn plej bazaj, tiel ke fermo esprimiĝas per simpla radiko, dum la vortojn por la ideoj proksimaj al malfermado oni derivas el la baza 'ferm'-verbo helpe de afikso. En aviadilo, la stevardino diras angle: "Fasten your seat belts" ('fermu viajn sekurzonojn'), kaj la vorto uzata por signi malfermon estas unfasten. En la franca, oni diras verrouiller / déverrouiller ('rigli' / 'malrigli'), boucher / déboucher ('ŝtopi' / 'malŝtopi'); couvrir / découvrir ('kovri' / 'malkovri'); voiler / dévoiler ('vuali' / 'malvuali'); lier / délier ('ligi' / 'malligi'); nouer / dénouer ('nodi' / 'malnodi'); visser / dévisser ('ŝraŭbi' / 'malŝraŭbi'); ktp. La origina vorto ĉiufoje indikas fermon, t.e. malebligon de rekta percepto aŭ de libera ago, kaj malfermo esprimiĝas derive.
En la angla oni diras to lock / to unlock ('ŝlosi' / 'malŝlosi'); to pack / to unpack ('paki' / 'malpaki'); to button / to unbutton ('butoni' / 'malbutoni'); to latch / to unlatch ('klinke fermi' / 'klinke malfermi'); to bolt / to unbolt ('rigli' / 'malrigli'); to tie / to untie ('ligi' / 'malligi')... En la germana ni havas schliessen / aufschliessen ('ŝlosi' / 'malŝlosi'); wickeln / entwickeln ('volvi' / 'malvolvi'); decken / entdecken ('kovri' / 'malkovri')...
La rumana, en kiu 'fermi' diriĝas închide kaj 'malfermi' deschide konfirmas tiun regulecon, pri kiu ni trovas multajn ekzemplojn ankaŭ en la rusa. La rumana prefikso des-, kiel la franca dé-, dis- ja respondas ĝenerale al la esperanta mal-, kaj la radiko chide (prononcu: kide), parenca al la itala chiudere, al la franca clore, fakte signifas 'fermi'. La rumana vorto do estas ekzakte paralela al nia malfermi. Ankaŭ la malnovfranca havis similan verbon: desclore, 'malfermi'. La nuntempa franca éclore, 'malfermiĝi' (parolante pri floro, kiu estis burĝona), prezentas plian ekzemplon de kazo, en kiu la vorto pri malfermo derivas de la vorto signifanta 'fermi' (clore).
Finan ekzemplon ni ĉerpu ekster Eŭropo. En la svahilia, la verbo 'malfermi' formiĝas el 'fermi' kiel regula mal-derivaĵo: kufunga, 'fermi', kufungua, 'malfermi' aŭ kufumba, 'fermi', kufumbua, 'malfermi' (komparu kukunja, 'volvi', kukunjua, 'malvolvi'; kufuma, 'teksi', kufumua, 'malteksi'; kuvaa, 'vesti sin', kuvua, 'malvesti sin', 'senvestigi sin').
Tiuj ekzemploj ŝajnas al mi sufiĉaj por montri, ke Zamenhof ne mispaŝis elektante ferm kiel bazan radikon.
Ena filozofio
Kial mal- tute ne ĝenas min? Eble ĉar mi lernis la lingvon estante 11-, 12-jara, kaj do ne havante la saman lingvan fonon kiel plenkreskuloj jam lernintaj la latinan aŭ similan lingvon. Se, kiel mi supozas, Esperanto logas homojn, kiuj deziras novan, pli egalecan manieron interrilati, estas normale, ke multaj havas, fone de la menso, la penson: "Kial unu homo (Zamenhof) diktu al mi, kiel mi esprimu min? Mi estas lia egalulo. Ankaŭ miaj ideoj samrajtas." Tia rigardo al la lingvo konformas al ĝia spirito, aŭ pli ĝuste al ĝia etoso. Tie fontas la reformemo de multaj esperantistoj.
Sed infano malsame reagas. Kiam mi lernis la lingvon, malmulta kaj malgranda estis simple, por mi, oportunaj vortoj, kiuj klare esprimas sian sencon, en sistemo, kiun mi tutkore aprobis, ĉar ĝi estas tute konsekvenca, kio ĝenerale plaĉas al infanoj. Mi ne zorgis pri etimologio, same kiel anglalingvan infanon ne ŝokas la fakto, ke grandson, 'nepo', granddaughter, 'nepino', grandchildren, 'genepoj', povus esti konsiderataj kiel lingvaj monstraĵoj, ĉar la prefikso devenas de franca vorto signifanta 'granda', sed aplikiĝas al homoj pli etaj, fakte anstataŭante francan prefikson kun la senco 'malgranda' (en la franca, oni diras respektive petit-fils, petite-fille, petits-enfants, kaj petit signifas 'eta').
Ne nur mal- ne ŝokis min, sed mi vidis en ĝi senfine fekundan vortformilon, plej bonvenan. Mi suspektas, ke pli poste, kiam mia plej ŝatata ĉina korespondanto enkondukis min en la orientazian pensmanieron, kaj kiam mi lernis lian lingvon, mi estis influata de Dao-ismo (Taoismo laŭ PIV, sed mi preferas la oficialan ĉinan transskribon Dao). Plaĉas al mi la ideo, ke ie en malbona kaŝiĝas 'bono', en malforta 'forto', en malgranda 'grandeco', en malami 'ami'. Tradicia ĉina mondrigardo, laŭ kiu io enhavas la ĝermon de sia kontraŭo, kaj ankaŭ laŭ kiu ĉiu adjektivo estas relativa, akordas kun mia maniero aliri la realon.
Verdire, ĝian ĝustecon ĉiutage konfirmas mia profesio. Kiom da forto kaŝiĝas en iu malforta, kaj kiom da malforto en fortulo! Kiel proksimas unu al la alia amo kaj malamo! Kaj kiom da psikologia progreso, kiam homo ĉesas kompreni adjektivojn kiel ion absolutan, difinitan per si mem, dum fakte ili postulas referencon. Ĉu malgranda elefanto ne estas imprese granda? Ĉu ne kortuŝe malgranda la plej granda formiko? Tio, kio malfacilas al mi, eble estas por vi plej facila. Kiam homoj suferantaj pro "komplekso pri malplivaloro" komprenas, ke en la frazo "mi estas malforta" aŭ "mi konstante malsukcesas", la vortoj malforta kaj malsukcesas rilatas al nur unu aspekto de ili, kaj ke ie ili havas ankaŭ forton kaj sukcespovon, ili ekiras la vojon al plena liberiĝo el tiuj turmentaj ideoj pri si mem, venenaj al la vivĝojo.
Ni rimarku, ke simila saĝeco troviĝas ankaŭ en okcidento: "Feliĉaj la malfeliĉuloj, amataj la malamataj, altaj la malaltuloj" klare sonas en la mesaĝo de la krista surmonta prediko. Iu filozofia ludo kaŝiĝas en la mal-vortoj, kiu ege plaĉas al mi. Sed estas vere, ke Kartezio (francanome Descartes) ege malhelpis kompreni tiun aliron al konceptoj, rigardataj kiel duvizaĝaj.
Jes, mal- ricevas de mi fervoran ŝaton kaj estimon. Kiam mi legas tutan tekston sen ĝi – ekzemple la iltis-an Literaturan Manifeston – mi havas la impreson, ke mankas io, kaj instinkte mi konkludas, ke la aŭtoro ne kapablas verki nature, ke li ne posedas la normalan lingvon, la realan. Subjektiva mi estas, ĉu ne? Kompreneble! Sed ĉu ne ankaŭ ili, kiuj kondamnas mal-?
EMO DIFINI, EMO ELVOKI
Angoro kaj trovalorigo de la maldekstra cerbo
La fakto, ke mal- povas uziĝi senbare, estas aspekto de la mutacio. Sed mutacio signifas rompon, kaj rompo dolorigas. Aŭ ĝi vekas neelporteblan angoron.
Tian angorigan rompon travivis la homaro, kiam sciiĝis, ke la stabila tero, apogita sur fortikaj fundamentoj, kiu estis ĝia vivejo, fakte estas nur pilketo ŝvebanta en nesolida medio. Imagu! Ni estis la centro de la universo; nin protektis plafono nomata ĉielo, ornamita de lumiloj, kiuj iras sur ĝi sian regulan iron; la ebenaĵo, sur kiu ni staris, sentiĝis plej firma; kaj ĉion ĉi oni ekmontras eraro, iluzio, kaj la grundon oni forprenas de sub ni por tien loki abismon! Terura bato tiu rivelo estis.
Pro ĝi, verŝajne, okazis la filozofia renverso de Kartezio: se ni ne plu povas fidi la evidenton pri la ekstera mondo, kie trovi ion firman? Kartezio imagis, ke tion povas doni nur logiko kaj pensado: eĉ la scion pri la propra ekzisto li pendigis de pensado: mi pensas, mi do estas. Kiel malsame homoj reagas! Mian ekzistosenton mi perceptas el sufero kaj ĝuo, el konscio pri mankoj kaj pleniĝoj, el mia povo ami kaj admiri... Sed mi ne estas filozofo.