Выбрать главу

En la indonezia, la gamo inkluzivas sekson, aĝon, gradon de familiareco, gradon de respekto, socian relativan situon, ktp: sekve, por esprimi nian simplan vorton 'vi', al infano vi diros kamu aŭ engkau; al superulo bapak (sed ne se temas pri virino, tiam vi diros: ibu); al onklino bibi; al ŝoforo supir; al via patro ayah; al nekonata viro tuan; al viro iom konata saudara, ktp ktp: la listo per tio ne finiĝis! Indoneziano, kiu lernos Esperanton, trovos nian vi pli facila, sed povos ankaŭ senti la ŝanĝon de lingvo kiel transiron el rafinita mondo al kruda, sennuanca. Nur iom post iom li konstatos, ke la nuancoj perditaj unurilate kompensiĝas per multaj aliaj ceterloke gajnitaj.

Se ĉi tiu libreto povus helpi la francojn konscii, ke alpreni Esperanton postulas rezignon je kelkaj propraĵoj favore al ĉies plejbono, kaj ke estus tre nejuste, se ĉiam la samaj popoloj devus cedi, kaj la samaj (francoj, latinidanoj) ricevi kontentiĝon, la peno verki ĉi tiun tekston estus vaste kompensata.

LA ARTO DE VORTFARADO

Simila vortformado en malsamaj popoloj

La bezono, ke franca koncepto plej ekzakte esperantigeblu, ligita al nekompreno pri er-kombina sistemo grandparte bazita sur inkluzivado, kaj ne sur kontrastado, naskis tendencon alpreni novajn radikojn, dum ekzistis kunmetaĵo aŭ derivaĵo perfekte taŭga por esprimi la koncernan ideon. Tiu tendenco estas des pli bedaŭrinda, ĉar malsamaj lingvoj ofte sekvas similajn vojojn por kunmete vortfari. Ni vidis ĉi-supre, ke rilate al la divido en konceptojn, kulturoj ege diferencas, sed rilate al vortfarado ili ofte tre similas inter si: estas io universala en la maniero konverĝi al unu nova koncepto deirante de du aŭ pluraj antaŭe formitaj. Alivorte, lingvoj el plej malsamaj familioj ofte sekvas egalajn modelojn en la kunmeta procezo.

Ekzemple tri malsamfamiliaj lingvoj povas esprimi la koncepton "bela", rilate al homo, per kombino de la eroj "bona" kaj "rigardi": en la angla oni diras good-looking (< good, 'bona', look, 'rigard', ing, multfunkcia finaĵo), en la ĉina haokan (< hao, 'bona', kan, 'rigardi'), en la hebrea tov-mar'e (< tov, 'bona', mar'e, 'rigardado'). Saman paralelecon oni retrovas en la hebreaj kaj ĉinaj nomoj de la manĝoj: la hebreaj aruĥat-boker kaj aruĥat-erev ekzakte respondas, respektive, al la ĉinaj zaofan kaj wanfan, al la esperantaj matenmanĝo kaj vespermanĝo. Tria ekzemplo: la vorto 'hospitalo', 'malsanulejo', rezultas el sama kunmeto en la tri historie senrilataj lingvoj germana (Krankenhaus < krank, 'malsana', Haus, domo), hebrea (bet-ĥolim < bet, 'domo', ĥolim, 'malsanuloj') kaj malaja-indonezia (rumah sakit < rumah, 'domo', sakit, 'malsanuloj').

Por kompreni esprimojn tiamaniere formitajn, oni devas scii, ke vorto estas kvazaŭ la standardo aŭ ŝildo, kiu signas la teritorion, kaj ne la ĉirkaŭbarilo, kiu difinas ĝian tutan amplekson. Vortoj, kiel fervojo, orfiŝo, terpomo, flava febro, k.s. estas tute oportunaj, kvankam oni ne povas dedukti ilian signifon el la konsistigaj eroj. Ke ili ne starigas problemojn praktike, tion pruvas la fakto, ke oni neniam proponis neologismojn por ilin anstataŭi. La granda avantaĝo de tiaj formaĵoj estas, ke ili ege helpas memoron. Estas pli facile retrovi ion, kio situas je la interkruciĝo de du konataj vojoj, ol ion lokitan ie sur tereno, kie vojmontriloj mankas.

Tiu sistemo, kiun ĉiu lingvo uzas, jen multe, jen malmulte, funkcias bone nur, se oni rezignas pedantecon. Foje, mi defendis la uzon de la vorto terkulturisto, kiun mi taksas pli konforma al la spirito de Esperanto ol agrikulturisto, necesiganta la iom pezan radikon agrikultur, kaj eĉ ol agrokulturisto, kiun mi sentas nenatura: mi dubas, ĉu la vorto agro vere apartenas al la "reala lingvo"; mi neniam aŭdis ĝin. Sed mia kunparolanto diris, ke ni bezonas alian vorton, ĉar multaj "agrikulturistoj" ankaŭ bredas bestojn kaj do ne estas ĝuste ilin nomi laŭ nura terlaboro.

Sed kial imagi, ke terkulturisto estas "nur kulturisto de tero"? La vorto estas la standardo, kiu konigas la teritorion, sed tiu povas esti multe pli vasta, ĝi tre bone povas inkluzivi ankaŭ bestobredadon. Se temas pri persono, kiu ĉefe bredas, kaj nur apude kulturas kampeton, ni nomu lin bestobredisto. En malsanulejo, krom malsanuloj troviĝas ampleksa alia personaro: kuraca, flega, laboratoria, administra, farmacia, ktp. La fakto, ke tiom da lingvoj uzas la kombinon "malsanuldomo" por signi hospitalon, montras, ke la sistemo tre bone povas funkcii allasante pli malpli vastan nedifinitan marĝenon.

La ĉefa karakterizo sufiĉas por nomi la tutan signifkampon, kiun, fakte, finfine difinos la lingvouzo. Esperanto aparte taŭge funkcias tiukampe, pro la distingo, kiun ĝi ofte faras, praktike, inter kunmetita vorto kaj, se tiel diri, vorto akompanata. Estas interese konstati, ke, tiurilate, ĝi funkcias kiel la ĉina. Ekzemple ni diras orfiŝo por nomi vivantan fiŝon kun ora, oranĝa aŭ ruĝa koloro. Se ni volas paroli pri juvelo el oro kun la formo de fiŝo, ni diras ora fiŝo. Tio perfekte paralelas la ĉinan: jinyu, 'orfiŝo', jinde yu, 'ora fiŝo', kaj, se mi ne eraras, ankaŭ la anglan, kiu distingas inter goldfish kaj golden fish. Simile, la vojo, sur kiu pasas trajnoj, nomiĝas fervojo (ĉine tielu) kaj se ni volus paroli pri netrajna vojo, kiu estus farita el fero, ni nomus ĝin fera vojo (ĉine tiede lu). Ke vortoj estas kunmetitaj, tio tute ne ĝenas ilian precizan signifon. La tuta ĉina medicina terminaro konsistas el kunmetitaj vortoj. Ĝi ne kreas komunikproblemojn, kiujn evitus la okcidenta greklatina fakterminaro.

Eble iu kritikema leganto pensos: "Tiu aŭtoro kontraŭdiras sin. Li antaŭe diris, ke Esperanto havas aliajn celon kaj funkcion ol la naciaj lingvoj, kaj ke oni do ne uzu tiujn kiel modelojn por ĝi, sed nun li trovas, ke oni devus konformigi ĝin al nacia lingvo kiel la ĉina."

Ne tion mi diris. Mi plu kredas, ke nia bona lingvo ne devas sekvi iun ajn nacian modelon: la ĉina formiĝis responde al la bezonoj de la ĉina popolo, same kiel la angla al tiuj de la brita, kaj la bezonoj, kiujn Esperanto celas kontentigi, estas tute aliaj.

Mi nur volas emfazi jenon: se ni vidas, ke io ekzistanta en Esperanto dekomence kaj plene akorda kun ĝia spirito retroviĝas ankaŭ en alia lingvo, kaj tie montriĝas efika, ni povas pli klare konsciiĝi, el tiu ekstera kazo, ke la koncerna trajto nialingva ne estas manko, aŭ fuŝo, kiun necesus ripari. Eble eĉ ĝi estas altvalora riĉaĵo, kiun ni riskus neglekti pro troa koncentriĝo sur la modeloj, kiuj ĉirkaŭas nin.

Pri la arto klare klarigi kaj kelkaj aliaj

Se oni ne konscias, kiel fekunde funkcias la er-kombina sistemo, dank'al la kapablo de nia dekstra duoncerbo kompreni laŭ-elvoke, kaj se oni krome pedantas pri "la ĝusta vorto", oni emas pezigi la lingvon per ampleksa balasto el senutilaĵoj.

Ni konsideru la ekzemplon de la vorto klarigi. La rusa ob'jasnit' (ob estas prefikso, -it' infinitiva finaĵo, la radiko estas jasn-, 'klara'), la ĉina shuoming (< shuo, 'diri', ming, 'klara'), la nederlanda verklaren (ver estas verba prefikso), la svahilia kueleza (ku estas verba prefikso, la radiko elea signifas 'klari', 'esti klara') montras, kiel mondvaste natura estas la inklino esprimi per vortoj, kiuj formiĝas el aŭ per radiko signifanta "klara", la ideon "provi komprenigi aferon montrante, kiel ĝi estiĝis, prezentiĝas aŭ funkcias, donante detalojn pri ĝi aŭ malvolvante ĝiajn kaŝitajn aspektojn". Sed se, ne akceptinte, ke vortfarado procedas per elvokado, oni postulas difinon, oni konkludas, ke klarigi devas signifi "igi klara", kaj oni ne plu povas uzi la verbon en tiaj frazoj kiel "li klarigas ne tre klare, mi komprenas nenion" aŭ "lia klarigo ne estas klara".

Tial oni havas la senton, ke en la lingvo mankas vorto, kaj oni enkondukas ekspliki. La eraro kuŝas en la ignoro, ke vorto esprimas multe pli ol la teorian signifon. Kion ĝi ne esprimas, tion konigas la kunteksto, aŭ ofte simple la frazostrukturo. Se mi diras: "li komunikas tre malbone, mi nenion komprenas", ĉiuj trovas la frazon akceptebla, kvankam en tiu preciza okazo la koncernato ne pli komunikas ol lia antaŭulo klarigis per siaj neklaraj klarigoj. En ambaŭ kazoj, ia verbo kiel "provas" aŭ "intencas" estas subkomprenata: li provas klarigi sed ne sukcesas, li provas komuniki sed ne komunikas.