Выбрать главу

Krome, ŝajnas al mi, ke x-igi ne egalas igi x. La unua akcentas la agon, la dua la rezulton. Li tute klarigis rilatas al lia peno komprenigi, t.e. al ĉio, kion li faris, por ke oni komprenu. Li igis tute klara esprimas la fakton, ke tiu peno sukcesis: nun ni komprenas.

Alia faktoro, ankaŭ devenanta de la francaj instru-tradicioj, eble agas ĉi-kaze. La franca lingvo estas tia, ke en ĝi oni laŭeble evitas ripetiĝon de la sama vorto. En lernejoj, oni instruas al infanoj belstili provante ne uzi plurfoje vortojn similsonajn. Pro tio, eble, kelkaj francoj, dezirante plibeligi Esperanton, serĉis sinonimon al klarigi, por eviti la ripeton de klar en frazo kiel li klarigas ne tre klare.

Sed Esperanto ne estas la franca, kaj kio estas kriterio de beleco en unu lingvo, ne nepre estas en alia. En la angla, tiu evito de sama vorto estas multe malpli atentata eĉ de plej bonaj verkistoj. Bela stilo dependas de la strukturado de la lingvo, de ĝiaj apartaĵoj, kaj senkritike transmeti stilprincipojn de unu lingvo al alia estas erare. En li klarigas ne tre klare oni povas percepti la belecon de aliteracio, se oni aliras la frazon liberigite de naciaj antaŭjuĝoj. Fakte, se oni vere enpenetris lingvon, tiagrade, ke oni pensas kaj sentas en ĝi, oni ne rimarkas multajn apartaĵojn, kiuj orelfrapas aliulojn. Neniu scias, kiel sonas la propra lingvo, ĉar neniu aŭdis ĝin el ekstere, kiel aliaĵon. Mi konstatis ĉe francoj, kiuj plendis pri la troa ripetado de mal en esperantaj frazoj, ke ili ne rimarkas, kiom ofte la silabo /de/ revenadas en francaj. Frazo, kiel la plupart des détenus ont décidé de se débarrasser des ... 'la plimulto el la malliberuloj decidis seniĝi je la...' enhavas sesfoje la sonon /de/ en dek vortoj, kio estas altega proporcio, sed franco aŭdanta ĝin tion eĉ ne perceptas.

Ofte, la ideo, ke al ĉiu nacilingva vorto devas respondi unu vorto esperanta, kreas eviteblajn problemojn, barante la esploron de la lingvo serĉe al plurvorta esprimo de la koncepto. Franca esperantisto, kun kiu mi babilis tiuteme, foje diris al mi: "Se klarigi signifas 'expliquer', kiel vi tradukas la francan clarifier, kaj se senkulpigi signifas 'excuser', kiel vi tradukas disculper?"

Tipa reago de homo, kiu bezonas unuvortan translingvigon de ĉiu unuvorta koncepto. Respondi estas facile, se oni liberigas sin de tiu senbaza regulo. Clarifier atentigas pri la rezulto, ne pri la ago, ĝi do povas esperantiĝi per igi klara, igi pli klara aŭ igi tute klara. Kaj disculper signifas 'pruvi senkulpa' aŭ 'deklari senkulpa'. Kial do ne uzi senpere jen tiun, jen la alian esprimon, laŭ la vortigota penso?

"Nu, ĉu vi ne trovas tiujn formojn tro longaj?" mia kunparolanto malfide demandis. Refoje, estis facile respondi: ne. Tiuj estas pli longaj ol la respondaj francaj vortoj, sed se oni rigardas, ne la unuopajn vortojn, sed la frazojn aŭ eĉ, pli bone, la tekstojn, evidentiĝas, ke Esperanto ne bezonas pli da tempo aŭ da papero ol la franca por esprimi la samajn ideojn, eĉ se oni devas kelkfoje uzi plurvortajn esprimojn. Unulokan longigon ja baldaŭ kompensos densigo aliloka. Esperanto prezentas multajn okazojn koncizigi, kiujn latinidaj lingvoj ne havas. Se kalkuli laŭsilabe, frate havas nur duonon de la longeco de fraternellement, kaj nia hispanigo estas agrable pli malpeza ol la franca traduction en espagnol. Je la nivelo de frazo, Esperanto ofte estas pli mallonga ol la franca: la landaj asocioj decidis kunlabore agi enhavas malpli da silaboj (16) ol la franca traduko: les associations nationales ont décidé d'agir en collaboration (21).

Skemismo, naturalismo: ĉu akcepteblaj terminoj?

La prilingvaj ideoj, enŝovataj en la menson de la francoj ekde ilia infaneco pro la tradicia eduksistemo, alportis al Esperanto pedantecon kaj nekomprenon pri inkluziveco, kiuj ne troviĝis en ĝi komence, kaj kiujn oni povas rigardi fremdaj al ĝia spirito. Tio siavice kaŭzis nenecesan grandiĝon de la radikaro.

La malfido al la kunteksto, al intuicio, al la elvoka potenco de er-kombinado eble spegulas la malfidon de Kartezio al la naturo kaj al la realo, al kiu li preferis penson, ideojn, logikajn ĉenojn, en kiuj ĉio estu senmanke preciza. Ree, temas pri la malfido, kiun la maldekstra duoncerbo nutras en si, en multaj popoloj, rilate al sia dekstra kunulo.

Kiel vi scias, oni kutimis nomi skemeca la skolon, kiu preferas esprimi la konceptojn surbaze de la jam ekzistanta radikaro, kaj naturalisma tiun, kiu preferas ĉerpi la vortojn el la aliaj lingvoj. Tiujn terminojn mi opinias misgvidaj.

Ni vidis pli supre, ke, se juĝi laŭ esploroj pri la lingvoformiĝo ĉe infanoj, la eraroj de fremduloj kaj la homa parolmaniero ĝenerale, regula aranĝo de paroleroj estas plej natura rimedo vortigi siajn pensojn kaj sentojn. Fremdulo, kiu, france, diras irrésolvable, 'nesolvebla', anstataŭ la ĝusta vorto insoluble, aŭ, angle, ununderstandable, 'nekomprenebla', anstataŭ la ĝusta incomprehensible tute ne skemas, sed lasas la naturajn leĝojn de lingva esprimado mem formi la vorton. Nur subpremante la naturan vorton li sukcesas asimili la oficialan, kaj tiu konstato validas ankaŭ pri la infanoj: nur luktante kontraŭ sia natura vortfarado, ili lernas paroli la ĉirkaŭan lingvon, koste de konstanta media korektado.

La diferenco inter la du manieroj aliri la riĉigon de la Esperanto-vortaro ne estas, ke unu procedas nature kaj la alia skeme, sed ke unu ĉerpas el ekstere, dum la alia ĉerpas el la propra bazo. Estus pli honeste nomi tiujn skolojn, aŭ tiujn konceptadojn, elekstera kaj elinterna. Se oni observas parolan Esperanton, oni ja renkontas multajn formojn, kiuj ne troviĝas en vortaroj, sed kiujn homoj spontane uzas. Ekzemple, mi ofte aŭdis homojn diri surbendigilo anstataŭ la oficiala magnetofono, piedpilko anstataŭ futbalo, aŭ buŝtradukisto anstataŭ konferenca interpretisto.

Ke tiaj formoj nature aperas, estas evidente. Uzi por tiu sistemo vorton, kiu subkomprenigas volan preparadon, fakte neekzistantan – skemi ja postulas konscian aktivigon de la intelekto – kaj por la kontraŭa sistemo vorton, kiu elvokas naturon, dum naturo agas ne konscie, kaj fakte temas pri konscie farita, intelekte decidita, ne speciale natura transprenado el ne speciale naturaj lingvoj, estas malhelpi klaran rigardon al la situacio. Estas miksi subjektivan juĝon kun objektiva priskribo. Estas, fakte, renversi la realon, nomante la agadon de unu duoncerbo per la karakterizo de la alia, kaj reciproke. Tamen, la agantaj faktoroj, la konsekvencoj de la elekto de tiu aŭ de la alia sistemo, same kiel la historiaj, sociaj kaj psikologiaj kaŭzoj de la prefero por unu aŭ por la alia meritas pli objektivan konsideron.

Neniam estas saĝe kontraŭi naturon en kazoj, kiam ĝin sekvi malbonfaras al neniu. Rilate riĉigon de la vortprovizo, laŭiri la naturan vojon estas ankaŭ pli justi al la plimulto. Ju pli da novaj radikoj, des pli da malfacilaĵoj por la homoj ne naskitaj en la vortofonta gento. Malegaleco tiel kreskas inter la popoloj kaj la sociaj tavoloj rilate al lern- kaj uz-facileco.

La tendenco ĉerpi novajn radikojn el ekstere estas des pli stranga, ĉar Esperanto estas, kiel ni vidis, aparte riĉa lingvo, en kiu sinonimoj abundas. Mi jam prezentis pri tio ekzemplojn, sed bonvolu permesi, ke mi aldonu plian. Multaj esperantistoj tion ja ne konscias, kaj estas utile per plurfoja reveno trabati vojon por la vero tra iliaj antaŭjuĝoj. La koncepto, por kiu la franca havas nur la du (malsamnuancajn) vortojn camarade kaj compagnon, povas esprimiĝi en Esperanto per tuta serio da vortoj: kamarado, kunulo, kuniranto, kunvojaĝanto, vojkunulo, samsortulo, kunvivulo, kunvivanto, samlaborulo, samvojulo, ktp. Ĉe tia abundo, la vorto kompano, kiun, ekzemple, de Diego uzas en sia traduko de la verko de Jack London Norda Odiseado (Chapecó: Fonto, 1988, p. 43), aperas absurda balasto. Kial devigi la leganton traserĉi glosaron aŭ vortaron, se la saman sencon eblas esprimi per la normala lingvo?