Выбрать главу

Iuj kelkfoje asertas, ke al vortoj, kiel la ĉi-supre prezentitaj, mankas ia poezia, korvibriga etoso. Tion povas diri nur homoj, kiuj ne bone konscias, kio estas la nuna, reala Esperanto. Se jes, ili perceptus, ke por la plimulto el ĝiaj uzantoj vorto kiel kompano estas plej frosta fremdaĵo, morta sonĉeno vekanta neniun eĥon, multe pli senharmona kaj malpoezia ol vortoj formitaj el la normala stoko, kiu, pro jardekoj da uzado, akiris propran vivon. Kaj ili trovus trafan esprimon kadre de la kutima lingvo. Laŭ la kunteksto, tio povus esti, ekzemple, kunpanulo aŭ sampanulo, kiu spegulus la originan sencon de compagnon, compañero, companion, sed ankaŭ, depende de la situacio, kunfumanto, samteulo, kunvinulo, kunpaŝanto, kunlaculo, voj(aĝ)frato aŭ iu ajn alia kombino de taŭgaj elementoj. Cetere, se la franca, lingvo tute taŭga por literaturo, perfekte bonfartas kun nur compagnon, kial nia kunulo ne sufiĉus al ni?

Pri patrino, ejo kaj kelkaj pensigaj eraroj

Miaopinie, la neglekto de tiuj internaj latentaĵoj favore al prefero ĉerpi el ekstere kontraŭas la spiriton de la lingvo. Ke Esperanto baziĝas sur la principo kunglui erojn por vortformi, tion elokvente pruvas la aranĝo de niaj vortaroj.

Tion bele ilustras ankaŭ la vorto patrino. En la ega plimulto el la lingvoj, eĉ la t.n. izolaj kaj aglutinaj, tiu fundamenta koncepto vortiĝas per aparta, nederivita formo. En nia lingvo ĝi postulas derivaĵon. Tiu apartaĵo des pli emfazas la fundamente gravan rolon de er-kombinado en Esperanto, ĉar la radiko mama estas eble la sola, al kiu prave aplikiĝus la kriterio "internacieco" aludita en la 15-a regulo de la fundamenta gramatiko: oni diras mama en la ĉina, mamma en la bengalia, mama en la haŭsa, mama en la svahilia, ktp. Kaj ĉu ne estus saĝe konsideri, ke la situacio ŝanĝiĝis depost la zamenhofa tempo, kaj ke multaj popoloj, kiuj liaepoke ne partoprenis en la internacia vivo, nun aktive rolas en ĝi, tiel ke la koncepto "fremda vorto" aliiĝis? (La 15-a regulo ja parolas pri vortoj, kiuj intersimilas "en la plimulto el la lingvoj".)

Ĉar mi tuŝas la temon de tiu 15-a regulo, mi faru konstruan proponon. Kial ni ne decidu, ke ĝi aplikiĝos nur, kiam la vorto respondos al objektiva kriterio? Tia kriterio povus esti, ke la radiko ekzistu, samsence, en kvin ne-hindeŭropaj lingvoj. La turka, la hebrea, la indonezia, la hungara, la japana, la finna kaj aliaj ja akceptis multajn origine okcidentajn vortojn. Ĉu demokratio ne postulus tian kontrolon antaŭ ol ni rigardu vorton internacia? Same, kiam koncepto montriĝas malfacile vortigebla, kial ni ne organizu esploron en la diversaj lingvoj, ĉefe tiuj, kiuj funkcias kunmete? Ofte, oni tiel trovas solvon al problemo unuavide nesolvebla.

Sed ni revenu al la vorto mamao. Fakte, kvankam ĝis nun neniam uzata, ĝi apartenas al la lingvo laŭ tiu 15-a regulo de la fundamenta gramatiko. Oni povas suspekti, ke la neuzo de tiu laŭfundamente ĝusta vorto havas profundajn psikologiajn kialojn, kies esploro sendube ĵetus interesan lumon sur la konsiston de la Esperanto-kolektivo. Estu kiel ajn, la ekzisto de derivado ĉe tiel baza vorto kiel patrino substrekas, kiel radikale Esperanto emas ekspluati la eblojn de er-kungluado.

Mi ne neas, ke eleksterismo havas sian rolon en la internacia lingvo, sed tiu rolo estas pli supraĵa, malpli esenca ol elinternismo. La spontana evoluo, kiu kondukis al la ĝenerala uzo de komputilo, kun sencoŝanĝo de la radiko komput, kaj la abundo, en parola Esperanto, de "fuŝaj" – laŭ la oficialaj kriterioj – formoj kiel teatrejo (vd la programon de la pekina kongreso), parlamentejo, kuntribui, medikaĵo, ktp ilustras la forton de la er-kombinaj tendencoj nialingve. Similaj faktoj pravigas la opinion, ke tiu trajto pli karakterizas la esencan spiriton de la internacia lingvo ol ĉerpemo elekstera.

Unu el la kaŭzoj, pro kiuj kelkaj malfidas la kunmet- kaj derivsistemon, estas nekompreno pri la vastaj ebloj, kiujn havigas la metafora uzo de lingvoelementoj. Ekzemple, en multegaj lingvoj, eble eĉ en ĉiuj, manifestiĝas la natura homa tendenco uzi por institucio vorton, kiu komence signis nur lokon. Diri la Centra Oficejo decidis... estas tute natura maniero sin esprimi. Okazas en la menso laŭgrada, neperceptata transiro de la loko al la homoj en ĝi, kaj de tiuj al la institucio mem. Neniu trovas stranga la frazon la afrika sidejo konfliktis kun la tutmonda ĉefsidejo, starigita en Londono. Ejoj estas institucioj. Kiam oni tion komprenis kaj akceptis, oni povas ege senbalastigi la lingvon: anstataŭ ministerio oni diras ministrejo, anstataŭ sekretariato sekretariejo, anstataŭ redakcio redaktejo, ktp. Praktiko montras, ke tiu sistemo perfekte funkcias.

Ekzemple, en Intermeze, aldonaĵo al La Revuo Orienta (68, 1987, marto 3, p. 5), mi legas la frazon La japana ministrejo de poŝto rekomendas... Ĉu vere oni gajnus ion dirante tiakaze ministerio? Miaopinie, tute ne. Temas pri natura tendenco, kiel atestas ankaŭ jena okazaĵo. Foje, dum mi parolis kun universitata profesoro, li diris al mi: "nia fakultejo organizis..." Mi tuj notis tiun interesan esprimon, kiun la parolanto mem ne rimarkis. La radiko fakult- ja ne ekzistas en Esperanto. Tiu profesoro spontane formis, por paroli pri institucio, ej-vorton, kiu teorie ne eblas (la ĝusta vorto estus fakultato)! Ĉu lia eraro ne estas signo pri tio, kien nature evoluas la bona lingvo?

IES MALFIDO, FIDO MIA

Homo emas rezisti al la propra bono

Provante klarigi, kial la kunmet- kaj deriv-sistemo miskompreniĝis, mi menciis la francan obsedon pri la "ĝusta termino". Sed ni gardu nin kontraŭ la emo trosimpligi. Alia faktoro verŝajne intervenis.

Mi antaŭe montris, ke okazis mutacio, ke mutacio estas rompo, kaj ke rompo timigas. Socioj bezonas tempon por asimili radikalajn ŝanĝojn. Sekve, dum unu parto kuras antaŭen, entuziasma pri la nov-aperaĵo, alia provas ĉiuforte bremsi la progreson, por havi la tempon kutimiĝi al ĝi. Se vi havas dubon pri la natureco de tiuj reagoj, iom studu la historion de la komunistaj partioj, aŭ la reagojn al la Dua Vatikana Koncilio de la katolika eklezio, aŭ ankaŭ la reziston, kiun siatempe elvokis ĉiu nova eltrovaĵo, kiel fotografio, fervojoj aŭ la decido havigi al kamparoj elektran energion. Eĉ la metra sistemo, tiom pli facil-uza ol la tradiciaj mezurunuoj, ankoraŭ nun ne estas tutmonde akceptita.

Unu el la plej bonaj ekzemploj de tiu homa inklino rezisti kontraŭ la propra bono havigas al ni la hindaj ciferoj, kiujn en Eŭropo oni nomas arabaj, ĉar la araboj ilin konigis. Necesis du jarcentoj por ke, en tiu mondoparto, ili anstataŭu la romiajn. Tamen, ili prezentis per si grandegan progreson, dank'al la nulo kaj al la konsekvenca rilato inter la pozicio de ĉiu cifero kaj la dekuma tranĉo, al kiu ĝi apartenas. Tiaj trajtoj ege faciligas ĉiujn kalkulojn. Provu obligi CMXLVII (947) per MCDXXXI (1431)! Nur matematikistoj tion sukcesis fari. La enkonduko de la novaj ciferoj ebligis al metiistoj, infanoj, plej simplaj komercistoj kalkuli tute glate. Estis do demokratia progreso. Sed ĝi venkis nur post longa kaj akra rezisto. Eĉ unu ŝtato (Venecio, se mi ne eraras) malpermesis dum pluraj jardekoj la uzadon de la novaj ciferoj.

La rilato inter la hindaj/arabaj ciferoj kaj la romiaj estas komparebla al la rilato inter la er-kombina sistemo de Esperanto kaj la enkonduko de neologismoj. Ambaŭkaze, plene konsekvenca sistemo, utiliganta minimumon da bazaj elementoj, kaj funkciiganta ĉefe inteligenton kontrastas al sistemo malpli orda, kiu postulas pli grandan elspezon de nerva energio, kaj pli apogiĝas sur memoro aŭ sur konsulto de dokumentoj.

Ekzistas ĉe kelkaj aŭtoroj tendenco transpreni novajn radikojn por ideoj, kiuj havas bone enradikiĝintan vortigon en la lingvo. Ekzemple la iltis-a Literatura Manifesto uzas poka por esprimi la koncepton 'malmulta'. Aliaj, eĉ malpli kompreneble, enkondukis dificila, 'malfacila', centenario, 'centjariĝo' kaj inamika aŭ inimika, 'malamika'. Tiu inklino povas esti rigardata kiel manifestiĝo de la fortoj provantaj rezisti al la nova sistemo; ĝi estas, interne de Esperanto, reprezentanto de la malnova maniero komuniki. Fakte, simile agis la "kuzoj", kiuj aperis post Esperanto: Ido, Novial, Occidental, Interlingua, ktp; oni do povas rigardi ĝin ankaŭ enŝoviĝo de tia kuza lingvo en la spirite kaj strukture multe malpli latinecan Esperanton.