Ĉar temas pri longdaŭraj socihistoriaj fortoj, estas normale, ke eĉ Zamenhof havis en si ambaŭ tendencojn. Ankaŭ li (probable nekonscie) rezistis al la radikala ŝanĝo. Li estis ne la mutaciulo, sed la portanto kaj eksteriganto de la sukcesonta mutacia ĝermo. Certe li havis dubojn pri ĝi. Li havis neniun rimedon scii, kiu, inter liaj disaj inklinoj, efektive pravas. Li ne povis flegi la ĝermon senkompromise. Eble indas precizigi lian rolon en la okazinta mutacio.
Longperiodaj socihistoriaj faktoroj
La homaro bezonas siajn heroojn, siajn geniulojn. Por kontentigi tiun bezonon, ĝi atribuas eltrovaĵon al unu difinita homo, kvazaŭ la aferoj disvolviĝus jene: antaŭe estis nenio, la grandulo venis, kaj poste la mondo dank'al li estis ŝanĝita. La vero estas malpli simpla. Malkovroj okazas pli malpli samtempe diversloke, ĉar ili grandparte estas socihistoria fenomeno. Ili aperas, kiam la kondiĉoj estas por ili maturaj. Per tiu diro, mi tute ne volas malpliigi la rolon de la koncernaj individuoj: ilia personeco, ilia laboro, ilia persistemo estas tre seriozaj faktoroj en la nov-aperaĵo, kiun ili ofte stampas per propraj karakterizoj. Sed oni miskomprenas la realon, se oni rigardas ilin tro izolitaj disde la socihistoriaj fortoj, kiuj portas ilin.
Pri la lingvo internacia tiu rimarko plene validas. Ĝi aperis, kiam historio tion postulis, kiam la sociaj kondiĉoj estis pretaj por ĝi. Se ne estus Zamenhof, certe estus iu alia, eble kun prokrasto de unu aŭ du jarcentoj, eble pli malpli samjare, kiu prezentus verkon kun similaj strukturaj trajtoj, kvankam ilia konkreta formo estus malsama.
Zamenhof ne iniciatis sur fono de neniaĵo. Li respondis al sopiro. Ekzistis en parto de la tiutempa homaro intensa deziro komuniki per facila, demokratia rimedo. Eble la deziro ne estis konscia. Sed Esperanto neniam sukcesus, kiel ĝi sukcesis, se ĝi ne estus respondo al atendo.
Tiun sopiron naskis serio da ŝanĝoj, kies gravecon ni, fine de la dudeka jarcento, inklinas forgesi. La mondo pli ŝanĝiĝis inter 1830 kaj 1870 ol iam ajn antaŭe. Publika instruado lernigis al ĉiuj legi, kaj gazetoj aperis, kiuj igis la mondon mense atingebla por homoj socie tenataj dum jarcentoj ekster ĉia rilato kun ĝia vasta kaj diversa mirindeco. Fervojoj rapide kovris la teron, kaj pensigis pri vojaĝoj kaj kontaktoj. Konsciiĝo aperis ĉe laboristoj pri sia digneco, kaj tio kreis ĉe multaj strebon al kulturo. Soifo ekkoni kaj kontakti disvastiĝis.
Tiu parto de la homaro, en kiu tiuj aspiroj vivis, estis la latenta patrino, kiu deziris naski, kaj sopiris al la viro, kiu fekundos ĝin. Ĝi estis la grundo, sen kiu la semo ne povus evolui al io vivanta. Zamenhof ĵetis la semon, kaj tiu grundo ĝin akceptis, protektis, nutris, transformis, ĝis Esperanto firmiĝis kiel stabila, ekzistanta lingvo ne plu dependa de individuoj: la reala lingvo.
Eĉ nun, se mortus ĉiuj esperantistoj, la lingvo pro tio ne malaperus. Ĝi troviĝas en tro multaj bibliotekoj, estas tro da homoj kiuj interesiĝas pri lingvoj kaj lingvoscienco, la bezono de internacia komunikilo estas tro granda, por ke ĝia ne-pluvivo daŭru longe. Iu studento, iu histori-esploranto, iu ĵurnalisto retrovus tiun mirindaĵon, kaj relanĉus ĝin. Pro sia interna taŭgeco ĝi prosperus: ĝi estas ja bona lingvo.
Esperanto estas tiel revolucia, se oni rajtas uzi similan vorton pri io plej neperforta, ke ĝi nepre devis veki fortajn kontraŭstarojn. La eksteraj estas konataj, kaj mi ilin ne priparolos ĉi tie, sed pri la internaj oni ne sufiĉe konscias. Ili estas ĉio, kio, en Zamenhof mem kaj en liaj posteuloj, nekonsciate celis forpreni el la lingvo ĝiajn revoluciajn trajtojn rilate al la demokratieco de intergenta komunikado.
Rekte rilati interkulture estas timige, ĉar tiel perdiĝas la lingva barilo, kiu agas bufre kaj moderigas la ŝokojn. Same, rilati sen superuloj kaj malsuperuloj estas io neniam spertita, kaj do terura por la parto de la psiko, kiun ĉio nekonata facile angorigas. Krome, al kelkaj homoj mankas la fleksebleco necesa por adapti sin al sistemo diferenca de tiuj, kiujn ili lernis uzi, tiel ke ili povas miskompreni la tutan novan aranĝon. Tio, miaopinie, okazis al Waringhien.
Malfido al la lingvo
En la antaŭparolo al la unua eldono de Parnasa Gvidlibro (represita en la dua eldono, Varsovio: Pola Esperanto-Asocio kaj Heroldo de Esperanto, 1968, p. 6) li ja diras jenon:
(...) la tro ofta uzado de vortoj formitaj per la kontraŭecaj prefiksoj mal, ne aŭ sen (...) malutilas en poezio, ne ĉar ili ne estas sufiĉe elvokantaj, sed ĉar ili estas elvokantaj kontraŭsence. Efektive, se oni rememoras la klasifikon de la vortoj laŭ ilia elvokiveco, oni vidas, ke tiu estas des pli malforta, ju pli abstraktaj ili estas – kaj inter la plej abstraktaj troviĝas la gramatikaj iloj; kiel tia, la negacio estas absolute sena je poezia valoro. Por ke la leganto sentu la malon de unu donita impreso, ne sufiĉas kunmeti negacion kun la vortoj, kiuj ĝin esprimas; ĉar oni tiele ne forigas la evitendan bildon, oni elvokas ĝin, dum oni kredas ĝin forpeli. Tradukante poemon de Longfellow, kiu priskribas grizan vintran tagon, Grabowski skribis:
La tago malvarma, malgaja, sensuna...
verso taŭga por doni la impreson de sunplena somertago, ĉar tian bildon la tri mal aŭ sen neas ja intelekte, sed ne malaperigas el la sens-imago (...).
Miaopinie, nur persono ne sentanta Esperanton, kia ĝin sentas la plimulto el la ordinaraj uzantoj, povas tion skribi.
Aŭ ĉu mi estas maljusta? Ĉu ni ĉi tie trafas unu aspekton, fojfoje tragikan, de la homa estado, nome, ke homoj povas tiagrade malsami en sia maniero percepti la mondon, ke tio, kio evidentas al unu, estas nevidebla al la alia? Pro konsidero al tiu eblo mi komence de ĉi tiu libreto diris, ke eble Esperanto vivos sub du formoj, kiel la angla vivas sub usona kaj brita...
Estas klare, ĉiaokaze, ke mi sentas la aferon tute malsame ol Waringhien. Se sinceri, mi diros, ke mia unua reago, kiam mi legis la ĉi-supre cititajn liniojn, estis pensi: aŭ tiu aŭtoro ne havas normalan lingvosenton, aŭ li ne estas honesta kaj friponas kun la propra reago, por povi pruvi sian tezon. Nur poste mi atingis pli tolereman pozicion, pensante: nu, eble li simple estas tre malsama ol mi.
Fakto estas, ke mi eble tridekfoje relegis la koncernan verson, diversepoke, kaj ke neniam prezentiĝis al mi impreso de sunplena somertago. Mi kunvibras kun poeto priskribanta tagon vintran, nuban, funebrecan, sen-akrecan ĝis plena grizo. Kaj mi min demandas, kiel ion alian eblas percepti. Mia toleremo, naskanta la hipotezon, ke eble Waringhien estas nek malhonesta kun si, nek homo sen lingvosento pri Esperanto, rezultas el konscia peno: mi devas streĉi miajn pensofortojn por trafi tian ideon, ĉar ĝi estas absolute kontraŭnatura al mi.
Kial? Temas pri neracia reago, kiun analizi verŝajne ne eblus. Tamen mi diru, ke por mi neado tute ne estas io abstrakta. Kiam bebo forturnas la kapon disde nutraĵo, kiun oni proponas al ĝi, kaj kiu al ĝi odoraĉas, ne okazas io abstrakta, sed io plej viva, plej konkreta, plej profunde senta. Kaj tiu gesto estas la origino de ĉiuj neadoj. Miriga estas la distanco inter Waringhien kaj mi. Eĉ en la franca, mia gepatra lingvo, mi reagas same kiel en Esperanto. Kiam unu el miaj konsultantoj diras: "je suis malheureux", 'mi estas malfeliĉa', lia frazo neniel povus elvoki en mi feliĉon. Mi ne aŭdas heureux, 'feliĉa', mi aŭdas nur malheureux, kio signas la malon. Fakte, mi konstatas, ke mi reagas same, kiu ajn la lingvo.
La angla frazo