he felt unhappy, unlucky, unloved
'li sentis sin malfeliĉa, malbonŝanca, neamata' tute ne elvokas en mi amon kaj feliĉon. Mi ne perceptas tiujn vortojn kiel ion modifitan per abstraktaĵo supozata efiki neige. Mi perceptas ilin kiel tutaĵojn, same kiel, se mi aŭdas indignan paroladon pri injustice, mi aŭdas, ke temas pri maljusteco, nenio tiuvorta elvokas al mia menso justecon.
La cititaj vortoj de Waringhien faligas min en abismojn de dubo kaj konsterno. Se lia menso funkcias tiamaniere, kiel li povas komuniki? Se kiam oni parolas pri patrino, la vorto elvokas al li patron, pri miskompreno, komprenon, pri domaĉo, domon elegantan, kiel li povas pensi en Esperanto? Kiel li povas senti tiulingve, kaj do interhome rilati? Mi provas esti tolerema, kaj konvinkiĝi, ke, nu, lia menso tre diferencas de la mia. Sed mian provon tiel rezoni konstante atakas la ideo, ke li neniam sukcesis vere senti la lingvon.
Aŭ eble li aliras ĝin laŭ tiagrade franca vidmaniero, ke li uzas iun varianton de ĝi, kiu sufiĉe diferencas de la ĝenerale uzata. Multo en PIV pri tio atestas. La difinoj de vortoj kiel kulturo, alternativo, spirito, ĵurnalo pli spegulas la lingvouzon de la respondaj francaj vortoj ol tiun de la esperantaj.
Tipe franca estas la konfuzo inter spirito kaj menso. Konstante, en la difinoj de PIV, ni trovas la vorton spirito, kiam la internacia lingvouzo postulus menso (vd ekzemple la unuan difinon de konsideri kaj de memori aŭ la kvinan de kulturo). Sed ĉar la franca ne havas vorton, kiu signifas "menso", francoj kutimas traduki la anglan mind kaj la samsencaĵojn alilingvajn per esprit, kiu etimologie parencas al la esperanta spirito. La tria difino de spirito en PIV estas "la pensanta parto de homo", sed la zamenhofaj ekzemploj tuj poste prezentitaj klare montras, ke tiu difino mistrafas: fervora, malgaja, kolerema, ne estas vortoj, kiuj taŭgas por penso; temas pri io alinivela, pli subtila, sed kion la franca intelektula kulturo ĝenerale ignoras, verŝajne ĉar ĝi havas neniun sperton pri tiu homa dimensio, kaj ne sukcesas koncepti ĝin. (Mi diras intelektula, ĉar laŭ mia sperto, multaj francoj havas spiritan dimension kaj tute bone sentas la sencon de tiu vorto, eĉ se ilia lingvo konfuzas ĝin kun "menso", sed tiu kompreno estas multe pli malofta ĉe intelektuloj, precipe senreligiaj.)
Inklino juĝi superule... kaj fali en antaŭjuĝon
Alia trajto tipa pri la franca intelektula kulturo estas la emo aŭtoritate juĝi el supera sinsituigo. (La personoj, kiuj ĉeestis la budapeŝtan konferencon pri maŝintradukado New Directions in Machine Translation, spertis la 19-an de aŭgusto 1988 bele ilustran kazon pri tio, kiam Prof. Boitet komentis la prelegon de Dietrich Weidmann, parolante per nepravigeble humiliga tono, kiu eblus en preskaŭ neniu alia kulturo kaj kiu ŝokis multajn ĉeestantojn.) Tiu supereca juĝemo disfloras en PIV.
Ekzemple, sinkretismo estas difinita kiel
konfuza kaj kompleksa kunigo de diversoriginaj ideoj (...) en ŝajne koheran tuton: spiritismo, bahaismo ktp estas ekzemploj de sinkretismo (emfazo mia).
Kion bahaanoj opinias pri sia apero tiufraze? Per sia tono, tiu PIV-a ekzemplo frape rebatas mian tezon, ke Esperanto signas mutacion en homaj rilatoj, kiujn ĝi gvidas al demokratieco, toleremo kaj respekto reciproka. Jen alia ekzemplo:
Jave/o. La propra nomo de Dio en la Biblio, mistradukita per "La Eternulo".
Mi ne scias, ĉu Waringhien mem verkis tiun teksteton, sed, kiu ajn la aŭtoro, kiel ĉefredaktoro kaj unu el la du kontribuintoj pri religioj kaj biblio, li respondecas pri ĝi. Denove, mia reago estas konsterno. La redaktinto agas, kvazaŭ la vokaloj de la hebrea JHVH estus konataj, dum nur la ĉefpastroj ilin sciis, kaj tiu tradicio perdiĝis, kiam la romianoj detruis la jerusaleman templon antaŭ dumil jaroj. Kaj kiarajte li taksas la zamenhofan tradukon La Eternulo misa, kvazaŭ la longa rabena tradicio tiurilata ne ĝustus kaj ne meritus konsideron? Kie li akiris la lingvan kaj religian kompetentecon, kiun postulas tia akra kondamno? La dulingva hebrea-franca eldono de la Biblio farita sub la direktado de ĉefrabeno Zadoc Kahn ĉiufoje tradukas la hebrean JHVH per l'Eternel. Ĉu Waringhien scias pli pri la Biblio kaj la hebrea ol la religiaj gvidantoj de la franca judaro?
Kara Leganto, bonvolu indulgi al mi! Mi provas esti tolerema, sed mi ne sukcesas. Mi indignas. Mi indignas, ke homo tiel malmulte internaci-mensa havis tiom da potenco pri nia lingvo, kiel prezidanto de la Akademio, kiel ĉefredaktoro de la precipa unulingva vortaro, kiel kunaŭtoro de la Plena Gramatiko, pri kiu mi bedaŭras, ke oni ne aŭdis la averton de Zamenhof:
Ellabori plenan detalan gramatikon estas afero tute ne ebla. La verkado de tia gramatiko postulus grandan serion da jaroj, sed en la rezultato... tia gramatiko ne sole ne faciligus la lernadon de la lingvo, sed terure ĝin malfaciligus! (Lingvaj Respondoj, n-ro 140 A, vk cit., substrekis Zamenhof mem).
Obsede fantomas al mi la demando: ĉu Waringhien serioze enprofundiĝis en Esperanton? Se jes, kiel li povis skribi:
Sufiĉas malfermi dulingvan vortaron por konstati, kiagrade la naciaj lingvoj estas pli precizaj ol la internacia. La sola "pinto" signifas france "pointe, bout, sommet, cîme, faîte". (Parnasa Gvidlibro, vk cit., p. 6)
Tion diri oni povas nur rezigninte sian kritikan menson. Ĉu vere li ne vidis, ke oni ne povas juĝi lingvon laŭ la vortaristoj? Multegaj anglaj vortoj, kiel tape, pattern aŭ right havas pli da francaj tradukoj ol tiu pinto; ĉu tio signifas, ke en la angla la vortoj ne estas precizaj? La nevalidecon de la varingjena rezono pruvas la fakto, ke oni povas returni la argumenton: ĉe simila dulingva vortaro, sed alisenca, al la sola franca condisciple oni povus apudmeti longan serion da esperantaj tradukoj, kiel samklasano, samlernejano, kunstudanto, kunlernanto, studokunulo, ktp. Same, vortaristo aplikanta lian rezonon al la franca traduire povus enmeti: latinigi, ellatinigi, ĉinigi, elĉinigi, angligi, elangligi, kaj tiel senfine. Kiu lingvo estas pli preciza ol la alia? Palas la kvin precizaj francigoj de nia pinto kompare kun tia ekzakteco!
Kaj kiamaniere verkiĝas vortaro? Ĉu ties aŭtoro devus enmeti kun la tradukota vorto ĝiajn sinonimojn, kaj diri: pinto, supro, ekstremaĵo, plejalto, ktp: pointe, bout, sommet...? Estas absurde, el tia vortara prezento, fari dedukton pri la (mal)riĉeco de unu el la du lingvoj. Cetere, ankaŭ malprecizeco, se ĝi kunekzistas kun precizeco, estas io riĉiga. Ke la franca havas nur precizajn vortojn por la diversaj objektoj uzataj por skribi, kaj mankas al ĝi ekzakta traduko de nia skribilo, certe ne estas bonaĵo, pri kiu ĝi fanfaronu.
Malfacilas eviti la konkludon, ke la kono de Esperanto, ĉe Waringhien, estas elekstera, kaj ke li havas antaŭjuĝojn kontraŭ ĝi, kiel evidentigas ambaŭ ĉi-supre prezentitaj citaĵoj el Parnasa Gvidlibro. Multaj eldiroj liaj ja montras, ke li havas akran kritikan menson (vd sinkretismo kaj Javeo ĉi-supre). Kial li rezignas ĝin taksante Esperanton malpreciza laŭ tezpruve elektita ekzemplo, se ne ĉar tion postulas lia antaŭe alprenita sinteno, alivorte antaŭjuĝo? Li ne profundiĝis sufiĉe en la lingvon por ĝin plene senti kaj malkovri ĝian riĉon. Li aliras ĝin el juĝista kaj supereca pozicio. Mankas la du kondiĉoj, kiuj ebligas koni ion vivantan: sento pri sia nescio, kaj respekto. La mutacia aspekto de Esperanto ne tuŝis lin.
Certe, mi estas ege partia kaj subjektiva. Mi sendube respertis, rilate al tiu sinjoro, la abruptan desupriĝon, kiun mi travivis, kiam, adoleskanto, mi renkontis miajn unuajn esperantistojn, kaj ŝiris min la doloro ekvidi, kiom perdis la lingvo, kompare kun tiu, kiun mi ĝue uzis dum miaj junaj jaroj antaŭe.
Sed mia konsterno kaj indigno ne signifas, ke mi ion riproĉas al Waringhien, al lia persono. Disvolviĝas ja vastega historia evoluo, kun sociaj fortoj tiel potencaj, ke individuoj estas grandparte senhelpaj rilate al ili. Ne mi elektis mian starpunkton pri Esperanto, neologismoj, ktp. La vivo ĝin trudis al mi. Simile, plej verŝajne, ne li elektis sian. Ĉar la vivo de ĉiu el ni malsamas, ĝi trudas al ĉiu el ni malsaman rigardmanieron. Mi ne neas la rolon de nia libera volo, sed mi opinias ĝin, ĉi-okaze, ege limigita.