Ke Waringhien ne konscias la riĉecon de Esperanto, kaj ke li sentas abstraktaj tiel konkretajn vortŝanĝilojn, kiel mal, ne aŭ sen, tion, miaopinie, kaŭzis nevola engluto fare de la kontraŭmutaciaj fortoj agantaj en la socio. Estus nekredeble, ke ĉion trankvile konsiderinte, li libere elektis.
Pli probable, li estas kaptita en socihistoria kontraŭfluo. La juĝista kaj preskriba tono de multaj eroj en PIV kaj PAG apartenas al la sama tendenco: bezono, ke rilatoj okazu inter superuloj kaj malsuperuloj. Alitipa rilatado estas neimagebla por kelkaj homoj, kies menso strukturiĝis en juĝa, aŭtoritata etoso. Kaj, se kredi la priskribojn, kiujn mi ofte aŭdis, pasi tra francaj lernejoj kaj universitatoj estas submeti sin al tiom da ekzemploj pri la ĉioscia, juĝpova instruisto, ke ne estus home rezisti la influon de tiuj kondutmodeloj, kiam oni mem profesoriĝas.
Du sublingvoj
Ke mutacio vekas kontraŭmutacian reziston, tio estas plej normala. Vivo postulas ekvilibron inter du kontraŭaj emoj: emo konservi senŝanĝa, emo revolucii, t.e. rapide ŝanĝi ĉion nekontentigan. Se la unua mankas, la ŝanĝoj okazas tro rapide, kaj ĉio ŝanceliĝas. Se mankas la dua, regas kvazaŭ-morto, la organismo rigidiĝas kaj perdas la kapablon adaptiĝi al la evoluanta medio. Tiu leĝo validas por ĉiu tutaĵo povanta plu daŭri nur per propra adapto: dum tablo aŭ aŭto ne bezonas kaj ne povas prizorgi mem sian adapton al medioŝanĝoj, aliaj estaĵoj devas tion fari: organo de via korpo, ekzemple, aŭ via tuta korpo, sed ankaŭ same societo, tuta lando (pensu pri la sovetia historio), kaj... lingvo.
Esperanto travivas streĉiĝojn kaŭzatajn de tri disaj tiroj. Potencaj evoluigaj fortoj strebas al du malaj direktoj: disvolvi plejplej konsekvence ĝiajn enaĵojn unuflanke, igi ĝin radik-riĉe okcidenteca aliflanke. Samtempe agas tria speco de fortoj: tiuj provas malhelpi ĉian evoluon. Mi diras fortoj kaj ne homoj, ĉar unu persono povas esti puŝata de fortoj malsamdirektaj. Ekzemple, Waringhien estas konservema pri ami kaj ŝati, sed revoluciema pri la mal-vortoj (vd PAG, par 420, pp. 506–507).
Kion mi ĵus diris, tio rilatas nur al la internaj fortoj, kiuj agas, kia ajn la evoluo de la ĉirkaŭa mondo. Sed krome la lingvo devas adaptiĝi al ties ŝanĝado: aperas novaj aĵoj, kiuj postulas nomon: ĉu ni diru komputero, komputoro, komputilo; kaseto, kasedo? Esperanto, kiel ĉiu alia vivanta lingvo, hezitas, kaj povas bezoni jardekojn por stabiliĝi ĉe unu kontentiga vorto. La kunagado de enaj ŝanĝofortoj kaj de la neceso adaptiĝi al ekstera evoluo estigas malsamajn lingvoformojn, kiujn mi proponas nomi sublingvoj.
La ekzemploj pri ministerio / ministrejo kaj fakultato / fakultejo, viditaj en la antaŭa ĉapitro, ilustras la kunekziston de du tiaj sublingvoj esperantaj. Tia duobleco ne timigu nin. Estas normala fenomeno ĉe lingvoj. Kiam mi estis en Norvegio, mi rimarkis, en tramo, kiu kondukis min de la studenta domo al la centro de Oslo, ke la nomo de la haltejoj estas malsame skribitaj en la tramo kaj ĉe la stacioj. Kaj oni tie rakontis al mi la anekdoton pri la ulo, kiu "parolas dek lingvojn, inkluzive de naŭ norvegaj". Estas fakto, ke multaj lingvoj prezentiĝas plurforme, kaj ke tio ne tre ĝenas komunikadon.
Rilate al Esperanto, estas klare, ke la lingvaĵo trovebla en la tradukoj de Diego aŭ en la iltis-a Literatura Manifesto situas ĉe unu poluso, pro la abundo de neologismoj eĉ por esprimi konceptojn, por kiuj la reala lingvo havas tradician vorton (ekzemple poka anstataŭ malmulta, aŭ konstituas anstataŭ formas), dum tiu de Mondo kaj Ni (antaŭe UN kaj Ni) situas ĉe la alia, pro aparte persista uzado de derivitaj kaj kunmetitaj formoj (elcento anstataŭ procento, buŝtradukisto anstataŭ interpretisto, ktp).
Ofte, formoj apartenantaj al du malsamaj sublingvoj troviĝas kune en unu publikigaĵo. En Kontakto, n-ro 111 (1988, 5), oni legas, supre de la dua paĝo, la vorton redaktoro, dum malsupre de la 15-a la sama koncepto esprimiĝas per redaktanto. Simile, sur la frontpaĝo de la n-ro 3/4 de 1988 de Norvega Esperantisto okulfrapas la konsilo Mendu vidbendojn Esperantajn! kun referenco al paĝo 28. Sur ĉi-lasta paĝo, sub la titolo Vidbendoj proponiĝas al la leganto videokasetoj. Klare temas pri la sama objekto, nomita jen laŭ unu sublingvo, jen laŭ la alia.
Kiu el la du sublingvoj estas la "reala lingvo"? Mi dirus, ke ambaŭ ne ekstremaj lingvoformoj kune konsistigas ĝin. Vidbendo certe apartenas al la reala lingvo, sed ne malpli certe ankaŭ videokaseto, videobendo, vidkasedo kaj videokasedo. Same, ne eblas dubi, ke redaktoro kaj redaktanto ambaŭ estas parto de la lingvo ordinare uzata, alivorte, de la reala. Kontraste, vortoj kiel poka, 'malmulta', aŭ kompano, 'kunulo', troviĝas ekster ĝia kampo. Estas granda diferenco inter fremdvorto uzata de persono priparolanta ion novan, kion li ne scias, kiel nomi en Esperanto, kaj vorto uzata en ordinara kunteksto anstataŭ perfekte samsenca tradicia esprimo, tiel ke la leganto (praktike, neniam temas pri aŭdanto) sin demandas: kial tiu ne esprimas sin normale?
La lingvaĵo de Mondo (UN) kaj Ni plejparte apartenas al la reala lingvo, sed kelkaj apartaĵoj situas ekster ĝi (ekzemple Japanlando anstataŭ la reallingvaj Japanio kaj Japanujo, aŭ japanlingvo anstataŭ la reallingva la japana); tiuj strangetaĵoj speciale okulfrapas, ĉar ili ofte aperas titole en tiu periodaĵo.
Ĉu Esperanto evoluos kiel la angla, en kiu pluraj sublingvoj klare kunekzistas, kiel evidentigas la ofteco de pluraj vortoj por koncepto havanta nur unu vortigon en la plimulto el la lingvoj (freedom / liberty, 'libereco'; unavoidable / inevitable, 'neevitebla'; brotherly / fraternal, 'frata', ktp.), aŭ ĉu unu el la sublingvoj iom post iom konkeros la teritorion de la alia? Nur la estonta historio povos respondi.
Multo tiurilate dependos de la maniero, laŭ kiu la lingvanaro evoluos. Povos okazi, ke la konsisto de la esperantistaro aliiĝos kaj ke homoj el nehindeŭropaj lingvoj fariĝos la plej multaj. Tio povus konduki al prefero por pli er-kunglua lingvoformo. Unu el la faktoroj, kiuj kaŭzas lingvoŝanĝon ja estas tio, kion lingvistoj nomas "subtavolo" (aŭ, en la alia sublingvo, "substrato", kvankam strato ĉi tie signifas ne straton sed tavolon): temas pri la fakto, ke, kiam homoj alprenas novan lingvon, la strukturoj de ilia gepatra lingvo plu aktivas en ilia nekonscia menso, dum ili uzas la due lernitan.
Ekzemple, se anglalingvano diras scienca serĉado, anstataŭ la normallingva scienca esploro, tio okazas, ĉar la angla vorto research ĉeestis subsojle de la konscio, en la subtavolo. Same, se franco diras "la kelnero servis bieron al li" anstataŭ la laŭnorma "la kelnero servis lin per biero", aŭ "la kelnero alportis bieron al li", li tion faras influate de la subtavolo (en la franca, la verbo servir povas signifi 'disponigi ion konsumotan').
Vortoj kiel la ĉi-supre menciitaj redaktoro kaj videokaseto signas la intervenon de eŭropa subtavolo. Fakte, ĝuste pro la influo de eŭropa subtavolo en la menso de Zamenhof troviĝas en Esperanto multaj formoj, jen gramatikaj, jen vortaj, kiuj ne kongruas kun liaj diversloke klare esprimataj intencoj rilate al la facileco, logikeco kaj internacieco de la lingvo. La plej influa subtavolo en Esperanto ĝis nun estis eŭropa, sed tio povus facile ŝanĝiĝi.
Verdire, eĉ se la konsisto de la lingvanaro, kaj do la subtavolo, ne aliiĝos, povos okazi evoluo favora al pli alglua lingvoformo – al elinternismo – se la uzantoj pli bone konscios la esencon de la kunmeta kaj deriva sistemo. Oni ja ne forgesu, ke sub la unua, nacilingva subtavolo, troviĝas pli profunda: la mensaj meĥanismoj, kiuj regas spontanan sin-esprimadon. Tiuj, kiel ni vidis en la tria ĉapitro, favoras er-kombinadon. Mia impreso estas, ke tiusenca konsciiĝo nun komencis aperi, ĉefe inter la junuloj, sed temas nur pri plej subjektiva sento, kaj mi ne scias, kiamaniere kontroli ĝian eblan pravecon.