Motivoj de ni nekonataj igas nin preferi tion aŭ tion ĉi
Ni ĉi-supre konsideris la diversajn fortojn agantajn en la lingvo nur el la vidpunkto de prilingvaj ideoj kaj de la neceso adaptiĝi al konstante modifiĝanta socio. Sed lingvo estas homa fenomeno, kaj en ĉio homa enplektiĝas psikaj motivoj, el kiuj la plejparto ne estas konata de la aganta individuo. Psikologia esplorado pruvis, ne nur la ekziston de tiaj nekonsciaj fortoj, sed ankaŭ alian interesan fakton, nome, ke homo same nekonscie emas atribui neĝustan, aŭ nur parte ĝustan, klarigon al siaj nekonscie elektitaj agoj. Tiun psikan meĥanismon oni nomas raciecigo, ĉar ĝi celas doni raciecan motivadon al ago, kies ĉefajn motivojn racio fakte ne regis.
Iom komplike, ĉu ne? Eble vi komprenos pli facile, se mi aplikos tiun veron al mia kazo. Kial mi ege favoras elinternismon? Vi trovos en ĉi tiu verketo multajn klarigojn. Sed la veron mi ne scias. La motivoj, kiujn mi atribuas al mi, povas esti veraj, sed ili ankaŭ povas esti trompaj, kvankam mi estas sincera. Io en mi povas trompi min. La ideoj, kiujn mi havas pri la racia bazo de mia starpunkto, povas esti simplaj raciecigoj: argumentoj, kiuj ebligas al mi akcepti mian vidpunkton kiel nestultan, sed kiuj eble tute ne rilatas al la aŭtentaj kaŭzoj de mia prefero. Homo neniam scias vere, kial ĝi preferas tion kaj ne tion ĉi. Sed ĝia psiko protektas ĝin, dirante trompe-lule: ne havu zorgojn, vi prave elektis, vi agis pro ĉi tiu kaj tiu ĉi kaj tiu alia kaŭzoj, kiuj estas tute bonaj.
Simile, multaj homoj, kiuj, sciante nenion pri Esperanto, trovas ĝin dekomence forpuŝa, tute ne konas la kaŭzon de sia malŝato, sed tiun nekonon ne konscias: ili povas klarigi al vi multkiale, konvinke, racie, kie fontas ilia sinteno.
Rilate al nia bona lingvo, ĉu gravas, ke ni ne konas la motivojn de niaj prilingvaj preferoj kaj povas iluzii nin pri ili? Iom, eble, sed fundamente ne. La sociaj fortoj, kiuj portas Esperanton, kaj la lingvo mem estas multe pli potencaj ol individuoj. La lingvo prizorgos mem sian ekvilibron, per nekonsciaj rimedoj, kiel konstante faras normala homa korpo. Tiu kompensas mankojn, defendas sin ĉe mikrobaj kaj virusaj atakoj, vundojn riparas, forĵetas troaĵojn, adaptas sin kiel eble plej bone, ne sciante, kiel ĝi tion faras. Kompreneble, tiu maniero prizorgi sian ekvilibron sukcesas plene nur, se la koncerna korpo estas sana kaj fortika, alivorte: se ĝi estis sufiĉe rezista, kiel plej eta etulo, por travivi sendifekte malfacilajn kondiĉojn, kaj tiajn renkontis sufiĉe por disvolvi en si taŭgan kapablon rezisti kaj venke bonfarti ĉe ĉiaj premoj kaj streĉado. La centjara historio de Esperanto rivelis, ke ĝi estas organismo sana kaj fortika, kapabla transvivi plej premajn cirkonstancojn, gravedajn je morto. Ni do povas fidi ĝin. Bona lingvo ĝi pruvis sin ankaŭ laŭ rezistokapablo.
Greklatina kontraŭ propre esperanta aŭ la tento "aristokrati"
Mi diris ĉion ĉi por prepari vin ekkoni suspekton mian. La advokatoj de eleksterismo havas argumentojn, je kies valideco ili certe sincere kredas. Sed oni rajtas tiun pridubi, same kiel ili rajtas pridubi la validecon de la miaj. Sian motivaron ili ne pli konas, ol iliaj kontraŭuloj konas sian. Tia estas la homa estado.
Mia suspekto estas jena: ke sub la prefero por eleksterismo, en okazoj, kiam tute sufiĉas la elementoj de la ordinara lingvo, kaŝiĝas nekonscia deziro superi. Laŭ tiu hipotezo, la ŝatantoj de tia sublingvo probable nekonscie deziras krei en esperantujo ian nobelan klason, distancan de la amaso. Inter orientaj azianoj, mi renkontis similan preferon nur ĉe homoj, kiuj, ial, bezonis montri sin (verŝajne ĉefe al si mem) superaj al la ĝenerala lingvanaro. Estas al tiu regulo escepto: El Popola Ĉinio, ĉe kiu, ŝajnas al mi, temas pli pri erara supozo, ke estas saĝa politiko adapti sin al la lingvaĵo de la okcidentanoj, kia la tradukistoj ĝin imagas laŭ la publikigaĵoj, manke de kontaktoj kun la vivanta, reala, spontane ŝprucanta lingvo.
Estas klare, ke tiu, kiu tuj komprenas eleksteran vorton, havas avantaĝon super tiu, kiu devas traserĉi vortaron aŭ foliumi la libron serĉe al glosaro. Li estas kiel riĉa nobelo rilate al kamparano senmona, povanta atingi samaltan nivelon nur multapene kaj labore. Aŭ, se vi memoras la ekzemplon pri kuro, ĉiu ekstere ĉerpita vorto ne apartenanta al la reala lingvo estas kvazaŭ alta roko baranta la vojon, sur kiu vi kuras. Tra la roko ekzistas pasejo, sed ĝi ne estas tuj trovebla por ordinarulo. Nur privilegiuloj senhezite trapasas. Se vi diras malfrua, ĉiuj lingve maturaj esperantistoj tuj komprenos vin, ĉar la vorto apartenas al la reala lingvo: ne staras baraĵo. Se vi samsence diras tarda, alta proporcio el la lingvanaro haltos, devante serĉi, kiamaniere pasi transen por retrovi vin kaj povi plu sekvi.
En la granda plimulto el la kazoj, la avantaĝo estas donita al tiuj, kiuj komprenas la latinan aŭ iun latinidan lingvon, plus tiujn grekajn radikojn, kiuj firmiĝis en la lingvaĵo de kleruloj okcident-eŭropaj.
Tiurilate, kelkfoje aperas strangaj misperceptoj. En artikolo, kiun li publikigis ("Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas", Fonto, 1981, 2, 13, pp. 35–38) rebate al mia teksto "La Okcidenta Dialekto", aperinta en Esperanto (1977, julio-aŭgusto, p. 125), de Diego ironiis pri mia aludo al la sperto travivita de Kiotaro Deguĉi ĉe la Sofia Kongreso, kiam, provante sekvi la prelegojn de Internacia Somera Universitato, la juna japano bedaŭre konstatis, ke la tro multaj eŭropdevenaj fakterminoj baras lian komprenon. Diego rebatas, ke ankaŭ li ne konas la specialvortojn, kiam temas pri kampo, kun kiu li ne familiariĝis. Ankaŭ li ne povus sekvi.
Li misinterpretis min. Kio malhelpis komprenon ĉe la japano, tio estis, ne vortoj tiel fakaj, ke ili signifus nenion al meza okcidentano, sed vortoj, kiujn ĉi-lasta sufiĉe renkontadis en la propra lingvo por povi sekvi ĝeneralan tem-prezentadon, en kiu ili aperas. Temas ja pri vortoj kiel pediatro, miokardio, diakrona, aŭtoktono, monokromata, eŭfonie k.s. Tiaj vortoj havas, se mi ne eraras, tre proksiman formon en la hispana, tiel ke klera hispanlingvano tuj scias, kion ili signifas, aŭ almenaŭ al kiu sfero ili apartenas. Li povas samrapide kiel la gvidanto sekvi la vojon.
Por ĉino aŭ japano, male – kaj ankaŭ por multaj usonanoj socie nefavoritaj, aŭ, kvankam iom malpli, por rusoj (el la ses cititaj vortoj, nur pediatro kaj aŭtoktono havas similforman tradukon en la ĝeneralrusa vortaro de Oĵegov) – ĉiu tiutipa vorto baras la vojon; ĝi estas mistero, kiun necesas solvi foliume. Tion provis fari Kiotaro Deguĉi dum la koncerna prelegaro, sed li ne sukcesis sekvi la aperritmon de la nekonataj radikoj: la ISU-instruoj estis por li fermitaj. Por de Diego, tiel ne estus. Kaj tamen, por atingi tiun nivelon, de Diego certe penis multe malpli ol la japano.
Se, anstataŭ la cititaj vortoj, la preleganto aŭ verkanto uzas vortojn kiel, respektive, infankuracisto, kormuskolo, tratempa, praloĝanto, unukolora, belsone, ne necesas aparteni al la greklatina kulturmondo por tuj kompreni: ĉesas distingiĝi la klasoj lingve nobela (hispanoj, francoj, italoj, kleraj anglalingvanoj...), grandburĝa (germanoj, skandinavoj), burĝa (rusoj kaj slavoj ĝenerale), etburĝa (hungaroj, nekleraj homoj diverslandaj...) kaj popola (azianoj, afrikanoj...): la rilato demokratiiĝis.
Tia maniero esprimi sin konformus al la celo de Zamenhof. En sia teoriumado pri la lingvo internacia, tiu ja forĵetis la sistemojn, kiuj havigus ne lingvon internacian en la vera senco de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj klasoj de la socio. ("Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia", Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1927, p. 299)
Kontraste al tio, li taksis venkonta tian lingvon, kiun post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo, ĉiuj sferoj de la homa socio, ne sole la inteligentaj kaj riĉaj, sed eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj. (Samverke, p. 300; kursivigo zamenhofa en ambaŭ citaĵoj. La vorto inteligenta verŝajne havas la sencon de la rusa intelligent, 'intelektulo'.)