Выбрать главу

Multaj, aliflanke, provas malbanali per la uzataj radikoj. Miaopinie, ili mistrafas. Estas iluzio imagi, ke estetika efiko rezultas en Esperanto el la estetika efiko de la koncerna radiko en la fontolingvo. Tio preteratentas, ke, kaj en la fontolingvo, kaj en Esperanto, radikoj havas en la mensoj ian statistikan lokon, kiu dependas de ilia ofteco en la respektivaj lingvoj. Renkontiĝas pri neologismoj situacio simila al la supre komentita pri ci.

Ekzemple, leganto, kiu renkontas la vorton febla ('malforta' 'senforta'), reagas al ĝi kiel al io eksternorma kaj sekve sentas sin ne amike alirata de la verkinto, sed ŝancelata, forpuŝata ien ekster, la teritorio de la lingvo, kiun li lernis kaj amas. La etoson de la franca vorto faible (prononcu: febl) li tute ne sentas. Eĉ franclingvano sentas ion alian, ĉar faible estas la normala vorto en la franca por esprimi la malon de 'forta', kaj en Esperanto la normala vorto estas malforta. Rezulte, en la menso, la vortoj, kiuj situas egalloke estas nur faible kaj malforta. La vortoj febla kaj faible ne staras samnivele, aŭ, se vi volas, en la sama statistika kategorio, kaj la franclingva esperantisto ne sentas, per kiu nuanco febla distingiĝas de malforta. Tio kaŭzas ĝenon en la glata legado de la teksto, eĉ se la koncernato tuj komprenas la koncepton.

Por la plej multaj esperantistoj, la vorto simple estas mistero. Ili ĉesas sekvi la rakontanton kaj haltas, senhelpe. Inter ili, la reagoj malsamas. Iuj, post la ekhalto, ŝultroleve preterpasos. Se tiaj vortoj tro abundas, ili ne plu povos kompreni la rakonton kaj definitive fermos la libron. Eble ilia intereso pri esperantlingva literaturo tiuhore mortos. Mi renkontis plurajn dekojn da homoj, kiuj diris al mi, ke ili neniam legas Esperanto-poezion, ĉar ili foje provis, sed estis tro pene konstante uzi vortaron. Kiam mi montris al ili poemojn en la "reala lingvo", ili ege miris kaj admiris. Estis por ili ĝojiga kaj rekuraĝiga malkovro, ke ankaŭ ilia lingvo uziĝas poezie.

Inter tiuj, kiuj serĉos la signifon de la vorto, aperos larĝa gamo da diversaj reagoj. Kelkaj alprenos humilan sintenon ("Mi ankoraŭ ne estas sufiĉe sperta esperantisto, multo restas al mi lernenda"). Kelkaj reagos snobe ("Haha! Nova vorto, kiun mi de nun uzos por impresi per mia kulturnivelo"). Sed la plimulto, trovinte la signifon, sentos konsternon kaj miron, ofte miksitajn kun kolereto ("Tio signifas nenion pli ol malforta! Kial diable tiu aŭtoro ne uzas la normalan vorton?"), en kiun povos sin enŝovi naŭza elreviĝo ("Mi lernis lingvon tute taŭgan por literaturo, sed jen denove libro verkita en alia dialekto. Oni trompas min!").

Eblas poezii reallingve

Resume do, laŭ mia gusto kaj, konstateble, laŭ tiu de tre ampleksa parto de la Esperanto-publiko, la beleco de verko ne ŝuldiĝas al la uzo en ĝi de radikoj eksteraj al la "reala lingvo". Oni povus esprimi tiun starpunkton per du principoj:

Senbeleca frazo restas senbeleca, eĉ se en ĝi, anstataŭ vortoj el la "reala lingvo", oni uzas radikojn fremdajn al tiu (alivorte, anstataŭigi freneza per fola aŭ malĝoja per trista ne sufiĉas por igi frazon literatura).

Bela frazo fariĝas pli bela, se oni anstataŭigas en ĝi la vortojn eleksterajn per vortoj elinternaj, t.e. per vortoj formitaj el elementoj el la "reala lingvo", kondiĉe ke oni bone sentu tiun kaj plene ekspluatu ĝiajn eblojn.

Limigi sin je vortelementoj el la "reala lingvo" ne signifas verki banale. Tion bele ekzempligas la ĉi-supre citita unuverso de Waringhien/Maura:

Abelo lasta zumas super la lasta rozo.

Staras en ĝi nur vortoj el la "reala lingvo", kaj cetere, ĉi-kaze, ĉiuj troveblas en la Fundamento. Tamen tiu frazo ne apartenas al la parola aŭ ĉiutaga lingvo, nur al la literatura. Kial?

Unue pro la ideo mem, pro la delikate pentrita bildo. Eĉ se ĝi aperus en tute ordinara interparolo, ĝi sentiĝus kiel ekstera al la ĉiutaga lingvo: ĝi estas tro freŝe poezia por ke oni sentu ĝin sialoka en banala konversacio; ĝi perceptiĝus kiel vizito de la literatura penso en la komunan.

Due pro la formo. La ritmo, kvankam ne perfekte regula (pro la akcento de super), tamen estas pli poezia ol tiu de normala frazo. Kiam, neintence, oni eldiras frazon kun regula ritmo, homoj tion rimarkas, kaj emas ŝerce komenti: "Ej! Vi poezias!" (Ekzemple se vi diros: "Mi morgaŭ certe venos, eĉ se vi min ne ŝatas", la nepoezieco de la ideo ne malhelpos viajn kunparolantojn senti la frazon, iel, poezia). Sed krome, en la priparolata verso, plej agrabla poezia efiko riceviĝas pro la neordinara loko de lasta post abelo, dum la normala loko konserviĝas en lasta rozo: la ŝanĝo rilate al la kutima vortordo kaj la intenca nesimetrio efikas literature. Abelo lasta situas laŭ nia mensa statistiko en la regiono "malprobabla". Tial estas neeble senti en ĝi banalaĵon.

Kompreneble, ne sufiĉas uzi nekutiman lingvaĵon por literaturi. Io plia, nedifinebla (ĉar rilata al la dekstra duoncerbo) krome necesas: io, kion vortoj kiel harmonio aŭ bela povas iomete elvoki. Diri

Zumas super la rozo lasta abelo lasta

estus esprimi sin nebanale, sed ne pro tio poezii.

Mi prenu duan ekzemplon, poemon de Lucien Thévenin, el La vana kanto:

Kiam mi revenis

al mia vilaĝo,

ne plu estis poploj

sur la riverbordo,

kie ili staris.

Kiam mi revenis,

la ŝtonkruco flava

ĉe la voja rando

estis renversita,

kaj la pecoj kuŝis.

Mi ne plu retrovis,

kiam mi revenis,

la knabinon brunan,

kiu ludis kun mi:

ŝin la morto prenis.

Kaj la rozĝardeno

estas nun senflora.

Sur ĝi kreskas sole

la sovaĝaj herboj.

Refoje: nur fundamentaj vortoj, kiujn oni facile registrus en specimenoj de la parola lingvo. Eĉ la vortordo estas preskaŭ tute tiu de ĉiutaga babilado. Kaj rimoj ne estas. La poezieco fontas nur el la ritmo kaj sentoj. Egale, ĉu tiu poemo plaĉas aŭ ne, ĝi nerebateble apartenas al la skriba lingvo, literatura.

Similajn kazojn oni povus multigi. Legu ekzemple la poemon de Lodewijk Cornelis Deij Al la juda foririnto, en Esperanta Antologio (William Auld, red.; Roterdamo: UEA, 1984, p. 375). Tiu plej kortuŝa verko uzas nur vortojn el la ĉiutaga lingvo.

Traduki: trakonduki al kompreno

Por fini ĉi tiun konsideradon, mi proponas al vi kompari la unuan strofon de la Aŭtuna kanto de Verlaine en la tradukoj de Pagnier, Grabowski kaj Kalocsay:

Pagnier

La longa plorado

De la violonoj

De l'aŭtuno

Vundadas la koron

Al mi per langvoro