Выбрать главу

Unutona

Grabowski

Dum ĝeme sonas     

La violona

Aŭtuna spir'

Premiĝas koro

De monotona

Sopir'.

Kalocsay

La velksezon'     

Per violon'

Ĝemosona

Vundas ĉe l' kor'

Min per langvor'

Monotona.

 La kaloĉaja teksto alte superas la du aliajn, i.a. ĉar ĝi sola perfekte redonas la ritmon de la franca originalo. Sed tiu sukceso neniel ŝuldiĝas al la uzataj vortoj. Se la lingvo fariĝus malpli grekeca kaj ni anstataŭigus lian monotona per unutona, lia traduko ne fariĝus malpli bela, kaj, inverse, tiu de Pagnier ne estus pli sukcesa, se, anstataŭ ĝia unutona ni dirus monotona. La literatura efiko fontas, ne el la vortoj, sed el la arta aranĝo de la lingvaj elementoj. Ekzemple, la kaloĉaja velksezon' estas genia maniero havigi poezian sinonimon al aŭtuno, tamen uzante nur fundamentajn radikojn.

Sed kio pri langvoro, kiu certe ne apartenas al la "reala lingvo"? Ni unue rimarku, ke ĝia enesto en la traduko de Pagnier ne sufiĉas por igi tiun literatura belaĵo. Kalocsay ne sukcesis eviti ĝin, aŭ ne deziris. Per tio li diferencas de la aperonta verkisto, pri kiu mi parolas ĉi-ĉapitre, ĉar tiu trovos rimedon esprimi la koncernan ideon per elementoj el la "reala lingvo".

Tion provis fari mi. Bedaŭrinde, mi havas nek la talenton de Kalocsay, nek tiun de la estonta verkisto; sekve, kiel atendeble, al mi ne prosperis. Tamen, mi sentas plej forte, ke mia neatingo ŝuldiĝas al mia manko de talento, ne al la malriĉeco de la ordinara lingvo.

Kiam mi estis profesia tradukisto, ni devis de tempo al tempo traduki poemon, jen tute, jen kelkajn versojn, jen nur unu frazon. Ekzemple, en la Ĝenerala Asembleo de UN, ĉiuj paroladoj estis francigataj, kaj kelkaj delegitoj, ĉefe latinamerikaj kaj arabaj, emas enŝovi iom da poezio en siajn elokventaĵojn.

Plene fidele traduki tiajn tekstojn estas neeble. Ni do, kiel tradukistoj, faris, kion ni povis. Kaj same faras tradukistoj, kiuj publikigas sialingve poemaron el alia kulturo. Neniam vera tradukisto ŝanĝas la lingvon aŭ enkondukas en ĝin fremdvorton, ĉar li stumblis ĉe iu koncepto. Provante translingvigi, oni sekvas ideon, ĝin forĵetas, kaptas alian, ĝin forĵetas, ktp, ĝis restas kelkaj mistradukoj iom malpli misaj ol la aliaj. En institucio, tradukisto tiam ĝenerale submetas siajn provojn al kolegoj aŭ al reviziisto. Permesu, ke mi nun petu vin ludi tiun rolon: decidu vi, kiu estas la malplej fuŝa el miaj fuŝtradukoj. Verŝajne ja, eĉ se la rezulto de mia provado ne estas aparte salutinda, interesos plurajn el vi vidi, kiavoje mi serĉis. Jen do unu el miaj unuaj elcerbaĵoj:

La ĝema son'

De l' violon'

Velksezona

Portas min al

Korvunda pal'

Unutona.

Nia hungara famulo genie havigis al si la rimajn elementojn necesajn por bone elfrancigi la tri unuajn versojn. Kial do li arbitre ŝanĝis la ordon de la ideoj, kaj per tio senutile malproksimiĝis de la originalo? Mi reordigis ilin, kaj faris el la ĝema son' la subjekton de la verbo, kiel en la franca. Tio estas simpla apliko de principo sekvata de ĉiuj bonaj profesiaj tradukistoj: distanciĝu de la originalo nur, se fidela transvortigo ne eblas, aŭ ne respektas la spiriton de la cellingvo.

Pri langvoro li certe estas pli fidela, almenaŭ unuavide. Tamen, kun via indulgo, mi provu kiel eble plej bone advokati al mi. La franca vorto langueur elvokas ian dolĉan melankolion, mankon de forto, de vigleco, de vivo. Bénac, en sia por tiaj konceptoj ege preciza kaj nuanca Dictionnaire des synonymes (Parizo: Hachette, 1956), difinas ĝin dirante:

tiu vorto uziĝas pri animstato sen forto kaj sen volo, pri la mensaj produktoj senvarmaj kaj seninteresaj, pri la aferoj, kiuj havas nek aktivecon, nek movon (p. 528; elfrancigo mia).

Nu, rigardu la trian difinon de pala en PIV; ĝi konsistas el kvin vortoj: senviveca, senĉarma, seninteresa, senforta, senpova. Ĉu tiuj, kune, ne elvokas ion plej proksiman al tiu langueur, kiun priskribas la vortaro de Bénac? Kaj tamen, tiu vorto ne kontentigas: difinoj parolas nur al nia maldekstra cerbo, kaj la poezia efiko naskiĝas en ties dekstra kunulo.

Certe, kio plej ŝokos okcidentanojn en mia traduko, estas la uzo de unutona anstataŭ monotona. Sed ni ne diras monobrakulo, monokolora, monolingva, monoanime! Unuanime estas same metafora kiel unutona. Kial do tiun ne uzi, kiel oni faris dum la unuaj jardekoj de la lingvo? Mi preferas ĝin pro konsidero al la anoj de popoloj kun ne-hind-eŭropa lingvo, kaj ankaŭ ĉar la alia tuj pensigas min pri mono. Tamen mi ne volus pri tio batali: mi agnoskas, ke monotona apartenas al la "reala lingvo".

La tekston, kiun mi prezentis ĉi-supre, ne estas tre sukcesa. Mi nun submetos al vi tri pliajn provojn. Legante ilin, bonvolu ne forgesi, ke mia celo estas montri, ke, se traduki poemon estas neeble, nia "reala lingvo" sufiĉe riĉas por proksimigi nin al same kontentigaj solvoj, kiel en poezitraduko nacilingva. Alivorte, jenaj tradukprovoj ne estas pli malbonaj ol similaj, kiujn mi faris en la francan, kiam mi estis profesia tradukisto. La fuŝon oni do juste atribuu al mi, ne al la lingvo. Verdire, Esperanton mi sentas pli riĉa kaj fleksebla ol la franca, kies literaturkapablon neniu iam ajn neis. Jen tri iom similaj trovaĵoj:

La ĝema son'

De violon'

Velksezona

Min vundas ĝis       

Kordolĉa griz'

Unutona.

Dum plore son'       

De velksezon'

Violonas,

Vunde en mi

Melankoli'

Unutonas.

La plenda son'

De violon'

Velksezona

Vundas min per

Dolĉa sufer'

Unutona.

Traduki poezion estas transdoni sentojn. Tial la laste citita provo eble aperos la plej bona, kvankam, unuavide, sufer' estas perfido. Sento ja elvokiĝas per la tuta kun-efiko de pluraj esprimoj, ne per unu vorto. Patro plej malbone situas por juĝi sian idon, kaj mi mem do ne povas juĝi, sed mi ne mirus, se multaj legantoj opinius, ke kiam sufero estas dolĉa kaj unutona, krome naskata de violona lulado, ĝi fariĝas preskaŭ egala al tio, kion Verlaine nomis langueur.

La iluzio pri lingvo perfekta

Oni ne forgesu, ke por transdoni ion el unu kulturo al alia, la unua kondiĉo estas uzi vortojn komprenotajn. La ideo, ke langvor' pli fidelas, estas iluzia: ĝi transdonas ion nur al homoj, por kiuj la vorto estas elvok-riĉa. Por senti la harmonojn de vorto, necesas, ke oni renkontu ĝin cent- aŭ almenaŭ kvindek-foje en diversaj situacioj kaj ĉirkaŭtekstoj. Legi la signifon el vortaro havigas al vi nenion el la etoso de la radiko: difino trafas nur, kiel ni vidis, la maldekstran cerbon, kiu estas plej indiferenta pri poezio.