Tri interesoj samdirekte kunfluas
Talento karakterizos la reallingvan verkiston. Mi ripetu: mi ne dubas, ke tiu aperos. Lian intervenon postulas la tuta socihistoria evoluo, kiu ebligis al Esperanto enkarniĝi en Zamenhof kaj poste tutmonde disvastiĝi sub nekredeble malfavoraj cirkonstancoj, iom post iom amasigante la elementojn necesajn por iĝi la mirinda, literaturgraveda lingvo, kiu ĝi nun estas. Eble tiu porpopola verkisto jam ekzistas kaj verkis. Eble li aŭ ŝi nur devas nun konsciiĝi pri la fakto, ke lia persona intereso, la intereso de la popolo, kaj la intereso de la lingvo kunfluas samdirekte.
Lia persona intereso, ĉar tia verkado havigos al li plezuron, kaj eble ankaŭ famon. Serĉi la propran gloron influas negative, se tio estas la ĉefcelo, ĉar oni tiam volas superi, dum lingvo-progresiga verkisto ĉefe devas servi al io pli alta ol li. Ĉe famserĉanto, personaj konsideroj sufokas respekton al la kolektivaj, al la sociaj, alivorte al la legantaro kaj al la lingvo. Sed se famo estos, ne precipa celo, sed normala rezulto de bona verkado, ĝi estos ĝuebla kaj ĝuinda.
La popola intereso, ĉar la kolektivo deziras povi legi plaĉan literaturon, kiu ne devigas havi vortaron ĉe-mane. Kaj ĝi ege sopiras retrovi sian lingvaĵon, senorname beligita, altigita nur per talento. Oni identigas sin al sia lingvo. Se mia lingvo estas pli bela ol mi kredis, mi apartenas al io pli bela ol mi kredis, mi do iel estas pli bela ol mi kredis. Homo, kiu legas sian Esperanton, en formo pli arta, sed ne pli komplika, ol li mem povas uzi ĝin, sentas sin portata supren. Kaj homoj ŝatas tiun senton. La vivo tro ofte ja tenas ilin grundnivele.
La intereso de la lingvo, ĉar la lingvo emas evolui laŭ sia esenco. Se, sur io vivanta, kio komencis kreski, vi konstante greftas elementojn forŝiritajn el aliaj vivaĵoj, vi kreas monstron. Nutri sin ĉerpante el la ĉirkaŭa medio, dum oni tro malfortis por havi en si ĉion necesan, estas unu afero; sed stabiliĝinte kiel iu sana kaj fortika, travivi perfortan engluton de nenecesaj nutraĵoj estas alia. La lingvo deziras eleganti, ne elefanti, ne dikiĝi tiagrade, ke ĝi tra-mamutu al si la vojon estontecen. La verkisto, kiu talente uzos ĝin, kia ĝi nun estas, servos ĝin kiel neniu antaŭe.
La generacioj dankos lin, aŭ ŝin. Ĉar ili estos regalitaj per mirinda donaco: bona lingvo.