Estu kiel ajn, fakto estas, ke homoj venas rakonti al mi plej konfidence pri sia vivo, siaj problemoj, siaj sentoj, sonĝoj kaj revoj. Ili pritraktas la sencon de la vivo, la malfacilon orientiĝi en la politikaj, sociaj aŭ ekonomiaj realaĵoj, ili raportas pri sia religia historio kaj siaj seksaj ĝenoj, unuvorte ili parolas pri ĉia ajn. Kelkaj – ĉefe intelektuloj – komence parolas per komplika lingvo. Sed ju pli kreiĝas etoso de fido, ju pli ili profundiĝas en la fundaj tavoloj de sia psiko, des pli la vortprovizo fariĝas baza. Kial? Verŝajne ĉar tio sufiĉas kaj montriĝas pli efika.
Mia sperto estas, ke la komunikado tiam disvolviĝas pli bone, kaj tiu malkovro de simpla lingvaĵo por esprimi, tre nuance, malsimplajn faktojn kaj sentojn ŝajnas esti faktoro en evoluo al stato pli kontentiga. Eble malsimpla esprimado estas masko, kaj la transiro al alia maniero eksterigi sin signas pliproksimiĝon al la vero, al la realo. Kaj vero efikas sanige. Mi do scias, pro sperto ĉiutaga, ke plej simplaj lingvaj rimedoj ebligas komuniki je ege alta grado de komplekseco. Tiun miraklon ni ŝuldas al la senfinaj ebloj de kombinado. La sep notoj de la gamo ebligas verki mirindajn simfoniojn, kaj la dudekkelkaj literoj de nia aboco komunikas same profundajn pensojn, kiel komplika, plurmilsigna sistemo de hieroglifoj.
La francoj kaj mi
En ĉi tiu verko mi plurfoje priparolos francajn kutimojn, la francan pens- kaj edukmanieron, la francan influon al Esperanto. Plej ofte kritike. Certe, tio estas kampo, en kiu mi ne povas objektivi, kaj mi esperas, ke miaj francaj legantoj komprenos mian partiecon kaj sukcesos defendi sin kontraŭ miaj asertoj, kiuj riskas esti troigitaj.
Dum dekkvin jaroj de mia vivo, mi troviĝis en la nekomforta situacio esti nefranca francparolanto meze de francoj, el kiuj la plimulto estis parizaj. Sed la rilatoj kun tiu francaro, intelektuloj vivantaj ekster Francio, estis ege malfacilaj. Tre ofte ili alprenis superecan sintenon, al kiu mia antaŭa vivo tute ne preparis min, kaj al kiu mi ne sciis, komence, trovi taŭgan reagon. La kaŝita mesaĝo, en iliaj diroj, estis: "Kiel vi povas esti tio, kio vi estas, tiel malsama ol ni?" Ofte, ili vundis min. Ofte, sub miaj okuloj, ili humiligis aliajn, kies sola kulpo estis, kiel ĉe mi, esti nefranco, aŭ ne esti trapasinta la francan lernejsistemon kaj do havi en sia kulturo nepardoneblajn truojn. Tiuj homoj konstante funkciis antaŭjuĝe, kaj mia neakcepto de tiu maniero pensi incitis ilin.
Mi konscias nun, ke tio estis psike nesana medio, kaj ke estus terura eraro juĝi la francojn laŭ tiuj strangaj specimenoj. Sed la amasefiko estis tia, la vundado tiel ofta, ke tiu sperto stampis min. Eble io tro akra en miaj juĝoj pri la franca lingvo, aŭ pri la rilato de la francoj al Esperanto, fontas el tiuj inferaj travivaĵoj. Ree mi konstatas, malfiere, ke mi ne kapablas objektivi. Mi ŝatus, sed... Ne postulu, ke hundo, kiujn infanoj ade turmentis, ne boju, kiam infano pasas, eĉ plej bonkora kaj hund-ama.
Tamen mi emfazu, ke similan agmanieron mi preskaŭ neniam renkontis ĉe francaj esperantistoj. Tio pensigas, ke Esperanto utile distancigas de aĉaj naciaj kutimoj, aŭ ke venas al ĝi homoj, kiuj tiujn ne aprobas.
Ĉu mi tedis vin, parolante pri mia persona historio? Mi petas vian amikan pardonon. Precize ĉar mi kredas, ke vero multe helpas solvi problemojn, mi nepre devis rakonti la veron pri mi. Nun vi scios, kie fontas mia eventuala partieco. Kaj sekve via juĝo estos pli libera.
LA SPIRITO DE LA LINGVO
Lingvo, kiu ekzistas
Por UN kaj por Monda Organizo pri Sano mi laboris sur la kvin kontinentoj (aŭ pli ĝuste mondopartoj, ĉar mi laboris en Guam, en Nov-Zelando, en Japanio, kiujn nomi kontinentaj estus ne rigore). Preskaŭ ĉie mi kontaktis kaj renkontis esperantistojn. Al la grandega bonŝanco tiel povi vojaĝi kaj labori en lokoj al mi fremdaj aldoniĝas plia: mi ofte estas invitata al Esperanto-aranĝoj, ĉu por gvidi lingvokurson, ĉu por instrui pri tio aŭ tio ĉi, ĉu por prelegi, eĉ (ĉiaj ŝatoj ekzistas en la homaro) por kanti. Krome, mi ricevas dekon aŭ dekduon da esperantlingvaj leteroj ĉiusemajne, pri temoj plej diversaj, de psikologia problemo ĝis la politika organizo de Svislando tra demandoj prilingvaj kaj komentoj pri mia verkado. Fine, ĉiaspecaj landaj, lokaj kaj fakaj grupoj aŭ asocioj regaladas min per siaj bultenoj, ofte modestaj amatoraĵoj, kelkfoje broŝuro aŭ revuo plej bele presita.
Rezulte, mi havas bonan, ĉiutagan kontakton kun la lingvo, tia, kia la ordinaruloj ĝin uzas. El 1000 kontaktoj miaj kun esperantistoj el la tuta mondo, 999 ja estas kun senprestiĝaj lingvouzantoj, kaj nur unu kun akademiano, gramatikisto aŭ verkisto. La konkludo, al kiu tiu sperto min kondukas, eble aperos al vi plej banala: Esperanto ekzistas.
Kion tio signifas? Ke ĝi estas reala lingvo, matura, firmiĝinta en kolektivo, kiu ĝin uzadas tute kontentige. Ke ĝi estas fleksebla, forta, kapabla. Ke ĝi estas komparebla kun la franca kaj la indonezia, la nederlanda kaj la hebrea, lingvoj tre malsamaj, ĉiu je malsama epoko de sia vivovojo, kaj sekve kun propraj mankoj (kiuj kaŭzas la suferojn de la tradukistoj!), sed ĉiu kun sufiĉaj rimedoj por respondi al la normalaj bezonoj de komunikado. En tiu reale uzata Esperanto radikas la lingvo, kiun mi nomas bona.
En ĝi kuŝas mia normo. Mi rifuzas serĉi normon ĉe aŭtoritatoj, ĉar mi kredas Esperanton esence demokratia. Zamenhof ja rezignis posedrajton super la lingvo, li al ĝi ne donis nomon, li rifuzis, ke oni nomu lin kreinto de la lingvo, sed akceptis nur la titolon "iniciatinto"; krome, estas klare, laŭ multaj liaj diroj, ke li fidis la ĝustecon de kolektiva, anonima disvolvo, kaj ne individuajn decidojn, arbitrajn per sia naturo mem. Li diris ekzemple:
"La sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj kaj personaj (...), kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj." (L. L. Zamenhof, Lingvaj Respondoj, n-ro 144, Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1962, p. 114–115. La emfazitajn vortojn substrekis Zamenhof mem.)
En tiu sama respondo, li montras, ke la lingvo
"devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj" (L. L. Zamenhof, samloke, p. 115).
Tiu laborado de amasoj okazis, kaj ni nun disponas lingvon, antaŭ kiu, miaopinie, la plej konvena sinteno estas respekti ĝin. La opinioj de Zamenhof estas estimindaj kaj multon ni povas ĉerpi ĉe li, sed li ne plu estas aŭtoritato, en tiu senco, ke oni severe sekvu lian lingvouzon. La lingvo ja ŝanĝiĝis. Ekzemple, li ĝenerale diris evolucio. Sed la kolektivo tiusence nun preskaŭ ĉiam diras evoluo, kaj sentas ĉi-lastan formon pli tipe esperanta ol la malnoviĝintan evolucio. Tial evoluo estas por mi, nuntempe, pli bona formo. Pro la sama kialo mi preferas komenti al la zamenhofa komentarii, rezulto al lia rezultato kaj spontana al la oficiala spontanea. Kiam du formoj ŝajnas al mi egale uzataj en la kolektivo, mi alprenas la pli mallongan.
Simile, mi respektas PIV pro ĝiaj tre multaj kaj laŭcele aranĝitaj citaĵoj, sed mi ne akceptas ĝiajn difinojn kaj preskribojn, se ili ne spegulas la ĝeneralan uzadon (PIV rekomendas elekti ami en kazoj, kiam la ege plej multaj lingvanoj uzas ŝati, aŭ Izraelio, malgraŭ la ĝenerale uzata formo – ankaŭ en la lando mem – Israelo). La opiniojn de Zamenhof, same kiel tiujn de Kalocsay kaj Waringhien, aŭ tiujn de Haupenthal kaj de Diego, aŭ tiujn de Rikardo Ŝulco, aŭ ankaŭ tiujn de Piron aŭ Valano, mi povas trovi interesaj, sed, laŭ mia konceptado, ili havas neniun povon difini, kiamaniere oni esprimu sin.
Okazas, ke tiaj homoj (inkluzive min) alprenas tonon aŭtoritatan, kvazaŭ ili havus ian ĉielan komision deklari, kio estas ĝusta kaj kio malĝusta. Sed ne lasu tiun maskon influi vin. Estas konata tekniko, cetere ofte nekonscia kaj purintenca, de vendistoj kaj politikistoj: por trudi ion, oni parolu, kvazaŭ oni havus kompetentecon, potencon, kaj scius pli bone ol la aliaj. Tia pretendata aŭtoritato impresas. Sed same kiel, "por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia", same, pri lingvaj punktoj, por havi la povon decidi por la aliaj, ne sufiĉas tiun arogi al si. Nur la sumo de la spontanaj decidoj de tiuj, kiujn Zamenhof nomis la amasoj, fakte difinas la lingvon.