Выбрать главу

Jen tria ekzemplo. I don't feel up to it, 'mi ne sentas min kapabla tion fari, ĝustanivela por tion fari', sentiĝas pli angla ol la samsenca I do not think I have the ability to do it. La unua uzas siaspecan vortigon, unu el tiuj, kiuj igas la anglan manieron komuniki tute tipa, aparta. Jes, temas pri ĝenerala regulo: en iu ajn lingvo, verko aŭ traduko sentiĝas bona, kiam la teksto uzas kiel eble plej ofte la apartaĵojn de la koncerna lingvo.

Precize difini tiujn ecojn estas malfacile, eble eĉ nefareble. En Esperanto, rolas ia kombino de simpleco kaj denseco: sporti estas pli simpla kaj pli mallonga ol praktiki sporton, same kiel impresas rilate al donas impreson.

Miaopinie, nia bona lingvo strukture unikas per la kunagado de kvin faktoroj: neŝanĝeblo de la vortelementoj; senbara povo ilin kombini; emo al formaĵoj simplaj kaj koncizaj; elvokado prefere ol difinado, tamen kun atento al la neceso sufiĉe precizi; eblo per-finaĵe alsigni al iu ajn vorto iun ajn gramatikan funkcion, kio igas la esprimon laŭvole analiza (li havas voĉon similan al tiu de Petro; li iris al la hotelo per taksio) aŭ sinteza (li similas Petron voĉe; li taksiis hotelen, li iris hotelen taksie).

Verŝajne ankaŭ aliaj faktoroj kontribuas al la unikeco de la lingvo. Kelkaj el ili, kvankam difinantaj ecojn de la lingvo mem, fakte spegulas la spiriton, en kiu ĝi estis konceptita kaj alprenita. Ni provu tion pli profunde esplori.

Nekonsciaj principoj regas komunikadon, malsame laŭ la lingvo

Por pli bone kompreni fenomenon, utilas kompari. Kiam mi estis tradukisto, mi ofte miris pri la spiritdiferenco inter la diversaj lingvoj. Aperas, kvazaŭ ĉiu popolo nekonscie aplikus al komunikado kelkajn principojn, kiuj fakte regas la tutan lingvon. Por ne kompliki, mi limigos la ĉi-suban prezentadon je tri lingvoj: la angla, la franca kaj Esperanto.

Ni konsideru la anglan esprimon Japanese encephalitis vaccine, 'japan-encefalita vakcino'. Oni tuj vidas, ke la angla uzas, por komuniki, la principon "elvoki". La ĵus prezentita trivorto ja indikas al ni, ke temas pri io japana, pri la malsano "encefalito", kaj pri vakcino. Sed neniu finaĵo aŭ vorteto helpas kompreni, kiel tiuj tri konceptoj rilatas inter si. La apudmeto de la tri estas supozata sufiĉa por komuniki la signifon: tiun ili kune nur elvokas. Persono, kiu ne konas la temon, povas miskompreni. Fakte, tiu estas reala ekzemplo, kiun mi memoras el la tempo, kiam mi reviziis tradukojn en Monda Organizo pri Sano. La tradukisto miskomprenis la anglaĵon kiel signifantan 'japana encefalit-vakcino', t.e. vakcino produktata en Japanio kontraŭ ĉiuj formoj de la malsano 'encefalito', dum temis pri vakcino produktata ie ajn kontraŭ la siaspeca malsano nomita 'japana encefalito'.

Multokaze, kiam la angla kontentiĝas per elvoko, la franca postulas plenan precizecon. La sola maniero francigi la ĉi-supran esprimon estas: vaccin contre l'encéphalite japonaise. La rilatoj inter la vortoj estas klare montritaj. La franca uzas ĉiujn eblajn rimedojn por sendubigi. Alia karakterizo ĝia estas, ke ĝi nefacile adjektivigas. Dum la angla donas adjektivan funkcion al substantivo per simpla antaŭmeto, kaj Esperanto per -a, la franca estas senrimeda tiurilate: ĝi devas uzi substantivojn. Kelkfoje ĝi sukcesas, en tiaj esprimoj, uzi adjektivon, sed ofte tiu havas alian radikon ol la samsenca substantivo, kaj enmeto de prepozicieca prefikso estas postulata: flavfebra vakcino estas, en la franca, vaccin antiamaril, en kiu la prefikso anti transprenas la funkcion de la prepozicio contre en la sinonima esprimo vaccin contre la fièvre jaune.

Kaj kio pri Esperanto? La normala formo estas japan-encefalita vakcino. (Se temus pri vakcino produktata en Japanio kontraŭ ĉiuj encefalitoj, oni dirus japana encefalit-vakcino). Estas interese vidi, ke Esperanto uzas la tri vortojn en la sama ordo, kiel la angla, kaj ke, samkiel tiulingve, ĝi ne bezonas enŝovi prepozicion. Sed ĝi sukcesas eviti la malprecizecon karakterizan pri la ŝekspira lingvo. Ĝi ne klarigas ĉion kiel la franca: ĝi fidas la intelekton de la leganto aŭ aŭdanto: se oni parolas pri malsano kaj vakcino, la lingvouzanto deduktos mem, sen plia precizigo, ke la vakcino utilas por protekti kontraŭ la malsano. Kontraste al la franca, ĝi do pli elvokas ol difinas. Sed kontraste al la angla, ĝi precizigas la rilatojn inter la vortoj: oni tuj scias, kio estas japana, ĉu la vakcino, ĉu la encefalito. Oni povus diri, ke la angla plene fidas la kuntekston aŭ la sciojn de la alkomunikato, ke la franca plene malfidas ilin, kaj ke Esperanto fidas, ne la sciojn, sed la inteligenton: la kapablon dedukti.

Bele ekzempligas ĉi-lastan trajton la tabelvorta sistemo. Esperanto fidas, ke, egale ĉu vi estas eskimo aŭ aŭstralia praloĝanto, se vi komprenis la rilaton inter kiu, kio, kiam kaj neniu, nenio, neniam, sufiĉas instrui al vi kie por ke vi ne risku diri, ke 'en neniu loko' vortiĝas per neniom aŭ nenia: normala homa inteligento universale kondukas nur al nenie por tiu signifo.

Funkciado de inteligento estas multe pli sennacia, kaj do tuthomara, ol enhavo de memoro. Unu el la aspektoj de komunikado, kia ĝin komprenas Esperanto, estas strebado utili interpopole. Tial ĝi pli fidas inteligenton ol memoron.

Kaj pro tiu sama ĝenerala principo, kiu regas komunikadon nialingve, la ofte ripetata ideo, ke Esperanto havu tiun aŭ tiun alian trajton, ĉar oni trovas ĝin en "la naciaj lingvoj" (fakte, ĝenerale temas nur pri kelkaj lingvoj aŭ pri nur unu lingvofamilio), miaopinie mistrafas: Esperanto ne estas nacia lingvo, ne havas saman celon aŭ funkcion, ĝia kriterio de boneco do ne estos, kiagrade gi kapablas fari, kion faras nacilingvoj, sed kiagrade ĝi plenumas sian funkcion: esti peranto inter gentoj.

Bona lingvo, kiel sentata de la popolo

Kial Esperanto plu ekzistas, kvankam ĝi historie havis pli da ŝancoj morti ol vivi (vd tiurilate mian ĉe-uneskan paroladon Veti pri Esperanto, reproduktitan en Esperanto, 1987, januaro)? Ĉar konstante venis kaj plu venas al ĝi homoj, kiuj ĝin tiom admiras kaj amas, ke ili dediĉas al ĝia disflorado gigantan energion. Indas demandi sin, kio, en ĝi, tiagrade logas.

Mi estas konvinkita, ke la ĉefa faktoro estas la natura fekundeco de la sistemo. Simplegaj rimedoj produktas nekredeble altan esprimpovon. La lingvo rapide sentiĝas riĉa; fakte, jam post nur kelkaj lecionoj, la lernantoj spertas ion neatenditan, kaj entuziasmigan: ili kapablas kompreni kaj formi belajn, amuzajn aŭ trafajn esprimojn, kiujn ili ne povas facile vortigi en sia propra lingvo.

Krome, ili sentas sin respektataj. Aliaj fremdlingvoj abundas je arbitraj reguloj, kiuj estas kvazaŭ la kapricaj decidoj de diktatoro elpensinta pli malpli sadisman manieron omaĝi al lia potenco. Nenio simila trafas ilin en Esperanto.

La plej bona metodo sentigi sian potencon ja estas devigi la malsuperulon fari ion sensencan, kion li faras nur, ĉar li ne povas eskapi. Se mastro devigas sklavon rampi al li kaj leki liajn piedojn, tio estas maniero proklami al la vidantoj, kaj al la sklavo mem: "Rigardu, kiel potenca mi estas!" La sklavo enkore furiozas, la ĉeestantoj sentas egan timon kaj malamon, sed neniu povas fari ion ajn: la mastro superfortas.

Nu, kiam mi parolas angle, mi devas, por esprimi tiel simplan ideon kiel 'la infanoj povos...', obei la arbitrajn kapricojn de lingva diktatoro. Se ni konsiderus nur la elementojn necesajn por interkompreniĝi, mi povus apliki la normalajn regulojn de la lingvo kaj diri the childs will can. Sed la anglalingvaj nacioj sukcesas devigi min sekvi arbitrajn sensencaĵojn, kiuj kontribuas nenion al glata komunikado, sed multon al malegaleco inter ni. Mi ne rajtas apliki la normalan manieron formi pluralon per aldono de -s. Mi devas diri children. Kial? La respondo al tio – kiel scias ĉiu lingvoinstruisto, ĉar infanoj estas konsekvencaj kaj malfacile kredas je sensencaj reguloj, do ili demandas: kial? – povas esti nur: "ĉar estas tiel", alivorte: ne estas racia kaŭzo, nur ke tiu gento trudas al ni siajn absurdajn kutimojn. Krome, kvankam la normala vorto signifanta 'povi' estas can, kaj la normala maniero uzi verbon os-tempe estas meti antaŭ ĝin la vorton will, mi ne rajtas ĉi-kaze agi konsekvence, normale, mi devas uzi alian verbon, ĉar can, 'povi', ne havas os-tempon en la angla. Mi devos serĉi alian vojon kaj uzi ekzemple esprimon kiel will be able to.