Nur ĉar la popoloj ne kuraĝas fronti la veron, ili ne rimarkas, ke obei tiajn absurdaĵojn ĉe internacia komunikado estas sklavi antaŭ mastro, kies piedon oni iras leki, se li tion ordonas. Ke mi prenis ekzemplon el la angla, havas neniun specialan signifon. Kiam la franca estis la internacia komunikilo, la situacio perfekte similis, kaj ĝi similus, kia ajn la etna lingvo interpopole uzata.
Pri ĉio ĉi ne klare konscias la personoj, kiuj enskribiĝis ĉe Esperanto-kurso, aŭ kiuj hejme solaj lernas mem. Sed ili sentas, ke tiu lingvo respektas ilin, kiel neniu lernita fremdlingvo tion faris antaŭe. Anstataŭ pleni je stumbligaj malhelpiloj, humilige, ĝi ĉiurimede favoras komunikadon: ĝi konformas kun la naturaj emoj, ĝi konsekvence stimulas la liberigan aplikon de la principo, kiu regas spontanan sin-esprimon: inklino ĝeneraligi ĉiun strukturon, ĉiun lernitan regulon gramatikan aŭ vortfaran. En ĝi, post la unua periodo de familiariĝo, oni sentas sin hejme.
Tiu plaĉa sento baziĝas sur la fakto, ke, post la komenca etapo, Esperanto konstante pli invitas dedukti ol uzi la memoron. Tio miaopinie estas ege grava, ĉar fidi la inteligenton de la aliuloj estas multe pli respekta, estima al ili, ol devigi ilin ĉerpi elmemore. Memoron havas bestoj, sed lingvan inteligenton nur homoj posedas. Tial mi kredas, ke la fenomeno Esperanto ege superas la sferon de lingvoj. Temas pri renverso en la socipolitikaj kaj ĝenerale homaj rilatoj, kiujn Esperanto igas pli kontentigaj praktike, sed ankaŭ morale kaj psikologie. La kaŝita mesaĝo de Esperanto estas, ke bona konduto baziĝu, ne sur aŭtoritato, sed sur konsekvenca apliko de libere akceptitaj reguloj. Se tion vi komprenos, vi ne plu miros, ke ĝi elvokas tian akran reziston. Nia bona lingvo atakas la radikojn de multjarmilaj kutimoj. Prave, miaopinie, oni vidos en ĝi mutacion.
Mutacio
Oni nomas mutacio la fenomenon, ke jen aperas nova speco de vivaĵoj kapabla teni sin viva kaj disflori kiel speco. Kiel vi scias, laŭ la nun plej ĝenerale akceptita hipotezo pri la apero de la homoj, vivis estaĵoj pli malpli simiecaj, kaj foje okazis mutacio kaj prahomo ekekzistis. Kiam la simieca patrino rigardis tiun novnaskiton, ŝi certe ne fieris: ĝi ja estis videble fuŝo. Mankis al ĝi la harprotekto sur la tuta korpo, kaj ĝiaj aliaj mankoj konfirmiĝis pli kaj pli, laŭgrade, kiel la tempo pasis. Ĝi kapablis fari nenion, kion la aliaj bestoj faras ĝiaaĝe. Ke tiu strangaĵo plu vivis, estas miraklo. Eble la kvazaŭ-simiino ĝin amis kun escepta intenso: malfortuloj kortuŝas koron patrinan.
Por la aliaj bestoj, tiu fuŝito certe estis precipe ridinda. Kiam – ege malfrue – ĝi komencis paŝi, ĝi estis speciale mallerta kaj rigida. Ĝi provis antaŭeniri nur dupiede, sed pro tiu malsaĝa ambicio, ĝi konstante falis. Ju pli ĝi kreskis, des pli evidentis ĝiaj mankoj: ĝi havas nek la forton de urso, nek la rapidon de cervo, nek serpentan venenon, nek lertecon simian. Nenion ĝi havis por defendi sin en mondo por ĝi ege danĝera. Kun la timo, kiun tia situo vekis, ĝi povis vivi nur disvolvante sian intelekton.
Sed dank'al tio, ĝi kapablis elturni sin el situacioj, ĉe kiuj la aliaj estis senhelpaj. Eble kelkaj bestoj tion rimarkis, kaj al ilia mokado kaj sento supereca aldoniĝis ia respekta timo: la strangaj, neatendeblaj reagoj de la fuŝito tro ofte taŭge efikis...
Simile impresas al mi Esperanto. La lingvokreemo de la homaro produktis ĉiajn komunikilojn, sed neniam iun kompareblan al tiu ĉi. La aliaj lingvoj – se tiel diri (kiel vi rimarkas, mi nun parolas laŭ la maniero de la dekstra cerbo: mi celas, ne analizi rigore, nur sentigi) – la aliaj lingvoj, do, rigardis ĝin, kaj ofte plu rigardas ĝin, de tre alte: "mankas al ĝi tio, kaj tio, kaj tio ĉi," ili diras inter si, nekonscie elektante, por la komparo, nur la trajtojn, per kiuj ili superas, kaj tute ne rimarkante la grandiozan superecon multflankan de la mutaciulo.
Tiun plibonecon ili ne konscias, sed sub la sojlo de la konscio ili observis ĝin, aŭ ĝin deduktis, kaj ĝi ilin timigas. Tiel sendube klariĝas la facileco, kun kiu psikologia esploro evidentigas la intervenon de angoro en la reagoj de multaj al Esperanto, kiel mi demonstris aliloke ("Psikologiaj reagoj al Esperanto", Esperanto-dokumentoj, n-ro 26 E, Roterdamo: UEA, 1988).
Kiam okazas mutacio, ne nur unu nova speco naskiĝas, sed pluraj kuzaj, kiuj post iu tempo montriĝos sterilaj: altaj kvalitoj necesas por pluvivi. Ni scias, ke pluraj kvazaŭhomaj specoj ekzistis iutempe sed ili ne havis idojn dum sufiĉe longa tempo por stabiliĝi kiel sukcesinta speco. Tiun leĝon naturo obeis ankaŭ, kiam ĝi naskis la intergentan lingvon. Volapük, Ido, Occidental, Latino sine flexione, Interlingua, Neo ktp estas la kuzoj, kiuj iom sukcesis. Kiam la tempo maturiĝis por mutacio, ŝajnas, ke Naturo naskas fekunde por certigi, ke vivos la plej altnivela. Nur rivaleco kaj konkuro praktik-terene ja povas havigi al la planedo produkton kun supera kvalito.
Pri la rezulto de la lingva konkuro ne estas iu dubo: Esperanto montriĝis la plej bona.
Al kio ŝuldiĝas ĝia pliboneco? Rilate al Volapük, kiun ankaŭ karakterizas prefero al inteligento super memoro, temas pri la fakto, ke nia bona lingvo estas pli respekta kaj pli demokratia. Respekta: la aspekto de la devenvortoj estas en Esperanto, kontraste al Volapük, ĝenerale rekonebla; Zamenhof adaptis ilin al la bezonoj de la lingvo, sed ne misformis ilian vizaĝon: li tenis sin respekte al ili; simile, en la konstruo de la frazo, Zamenhof lasas al la lingvano multe pli da libereco ol Schleyer: li respektas lin aŭ ŝin. Demokratia: ne la aŭtoro aŭ iu komitato efektive prizorgas la evoluon, aŭ decidas pri dubaj punktoj, sed anonima uzado, t.e. kolektiva akcepto aŭ malakcepto de novaj formoj, kiujn iu ajn rajtas proponi.
Rilate al la aliaj kuzoj, la pliboneco kuŝas en du trajtoj. Unue, Esperanto pli atentas la postulojn de tutmondismo, dum tiuj rivaloj estas kvazaŭ ekskluzive okcidentaj. Due, kaj precipe, ĝi pli fidas inteligenton ol memoron (komparu la tabelvortojn kun iliaj samsencaĵoj en Ido).
Dirante, ke Esperanto pli fidas inteligenton ol memoron, mi esprimis min ne tute prave. Temas ja pri ia nekonscia inteligento, kiun eble estus pli trafe nomi refleksa dedukt-kapablo. Ne kompreneblus la derivitaj vortoj aŭ la -u en ĉu ni iru? (tute ordinara esprimo, kiu ne havas ekzaktan samsencaĵon en la franca kaj en multaj aliaj lingvoj), se ne ekzistus nia kapablo dedukti. Sed dedukti, se tiel diri, instinkte, ne per longa intelekta procezo, nur en unu sekundero. Kaj jen, indulgu min pliafoje, mi nun faros al vi kurseton pri psikolingviko.
NATURA SIN-ESPRIMADO
Emo ĝeneraligi tuj post asimilado
Kio ebligas dedukti tiel rapide? Mensa refleksa agado, kiun la svisa psikologo Piaget siatempe nomis ĝeneraliga asimilado. Oni asimilas elementon, kaj tuj ĝeneraligas ĝian uzon, ekster la kampo de la jam akiritaj scioj kaj sperto. Nu, la interesa punkto estas, ke tio estas la natura sistemo lingve komuniki. Per natura mi celas: kion spontane faras nia cerbo, kiam ne intervenas eksteraj influoj.
Kiel ni povas koni tiun naturan funkciadon? Observante la kazojn, kiam lingva esprimiĝo malkonformas kun la socia normo, ekzemple ĉe infanoj komencantaj paroli, ĉe fremduloj, kiuj provas komprenigi sin per lingvo neplene mastrata, ĉe homoj parolantaj dum kuracilo aŭ alia drogo (inkluzive alkoholajn) portempe malfortigas la kontrolilojn en la cerbo, ĉe homoj tuŝataj de forta emocio, tiel ke por ili pli gravas komuniki ol paroli laŭnorme, ktp. Studo pri la hezitoj de personoj, kiuj, parolante sian lingvon, ne tuj sukcesas vortigi sian penson, ankaŭ liveras indikojn pri la rolantaj mensaj procezoj. Eĉ analizoj pri la evoluo de lingvoj rivelas, kien kondukas la naturaj tendencoj de lingvouzado.