Tiuj esploroj montras, ke la ĉefa faktoro en natura sin-esprimo estas ĝeneraliga asimilado. Mi memoras ĉinan infanon, kiu klare prononcis wo bu you, 'mi ne havas', dum la ĝusta formo estus wo meiyou: nia ne preskaŭ ĉiam tradukiĝas per bu en la ĉina, sed, pro stranga escepto, antaŭ you, 'havi', oni devas diri mei. Tiu eta ĉino ĝeneraligis la asimilitan ne-signon. Alia ekzemplo: s-ino Bormann citis al mi germanan infanon, al kiu oni demandis "Bist du müde?", 'ĉu vi estas laca?', kaj kiu respondis: "ich bist nicht müde", 'mi ne estas laca'. Anstataŭ modifi la verboformon laŭ la pronomo (la ĝusta frazo estus ich bin nicht müde), ĝi ĝeneraligis la duapersonan.
Simile, mi foje aŭdis anglan infanon diri he comed, 'li venis', anstataŭ la ĝusta, neregula, he came (ĉe la plimulto el la verboj, la pasinta tempo esprimiĝas per la finaĵo -ed en la angla). Konfirmon, ke tiel parolas anglaj infanoj mi ĵus trovis en romano, en kiu dekjara Darren Wilkes diras She never seed me, 'ŝi neniam vidis min' (li uzas seed anstataŭ la ĝusta formo saw) kaj Only she never knowed, 'sed ŝi neniam sciis' (knowed anstataŭ knew) (P. D. James, A taste for death, New York: Alfred A. Knopf, 1988, p. 402). Klare, temas pri plej natura tendenco.
Tre ofte, ĉe fremdlingvano, post-asimila ĝeneraligo montriĝas pli forta ol la strukturoj de la gepatra lingvo. Por esprimi la ideon 'se mi havus', la plimulto el la anglalingvaj lernantoj de la franca spontane diras si j'aurais, kiel ĉiuj francaj infanoj, dum rekta traduko el la angla if I had kondukus al la ĝusta formo si j'avais. Simile, mi notis ĉe (neesperantista) anglalingvano parolanta france la formon s'il viendra, 'se li venos' (laŭvorte, angle, if he will come), kvankam rekta traduko el lia nacilingvo produktus la ĝustan s'il vient (angle if he comes). En tiuj du kazoj, aperas en la franca formoj malĝustaj, kiuj estus ankaŭ eraraj en la gepatra lingvo, sed kiuj estus ĝustaj en Esperanto: nia lingvo sekvas pli proksime la naturan funkciadon de esprimiĝo ol la plimulto el la etnaj.
Asimilado ĝeneraliga okazas ne nur ĉe gramatiko, sed ege ofte ankaŭ ĉe vortfarado. En la franca, al nia strukturo ne--ebla respondas oftege, sed ne ĉiam, la strukturo in--able (aŭ, se la unua konsonanto de la radiko estas lipa, im--able); la formo uzata por enŝovi la verban radikon estas tiu, kiun oni as-tempe uzas post vous, 'vi': 'vi trinkas' estas vous buvez, 'netrinkebla' do estos imbuvable. Sed estas multegaj esceptoj. Ekzemple, 'neatingebla' estas inaccessible, dum la normala maniero diri 'vi atingas' estas vous atteignez. Tamen, ĝeneraliga asimilado konstante influas, kaj oni ofte aŭdas la eraran formon inatteignable.
La franca vorto tradukanta nian farebla estas interesa, ĉar ĝi manifestas dufojan nekonscian aplikon de ĝeneraliga asimilado. Kiel ĉi-supre dirite, la verba formo nekonscie uzata por formi la able-adjektivojn estas tiu, kiun oni uzas as-tempe post vous: vous punissez, 'vi punas' > punissable, 'punebla', 'puninda'. Sed tiu formo mem estas ligita al la is-tempa formo: malantaŭ vous punissez, 'vi punas' aŭ vous buvez, 'vi trinkas', kaŝiĝas vous punissiez, 'vi punis', kaj vous buviez, 'vi trinkis'. Kiel konstante en la franca, troviĝas esceptoj. Por la verbo faire, 'fari', tiu regulo ne aplikiĝas. Oni diras vous faisiez, 'vi faris', sed vous faites, 'vi faras'. La natura emo ĝeneraligi asimilaĵon estas tre forta: ne nur ĉiuj franclingvaj infanoj komence diras vous faisez, 'vi faras' (la ĝusta formo vous faites enradikiĝas nur post plurjara korektado), ne nur multaj fremdlingvanoj faras same, kiam ili parolas france, ne nur same faras multaj plenkreskaj franclingvanoj, kiam ebriaj aŭ sub influo de forta emocio, sed la oficiala lingvo fakte uzis tiun formon kiel bazon por la adjektivo 'farebla': faisable.
Kruciĝo de plene konsekvencaj serioj
Ni nun revenu al la spirito de Esperanto. Se vi konsideras la ĉi-supre prezentitajn ekzemplojn, vi rimarkos, ke ĉiufoje, kiam la spontane naskita nacilingva formo estas neĝusta, apliko de la samaj formadprincipoj kondukas nialingve al tute ĝusta formo. Ni do povas konkludi, ke unu el la aspektoj de la spirito de Esperanto – io tipe esperanta – estas la fakto, ke ĝeneraliga asimilado en ĝi regas senbare.
Efektive, en Esperanto, la plimulto el la vortoj situas kruce de perfekte konsekvencaj kvazaŭ-senfinaj serioj. Alivorte, ĝeneraliga asimilado okazas ne nur ĉe unu el la elementoj, sed ĉe almenaŭ du. La tabelvortoj estas nur aparta apliko de ĉi tiu principo. Sed ni prenu ekzemple tute alitipan vorton: ŝafejo. En la menso, ĝi situas jene:
ŝafo ŝafino ŝafido ŝafa hundejo ĉevalejo bovejo ŝafejo kolombejo porkejo ... ŝafaĵo ŝafaro ŝafisto ...
Ni komparu kun la franca. Eĉ limigante nin je la kvin vortoj centre de la kruco, tuj montriĝas, kiagrade ĉi-kaze la lingvo de Molière baras la vojon al la natura inklino ĝeneraligi asimilitan lingveron:
ovin étable bergerie pigeonnier mouton
Ne pli helpas la angla vortsistemo:
ovine cowshed sheep-fold pigeon house mutton
Nek vertikale, nek horizontale retroviĝas konsekvenca serio. Tio praktike signifas, ke, en la franca aŭ en la angla, por akiri la vorton kaj por retrovi ĝin laŭbezone, la menso uzas multe pli da nerva energio.
Ŝparo de nerva energio
Kiam mi estis psikologia studento, por konsciigi nin pri la rilato inter nerva elspezo kaj reguleco de la ago-skemoj, la gvidanto de lernogrupo foje proponis jenan eksperimenton. Ni registris per plej preciza tempomezurilo (estis ja en Svislando!) la daŭron necesan por partigi kompleton da ludkartoj en diversaj kondiĉoj. Eĉ se perfekte atenditaj, la rezultoj imponis. Se la instrukcioj estas, ekzemple:
Metu ĉiujn ruĝajn maldekstren, escepte de la bubo; de iu ajn sepo; de la kera deko; de la karoa aso; de la reĝino, egale ĉu ĝi estas kera aŭ karoa, se ĝin antaŭas nigra karto; de la kera reĝo, se ĝi aperas post karto kun valoro inter du kaj ok, alia ol la trefa kvaro; ktp,
la tempo necesa por ricevi la postulatan kartogrupon estas multe pli longa ol se la regularo konsistas el unu frazo:
Metu la ruĝajn maldekstren kaj la nigrajn dekstren.
La pli longa daŭro de la unua tasko spegulas la pli altan kvanton da energio, kiun bezonas la nerva sistemo por ĝin plenumi.
Nu, la plimulto el la naciaj lingvoj enhavas regulojn kompareblajn al la unua serio de instrukcioj. Sekve, la nerva fluo konstante elspezas sian energion ĉe blokoj, baroj, devojigoj kaj stumblejoj ĉiaspecaj. Legante ĉi tion, verŝajne kelkaj el vi pensas: "Li troigas. Mi lernis la anglan, la germanan aŭ tiun aŭ tiun ĉi lingvon, kaj mi parolas ĝin flue. Ne estas tiel terure." Se tiel estas, mi gratulas vin. Sed eble tute simple vi ne konscias vian sportan nivelon.
Kiam vi uzas Esperanton, vi estas kiel homo, kiu kuras rektalinie sur ebena tereno. Kiam vi uzas la alian lingvon (se ne estas unu el la malmultaj kun strukturoj same regulaj, kiel la esperantaj), vi kuras sur tereno kun fortaj deklivoj, jen supren, jen malsupren, sekvante zigzagan vojeton kun harpinglaj turniĝoj, plenan je truoj perfide faligaj, kaj kiun de tempo al tempo rokoj batas, tiel ke ne eblas pluiri sen grimpi transen. Se vi flue parolas, tio signifas, ke vi tiom ekzercis vin, ke vi parkere konas la malfacilajn lokojn kaj, ĉiufoje, la plej efikan manieron ilin venki. Vi similas al atleto, kiu ĉiutage trakuras la ĵus priskribitan terenon. Sed eĉ se via kurrapideco havigas al vi aplaŭdon, tamen restas la fakto, ke, sur tiu tereno, via koro pli rapide batas, vi spiras pli forte kaj brue, vi estos pli laca, ol dum vi kuris senturne kaj senbare sur la ebenejo. Kiom ajn ekzercita vi estas, vi elspezis pli da energio.