Выбрать главу

Mal-: ĉu beno aŭ malbeno?

Kuri sur malfacila tereno povas esti stimule, se oni tion faras propravole por la plezuro sporti aŭ kun la celo trejni sian korpon. Sed homoj, kiuj deziras (aŭ devas) intergente komuniki, rajtas ne esti sportemaj, aŭ preferi aliajn kampojn por atleti. Al ili Esperanto estas destinita. Tial Zamenhof konceptis ĝin tiamaniere, ke komunikado okazu senstreĉe. (Se vi ŝatas streĉi viajn fortojn, ne mankas terenoj por vin trejni: lingvoj kiel la rusa, la franca kaj la araba dissemis stumblejojn abunde.)

Por eviti streĉon, necesas senti sin sekura. Al tiu sekureca sento kontribuas la scio, ke oni ĝuos grandan liberecon en la kombina uzo de la lingvaj elementoj. Pro tio, verŝajne, la prefikso mal- tiom uziĝas en la "reala lingvo".

Efektive, esplorante pri parola Esperanto, mi miris pri la ofteco de tiu prefikso. Homoj konstante uzas ĝin, ofte humure. Jen bela ekzemplo de lingva ero, kiun la homoj rapide asimilas kaj emas ĝeneraligi. Kaj tamen, mal- elvokas reziston ĉe relative multaj.

En letero, kiun mi ĵus ricevis, brazila amiko diras, ke oni nepre bezonas la vorton liva por anstataŭi maldekstra. Kiel malsamaj homoj estas! Mi ne pretendas esti normala (se tio signifas ion), sed Esperanto estas la sola lingvo, en kiu mi havas neniun problemon pri 'dekstra' kaj 'maldekstra'. Eble vi ne kredos min. Se tiel, demandu miajn edzinon kaj gefilojn, ili konfirmos al vi jenon: kiam mi ŝoforas kaj mia apudulo instrukcias, ke mi iru dekstren aŭ maldekstren, se li konas min, li mane gestas al la ĝusta direkto, ĉar nek en la franca, nek en la angla, nek, verdire, en iu ajn el la aliaj nacilingvoj, kiujn mi iom scias, mi havas ĝustan reflekson. Nur en Esperanto mi ne eraras.

Kompreneble, se la granda plimulto el la homoj havas problemon malan al la mia, mi volonte konsentos, ke oni rezignu je maldekstra favore al liva aŭ alia taŭga formo. Mi neniel volus trudi miajn apartaĵojn. Tamen mi esperas, ke oni respektos la starpunkton de tiuj, kiuj diferencas de la plimulto, kaj ke oni memoros la averton de Zamenhof, "kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj" (vd ĉi-supre, p. 10; ĉi-foje substrekis mi).

Sed, kiel mi jam diris, mi fidas je la saĝeco de la kolektiva, nekonscia maniero solvi lingvajn problemojn. Pro tio min tiagrade interesas la formoj, kiuj spontane ŝprucas ĉe interbabilado. Al tiu, kiu surterene esploras, kiel faras ĉiu serioza lingvisto, baldaŭ evidentiĝas, ke mal- ege oftas en la "reala lingvo". Mi jam citis malstultiĝo kaj malprotestas en la sekcio pri la riĉeco de la parola lingvo, sed mi povus aldoni centojn da aliaj kazoj.

Ekzemple, foje mi diskutis kun Mark Fettes, la nuna redaktisto de Esperanto, okaze de kunveno, ĉe kiu ni kune reprezentis UEAn, kaj li diris al mi: "tio estus malpozitiva reago" (Ĝenevo, 88.02.06). Mi bedaŭrinde ne scias, ĉu li konscie elektis tiun formon, aŭ ĉu simple la vorto enmensiĝis al li pli rapide ol negativa.

La esprimon nek tro, nek maltro mi registris tiel ofte, ke ĝi eble jam ŝabloniĝas. Plurfoje, mi notis malkiel en la senco 'kontraŭe al', 'diference de'. Jen kelkaj pliaj ekzemploj:

Ili riproĉas, ke la lingvo estas malnatura (Pekino, Ĉinio, 86.07.29, ĉino; miaopinie, tiu ĉino trovis la ĝustan esperantigon de la koncepto, kiun ni kutime vortigas per artefarita, kio elvokas ion tute alian)

Tio estas tro malpoezia (Locarno, Svislando, 87.05.16, itallingva sviso)

Mi estas malpesimisma (Santala, Finnlando, 87.07.14, ĉiliano, kiu poste klarigis, ke li ne estis certa, ĉu la radiko optimism ekzistas)

Kiam okazos la malinaŭguro? (Santala, Finnlando, 87.07.18, brito)

Oni hodiaŭ malfestas la sovetiigon de Estonio (Tallinn, Estonio, Sovetio, 87.07.20, estono)

La ekspozicio estos malinaŭgurata dimanĉon (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.04, kroato)

Mi venas por lerni, ne por mallerni (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.05, aŭstralianino, laŭdevene pollanda judino)

Temas pri malfermita, t.e. aperta personeco (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.04, kroato; interesa ekzemplo: ĝi montras, ke la unua vorto atinganta la menson estas la derivaĵo, la neologismo alvenas nur poste)

Ni malsekvu la sagojn (por reveni laŭ vojo, kiun ni trovis sekvante sagojn direktomontrajn; Vieno, Aŭstrio, 87.10.28, germano)

Li estas malfaka kuracisto (t.e. ĝeneralmedicinisto; Ĝenevo, Svislando, 88.11.07, germanlingva sviso).

La reala lingvo uziĝas ankaŭ en korespondado. Por persono, kiu lingviste interesiĝas pri tiu aspekto de ĝi, publikigitaj leteroj de legantoj estas plej interesa fonto de observoj. La ĉi-supra teksto jam estis tajpita, kiam mi legis la numeron de julio-aŭgusto 1988 de Esperanto. En ĝi, sur sama kolumno, aperas du interesaj mal-aĵoj:

En pluraj aliaj kazoj, mi intence uzas verbojn malpive (t.e. 'kontraŭe al tio, kion PIV rekomendas'; Aldo de' Giorgi, Esperanto, julio-aŭgusto 1988, p. 137)

Urĝe bezonata estas (...) gramatiko de la lingvo, kiu malkomplikos la enhavon de [PAG] (Audrey Childs-Mee, samloke).

La kontrasto inter la malŝato al tiu prefikso ĉe kelkaj esperantistoj kun literatura pretendo unuflanke, kaj, aliflanke ĝia ofteco en la spontana lingvo, ĉefe parola, sed ankaŭ letera, vere mirigas min. Mi tute ne scias, kiel klarigi la menciitan malŝaton. Ĉu tiuj aŭtoroj hontas pri la ekzisto de mal- kun tiu senco? Temas ĝenerale pri homoj el latinidaj lingvoj aŭ kun alta estimo al la latina; eble ĝenas ilin, ke mal- en tiu lingvofamilio laŭdevene signifas 'malbona' (dum en la slava, ĝi signifas 'eta' aŭ 'malmulta': en la rusa, sil'nyj signifas 'forta', malosil'nyj 'malforta', t.e. 'malmultforta', 'malgrandforta').

Aŭ ĉu ĝenas la sono? Ĉu ĝi estas tro aŭdebla? Verŝajne intence Zamenhof elektis prefikson speciale klarsonan, ĉar li opiniis grava tuj distingi ion disde ties malo. Ĉu ĝenas la ofteco? Min tio ne ĝenas, sed miajn kriteriojn difinis vivo malsama ol tiu de la homoj, kiujn mal- agacas. Ĉu ĝenas ia dubsenceco? Estas vere, ke vortoj kiel malmanĝi povas egale signifi 'vomi' aŭ 'feki', kaj ke kelkaj aliaj, kiel maltima, ne estas tute certe kompreneblaj komence. Sed tio rilatas al ege malgranda nombro da radikoj.

Ĉu ili riproĉas tendencon konfuzi la mal-vorton kun ĝia kontraŭo? Se jes, ili timas nerealan danĝeron. En pli ol dudek jaroj da atenta aŭskultado kaj da registrado de parola Esperanto, mi neniam spertis unu miskomprenon ŝulditan al mal-. Mi ĉeestis erarojn, ekzemple malfermi anstataŭ fermi, sed ne miskomprenojn. Similaj eraroj aperas same ofte en ĉiuj lingvoj: vortoj, kiuj rekte kontrastas unu la alian, lokiĝas najbare en nia menso kaj ni facile diras la kontraŭon de tio, kion ni celas. Ĉar la kunteksto komprenigas la penson, la plimulto el tiuj okazoj restas neperceptataj. Nur esploranto pri lingvo rimarkas ilin. En Psikopatologio de la ĉiutaga vivo, Sigmund Freud, inter multaj ekzemploj de fuŝ-agoj, citas prezidanton, kiu (germane) diras: "mi fermas la kunsidon", anstataŭ "mi malfermas" ĝin; estas do klare, ke tute ne temas pri fenomeno ligita al la lingvo.

Kial ferm kaj malferm?

Koncerne la vortojn fermi kaj malfermi, multaj kritikas, ke Zamenhof elektis ferm kiel bazan radikon, de kiu oni derivas la vorton malfermi. Kial li tion faris? Rapida kontrolo montras, ke ferm ne estas pli ofta. Sed malprave, miaopinie, oni vidas en tiu elekto eraron.

Zamenhof havis eksterordinaran psikolingvikan intuicion, kiun li plej ofte sekvis, tute saĝe. Nu, ŝajnas, ke por nia menso, la baza koncepto estas stato. Ago, kiu ŝanĝas tiun staton, estas io malpli fundamenta.