Выбрать главу

Estu kiel ajn, la terura timo, kiu kaptis la eŭropanojn subite konsciajn pri sia sur-abisma situo, stimulis, helpe de Kartezio, la maldekstran cerbon. La rezultoj de tiu mensa revolucio, kiu, verdire, ĉefe trafis Okcidenton, sentiĝas ankoraŭ nun: la hodiaŭa universitata etoso, pure intelekta, la publika instruado, nia civilizacio materia estas stampitaj per tiu supervalorigo de penso super sentado, de dedukto super intuicio, de kredo super fido.

Franca edukprincipo influas lingvan konceptadon

Kartezio estis franco, kaj liaj ideoj pli influis la francan kulturon ol la aliajn (sed la plimulto el la postaj plej influaj filozofoj, kiuj iris similan vojon, portante pensadon pli supren ol ĉion alian, estis germanoj; sekve, la germana kulturo simile ĉefvalorigis la maldekstracerbajn funkciojn: pensado, disciplino, rigoro, pedanta precizeco alte rolas tiugente). Nu, la franca pensmaniero ludis aparte gravan rolon en nia lingvo. Tio okazis parte, verŝajne, pro la prestiĝo, kiun la franca kulturo havis fine de la pasinta jarcento, kaj parte pro tio, ke francoj fariĝis tre gravaj en la movado ekde la komenco de la nuna. Ne hazarde la unua kongreso okazis en Francio, kaj la dua en franclingva urbo. Ankoraŭ nun, franclingvanoj estas strange multnombraj en la Akademio. La ĉefredaktoroj de niaj plej prestiĝaj vortaroj, Plena Vortaro kaj Plena Ilustrita Vortaro, estas francoj. Franco kunaŭtoris Plenan Analizan Gramatikon.

Nu, la francoj aliras sian lingvon, kaj do lingvojn ĝenerale, malsame ol la plimulto el la aliaj popoloj. Franca infanedukado ege emfazas la neceson uzi pri ĉio la «ĝustan terminon». Kaj ie, en la subkonscio de l’ francoj, flagras la ideo, ke la spontana vorto, la infane kreita, ne estas la ĝusta, ĉar ĝi sonas tro simple.

Dum la lasta somero, mi ĉeestis jenan scenon, kiu verŝajne estus neimagebla en alia lando ol Francio. Mia edzino kaj mi gastis ĉe terkulturisto, samtempe vinproduktisto, viro klera, kiu pasigas multan tempon surtraktore kaj mane laboranta, sed kiun ankaŭ karakterizas alta intelekta nivelo kaj ekonomi-konscia maniero prizorgi sian bienon. Ni parolis pri la vetero kaj lia edzino diris: «Mi aŭdis ĉe la radio, ke la nulopunkto troviĝas je alteco de 4000 metroj». Ekkoleris la viro kaj diris: «Min incitas via maniero neniam uzi la ĝustan vorton. Se vi parolas pri izotermo diru izotermo, ne nulopunkto.» Certe troviĝis, baze de tiu reago, ia geedza konflikto, sed en kiu lando edzo ema riproĉi sian edzinon elektus kiel pretekston la neuzon de komplika, scienca vorto en plej banala interparolo privetera?

Jen alia ekzemplo. Tuj post la dua mondmilito, Belgio kaj Svislando havis pli altan vivnivelon ol Francio, kaj, kontraste kun tiu, disponis dolarojn, kiuj ebligis importi multon el Usono. Inter la novaj varoj, kiuj tiel atingis ilin, troviĝis la unuaj magnetofonoj. Kaj en Svislando kaj en Belgio, franclingvanoj nomis ilin enregistreurs, ĉar la funkcio de tiuj aparatoj ja estas enregistrer (‘registri’; tiun vorton oni uzis por surdiskigo). Se riskis okazi konfuzo kun alia tipo de «registrilo», oni diris enregistreur magnétique.

Kaj jen post kelkaj jaroj similaj aparatoj fine aperis en Francio. La francoj, ignorante jam radikiĝintan lingvouzon en du franclingvaj regionoj – tri, fakte, ĉar en Kanado oni uzis enregistreuse – organizis fakkunvenojn por diskuti pri la termino kaj akuŝis je magnétophone, bela sciencosona vorto, kies ĉefa kvalito estis verŝajne, ke ĝi estis ne tuj komprenebla – kontraste kun enregistreur – kaj do pli probable respondis al la nekonsciaj kriterioj de «la ĝusta termino».

En Francio, do, kiam infano uzas «neĝustan terminon», oni korektas ĝin. Tio kredigas al ĝi, ke nur unu vorto estas uzebla por unu koncepto, aŭ ke, se ĝi uzos vorton kun pli vasta signifo, ĝi eraros, ĝi agos malbone. Tial konceptoj, kiuj alipopole inkluziviĝas, ruspupe, unu en la alian, staras aparte kaj kontraste en la franca menso. Anstataŭ inkluzivi, la francoj kontrastigas.

Ekzemple, kiam franca infano, ekvidinte unuĝiban kamelon, krias: «Oh! Un chameau!» (‘Ho! Kamelo!’), la patro tuj korektas: «Ce n’est pas un chameau, regarde, il n’a qu’une bosse, c’est un dromadaire» (‘Ne estas kamelo, rigardu, ĝi havas nur unu ĝibon, estas dromedaro’). En la aliaj gentoj, la kategorio «kamelo» inkluzivas la subkategorion «dromedaro». (Rigardu la desegnaĵon sur la pakoj de Camel-cigaredoj.) Ne ĉe la francoj. Tie, la dromedaroj ne estas kameloj, ili, pro la eduksistemo, fiksiĝas en la menso precize kiel io kontrasta al kameloj, kiel io atentinde plej nekamela: «Ne estas kamelo, estas dromedaro.» (En alia popolo, patro deziranta klerigi dirus: «Ho jes, kamelo! Tian unuĝiban kamelon oni nomas dromedaro»). Kiel ofte, la spontane uzata vorto facile prononceblas (chameau elparoliĝas /ŝamó/), dum la altrudita de la gepatroj estas pli komplika: plia ekzemplo, ke «la ĝusta termino» devas soni barbare.

Nuntempe, se usonano diras al mi «It is recorded on tape» (‘ĝi estas registrita sur bendo’), li plej probable parolas pri kasedo. Tape, ‘bendo’, inkluzivas la bendojn aranĝitajn en maldika skatoleto tiamaniere, ke la du bobenoj ne apartiĝas (alivorte, en kasedo). Ĉe francoj, la vorto bande ne inkluzivas la bendojn enkasedajn. Se vi diras «enregistré sur bande», franco bildigas al si unusolan bobenon, kies bendon vi povas tuj mane tiri kaj malvolvi, kaj kiun vi devas mem alkroĉi al malplena bobeno. Se temas pri bendo enkaseda, vi devas nomi ĝin cassette, kaj franco normale eĉ ne pensas pri tio, ke la aĵo en ĝi fakte estas bande. Kiam la koncepto «kasedo» aperis, anglalingvanoj ĝin inkluzivis en la pli vastan koncepton «bendo», francoj ĝin kontrastigis al ĝi.

La franca maniero procedi, kiu radikas en la sistemo kartezia (Kartezio ja emfazis la neceson rezoni per ideoj klaraj kaj apartigitaj), ial transformiĝinta al io pedante aplikenda, rajtas je respekto. Fakte, lingvo tiagrade enplektiĝas kun penso, ke pensi laŭ la inkluziva sistemo estas por multaj francoj tre malfacile, se ne diri neeble. Kiam mi klarigas al franco, ke la objekto, kiun li nomas fauteuil (‘brakseĝo’, ‘apogseĝo’) estas iu formo de seĝo, kaj ke usonano povas nomi ĝin chair, ‘seĝo’, sen la precizigaj vortoj (la preciza esprimo estas armchair, overstuffed chair, easy chaircomfortable chair), tre ofte venas la reago: «Sed fotelo ne estas seĝo!» Rigardante brakseĝon, multaj francoj ne povas imagi, ke oni povas klasi tiun meblon inter la seĝojn: ĝi estas io alia, apartenanta al tute malsama kategorio.

Sed la fakto, ke iu pensmaniero respektindas, ne signifas, ke ĝi estas oportuna. Por intergenta lingvo, la franca sistemo ja alportas kun si seriozajn malavantaĝojn.

La signif-amplekso de la vortoj: io konvencia

La insisto pri «la ĝusta termino», pro la aĝo, kiam la infano komencas ĝin preni serioze, fiksas en la nekonscia menso la ideon, ke la realo jam estas dividita en konceptojn, ĉiu el kiuj estas nomita, aŭ almenaŭ nomebla kaj nomenda. Ĝi emigas pensi, ke «verdo» ekzistas per si mem, kiel io per si aparta de «bluo». Fakte, la realo de la spektro estas kontinua, kaj ke oni metas la limojn tien kaj ne tien ĉi, estas arbitra tradicio de la koncerna kulturo. Kiam ĉinlingva konato, kun kiu mi foje trinkis kafon en la Singapura flughaveno, mire rimarkis, ke la tiea sukero estas huang, li uzis vorton, kies kutima traduko estas «flava». Tiu nerafinita sukero estis bruna por miaj okuloj kaj menso, sed la ĉina huang havas alian signifkampon ol nia flava: ĝi etendiĝas al tio, kion ni nomas bruna.