Выбрать главу

Simile la du kontrastaj francaj konceptoj fier, ‘fiera’, kaj orgueilleux, ‘malhumila’, ‘orgojla’, estas grupigitaj en la angla en la saman kategorion: proud. Aŭ, eble eĉ pli trafe, konsultu la esperanto-vortaron de Wells: vi vidos, ke voli estas tradukita kiel to want, sed ke to want estas tradukita, unue, kiel deziri. Nu, ĉe multaj popoloj voli kaj deziri estas du tute malsamaj aferoj. Voli ja estas diri jes aŭ ne al sia deziro, tiu verbo signas la reagon al la deziro, kaj sekve elekton, decidon, dum deziri signifas «senti inklinon al» kaj elvokas naturan, spontanan aperon de tiu inklino. (Voli estas la reago de la maldekstra cerbo al deziro unue ŝprucinta cerbobaze.) Tiun distingon la anglalingvanoj ĝenerale ne faras.

Reciproke, la franca havas nur unu vorton, crier, ‘krii’, por la diversaj manieroj alvoki aŭ laŭtsone esprimi emocion, kiuj por anglalingvano tre diferencas unu de la alia, kaj kiujn li vortigas per tiaj verboj kiel shriek, shout, yell, scream, call out, roar, ktp.

Se ni imagas, ke al ĉiu koncepto de nia kulturo respondas iu realaĵo, ni malfacile akceptas, ke diversaj eroj de nia vortprovizo povas ne havi unuvortan, ekzaktan tradukon en la internacia lingvo. Ni konfuzas tiun mankon kun malriĉeco. Sed tio ĝi ne estas. La angla estas unu el la plej riĉaj lingvoj en la mondo laŭ la nombro da vortoj kaj da nuancoj, kiujn ili ebligas esprimi. Tamen ĝi ne povas eldiri per unu vorto konceptojn kiel samrasanosamlingvano, mankas al ĝi ordinara vorto por la koncepto volo, kaj por traduki la simplan francan adverbon frileusement (kies signifo proksimiĝas al «malvarmtimule»; Zamenhof uzis tiusence frosteme kaj fornosidiste, sed ĉu tiuj esprimoj ankoraŭ kompreneblas?) ĝi bezonas longan ĉirkaŭvojon, ekzemple: with the kind of shivering movement typical of people particularly sensitive to cold. Tian simplan vorton, kia estas nia esperanta meblo, la riĉega angla lingvo povas traduki nur per komplika multsilabaĵo: piece of furniture. Ke multaj esperantaj vortoj ne estas unuvorte tradukeblaj en la francan aŭ la anglan, kaj reciproke, tio estas tute natura: ĉiu lingvo distranĉas la realon laŭ propraj anguloj, en tranĉojn kun malsamaj formoj kaj grandecoj.

Ni grupigas en unu koncepton, «ami», vastan kampon da diversaj sentoj, kiu estis dividita en tri kategorioj en la malnovgreka: agapan, filein, eran, depende de tio, ĉu temas precipe pri larĝkora akceptemo, pri amikeca korinklino aŭ ardo pasia.

Se ni bezonas distingi tiujn tri formojn de amrilato, ni precizigas per adverboj aŭ aliaj elementoj. Sed ofte ni ne faras la distingon, eĉ en lingvoj ĝenerale rigardataj kiel riĉaj. En la johana evangelio, ekzemple, troviĝas loko (21, 15‒18), kie trifoje Jesuo demandas Petron, ĉu tiu lin «amas», kaj Petro ĉiufoje respondas jese, uzante verbon, kiu signifas «ami». En la tradukoj kutime uzataj en la laŭdire riĉaj lingvoj de Okcidento, revenas ĉiufoje la sama vorto (aimer, to love, liebhaben k.s.), dum en la greka originalo du malsamaj verboj uziĝas.

Ĉiu kulturo havas sian aliron al la pens- kaj komunik-objektoj. La eŭropa maniero koncepti la gefilojn de samaj gepatroj estas laŭseksa. Sed ekzistas lingvoj, ĉe kiuj ne la sekso estas konsiderata, sed la aĝo. Ekzemple, en la joruba, lingvo parolata en okcidenta Afriko, la divido estas inter pli aĝa kaj malpli aĝa, senkonsidere pri tio, ĉu la gefratoj estas viraj aŭ inaj. En la ĉina, ambaŭ faktoroj estas atentataj, tiel, ke ĝi havas kvar vortojn entute, du por nia frato kaj du por nia fratino:

La ideo, ke esperanto estas malriĉa, rezultas el miskompreno pri la diversaj manieroj, laŭ kiuj la malsamaj kulturoj distranĉas aŭ aranĝas en konceptojn la realon aŭ mondojn fantaziajn. Por ĉino, la eŭropaj lingvoj estas ege malriĉaj en sia vortprovizo ebliganta paroli pri familiaj rilatoj. Por nia koncepto onklo, la ĉina havas malsamajn vortojn depende de tio, ĉu temas pri pli aĝa frato de la patro, pli juna frato de la patro, frato de la patrino, edzo de la fratino de la patro, edzo de la fratino de la patrino, ktp.

Tiu atribuo de malriĉeco al esperanto parte ŝuldiĝas al la franca ideo pri «la ĝusta vorto», kiu ne akceptas, ke la realo aŭ fikcio dividiĝu en konceptojn laŭ aliaj anguloj ol en la gepatra lingvo. Sed eĉ sen ĝi, natura etnocentreco, kombinita kun ideoj prilingvaj naskitaj en infanaĝo kaj neniam forlasitaj, malhelpas kompreni la diferencon inter vortoj aŭ konceptoj unuflanke, la priparolataj realo aŭ fikciaĵoj aliflanke.

Kiu ajn la kaŭzo, multaj havas la impreson, ke esperanto estas malsupera al la nacilingvoj kaj ke, sekve, necesus ĝin altigi al ties nivelo. Tiucele ili rekomendas enkonduki en ĝin vort-por-vortajn tradukojn de ĉiu koncepto, por kiu ilia lingvo havas terminon. Puraj estas tute certe iliaj intencoj, sed ilia celo estas nerealigebla. Esperanto ja disvastiĝis al ĉiuj partoj de la mondo, kaj montras ekster la eŭropa kultursfero viglecon, kiu pravigas pensi, ke ĝi tie firmiĝos kaj uziĝos pli kaj pli. Se ĉiu popolo rezonos kiel la francoj kaj iliaj samopinianoj, kaj postulos esperanto-vorton por ĉiu vorto de sia lingvo, nia vortprovizo fariĝos tiel giganta, ke ĝi ne plu uzeblos. Imagu la situacion, kiam por ĉiu familirilato laŭ la ĉina kulturo ni havos novan radikon, kaj same pri multegaj aspektoj de la materia, socia, psika kaj alikampa vivo! Franclingva tradukisto ne taksas sian lingvon malriĉa, ĉar por multegaj anglaj vortoj ĝi ne havas laŭvortan tradukon, li nur lernas la arton esprimi penson, kaj ne vortojn. Tion bonaj esperantistoj instinkte faras nun, plej sukcese. Kiamaniere? Ili aplikas du principojn: (1) distancigi sin de la vortaroj; (2) sin demandi: «kion mi volas diri?»

Alivorte, ili faras tion, kion vi nature faras, kiam, parolante vialingve al vialingvano, vi ĵus uzis vorton, kiun li ne konas: vi klarigas per aliaj vortoj la aferon. La granda avantaĝo de esperanto estas, ke la klarigon ĝia struktursistemo povas ege densigi.

Ekzemple, francino foje diris al mi: «Mi bezonas la neologismon timida, ĉar kiam mi estis juna, mi estis tre timida, sed ne timema. En esperanton la francan vorton timide oni tradukas per timema. Ne timema mi estis.» Ŝia eraro estis kredi la vortaron. Ĉar ŝi tie trovis timide = timema, ŝi ne serĉis pluen. Fakte, kion ŝi volis diri? La franca koncepto timide (kaj la similaĵoj de multaj eŭropaj lingvoj) grupigas serion da reagoj, sentoj, kondutoj, kiuj estas tre diversaj.

Aserti, ke ĉar esperanto ne havas unu vorton, kiu kovras la saman grupon, ĝi estas malriĉa, egalus deklari, ke la malnovgreka ne estas riĉa, ĉar ĝi ne havas unu vorton por nia sentogrupo «ami», aŭ la angla, ĉar mankas al ĝi unu vorto por la diversaj manieroj laŭtvoki, kiun ni nomas krii, aŭ la ĉina, ĉar ĝi ne povas unuvorte esprimi nian koncepton «onklo», aŭ la franca, ĉar ĝi havas vortojn por «krajono», «plumo», «kreto», sed nenion samsencan al nia pli ĝenerala skribilo.