Выбрать главу

En esperanto la franca koncepto timide povas esprimiĝi per tre multaj vortoj kaj esprimoj, ĉiu kun la propra nuanco kaj la propra signif-amplekso. Jen kelkaj: sinĝenema, malaplomba, ruĝiĝema, hontema, inklina sin ĝeni, ema ne aserti sin, ema retiriĝi en sin, ema konscii alies rigardon, nerebatema, ne ŝatanta elstari en grupo, neasertema, timema, gruptimema, timema pri nekonaĵoj (aŭ nekonatoj), sendecida, malcerta pri si, evitema, alfrontevitema, nealfrontema, malinklina sin enĵeti, ne montriĝema, ĉiam provanta malplej elstari, nememfida, manka je memfido, facile ŝanceliĝanta, embarasiĝema, retropaŝema, facile lasanta alian imponi al li aŭ ŝi, inklina senti psikan paralizon, inklina senti sin fuŝa, ĝene memkonscia, ktp ktp. Fakte, la vortoj sinĝenema kaj malaplomba havas praktike la saman signifkampon kiel la franca timide. Mi listigis la aliajn simple por montri, kiavoje oni serĉu. Kaj ankaŭ por ilustri la fakton, ke estas normale uzi plurvortan esprimon por traduki unuvortan koncepton de la fontlingvo.

Paradokse, kvankam estas rilato inter la francaj ideoj pri «la ĝusta vorto» kaj tiuj pri malriĉeco, la pedanteco, kiun stimulas tia maniero kompreni lingvon, fakte efikas al ĝi malriĉige. Anstataŭ permesi, ke la penso situu jen je tiu nivelo, jen je tiu alia, kaj do disponu pli multajn variaĵojn en la esprimado, oni trudas nur unu. Tion povas ekzempligi la manio, ĉi-foje ĉefe renkontata ĉe germanlingvanoj – kies kulturo, kiel ni vidis, ankaŭ favoras pedantecon – nepre anstataŭigi la spontane ŝprucantan pensi per opinii, kiam temas pri opiniesprimo. La fakto, ke similkaze oni diras en la angla I think, en la rusa я думаю, en la ĉina wo xiang, en la franca je pense jam sufiĉas por montri, ke tio estas tre natura maniero vortigi la ideon «mi opinias, ke».

Sed fakte ne necesas studi komparan lingvistikon por tion konfirmi: opinii ja estas maniero pensi, alivorte la koncepto «opinii» estas inkluzivita en la koncepto «pensi». Vi ne povas opinii sen pensi, ĉefe: vi ne povas esprimi vian opinion ne pensante ĝin. Kial prezenti kontrastaj konceptojn, inter kiuj la rilato estas inkluziva? Se tiu kutimo disvastiĝus, la sola rezulto estus, ke anstataŭ disponi du manierojn esprimi sin – mi pensas, ke …; mi opinias, ke … – verkistoj kaj esperantoparolantoj disponus nur unu: la lingvo malriĉiĝus.

Timo malprecizi

Sistemo, en kiu konceptoj estas kontrastigataj multe pli ol ili inkluziviĝas, havas duan malavantaĝon por interkultura lingva komunikilo, nome, ke ĝi malhelpas plenan akcepton de la deriva kaj kunmeta vortfarado. Se brakseĝo ne estas seĝo, aperas stulte nomi ĝin uzante la radikon seĝ plus iun precizigan elementon. Tio sentiĝas kiel lama rimedo, kiel konfeso pri malriĉeco, kiun oni iel provas kompensi. Tiu aliro al la lingvo tute kontraŭas la solvon al la dikvortara problemo, kiun Zamenhof kortuŝe priskribis en sia letero al Borovko: esprimi kompleksajn konceptojn per kombino de limigita nombro da eroj.

Kiel ni vidis, la franca maniero kompreni la lingvon favoras pedantecon. Lingva pedanto emas malfidi la ĝeneralajn helpojn al komuniko, kiuj estas la kunteksto, la situacio, eventuale la gestoj. Li ne akceptas, ke, se natura konsento formiĝas pri la signifo de kombinaĵo, komunikado perfekte disvolviĝas. Al li ne sufiĉas, ke la kunmetitaj eroj elvoku la koncepton, li volas, ke ili difinu ĝin. (Temas pri la malfido de la maldekstra duoncerbo al la dekstra). Tiu sama bezono pri pedanta difino forturnigas de la simpla uzo de simplaj vortoj en situacioj, kiam neniu dubsenceco eblas.

Tipa ekzemplo pri ĉi-lasta fenomeno estas la kutimo, enkondukita de la francoj, anstataŭigi bona per bongusta, kiam temas pri manĝaĵo aŭ trinkaĵo, eĉ kiam la kunteksto igas ĉion absolute klara. Mi plurfoje ĉeestis jenan scenon inter francaj esperantistoj. Iu ekmanĝas frukton, apudulo demandas: «ĉu ĝi estas bona?» kaj sperta esperantisto korektas tiun dirante: «oni ne diras bona, sed bongusta tiaokaze». Nu, en multegaj lingvoj, oni tiam simple diras «bona». Estas vere, ke la koncepto «bona» estas tiel vasta, ke ĝi povas rilati al ĉiaspecaj sferoj, sed la necesan precizigon alportas la situacio. La maniero rigardi, la tono, la fakto, ke unu ĵus ekmanĝis kaj la alia ne, ĉio ĉi precizigas, ke bona ne signifas ĉi-kadre «morale bona», «socie bona», «bona por la sano», «teknike bona», «bonkora» aŭ «bona» laŭ iu alia kriterio. Cetere, bona inkluzivas bongusta.

… kaj angoro perdi

La trovalorigo de la maldekstra cerbo, kiun Kartezio, inter aliaj influoj, trudis al la francoj, ne nur estigis timon pri nesufiĉa precizeco, sed ankaŭ vibrigis ian praan, infanecan angoron perdi, kiu, pro la menciita graveco de francoj en la esperanto-historio, orientis la evoluon de la lingvo laŭ direkto fremda al ties fundamenta naturo.

Alpreni internacian lingvon, tio signifas ŝanĝi la nivelon, sur kiu oni komunikas: oni ĉesas troviĝi inter samgentanoj kaj ekrilatas nur kiel kunhomoj. Por tio necesas ion rezigni: malfacile difineblan komunecon de sentoj, spertoj, aludoj, referencoj, unuvorte ĉion specifan, kio ligas inter ili la anojn de iu gento. Bedaŭrinde, rezigni estas seniĝi, kaj seniĝi malfacilas, ĉar tio tro similas al perdo.

Kompreneble, oni perdas nur dum tempo, kaj nur por gajni ion alian, samvaloran, ofte eĉ plivaloran. Sed ne eblas gajni sen komence perdi. Se viaj manoj estas plenaj je io ŝatata, vi povas akcepti ion pli ŝatindan nur unue demetinte, kion vi tenas en ili.

Tiu regulo validas egale, kiu ajn la internacia lingvo. Se mi diskutas angle kun skandinavo, ĉar ni ne havas alian komunan komunikilon, mi devas rezigni multon miakulturan, ĉar tiuj tipaĵoj ne pasas tra la angla kanalo. Ekzemple la fakton, ke se unu el ni diros his secretary, la alia ne scios, ĉu tiu estas vira aŭ ina, dum france mi dirus son secrétaire, ‘lia (aŭ ŝia) sekretario’ kaj sa secrétaire, ‘lia (aŭ ŝia) sekretariino’. Aŭ la fakton, ke la distingo inter tu, ‘vi’ (se temas pri iu, kun kiu mi familiaras) kaj vous, ‘vi’ (se temas pri iu, kun kiu mi rilatas malpli familiare) nun perdiĝos, dum eble io simila ekzistas ankaŭ en la gepatra lingvo de mia kunparolanto. Ambaŭ do perdos ion por gajni la eblon komuniki.

Tio estas normala. Nenio valora riceviĝas senkoste. Se mi volas komuniki sur intergenta nivelo, mi devas pagi la prezon. Feliĉe, ĉi-koncerne, esperanto montriĝas bona lingvo durilate: unuflanke, ĉiu perdas malpli ol se alia komunikilo uziĝus; aliflanke, la lingvo estis konceptita por dividi la koston kiel eble plej egale inter la diversaj popoloj.

Ve! Praaj refleksoj ofte malhelpas tion kompreni. La familiara medio estas sekuriga, kaj seniĝi, eĉ nur momente, je ĝiaj apartaĵoj sentiĝas terure. Tial multaj esperantistoj provas gajni tutmondan esprimilon sen perdi la trajtojn de la nacia. Ili strebas al io neebla: interkultura lingvo, kiu estu iliakultura.

Mi ne scias, ĉu refoje elmergiĝas mia partieco, sed ŝajnas al mi, ke tio multe pli oftas ĉe francoj ol ĉe aligentanoj. Mi neniam renkontis ĉinan, rusan, britan aŭ usonan esperantiston, kiu postulis, ke esperanto havu absolute ekzaktan tradukon de tiu aŭ tiu tipe nacia koncepto, kiel mi konstante spertas ĉe francoj (memoru, kion ni diris pri timida). Aperas, ke anoj de tiuj popoloj pli konscias, ke alia lingvo ne povas havi saman signifsistemon kiel la propra, dum francoj perceptas en tiu diferenco mankon korektindan.