Выбрать главу

La timo perdi, kiu do karakterizas multajn francojn rilate al la havaĵoj de sia lingvo, ege influis esperanton. Multo internacie ne necesa, sed tipe franca, enŝteliĝis en la lingvon, nur – se mia hipotezo pravas – ĉar francoj ne komprenis la neceson rezigni iun nombron da francaĵoj por ĝui la pli altan nivelon de internacieco. Verŝajne tial ni diras magnetofono anstataŭ surbendigilo, verŝajne tial la ege franceca PIV rekomendas jahurto anstataŭ la reallingva jogurto, verŝajne tial ankaŭ multaj francoj sentas la mankon de pronomo familiara por ‘vi’, egala al la franca tu, kiel malfacile akcepteblan perdon, terure malriĉigan.

Ili ne komprenas, ke riĉi signifas, ne havi ĉion, sed havi multon. La angla, sen samsencaĵo al tu, estas ege riĉa lingvo. Krome, se la aliaj popoloj rezonus kiel la francoj, kiom da pronomoj ili rajte postulus enkonduki en esperanton! La indonezia estas eble la plej facila lingvo en la mondo por la meza terano (klare pli facila ol esperanto), sed ĝia facileco estas grandparte fuŝita por fremduloj nur pro tiu pronomo ‘vi’.

Parolante al nur unu persono, en esperanto, ni diras: kien vi volas iri? En la franca estas du ebloj: où voulez-vous aller? kaj où veux-tu aller? La distingo estas laŭ familiareco. Ankaŭ en la hebrea estas du formoj, sed la distingo ne rilatas al pli aŭ malpli alta grado de intimeco, sed al la sekso: vi diros lean ata roce laleĥet? se vi parolas al viro, lean at roca laleĥet? se al virino. La araba simile funkcias.

En la indonezia, la gamo inkluzivas sekson, aĝon, gradon de familiareco, gradon de respekto, socian relativan situon, ktp: sekve, por esprimi nian simplan vorton ‘vi’, al infano vi diros kamuengkau; al superulo bapak (sed ne se temas pri virino, tiam vi diros: ibu); al onklino bibi; al ŝoforo supir; al via patro ayah; al nekonata viro tuan; al viro iom konata saudara, ktp ktp: la listo per tio ne finiĝis! Indoneziano, kiu lernos esperanton, trovos nian vi pli facila, sed povos ankaŭ senti la ŝanĝon de lingvo kiel transiron el rafinita mondo al kruda, sennuanca. Nur iom post iom li konstatos, ke la nuancoj perditaj unurilate kompensiĝas per multaj aliaj ceterloke gajnitaj.

Se ĉi tiu libro povus helpi la francojn konscii, ke alpreni esperanton postulas rezignon je kelkaj propraĵoj favore al ĉies plejbono, kaj ke estus tre nejuste, se ĉiam la samaj popoloj devus cedi, kaj la samaj (francoj, latinidanoj) ricevi kontentiĝon, la peno verki ĉi tiun tekston estus vaste kompensata.

5. La arto de vortfarado

Simila vortfarado en malsamaj popoloj

La bezono, ke franca koncepto plej ekzakte esperantigeblu, ligita al nekompreno pri er-kombina sistemo grandparte bazita sur inkluzivado, kaj ne sur kontrastado, naskis tendencon alpreni novajn radikojn, dum ekzistis kunmetaĵo aŭ derivaĵo perfekte taŭga por esprimi la koncernan ideon. Tiu tendenco estas des pli bedaŭrinda, ĉar malsamaj lingvoj ofte sekvas similajn vojojn por kunmete vortfari. Ni vidis ĉi-supre, ke rilate al la divido en konceptojn, kulturoj ege diferencas, sed rilate al vortfarado ili ofte tre similas inter si: estas do io universala en la maniero konverĝi al unu nova koncepto deirante de du aŭ pluraj antaŭe formitaj. Alivorte, lingvoj el plej malsamaj familioj ofte sekvas egalajn modelojn en la kunmeta procezo.

Ekzemple tri malsamfamiliaj lingvoj povas esprimi la koncepton «bela», rilate al homo, per kombino de la eroj «bona» kaj «rigardi»: en la angla oni diras good-looking (← good, ‘bona’, look, ‘rigardi’, ing, multfunkcia finaĵo), en la ĉina haokan (← hao, ‘bona’, kan, ‘rigardi’), en la hebrea tov-mar’e (← tov, ‘bona’, mar’e, ‘rigardo’). Saman paralelecon oni retrovas en la hebreaj kaj ĉinaj nomoj de la manĝoj: la hebreaj aruĥat-boker kaj aruĥat-erev ekzakte respondas, respektive, al la ĉinaj zaofan kaj wanfan, al la esperantaj matenmanĝo kaj vespermanĝo. Tria ekzemplo: la vorto ‘hospitalo’, ‘malsanulejo’, rezultas el sama kunmeto en la tri historie senrilataj lingvoj germana (Krankenhaus ← krank, ‘malsana’, Haus, ‘domo’), hebrea (bet-ĥolim ← bet, ‘domo’, ĥolim, ‘malsanuloj’) kaj malaja-indonezia (rumah sakit ← rumah, ‘domo’, sakit, ‘malsanuloj’).

Por kompreni esprimojn tiamaniere formitajn, oni devas scii, ke vorto estas kvazaŭ la standardo aŭ ŝildo, kiu signas la teritorion, kaj ne la ĉirkaŭbarilo, kiu difinas ĝian tutan amplekson. Vortoj, kiel fervojo, orfiŝo, terpomo, flava febro, k.s. estas tute oportunaj, kvankam oni ne povas dedukti ilian signifon el la konsistigaj eroj. Ke ili ne starigas problemojn praktike, tion pruvas la fakto, ke oni neniam proponis neologismojn por ilin anstataŭi. La granda avantaĝo de tiaj formaĵoj estas, ke ili ege helpas memoron. Estas pli facile retrovi ion, kio situas je la interkruciĝo de du konataj vojoj, ol ion lokitan ie sur tereno, kie vojmontriloj mankas.

Tiu sistemo, kiun ĉiu lingvo uzas, jen multe, jen malmulte, funkcias bone nur, se oni rezignas pedantecon. Foje mi defendis la uzon de la vorto terkulturisto, kiun mi taksas pli konforma al la spirito de esperanto ol agrikulturisto, necesiganta la iom pezan radikon agrikultur, kaj eĉ ol agrokulturisto, kiun mi sentas nenatura: mi dubas, ĉu la vorto agro vere apartenas al la «reala lingvo»; mi neniam aŭdis ĝin. Sed mia kunparolanto diris, ke ni bezonas alian vorton, ĉar multaj «agrikulturistoj» ankaŭ bredas bestojn kaj do ne estas ĝuste ilin nomi laŭ nura terlaboro.

Sed kial imagi, ke terkulturisto estas «nur kulturisto de tero»? La vorto estas la standardo, kiu konigas la teritorion, sed tiu povas esti multe pli vasta, ĝi tre bone povas inkluzivi ankaŭ bestobredadon. Se temas pri persono, kiu ĉefe bredas, kaj nur apude kulturas kampeton, ni nomu lin bestobredisto. En malsanulejo, krom malsanuloj troviĝas ampleksa alia personaro: kuraca, flega, laboratoria, administra, farmacia, ktp. La fakto, ke tiom da lingvoj uzas la kombinon «malsanuldomo» por signi hospitalon, montras, ke la sistemo tre bone povas funkcii allasante pli malpli vastan nedifinitan marĝenon.

La ĉefa karakterizo sufiĉas por nomi la tutan signifkampon, kiun, fakte, finfine difinos la lingvouzo. Esperanto aparte taŭge funkcias tiukampe, pro la distingo, kiun ĝi ofte faras, praktike, inter kunmetita vorto kaj, se tiel diri, vorto akompanata. Estas interese konstati, ke, tiurilate, ĝi funkcias kiel la ĉina. Ekzemple ni diras orfiŝo por nomi vivantan fiŝon kun ora, oranĝa aŭ ruĝa koloro. Se ni volas paroli pri juvelo el oro kun la formo de fiŝo, ni diras ora fiŝo. Tio perfekte paralelas la ĉinan: jinyu, ‘orfiŝo’, jinde yu, ‘ora fiŝo’, kaj, se mi ne eraras, ankaŭ la anglan, kiu distingas inter goldfish kaj golden fish. Simile, la vojo, sur kiu pasas trajnoj, nomiĝas fervojo (ĉine tielu) kaj se ni volus paroli pri netrajna vojo, kiu estus farita el fero, ni nomus ĝin fera vojo (ĉine tiede lu). Ke vortoj estas kunmetitaj, tio tute ne ĝenas ilian precizan signifon. La tuta ĉina medicina terminaro konsistas el kunmetitaj vortoj. Ĝi ne kreas komunikproblemojn, kiujn evitus la okcidenta greklatina fakterminaro.