Выбрать главу

Eble iu kritikema leganto pensos: «Tiu aŭtoro kontraŭdiras sin. Li antaŭe diris, ke esperanto havas aliajn celojn kaj funkcion ol la naciaj lingvoj, kaj ke oni do ne uzu tiujn kiel modelojn por ĝi, sed nun li trovas, ke oni devus konformigi ĝin al nacia lingvo kiel la ĉina.»

Ne tion mi diris. Mi plu kredas, ke nia bona lingvo ne devas sekvi iun ajn nacian modelon: la ĉina formiĝis responde al la bezonoj de la ĉina popolo, same kiel la angla al tiuj de la brita, kaj la bezonoj, kiujn esperanto celas kontentigi, estas tute aliaj.

Mi nur volas emfazi jenon: se ni vidas, ke io ekzistanta en esperanto dekomence kaj plene akorda kun ĝia spirito retroviĝas ankaŭ en alia lingvo, kaj tie montriĝas efika, ni povas pli klare konsciiĝi, el tiu ekstera kazo, ke la koncerna trajto nialingva ne estas manko, aŭ fuŝo, kiun necesus ripari. Eble eĉ ĝi estas altvalora riĉaĵo, kiun ni riskus neglekti pro troa koncentriĝo sur la modeloj, kiuj ĉirkaŭas nin.

Pri la arto klare klarigi kaj kelkaj aliaj

Se oni ne konscias, kiel fekunde funkcias la er-kombina sistemo, dank’ al la kapablo de nia dekstra duoncerbo kompreni laŭ-elvoke, kaj se oni krome pedantas pri «la ĝusta vorto», oni emas pezigi la lingvon per ampleksa balasto el senutilaĵoj.

Ni konsideru la ekzemplon de la vorto klarigi. La rusa ob’jasnit’ (ob estas prefikso, -it’ infinitiva finaĵo, la radiko estas jasn-, ‘klara’), la ĉina shuoming (← shuo, ‘diri’, ming, ‘klara’), la nederlanda verklaren (ver estas verba prefikso), la svahilia kueleza (ku estas verba prefikso, la radiko elea signifas ‘klari’, ‘esti klara’) montras, kiel mondvaste natura estas la inklino esprimi per vortoj, kiuj formiĝas el aŭ per radiko signifanta «klara», la ideon «provi komprenigi aferon montrante, kiel ĝi estiĝis, prezentiĝas aŭ funkcias, donante detalojn pri ĝi aŭ malvolvante ĝiajn kaŝitajn aspektojn». Sed se, ne akceptinte, ke vortfarado procedas per elvokado, oni postulas difinon, oni konkludas, ke klarigi devas signifi «igi klara», kaj oni ne plu povas uzi la verbon en tiaj frazoj kiel «li klarigas ne tre klare, mi komprenas nenion» aŭ «lia klarigo ne estas klara».

Tial oni havas senton, ke en la lingvo mankas vorto, kaj oni enkondukas ekspliki. La eraro kuŝas en la ignoro, ke vorto esprimas multe pli ol la teorian signifon. Kion ĝi ne esprimas, tion konigas la kunteksto, aŭ ofte simple la frazostrukturo. Se mi diras: «li komunikas tre malbone, mi nenion komprenas», ĉiuj trovas la frazon akceptebla, kvankam en tiu preciza okazo la koncernato ne pli komunikas ol lia antaŭulo klarigis per siaj neklaraj klarigoj. En ambaŭ kazoj, ia verbo kiel «provas» aŭ «intencas» estas subkomprenata: li provas klarigi sed ne sukcesas, li provas komuniki sed ne komunikas.

Krome, ŝajnas al mi, ke x-igi ne egalas igi x. La unua akcentas la agon, la dua la rezulton. Li tute klarigis rilatas al lia peno komprenigi, t.e. al ĉio, kion li faris, por ke oni komprenu. Li igis tute klara esprimas la fakton, ke tiu peno sukcesis: nun ni komprenas.

Alia faktoro, ankaŭ devenanta de la francaj instru-tradicioj, eble agas ĉi-kaze. La franca lingvo estas tia, ke en ĝi oni laŭeble evitas ripetiĝon de la sama vorto. En lernejoj, oni instruas al infanoj belstili provante ne uzi plurfoje vortojn similsonajn. Pro tio, eble, kelkaj francoj, dezirante plibeligi esperanton, serĉis sinonimon al klarigi, por eviti la ripeton de klar en frazo kiel li klarigas ne tre klare.

Sed esperanto ne estas la franca, kaj kio estas kriterio de beleco en unu lingvo, ne nepre estas en alia. En la angla, tiu evito de sama vorto estas multe malpli atentata eĉ de plej bonaj verkistoj. Bela stilo dependas de la strukturado de la lingvo, de ĝiaj apartaĵoj, kaj senkritike transmeti stilprincipojn de unu lingvo al alia estas erare. En li klarigas ne tre klare oni povas percepti la belecon de aliteracio, se oni aliras la frazon liberigite de naciaj antaŭjuĝoj. Fakte, se oni vere enpenetris lingvon, tiagrade, ke oni pensas kaj sentas en ĝi, oni ne rimarkas multajn apartaĵojn, kiuj orelfrapas aliulojn. Neniu scias, kiel sonas la propra lingvo, ĉar neniu aŭdis ĝin el ekstere kiel aliaĵon. Mi konstatis ĉe francoj, kiuj plendis pri la troa ripetado de mal en esperantaj frazoj, ke ili ne rimarkas, kiom ofte la silabo /de/ revenadas en francaj. Frazo, kiel la plupart des détenus ont décidé de se débarrasser des … ‘la plimulto el la malliberuloj decidis seniĝi je la …’ enhavas sesfoje la sonon /de/ en dek vortoj, kio estas altega proporcio, sed franco aŭdanta ĝin tion eĉ ne perceptas.

Ofte, la ideo, ke al ĉiu nacilingva vorto devas respondi unu vorto esperanta, kreas eviteblajn problemojn, barante la esploron de la lingvo serĉe al plurvorta esprimo de la koncepto. Franca esperantisto, kun kiu mi babilis tiuteme, foje diris al mi: «Se klarigi signifas ‘expliquer’, kiel vi tradukas la francan clarifier, kaj se senkulpigi signifas ‘excuser’, kiel vi tradukas disculper

Tipa reago de homo, kiu bezonas unuvortan translingvigon de ĉiu unuvorta koncepto. Respondi estas facile, se oni liberigas sin de tiu senbaza regulo. Clarifier atentigas pri la rezulto, ne pri la ago. Ĝi do povas esperantiĝi per igi klara, igi pli klaraigi tute klara. Kaj disculper signifas ‘pruvi senkulpa’ aŭ ‘deklari senkulpa’. Kial do ne uzi senpere jen tiun, jen la alian esprimon, laŭ la vortigota penso?

«Nu, ĉu vi ne trovas tiujn formojn tro longaj?» mia kunparolanto malfide demandis. Refoje, estis facile respondi: ne. Tiuj estas pli longaj ol la respondaj francaj vortoj, sed se oni rigardas, ne la unuopajn vortojn, sed la frazojn aŭ eĉ, pli bone, la tekstojn, evidentiĝas, ke esperanto ne bezonas pli da tempo aŭ da papero ol la franca por esprimi la samajn ideojn, eĉ se oni devas kelkfoje uzi plurvortajn esprimojn. Unulokan longigon ja baldaŭ kompensos densigo aliloka. Esperanto prezentas multajn okazojn koncizigi, kiujn latinidaj lingvoj ne havas. Se kalkuli laŭsilabe, frate havas nur duonon de la longeco de fraternellement, kaj nia hispanigo estas agrable pli malpeza ol la franca traduction en espagnol. Je la nivelo de frazo, esperanto ofte estas pli mallonga ol la franca: la landaj asocioj decidis kunlabore agi enhavas malpli da silaboj (16) ol la franca traduko: les associations nationales ont décidé d’agir en collaboration (21).

Skemismo, naturalismo: ĉu akcepteblaj terminoj?

La prilingvaj ideoj, enŝovataj en la menson de la francoj ekde ilia infaneco pro la tradicia eduksistemo, alportis al esperanto pedantecon kaj nekomprenon pri inkluziveco, kiuj ne troviĝis en ĝi komence, kaj kiujn oni povas rigardi fremdaj al ĝia spirito. Tio siavice kaŭzis nenecesan grandiĝon de la radikaro.

La malfido al la kunteksto, al intuicio, al la elvoka potenco de er-kombinado eble spegulas la malfidon de Kartezio al la naturo kaj al la realo, al kiu li preferis penson, ideojn, logikajn ĉenojn, en kiuj ĉio estu senmanke preciza. Ree, temas pri la malfido, kiun la maldekstra duoncerbo nutras en si, en multaj popoloj, rilate al sia dekstra kunulo.