Выбрать главу

Kiel vi scias, oni kutimas nomi skemeca la skolon, kiu preferas esprimi la konceptojn surbaze de jam ekzistanta radikaro, kaj naturalisma tiun, kiu preferas ĉerpi la vortojn el la aliaj lingvoj. Tiujn terminojn mi opinias misgvidaj.

Ni vidis pli supre, ke, se juĝi laŭ esploroj pri la lingvoformiĝo ĉe infanoj, la eraroj de fremduloj kaj la homa parolmaniero ĝenerale, regula aranĝo de paroleroj estas plej natura rimedo vortigi siajn pensojn kaj sentojn. Fremdulo, kiu, france, diras irrésolvable, ‘nesolvebla’, anstataŭ la ĝusta vorto insoluble, aŭ, angle, ununderstandable, ‘nekomprenebla’, anstataŭ la ĝusta incomprehensible, tute ne skemas, sed lasas la naturajn leĝojn de lingva esprimado mem formi la vorton. Nur subpremante la naturan vorton li sukcesas asimili la oficialan, kaj tiu konstato validas ankaŭ pri la infanoj: nur luktante kontraŭ sia natura vortfarado, ili ellernas paroli la ĉirkaŭan lingvon, koste de konstanta media korektado.

La diferenco inter la du manieroj aliri la riĉigon de la esperanto-vortaro ne estas, ke unu procedas nature kaj la alia skeme, sed ke unu ĉerpas el ekstere, dum la alia ĉerpas el la propra bazo. Estus pli honeste nomi tiujn skolojn, aŭ tiujn konceptadojn, elekstera kaj elinterna. Se oni observas parolan esperanton, oni ja renkontas multajn formojn, kiuj ne troviĝas en vortaroj, sed kiujn homoj spontane uzas. Ekzemple, mi ofte aŭdis homojn diri surbendigilo anstataŭ la oficiala magnetofono, piedpilko anstataŭ futbalo, aŭ buŝtradukisto anstataŭ konferenca interpretisto.

Ke tiaj formoj nature aperas, estas evidente. Uzi por tiu sistemo vorton, kiu subkomprenigas volan preparadon, fakte neekzistantan – skemi ja postulas konscian aktivigon de la intelekto – kaj por la kontraŭa sistemo vorton, kiu elvokas naturon, dum naturo agas ne konscie, kaj fakte temas pri konscie farita, intelekte decidita, ne speciale natura transprenado el ne speciale naturaj lingvoj, estas malhelpi klaran rigardon al la situacio. Estas miksi subjektivan juĝon kun objektiva priskribo. Estas, fakte, renversi la realon, nomante la agadon de unu duoncerbo per la karakterizo de la alia, kaj reciproke. Tamen, la agantaj faktoroj, la konsekvencoj de la elekto de tiu aŭ de la alia sistemo, same kiel la historiaj, sociaj kaj psikologiaj kaŭzoj de la prefero por unu aŭ por la alia meritas pli objektivan konsideron.

Neniam estas saĝe kontraŭi naturon en kazoj, kiam ĝin sekvi malbonfaras al neniu. Rilate riĉigon de la vortprovizo, laŭiri la naturan vojon estas ankaŭ pli justi al la plimulto. Ju pli da novaj radikoj, des pli da malfacilaĵoj por la homoj ne naskitaj en la vortfonta gento. Malegaleco tiel kreskas inter la popoloj kaj la sociaj tavoloj rilate al lern- kaj uz-facileco.

La tendenco ĉerpi novajn radikojn el ekstere estas des pli stranga, ĉar esperanto estas, kiel ni vidis, aparte riĉa lingvo, en kiu sinonimoj abundas. Mi jam prezentis pri tio ekzemplojn, sed bonvolu permesi, ke mi aldonu plian. Multaj esperantistoj tion ja ne konscias, kaj estas utile per plurfoja reveno trabati vojon por la vero tra iliaj antaŭjuĝoj. La koncepto, por kiu la franca havas nur la du (malsamnuancajn) vortojn camarade kaj compagnon, povas esprimiĝi en esperanto per tuta serio da vortoj: kamarado, kunulo, kuniranto, kunvojaĝanto, vojkunulo, samsortulo, kunvivulo, kunvivanto, samlaborulo, samvojulo, ktp. Ĉe tia abundo, la vorto kompano, kiun ekzemple de Diego uzas en sia traduko de la verko de Jack London Norda Odiseado (Chapecó: Fonto, 1988, p. 43), aperas absurda balasto. Kial devigi la leganton traserĉi glosaron aŭ vortaron, se la saman sencon eblas esprimi per la normala lingvo?

Iuj kelkfoje asertas, ke al vortoj, kiel la ĉi-supre prezentitaj, mankas ia poezia, korvibriga etoso. Tion povas diri nur homoj, kiuj ne bone konscias, kio estas la nuna, reala esperanto. Se jes, ili perceptus, ke por la plimulto el ĝiaj uzantoj vorto kiel kompano estas plej frosta fremdaĵo, morta sonĉeno vekanta neniun eĥon, multe pli senharmonia kaj malpoezia ol vortoj formitaj el la normala stoko, kiu, pro jardekoj da uzado, akiris propran vivon. Kaj ili trovus trafan esprimon kadre de la kutima lingvo. Laŭ la kunteksto, tio povus esti, ekzemple, kunpanulosampanulo, kiu spegulas la originan sencon de compagnon, compañero, companion, sed ankaŭ, depende de la situacio, kunfumanto, samteulo, kunvinulo, kunpaŝanto, kunlaculo, voj(aĝ)frato aŭ iu ajn alia kombino de taŭgaj elementoj. Cetere, se la franca, lingvo tute taŭga por literaturo, perfekte bonfartas kun nur compagnon, kial nia kunulo ne sufiĉus al ni?

Pri patrino, ejo kaj kelkaj pensigaj eraroj

Miaopinie, la neglekto de tiuj internaj latentaĵoj favore al prefero ĉerpi el ekstere kontraŭas la spiriton de la lingvo. Ke esperanto baziĝas sur la principo kunglui erojn por vortformi, tion elokvente pruvas la aranĝo de niaj vortaroj.

Tion bele ilustras ankaŭ la vorto patrino. En la ega plimulto el la lingvoj, eĉ la t.n. izolaj kaj aglutinaj, tiu fundamenta koncepto vortiĝas per aparta, nederivita formo. En nia lingvo ĝi postulas derivaĵon. Tiu apartaĵo des pli emfazas la fundamente gravan rolon de er-kombinado en esperanto, ĉar la radiko mama estas eble la sola, al kiu prave aplikiĝas la kriterio «internacieco» aludita en la 15ª regulo de la fundamenta gramatiko: oni diras mama en la ĉina, mamma en la bengalia, mama en la haŭsa, mama en la svahilia, ktp. Kaj ĉu ne estus saĝe konsideri, ke la situacio ŝanĝiĝis depost la zamenhofa tempo, kaj ke multaj popoloj, kiuj liaepoke ne partoprenis en la internacia vivo, nun aktive rolas en ĝi, tiel ke la koncepto «fremda vorto» aliiĝis? (La 15ª regulo ja parolas pri vortoj, kiuj intersimilas «en la plimulto el la lingvoj».)

Ĉar mi tuŝas la temon de tiu 15ª regulo, mi faru konstruan proponon. Kial ni ne decidu, ke ĝi aplikiĝos nur, kiam la vorto respondos al objektiva kriterio? Tia kriterio povus esti, ke la radiko ekzistu, samsence, en kvin ne-hindeŭropaj lingvoj. La turka, la hebrea, la indonezia, la hungara, la japana, la finna kaj aliaj ja akceptis multajn origine okcidentajn vortojn. Ĉu demokratio ne postulus tian kontrolon antaŭ ol ni rigardu vorton internacia? Same, kiam koncepto montriĝas malfacile vortigebla, kial ni ne organizu esploron en la diversaj lingvoj, ĉefe tiuj, kiuj funkcias kunmete? Ofte, oni tiel trovas solvon al problemo unuavide nesolvebla.

Sed ni revenu al la vorto mamao. Fakte, kvankam ĝis nun neniam uzata, ĝi apartenas al la lingvo laŭ tiu 15ª regulo de la fundamenta gramatiko. Oni povas suspekti, ke la neuzo de tiu laŭfundamente ĝusta vorto havas profundajn psikologiajn kialojn, kies esploro sendube ĵetus interesan lumon sur la konsiston de la esperanto-kolektivo. Estu kiel ajn, la ekzisto de derivado ĉe tiel baza vorto kiel patrino substrekas, kiel radikale esperanto emas ekspluati la eblojn de er-kungluado.

Mi ne neas, ke eleksterismo havas sian rolon en la internacia lingvo, sed tiu rolo estas pli supraĵa, malpli esenca ol elinternismo. La spontana evoluo, kiu kondukis al la ĝenerala uzo de komputilo, kun sencoŝanĝo de la radiko komput, kaj la abundo, en parola esperanto, de «fuŝaj» – laŭ la oficialaj kriterioj – formoj kiel teatrejo (vd la programon de la pekina kongreso), parlamentejo, kuntribui, medikaĵo, ktp ilustras la forton de la er-kombinaj tendencoj nialingve. Similaj faktoj pravigas la opinion, ke tiu trajto pli karakterizas la esencan spiriton de la internacia lingvo ol ĉerpemo elekstera.