Выбрать главу

Czernicka enkuris spiregante, kun ruĝo sur la malhelaj vangoj, kun la manikoj suprenvolvitaj ĝis la kubutoj.

— Mia kara Czernicka! Mi petas vin, prenu Elfon, kaj li restu tie ĉe vi, en la vestejo, por ĉiam. Li ŝiras miajn puntojn, enuigas min…

Kiam la servistino sin klinis por preni la hundon, sur ŝiaj mallarĝaj lipoj glitis stranga rideto. Estis en ĝi iom da sarkasmo, iom da malĝojo. Elf ekmurmuris, reiris kaj volis forkuri de la ostaj manoj, lin kaptantaj, sur la genuojn de sia sinjorino. Sed sinjorino Evelino delikate forpuŝis lin, kaj la ostaj manoj tiel forte lin kaptis, ke li ekpepis. Czernicka dum unu momento fiksis rapidan rigardon sur la vizaĝo de la sinjorino.

— Kiel netolerebla fariĝis Elf… — murmuretis ŝi ne sen ŝanceliĝo en la voĉo.

— Netolerebla! — ripetis sinjorino Evelino kaj kun gesto de malkontenteco aldonis: — Mi ne komprenas plu, kiel mi povis tiel ami tian tedan estaĵon…

— Li estis iam tute alia!

— Ĉu ne vere, Czernicka, li estis tute alia? Li estis iam belega. Kaj nun…

— Nun li fariĝis enuiga…

— Terure enuiga… Prenu lin en la vestejon, kaj li ne montru sin plu en la ĉambroj. Czernicka estis jam ĉe ia sojlo, kiam ŝi ree ekaŭdis:

— Kara Czernicka!

Ŝi returnis sin kun humila rapideco kaj flata rideto.

— Kaj nia knabino.?

— Ĉio estos farita laŭ viaj ordonoj, sinjorino. En la banejo la bano jam estas preta, Paŭlino banos Helkan…

— Fraŭlinon! — kvazaŭ nevole interrompis sinjorino Evelino.

— Fraŭlinon… Mi tranĉas vesteton el la blua kaŝmiro, tiu en la komodo…

— Mi scias, scias…

— Kazimirino kuris en la butikon de ŝuoj, Janowan mi sendis en la magazenon de preta tolaĵo… la vesteton mi dume almenaŭ duonkudros: mi nur petas vin, sinjorino, pri puntoj, rubandoj kaj mono por ĉio.

Da puntoj, rubandoj, tuloj, gazoj, kaŝmiroj, atlasoj multe estis en la ŝrankoj kaj komodoj, plenigantaj kelke da ĉambroj de la vasta kaj bele aranĝita somerdomo de sinjorino Evelino. Czernicka sufiĉe longe malfermis kaj fermis la ŝrankojn kaj tirkestojn, ne ĉesante eĉ dum unu minuto premi en la mano bankan bileton de alta valoro. Poste en la vestejo oni aŭdis grandan bruon de akra marĉandado kaj aĉetado; poste granda parto de objektoj, elprenitaj el la ŝrankoj kaj komodoj, kaj parto de la valoro de la banka bileto malaperis en senfunda kofro — persona propraĵo de la ĉambristino. Fine, kun serena vizaĝo, videble kontenta de la profito, ricevita de la veno de la orfino en la domon, ŝi komencis rapide duonkudri kaj fiksi per pingloj la rapide preparatan veston. Nur en la sekvanta tago tajloroj, ŝuistoj kaj kudristinoj devis komenci la efektivan laboron por la vestaro de la fraŭlino. Dume la fraŭlino jam banita kaj kombita, sed ankoraŭ en dika ĉemizo kaj nudpieda, sidis en la ĉambro de Czernicka sur la planko kaj inter plej koraj karesoj kun Elf ŝajnis forgesi pri la tuta mondo.

Pri la tuta mondo forgesis ankaŭ sinjorino Evelino, dronanta en profunda medito. La mediton nenio plu interrompis nun. En la vasta salono, brilanta de la speguloj, pentraĵoj kaj puncaj damaskoj, regis profunda silento. Tra la duonmalfermitaj pordokurtenoj oni povis vidi kelke da pli grandaj kaj pli malgrandaj ĉambroj, ankaŭ dronantaj en silento kaj duonlumo. La oblikvaj radioj de la subiranta somera suno, penetrantaj tra la fendoj de la mallevitaj tabuletkurtenoj, glitis tie ĉi kaj tie sur la muroj, tapiŝoj kaj oritaj kadroj de la pentraĵoj. De ekstere flugis odoroj de la florantaj rozujoj kaj pepado de la birdoj; pli profunde, en la manĝoĉambro, mallaŭte sonoris la teleroj, dismetataj por la vespermanĝo.

Sinjorino Evelino meditis pri sia malfeliĉo. Ŝi tute ne trograndigis, pensante, ke ŝi estas tre malfeliĉa. Efektive, vidvino jam de multaj jaroj, sen infanoj, posedanta koron varmegan, sola, ŝi eĉ ne estis sufiĉe riĉa, por ke ŝi povu ĉiam vivi tie, kie la vivo prezentis al ŝi plej multe da allogoj kaj malplej multe da malĝojo kaj enuo. Ŝia posedaĵo estis, vere, sufiĉe granda, tamen diversaj monaj aferoj alforĝis ŝin iufoje por iom da tempo al loko tiel malbela, malĝoja kaj enuiga, kia estis Ongrod. Precipe en la nuna momento en la bela kaj vasta bieno, kiun ŝi posedis en la ĉirkaŭaĵo de Ongrod okazis io eksterordinara. Estis tie iuj kontraktoj farotaj, ŝuldoj pagotaj, neeviteblaj elspezoj por la mastrumo — kaj ĉio ĉi senigis sinjorinon Evelinon je la ebleco, forveturi eksterlandon, aŭ almenaŭ loĝi en la plej granda urbo de la lando. Ŝi pasigis ĉi tie jam du jarojn, jarojn malfacilajn kaj lacigajn. Fremda por ĉio kaj por ĉiuj, ĉirkaŭata de la prozaj vidaĵoj de malgranda urbo, sopiranta al altaj artistaj ĝuoj, kiuj estis ĝis nun la plej granda allogo de ŝia vivo kaj je kiuj ĉi tie ŝi kompreneble estis tute senigita, ŝi vivis kiel ermitino, fermita en sia somerdomo kun siaj pentraĵoj, fortepiano, Czernicka kaj Elf. Ŝia vivo ĉi tie estis tiom pura kiom malĝoja, tamen la trankvilo de la konscienco ne estis kompleta. Ŝi faris nenion bonan kaj riproĉis tion al si ofte kaj akre. La deziro fari bonon estis unu el la plej vive vibrantaj kordoj de ŝia animo. La bonfarado atingis ĉe ŝi gradon de pasio kaj multfoje, multfoje en la vivo alportis al ŝi moralajn ĝuojn, anstataŭantajn la feliĉon, kiun ŝi renkontis neniam. Sed… estis tiel aliloke. Ĉi tie ŝi eĉ ne sciis, kiel kaj kion fari por satigi la plej profundan bezonon de sia nobla koro. Vere, de tempo al tempo, al tiuj aŭ al aliaj ŝi donis malavarajn almozojn, sed tio ne plenigis ŝian tempon, ne kontentigis la koron kaj la konsciencon. Ŝi kutimis al la bonfarado de la grandaj urboj, laborema, agema, plenumata sub la direkto de kleraj pastraj gvidantoj, kiuj kondukis la bonfarantojn al la subtegmentoj de altaj domoj, en la subterajn mallumajn loĝejoj, en la rifuĝejojn kaj azilojn, al la tabloj kun arĝentaj pladoj, lokitaj en la vestibloj de la preĝejoj ktp. Manko de la manieroj tiel bonfari turmentis ŝin kaj verŝis unu guton plu en ŝian maldolĉan pokalon. Subite en Ongrod oni fondis societon de tiel nomataj bonfaremaj virinoj. Sinjorino Evelino, kiel la plej riĉa kredeble loĝantino de la urbo, estis invitita partopreni en la aĝado de la societo. Tio estis la unua ĝojo, kiun ŝi ĝuis post dujara soifo. Ŝi do povos fari bonon! La fortoj de la koro, da kiuj ŝi tiom sentis en si, trovos por si forfluon! Ŝia okulo verŝos ankoraŭ, kiel iam, larmojn de la kompato kaj kortuŝeco, vidante la homan mizeron! Ŝiajn orelojn karesos dankaj kaj benaj vortoj de tiuj, inter kiuj ŝi aperos kiel anĝelo de helpo kaj konsolo! Ŝi tuj venis al la alvoko. Oni montris al ŝi la kvartalon de la urbo, kie ŝi devis serĉi la mizerulojn. Ŝi serĉis. Serĉante ŝi venis foje en la domon, loĝatan de la familio de la masonisto, kaj ekvidis Helkan. La infano sin prezentis al ŝi en pentrinda pozo; ĝi ludis, ŝajnas, kun hundo aŭ kato, aŭ eble ĝi sidis antaŭ la sojlo de la domo kaj ĝiajn harojn kombis la sunaj radioj; aŭ eble, mirigita de la apero de kaleŝo, ĉevaloj kaj bela eleganta sinjorino, haltis ĉe la sojlo kiel ŝtonigita kaj fiksis sur ŝi siajn pupilojn, en kiuj ŝi ekvidis la varmegan bluon de la itala ĉielo — unuvorte, ĝi tuj ŝajnis al ŝi neordinara kaj bela. Ŝi almetis siajn lipojn al la vangoj de la infano, sur kiuj estis ankoraŭ restaĵoj de ĵus manĝita gria supo kun lardo; sed malgraŭ tio ŝia koro komencis bati pli vive, kaj ĉe la sono de la vorto: «orfo!», dirita de Janowa, larmo de kompato kaj kortuŝeco aperis en ŝiaj okuloj. Ŝi ekdeziris la infanon, ŝi ekdeziris ĝin kiel sian ekskluzivan propraĵon, kun entuziasmo kaj forto de animo pasia kiel vulkano, kaj sola kiel ŝipo, eraranta sur la maraj vastaĵoj dum ventego… Nun la objekto de ŝiaj deziroj jam estis sub ŝia tegmento. Oni donis ĝin al ŝi por ĉiam kaj, vere, sen malfacilaĵoj! Nun, amante la infanon, ŝi trankviligos sian sopirantan animon, kontentigos sian konsciencon, kiu ordonas al ŝi fari bonon!… Sed kie ĝi estas, la bela infano? Kie estas la anĝelo de la konsolo kaj trankviligo, sendita de la Providenco? Kial Czernicka ne alkondukis ŝin ankoraŭ? Mizerulino! Kredeble ŝi ankoraŭ ne estas vestita! Sed certe ŝi jam estas lavita kaj banita. Ni iru en la ĉambron de Czernicka ĉirkaŭpreni, kisi la infanon, karese alpremi ĝin al la koro…