Выбрать главу

Ŝi salte leviĝis de la kanapo, kuris tra la salono kaj en la mezo de la vojo, kun la manoj krucitaj sur la brusto, haltis. En la kontraŭa pordo Czernicka aperis, kondukante je la mano Helkan, sed kiel ŝanĝitan! Kia metamorfozo! La blanka papilio kun kunmetitaj flugiletoj fariĝis brila kolibro. Ruĝaj rubandoj, kvazaŭ plumoj aŭ flugiletoj, varie kolorigis la bluan veston. El la lanugo de la blankaj puntoj sin eligis rondaj piedetoj en malvastaj ŝtrumpetoj, delikataj kiel aranea reto, kaj malaperantaj en malgrandaj bluaj ŝuoj; la fajraj haroj kombitaj, parfumitaj, estis kunigitaj per testuda buko. Timigita kaj ravita de la eleganta vesto, ebriigita de la bonodoro, eliĝanta el ŝiaj haroj kaj puntoj, Helka staris ĉe la sojlo de la salono kun plora grimaco sur la lipoj. Timante ĉifi la veston, ŝi disetendis en la aero siajn malgrasajn brakojn; ŝiaj nekuraĝaj kaj malsekaj okuloj jen sin mallevis al la luksaj ŝuetoj, jen levis sin al la vizaĝo de sinjorino Evelino. Sinjorino Evelino saltis al la infano kaj, ĉirkaŭpreninte ĝin, nur nun komencis ĝin kovri per varmegaj kisoj. Poste ŝi kondukis Helkan en la manĝoĉambron, kie ŝi sidiĝis kun ŝi ĉe la tablo kun bela porcelano kaj bongustaj frandaĵoj. Post duonhoro Czernicka, eniranta en la manĝoĉambron, trovis Helkan sidanta sur la genuoj de la nova zorgantino kaj jam tute intima kun ŝi. La ekstrema boneco kaj sentema koro de sinjorino Evelino rapide verŝis en la koron de la infano kuraĝon kaj konfidon. Kun vangoj iom ŝmiritaj per graso, sed ĉi tiun fojon ne per gria supo kun lardo, sed per kuko kaj konfitaĵoj, ŝi etendis sian malgrandan fingreton al diversaj objektoj, ĝis nun nekonataj, kaj demandis pri ilia nomo.

— Kio estas tio, sinjorino, kio?

— Taso — respondis sinjorino Evelino.

— Tasjo… — kun iom da peno ripetis Helka.

— Kaj france: la tasse.

— Tas, tass, tas-tas-tas! — pepis Helka.

La virino kaj la infano ŝajnis estaĵoj perfekte feliĉaj. Czernicka kun sia glaso da teo, forlasante la manĝoĉambron, ridetis laŭ sia ordinara maniero, iom sarkasme, iom melankolie.

Tia estis la unua tago de la estado de Helka en la domo de sinjorino Evelino, kaj ĝin sekvis longa vico da tagoj similaj aŭ eble ankoraŭ pli feliĉaj por la virino kaj por la infano. Ili amuziĝis bonege. En la someraj monatoj tra la bela ĝardeno, ĉirkaŭanta la somerdomon, de la mateno ĝis la vespero preskaŭ flugis la knabineto, simila al varikolora kolibro. Malgrandaj ŝiaj piedoj, en elegantaj ŝuetoj kuris sur sablitaj vojetoj ĉirkaŭ bedoj, plenaj de floroj; ŝia kapo kovrita de la oraj haroj kaj ornamita per floroj glitis super la malaltaj grupoj de verdaĵo, kvazaŭ superaera, anĝela fenomeno. La pepado kaj rido de la infano sonis malproksimen, ĝis trans la ferajn kradojn, apartigantajn la ĝardenon de la eksterurba strato. Sinjorino Evelino, sidante sur la vasta bela balkono, dum tutaj horoj forgesis pri la libro, tenata en la mano, sekvis per la rigardo la subtilan, malpezan, elegantan estaĵon, kaptis per la orelo ĉiun sonon de ŝiaj pepado kaj rido, kaj iufoje ŝi kuris malsupren de la ŝtuparo de la balkono kaj komencis persekuti ŝin sur la vojetoj de la ĝardeno. Tiam dum la infana ludo, al kiu ŝi ŝajnis sin doni per la tuta koro, oni povis plej bone rimarki, kiom da fortoj kaj da vivo estis ankoraŭ en ĉi tiu jam nejuna virino. Ruĝiĝis ŝiaj vangoj, la nigraj okuloj brulis, la talio ricevis infanan graciecon kaj flekseblecon. La persekuto finiĝis ordinare tiamaniere, ke Helka sin ĵetis sur la kolon de sinjorino Evelino; sekvis reciprokaj karesoj kaj longa sidado sur la herba tapiŝo, inter floroj, el kiuj ili kunmetis bukedon kaj kronojn. Trans la feraj kradoj la pasantoj ofte haltis, penante tra la truoj vidi la belan grupon. Ĝi ŝajnis tiom pli bela, ke ĝia fono estis palaceto, pentrinde blanka meze de la ĝardeno, tiom pli kortuŝanta, ke oni sciis, ke la virino ne estas la patrino de la infano. La du estaĵoj, fremdaj per la sango kaj tiel intime kunigitaj, faris plej grandan impreson dum la blankaj vintraj tagoj, kiam ili eniradis en la plenplenan preĝejon de la urbo. Al la etulino, tuta en atlasoj kaj cignaj lanugoj, kaj al la virino, en zibeloj kaj veluro, sin turnis tiam kelke da miloj da homaj okuloj. La infanon, nun ĉiam ruĝan kaj ridetantan, oni komparis kun rozo, eliĝanta el sub la neĝo; sed kian komparon oni povis trovi por la zorgantino? Oni nomis ŝin simple sankta! Per tia zorgo kaj amo ĉirkaŭi infanon fremdan, de malalta deveno, orfon! Tiel uzi sian riĉaĵon, — vere, tio estis inda de admiro. Kaj efektive ĉiuj admiris sinjorinon Evelinon, ĉiufoje, kiam ŝia serena kaj meditema vizaĝo pasis tra la flanka navo de la belega templo; Janowa, staranta ĉe la pordo puŝata de entuziasmo, per la tuta forto de siaj ambaŭ kubutoj dispuŝis la popolamason, brue falis sur la genuojn, dronigis sian rigardon en la videbla por ŝi supro de la granda altaro, kaj viŝante per la maniko de sia festa kaftano larmojn sur la ruĝa vizaĝo, preĝis preskaŭ laŭte:

— Kaj la eterna feliĉo lumu al ŝi dum jarcentoj de jarcentoj, amen.

Sendisiĝaj tage, ili ne forlasis unu la alian ankaŭ nokte. La malgranda, el nuksarbo skulptita lito de Helka, vera majstroverko de la lignaĵista arto, estis lokita senpere apud la lito de sinjorino Evelino. En ĝi, senvestigita per la propraj manoj de la zorgantino kaj vestita per batista nokta ĉemizeto, Helka ekdormis ĉiutage sur delikata tolaĵo, kovrita per brodaĵoj. Serena, ridetanta dormo de perfekte feliĉa estaĵo! Sinjorino Evelino, kuŝigante ŝin por la dormo, faris super ŝi en la aero la signon de la kruco, kaj kiam Czernicka dismetis ia litkovrilon en pentrindajn drapiraĵojn, la sinjorino diris:

— Kiel bela ŝi estas, kara Czernicka!

— Kiel anĝeleto — respondis la ĉambristino.

Iufoje Helka, ankoraŭ ne dormanta, aŭdis la interparoladon, kaj el la blankaj lanugoj de la lito eksplodis infana rido, interrompata de ekkrioj:

— La sinjorino estas pli bela, pli bela, pli bela!

— Kion ŝi deliras, Czernicka! — kun profunda kontenteco ridetis sinjorino Evelino.

— Kiel saĝa estas la infano! Kiel ĝi amas vin! — miris Czernicka.

Samtempe, dum tutaj tagoj kaj vesperoj, en la salono, ĝardeno kaj dormoĉambro preskaŭ seninterrompe havis lokon la eduko de Helka. Sinjorino Evelino instruis ŝin paroli france, gracie paŝi, sidi kaj manĝi, bele vesti la pupojn, gustoplene kunmeti la kolorojn, sin kuŝigi por la dormo en ĉarma pozo, kruci la manojn kaj levi la okulojn al la ĉielo dum la preĝo. Ĉiuj ĉi instruoj estis donataj kaj akceptataj en perfekta reciproka harmonio kaj amikeco. En ludoj kaj ŝercoj la infano kleriĝis rapide kaj gaje: post unujara restado en la domo de la zorgantino, Helka jam flue babilis france, sciis memore multajn francajn preĝojn kaj versaĵojn. Kiam ŝi kuris, iris aŭ manĝis, Czernicka, rigardante ŝin, diris kun admiro al la sinjorino:

— Kiaj movoj! kia gracio! Vere, oni povus pensi, ke la fraŭlino naskiĝis en palaco!…

— Donaco de Dio, mia Czernicka — respondis sinjorino Evelino.

Sed la plej grandan admiron de sinjorino Evelino kaŭzis la eksterordinara sento pri la belo, kiu sin montris en ŝi pli kaj pli klare. Efektive, Helka ricevis inklinon al la elegantaj kaj belaj objektoj, inklinon, preskaŭ similantan al pasio. Plej malgrandan disonancon de la koloroj ŝi tuj rimarkis, plej subtila tavolo de polvo sur la planko ekscitis ŝian abomenon. Ŝi jam bonege taksis la gradon de la beleco de ĉiu meblo; kiam ŝi estis laca kaj volis ripozi, ŝi sciis elekti kaj montri al la mastrino de la domo la plej komfortan meblon; kelke da fojoj ŝi verŝis maldolĉajn larmojn, kiam oni alportis al ŝi ŝuetojn ne tiel belaj kiel tiuj, pri kiuj ŝi revis. Sinjorino Evelino kun plezuro rigardis la rapidan evoluon de la estetikaj inklinoj de la infano.

— Mia Czernicka — diris ŝi — kian emon ŝi havas al ĉio, kio estas bela, kian delikatan naturon kaj sentemon al ĉiu tuŝo de la ekstera mondo! Dio mia, se mi povus preni ŝin kun mi Italujon! Kiel feliĉa estus la etulino sub la bela itala ĉielo, en la dolĉa klimato, inter la belegaj vidaĵoj de la itala naturo…