Выбрать главу

La revo, veturi kun Helka Italujon, plifortiĝis ankoraŭ en sinjorino Evelino, kiam iutage ŝi malkovris en la infano talenton, rimarkindan, grandan talenton por la kantado. Helka finis tiam jam sian okan jaron kaj estis en la domo de sinjorino Evelino preskaŭ tri jaroj. Foje, en serena aŭtuna tago, Helka por unu momento lasita sola, sidis sur la balkono inter amaso da kusenoj, alportitaj tien por ŝi, kaj ornamante pupon, preskaŭ same grandan kiel ŝi mem, sed ankoraŭ pli lukse vestitan, kantetis unu el la multenombraj francaj kantoj, kiuj ŝi sciis memore. Iom post iom tio fariĝis vera kantado; la pupo falis el ŝiaj manoj sur la kusenojn, kaj Helka, turninte la okulojn al la ĉielo, kun la manoj krucitaj sur la brusto, laŭte kaj plende kantis:

Le papillon s’envola. La rose blanche s’effeuilla. La la la la la la la…[6]

Ŝia voĉo estis pura kaj forta. En la varmege amata kaj karesata infano vekiĝis sendube kora sentemo kaj kompatemo, ĉar la malĝojan historion de la rozo ŝi kantis kun tia ama sento, ke ŝia eta brusto leviĝis alte kaj sur la malhele-oraj okulharoj ekbrilis larmo. Sinjorino Evelino, nevidate observanta ŝin tra la fenestro de la salono, dronis en admiro kaj de tiu tago komencis dum la vesperoj instrui al ŝi la muzikan arton.

Ĉiuvespere en la malgranda ĉambro de Czernicka lampo brulis sur la tablo, la murhorloĝo unutone tiktakis super la senfunda kofro, post kurtenoj estis videbla lito, simple aranĝita. Silente estis tie. Tri kudristinoj dormetis super sia laboro aŭ mallaŭte, mallaŭte murmuretis en la najbara ĉambro: el la profundo de la domo, el la salono flugis apartaj, longaj tonoj de la fortepianaj klavoj, tuŝataj unu post alia. De tempo al tempo eksonis: f, g, h ktp, laŭte elparolata de sinjorino Evelino; iufoje gamo de infana rido ĵetis kelke da arĝentaj tonoj, aŭ estis aŭdebla infana kanto, mallaŭtigita de la interspaco:

La rose blanche s’effeuilla. La la la la la la la…

Sur la hela fono, lumigita de la lampo, la figuro de la ĉambristino, alta, maldika, en malvasta vesto, kun la kombilo, alte superstaranta la kapon, prezentis malhelajn kaj akrajn konturojn. Ĉe ŝiaj pledoj, sur mola, bela piedkuseno, kuntiriĝinta kaj malgaja kuŝis Elf. Ŝiaj sekaj brakoj, en malvastaj manikoj kaj ŝiaj longaj, ostaj manoj rapide kaj lerte sin movis super la teksaĵo, kuŝanta sur la genuoj. Ŝi kudris diligente, sed ĉiufoje, kiam la sonoj de la leciono alflugis al ŝi de la salono, ŝia nuba rigardo sin turnis al la hundo, kuŝanta ĉe ŝiaj piedoj; ŝi tuŝis lin delikate per la ekstremo de la piedo kaj kun la ordinara rideto diris:

— Ĉu vi aŭdas? Ĉu vi memoras? Ankaŭ vi iam estis tie!

Baldaŭ poste plenumiĝis la deziro de sinjorino Evelino; la stato de la monaj aferoj permesis al ŝi veturi eksterlandon por kelke da monatoj; ŝi prenis kun si Helkan; la infano petis la permeson kunpreni Elfon. Ankaŭ Czernicka forveturis kun ili.

* * *

Post kelke da monatoj, en bela somera tago, la somerloĝejo de sinjorino Evelino, duonmorta dum ŝia foresto, reviviĝis. En la ĝardeno floris belaj astrofloroj kaj levkojoj, en la salono brilis la speguloj kaj damaskoj, en la manĝoĉambro mallaŭte sonoris la vitraj kaj porcelanaj vazoj. Sinjorino Evelino sidis en la salono, profunde meditanta, iom malĝoja kaj sopira. Helka ne estis apud ŝi, sed el la profundo de la domo, el la vestejo de tempo al tempo flugis sonoj de ŝia gaja voĉo kaj rido. Czernicka, sidante sur la planko de la vestejo, malfermis la valizojn, elprenante el ili sennombraj objektojn, destinitajn por sennombraj uzoj; tri kudristinoj kaj Janowa, la masonistino, starante ĉirkaŭe, plenaj de scivolo kaj admiro, rigardis jen la fraŭlinon, jen la eligatajn miraklojn de la eŭropaj metioj. Ĉiuj asertis unuvoĉe, ke la fraŭlino forte kreskis. Efektive, Helka atingis la aĝon, en kiu la knabinoj ricevas la karakterizan longecon de la kruroj, difektantan la harmonion de iliaj formoj. Ĉi tiuj longaj, maldikaj kruroj, en tre malvastaj kaj altaj gamaŝoj, faris ŝin iom malgracia. La regulara ovaĵo de ŝia vizaĝo perdis sian delikatecon kaŭze de la malgrasiĝo, kredeble de la longa vojaĝo; la malkovritaj brakoj estis malgrasaj kaj ruĝaj. La bela infano komencis aliformiĝi en malgracian maturiĝantan knabinon, kies trajtoj antaŭdiris estontan belan fraŭlinon.

La masonistino, sciigita pri la reveno de la sinjorino kaj de la fraŭlino per unu el la ĉambristinoj, kiun ŝi petis pri tio, ne povis sufiĉe admiri sian malgrandan parencinon kaj poste ŝiajn objektojn, elprenatajn el du apartaj valizoj. Ŝi sidiĝis sur la planko apud Helka, kiu montris al ŝi ĉion kaj klarigis.

— Dua ĉapelo… — ekkriis ŝi — tria… kvara… Granda Dio! Kiom da ĉapeloj vi havas, Helka?

— Tiom, onklino, kiom da vestoj — klarigis Helka — al ĉiu vesto estas konforma ĉapelo…

— Kaj tiu skatolo?

— Tio estas vojaĝa skatolo.

— Por kio ĝi estas?

— Kiel, por kio? Rigardu, onklino, tie ĉi estas diversaj fakoj, kaj en ili ĉio, kion oni bezonas por sin lavi, kombi kaj vesti… Jen kombiloj, sapo, brosetoj, diversaj pingloj, parfumoj…

— Jezuo, Mario! kaj ĉio ĉi estas via?

— Jes, mia. La sinjorino havas pli grandan skatolon kaj mi malgrandan.

En tiu momento Czernicka elprenis el pakaĵo pupojn de diversa grandeco kaj aliajn infanajn ludilojn plej diversajn. Tie estis belaj birdoj, kvazaŭ vivantaj, strangaj bestetoj, arĝentaj kaj oraj mastrumaj vazoj ktp. Janowa larĝe malfermis la buŝon, sed en la sama momento malĝojo vualis ŝiajn okulojn.

— Mia Dio! — murmuretis ŝi kun sopiro — miaj infanoj povus almenaŭ vidi ĉion ĉi…

Helka momenton rigardis ŝin, meditis, poste vive sin ĵetis al siaj ludiloj kaj ĉifonoj kaj kun granda fervoro komencis donaci kelkajn al Janowa.

— Prenu, onklino, la strigon por Marylka kaj ĉi tiun fiŝeton por Kasia… por Wicek estu ĉi tiu harmoniko… oni bezonas nur tuŝi ĝin, kaj tuj ĝi ludas tre bele… Prenu, onklino, prenu! La sinjorino ne koleros, la sinjorino estas tiel bona kaj tiel amas min… Prenu ankaŭ ĉi tiun ruĝan tukon por Marylka, kaj por Kasia la bluan… mi havas multe da tiaj tukoj… tre multe…

Janowa, kun okuloj plenaj de larmoj, volis kapti la parencinon en siajn potencajn brakojn, sed timante ĉifi ŝiajn krispajn kaj malsimplajn vestojn, karesis per la dika mano la atlasan vizaĝon de la infano. Ŝi kategorie rifuzis akcepti la donacojn, sed leviĝante de la planko, ŝi diris:

— Vi estas bona infano! Kvankam vi kreskas por esti granda sinjorino, vi ne malestimas la malriĉajn parencojn, kiuj iam donis al vi ŝirmon…

Kiam Janowa diris tion, Czernicka, klinita ĝis nun super kofro, sin rektigis kaj rapide kun akcento diris aŭ verdire murmuris:

— Eh, mia sinjorino Janowa! Kiu povas scii, kia ŝi estos iam: granda aŭ malgranda?

Janowa respondis nenion, ĉar ŝi rigardis kun plorema rideto al Helka, kiu, ridante kaj saltante sur siaj longaj kruroj kiel gaja kaj petolema katino, rondiris ĉirkaŭ ŝi kaj plenigis ĉiujn ŝiajn poŝojn per bombonoj.

— Tio estas por Marylka — kriis ŝi — tio por Kasia… kaj tio, onklino, por la onklo…

Subite ŝi ektremis kaj fariĝis malĝoja.

— Tiel malvarme estas tie ĉi! — diris ŝi per la koleretanta buŝo — en Italujo estas multe pli bele kaj agrable… tie senĉese brilas la suno… bela vetero… tiel belaj oranĝaj arbaroj… Ne longe ni povos resti ĉi tie… kredeble ni ree veturos tien, kie estas tiel varme…

Czernicka volis surmeti al ŝi varman palteton, molan kiel lanugo, sed Helka sin elŝiris el ŝiaj manoj.

— Ah! — ekkriis ŝi — kiel longe mi jam ne vidis la sinjorinon; mi iros al la sinjorino! Adiaŭ, onklino!

Kaj ĵetinte per la mano kison al Janowa, ŝi forkuris saltante kaj kantante:

— Mi iros al la sinjorino… al mia kara… al mia ora… al mia plej amata…

вернуться

6

France:

La papilio forflugis, forfalis la petaloj de la blanka rozo.