Выбрать главу

— Kiel ŝi amas sian bonfarantinon! — sin turnis Janowa al Czernicka.

Tiuvespere sinjorino Evelino, ĉirkaŭvolvita per blanka negliĝa vesto, sidis antaŭ la tualetejo, malĝoja kaj sopiranta. Helka en sia skulptita lito, duone dronanta en la lanugoj, batistoj kaj brodaĵoj, jam estis profunde ekdorminta; du kandeloj en altaj ingoj estis forbrulantaj; post la apogseĝo de sinjorino Evelino staris Czernicka, kombante kaj dismetante por la nokta ripozo la korve nigrajn ankoraŭ kaj longajn harojn de sia sinjorino. Post momenta silento sinjorino Evelino sin turnis al la ĉambristino:

— Ĉu vi scias, mia Czernicka, mi havas embarason…

— Kian? kun kio? — demandis la ĉambristino per tono, plena de ama zorgemo.

Post mallonga momento de ŝanceliĝo sinjorino Evelino respondis per malforta voĉo:

— Kun Helka!

Sufiĉe longe poste ili silentis. Czernicka malrapide, delikate kondukis la broson sur la nigraj, silkaj haroj. Ŝia vizaĝo, rebrilanta en la spegulo de la tualetejo, estis vualita per medito. Post momento ŝi diris:

— La fraŭlino… kreskas.

— Ŝi kreskas, mia Czernicka… kaj oni jam devus zorgi pri ŝia eduko. Mi absolute ne volas preni guvernistinon en la domon, ĉar mi ne amas havi en la domo fremdajn personojn… vere, mi ne scias, kion fari.

Czernicka ree silentis unu momenton. Poste kun sopiro ŝi diris:

— Kia domaĝo, la fraŭlino ne estas plu tia malgranda infaneto, kia ŝi venis al ni…

Sinjorino Evelino ankaŭ eksopiris.

— Tio estas vera, mia Czernicka, nur tiaj malgrandaj infanoj estas vere amindaj kaj alportas puran ĝuon. Helka forlasis jam la plej agrablan infanan aĝon. Oni devas ŝin instrui, admoni…

— Jes, mi rimarkis, ke de iom da tempo vi estas devigata, sinjorino, sufiĉe ofte admoni la fraŭlinon…

— Jes. Ŝia karaktero forte ŝanĝiĝis. Ŝi fariĝis kaprica… ŝi koleretas kontraŭ mi pro bagatelo…

— Vi kutimigis la fraŭlinon al via eksterordinara boneco.

— Tio estas vera. Mi trodorlotis ŝin. Sed ne eble estas, plu dorloti grandan knabinon tiel, kiel mi dorlotis ŝin, kiam ŝi estis tiel malgranda, gracia… karesema…

— Malfacile estas, kontentigi la fraŭlinon… Hodiaŭ ŝi forte ekkoleris kontraŭ mi pro tio, ke kombante ŝin mi iom pli forte ektiris buklon de ŝiaj haroj…

— Vere? ŝi ekkoleris kontraŭ vi? Mi memoras, ke ankaŭ en la tempoj pasintaj ŝi ofte siblis kaj saltis sur la seĝo, kiam vi kombis ŝin… sed dum ŝi estis malgranda, tio estis tre amuza kaj pligrandigis ŝian ĉarmon… nun tio estan netolerebla… Mi dezirus esti malprava, sed ŝajnas la mi, ke ŝi estos… kolerulino…

— Vi kutimigis, sinjorino, la fraŭlinon al via eksterordinara boneco — ripetis Czernicka.

Ili eksilentis. La kombado de la haroj por la nokto jam proksimiĝis al la fino. Kun la vizaĝo klinita super la kapo de la sinjorino, sur kiun ŝi metis malpezan noktan kufon, Czernicka per voĉo multe pli mallaŭta kaj ŝanceliĝanta diris ankoraŭ:

— Eble vi havos, sinjorino, gastojn en la proksimaj tagoj…

— Gastojn! kiajn gastojn, mia Czernicka? kiun?

— Eble venos la sinjoro, kies koncerton vi aŭskultis en Florenco kaj kiu poste dum kelke da vesperoj tiel bele ludis ĉe vi…

Ruĝa nubo trafluis la vizaĝon de sinjorino Evelino, kiun la longa vojaĝo kaj la malfrua vespera horo faris simila al velkinta floro.

— Ĉu ne vere, Czernicka, ke li belege ludas? Li estas vera kaj granda artisto!

Ŝi viviĝis, ŝia voĉo fariĝis pli forta, la senbrilaj okuloj ree ekbrilis.

— Kaj kiel bela li estas! — murmuretis Czernicka.

— Ĉu ne vere? Ho, italoj, se iu el ili estas bela, li estas bela kiel revo…

Per malrapidaj paŝoj ŝi trapasis la interspacon inter la tualetejo kaj la lito, kaj kiam ŝi jam estis senvestigita kaj Czernicka dismetis la litkovrilon en pentrindajn faldojn kaj drapiraĵojn, ŝi komencis paroli per revema voĉo:

— Mia Czernicka, mi petas vin, zorgu, ke ĉio en la domo estu bone kaj bele ordigita… Refreŝigu la salonon… kiel vi scias tion fari… ĉar vi posedas multe da bona gusto kaj lerteco… Eble okaze… iu alveturos al ni…

Dum multe da sekvantaj vesperoj inter sinjorino Evelino kaj Czernicka havis lokon ĉe la tualetejo mallongaj kaj interrompataj interparoladoj.

— Ĉu vi rimarkis, Czernicka, ke Helka malbeliĝas?

— Ŝajnas al mi, ke la fraŭlino ne estas plu tiel bela, kiel ŝi estis.

— Ŝi fariĝas tute malgracia. Mi ne komprenas, kiel ŝi ricevis tiel longajn kruroj… ŝia mentono ankaŭ strange longiĝis.

— Tamen la fraŭlino estas ankoraŭ tre bela.

— Ŝi ne estas tiel bela, kiel oni povis esperi antaŭ kelke da jaroj. Mia Dio! kiel fluas la tempo, fluas, fluas kaj forportas kun si ĉiujn niajn esperojn.

Sed en la sekvinta tago sur ŝia vizaĝo brilis dolĉa espero. Sur la tablo kuŝis bonodora letero, veninta el Italujo.

— Mia Czernicka, ni havos gastojn.

— Dio estu benata! Estos iom pli gaje por vi, sinjorino. De la reveno de la eksterlando vi estas ĉiam tiel malĝoja.

— Ah, mia Czernicka, kiel mi povas esti gaja! La mondo estas tiel malĝoja! Precipe la animoj, kiuj deziras idealojn, perfektecon, devas ĉiam senreviĝi…

Post momenta silento ŝi aldonis:

— Ekzemple, Helka… Kiel bela, aminda, amuza infano ŝi estis… kaj nun…

— De nia reveno de la eksterlando la fraŭlino ĉiam koleretas… aŭ eble estas malĝoja, mi ne scias…

— Malĝoja? Kiel ŝi devus malĝoji? Ŝi koleretas kontraŭ mi, ke mi ne plu senĉese zorgas pri ŝi, kiel iam… Mia Dio, ĉu mi povas dum la tuta vivo zorgi pri nenio alia, nur pri ĉi tiu infano?…

— Vi kutimigis, sinjorino, la fraŭlinon al via ekstrema boneco — ripetis Czernicka siajn vortojn.

Efektive Helka estis malĝoja, sed samtempe ŝi ankaŭ koleretis senĉese. Trodorlotitaj kaj nutrataj sole per agrablaj impresoj, ŝiaj nervoj malagordiĝis sub la influo de kontenteco, kies kaŭzon kaj naturon ŝi ne komprenis klare, sed kiu ĉiuminute ekscitis ŝian ploron aŭ koleron. Dum la kombado kaj vestado ŝi kriis nun kiel freneza, piedfrapis, kunpremis la pugnojn, preskaŭ batis la ĉambristinon Czernicka. Kiam sinjorino Evelino per silento aŭ duonvortoj respondis ŝian karesan babiladon aŭ sin ŝlosis en sia dormoĉambro, la infano sidiĝadis en angulo de la salono, sur malalta piedbenketo, kaj kuntiriĝinte, kun grimace plenblovita vizaĝo, murmuretis al si mem kolerajn monologojn kaj dronis en larmoj. Poste ŝiaj ŝvelintaj kaj ruĝaj okuloj definitive konvinkis sinjorinon Evelinon, ke Helka estas kolerulino kaj rimarkeble malbeliĝas. Iufoje venis al la infano la penso, intence inciti la indiferentiĝintan zorgantinon; kiu povas scii, eble tiamaniere ŝi sukcesos turni ŝian atenton al si? Kiam sinjorino Evelino, kun la okuloj fiksitaj en libro, dronis en plej profundaj meditoj, Helka per kataj paŝoj, kun oblikva rigardo ŝteliris al la fortepiano kaj komencis tutforte, per ambaŭ manoj frapi la klavojn. Iam tia kakofonio, farata de ŝia edukatino, ekscitus gajan ridon de sinjorino Evelino kaj pluvon de kisoj por la infano. Sed nun Helka estis multe malpli amuza, kaj sinjorino Evelino dronis ofte en malĝojoj kaj sopiroj. Nun ŝi en tiaj okazoj salte leviĝis, kuris al la infano kaj punis ŝin per severaj admonoj, iufoje eĉ per malforta bato sur la petolaj manoj. Tiam Helka, ploranta kaj tremanta, falis antaŭ ŝi sur la genuoj, kisis ŝiajn genuojn kaj piedojn, murmuretante longajn pasiajn litaniojn de plej karesaj vortoj.

— Mia kara — diris ŝi — mia ora… mia plej kara… mi petas… mi petas…

Kaj kun levitaj okuloj, kun krucitaj manoj, genuante ŝi silentis. Ŝi sentis, profunde kaj dolore ŝi sentis, ke ŝi volas peti pri io, sed pri kio kaj kiel — ŝi ne sciis.

Dum unu el tiaj scenoj, iun tagon la lakeo, aperanta en la pordo de la salono, anoncis gaston kun itala nomo. Sinjorino Evelino, kiu kun sentema kaj bona koro, propra al ŝi, jam komencis esti tuŝita de la humila kaj plena de ĉarmo pozo de la infano kaj jam estis preta, kapti ŝin en sian ĉirkaŭprenon, — ĉe la sono de la nomo ektremis, rektiĝis kaj rapidis renkonte al la bela italo, al la glora artisto, eniranta en la salonon. Kiam ŝi salutis lin, la ridetoj kaj ruĝoj, kiuj kovris ŝian vizaĝon, faris ŝin simila al riĉe floranta rozo. La vizito daŭris longe — ĝis la malfrua vespero. La mastrino de la domo kaj la gasto parolis itale, kun granda vigleco, kun videbla deziro reciproke fari plezuron unu al la alia. Baldaŭ oni alportis la violonĉelon; sinjorino Evelino, sidante ĉe la fortepiano, akompanis la ludon de la fama artisto. Dum unu el la paŭzoj ili komencis interparoli pli mallaŭte — eble volis komuniki unu al la alia ion intiman kaj sekretan, ĉar iliaj kapoj sin klinis unu al alia, kaj la italo etendis sian manon al la blankaj fingroj de la virino, ripozantaj sur la klavoj, sed en la sama momento sinjorino Evelino forprenis sian manon, ŝiaj brovoj kuntiriĝis, esprimante malagrablan impreson, malpacience ŝi mordis la lipon kaj komencis laŭte paroli pri la muziko. La kaŭzo de tiu subita incitiĝo de la animo kaj fizionomio estis, ke ŝiaj okuloj renkontis paron da infanaj okuloj, safiraj kiel la itala ĉielo kaj fajraj kiel ĝi. Helka, kuntiriĝinta kaj silenta, fiksis sur ŝi sian rigardon, kiel vundita birdo. Ŝi sidis proksime sur malalta piedbenketo kaj el la ombro, falanta sur ŝin de la fortepiano, rigardis la zorgantinon kiel ĉielarkon. En ĉi tiu ardo, obstine direktita al unu punkto, oni povis legi plendon, timon kaj, peton … Dum la sekvantaj tagoj la gasto kaj sinjorino Evelino povis diri unu al la alia nenion intiman aŭ sekretan; ilia interparolado devis promeni sur malkovritaj vojetoj, ĉar Helka, preskaŭ tute ne forlasanta la salonon, bone komprenis kaj eĉ ne malbone mem parolis itale.