Post kelke da tagoj sinjorino Evelino, atendante sian karan gaston, sidis sur la kanapo, kun la frunto apogita sur la mano, dronante en sopira kaj dolĉa medito. Pri kio ŝi pensis? Kredeble pri tio, ke Dio en sia senlima boneco sendis sur la malluman kaj malvarman vojon de ŝia vivo varman kaj helan radion de la suno. Ĉi tiu radio fariĝis por ŝi la genia kaj bela homo, okaze renkontita en la vasta mondo, kaj nun adoptita de ŝi kiel kara amiko de la animo kaj koro. Ho, kiel gravan rolon li ludos en ŝia vivo! Ŝi sentas tion per la pli rapida spirado de sia brusto, per la ondo de la vivo kaj juneco, kiu, ŝajnas, subite plenigis ŝian tutan estaĵon kaj kvazaŭ plenblovis la koron. Tiel malplena kaj enuiga, estis por ŝi la mondo, ŝi sentis sin tiel sola, tiel senrevigita de ĉio. Ŝi jam estis rigidiĝonta, jam proksimiĝis la maljuneco, morta apatio aŭ malluma melankolio jam minacis ŝin, kiam la Providenco pruvis ankoraŭ unu fojon, ke ĝi gardas ŝin, ke eĉ en la plej profunda malfeliĉo oni ne devas perdi la konfidon al ĉi tiu gardo. Rapide nur venu la genia, hela kaj kara amiko…
La medito de sinjorino Evelino estis interrompata de malgrandaj manoj, kiuj kvazaŭ neĝaj flokoj falis sur la nigrajn puntojn de ŝia vesto kaj nekuraĝe, petege kvazaŭ grimpis al ŝia kolo. Vekita, ŝi skuiĝis kaj haltigante la malpaciencon, delikate forpuŝis de si Helkan. Ŝi komprenis ŝian malpaciencon kiel gajan ŝercon. Tro longe ŝi estis amata, por facile ekkredi la repuŝon. Ŝi mallaŭte ekridis, karese kaj ree nekuraĝe dronigante la manojn en la puntoj, penis atingi kaj ĉirkaŭpreni ŝian kolon. Sed tiun ĉi fojon sinjorino Evelino salte leviĝis de la kanapo kaj sonorigis:
— Fraŭlinon Czernicka!
Czernicka enkuris kun peco da silka teksaĵo en la manoj, kun silka fadenaro sur la kolo, kun multe da pingloj en la korsaĵo, forte ruĝiĝinta kaj rapidanta. Pli ol de unu semajno ŝi direktis fabrikon de novaj vestoj kaj kostumoj, instalitan en la vestejo.
— Mia Czernicka, prenu Helkan, kaj ŝi restu tie ĉe vi, kiam mi havas gastojn. Ŝi malhelpas min paroli kun la gastoj… Ŝi enuigas min…
— La fraŭlino estas neĝentila!
Kun ĉi tiuj vortoj la ĉambristino sin klinis super la infano, kaj sur ŝiaj lipoj glitis ŝia kutima rideto, iom sarkasma kaj iom malĝoja; ŝia brusto, kuntirita per nigra, malvasta korsaĵo, tremis de haltigata rido aŭ eble de kolero, oni ne scias. Preninte Helkan je la mano, kiu kun pala vizaĝo staris senmove kvazaŭ koloneto, dum unu momento ŝi fikse rigardis la vizaĝon de la sinjorino.
— La fraŭlino ŝanĝiĝis… — diris ŝi malrapide.
— Ŝanĝiĝis — ripetis sinjorino Evelino kaj sopirante, kun gesto de plej alta malkontenteco aldonis: — Mi ne komprenas, kiel mi povis tiel ami la enuigan infanon!…
— Ho! ĝi estis iam tute alia!
— Ĉu ne vere, kara Czernicka, tute alia… Ŝi estis iam bela… sed nun…
— Nun ŝi fariĝis enuiga… — Terure enuiga… Prenu ŝin, kaj ŝi restu ĉiam ĉe vi…
Czernicka elkondukis la ŝtoniĝintan kaj blankan kiel tolo Helkan. Ĉe la sojlo Czernicka ankoraŭ ekaŭdis:
— Kara Czernicka!
Ŝi returnis sin kun humila rapideco kaj flata rideto.
— Kaj mia vesto el malbrila silko? Zorgu, mi petas, ke oni bele aranĝu la manĝotablon… ne forgesu ankaŭ pri la deserto… Vi scias, italoj manĝas preskaŭ nenion krom fruktojn kaj glaciaĵon…
— Ĉio estos laŭ viaj ordonoj, sinjorino, mi petas nur pri la ŝlosiloj al la puntoj kaj ŝtofoj kaj pri mono por ĉio…
En la ĉambro de Czernicka estis silente. La horloĝo, pendanta super la senfunda kofro, sonoris la noktomezan horon. Proksime de la kurtenoj, ŝirmantaj la liton de la ĉambristino, apud la muro staris blanka lito infana, skulptita el nuksarbo, kun neĝe blanka litaĵo. Sur la tablo, apud kudromaŝino, brulis lampo, kaj sur la fono, bele lumigita de ĝi, estis klare videblaj la nigraj konturoj de la virino, diligente laboranta. Ĉe ŝiaj piedoj, sur malalta piedbenketo sidis Helka, vartante sur la genuoj la dormantan Elfon. Czernicka zorge kunmetis kaj kunkudris kokardojn el nigra silko, sed kiam el la profundo de la domo, el la salono, ŝiajn orelojn atingis kunigitaj, plendaj tonoj de la fortepiano kaj violonĉelo, ŝi fiksis sian nuban rigardon sur la kapo de Helka, klinita super la hundo, kaj delikate tuŝante ĝin per la fingro, armita per fingringo, diris:
— Ĉu vi aŭdas? Ĉu vi memoras? Ankaŭ vi iam estis tie!
La infano levis la vizaĝon, forte paliĝintan de kelke da tagoj, kaj silente rigardis la pli maljunan kunulinon per okuloj, plenaj de medito, kvazaŭ kunkreskinta kun ili.
— Kial vi tiel larĝe malfermas la okulojn, rigardante min? Kial vi miras? Prefere iru dormi… Vi ne volas? Vi pensas, ke la sinjorino vokos vin! Ne baldaŭ tio okazos. Mi iom kompatas vin. Ĉu vi volas? Mi rakontos al vi longan, belan fabelon…
Helka tiel saltis sur la seĝon, ke Elf vekiĝis. Fabelo! Iam ŝi ofte aŭskultis fabelojn, rakontatajn de sinjorino Evelino.
— Silentu, Elf, silentu! Sed ne dormu! Aŭskultu! La fabelo estos longa kaj bela.
Czernicka ĵetis sur la tablon pretan dekan kokardon, kaj komencante kunmeti dek unuan, rigardis el sub la brovoj la infanon, iom gajigitan. Ŝiaj fingroj iom tremis, kaj la rigardo malĝojiĝis. Post momento per mallaŭta voĉo kaj ne ĉesante kudri, ŝi komencis:
— Estis foje, en nobela regiono, juna, beleta knabino. Ŝi vivis feliĉe ĉe la gepatroj, inter siaj fratoj kaj parencoj, sub la blua dia ĉielo kaj inter la verdaĵo de la amata tero, malfacile laborante, tio estas vera, sed sana, freŝa, ruĝa kaj gaja. Ŝi jam estis dekkvinjara kaj jam elektis ŝin knabo — najbaro kiel estontan edzinon, kiam subite, okaze ekvidis ŝin riĉa kaj tre bona sinjorino. La sinjorino ekvidis la junan knabinon foje, dimanĉe, kiam en festa vesto ŝi portis el la arbaro kruĉon da fragoj. La sinjorino ekvidis kaj tuj ekamis ŝin. Pro kio? Oni ne scias. Oni diras, ke la knabino havis belajn okulojn, eble beleta ŝi ŝajnis sur la verda kamplimo, en la ora tritiko, kun ruĝa rubando ĉe la kaftano kaj kun kruĉo da fragoj en la mano. La bona sinjorino alveturis en belega kaleŝo antaŭ la dometon de ŝiaj gepatroj kaj prenis ŝin kun si. Ŝi diris, ke ŝi donos al ŝi edukon, enkondukos ŝin en la mondon, certigos al ŝi estontecon kaj feliĉon… La estontecon… kaj fel… iĉon!
La du lastajn vortojn ŝi elparolis kun akcento, kun siblo, kaj ĵetinte sur la tablon la dek unuan kokardon, komencis kunmeti dek duan.