Выбрать главу

— Kaj poste? Kaj poste, mia fraŭlino Czernicka, kaj poste? — babilis la infano sur la piedbenketo. Elf ankaŭ ne dormis, kaj sidante sur la genuoj de la infano, per siaj du nigraj, rondaj okuloj kompreneme rigardis la vizaĝon de la rakontanta fraŭlino.

— Poste — jen kio estis. La bona sinjorino amis forte, forte la junan knabinon dum tutaj du jaroj. Ŝi ĉiam havis ŝin ĉe si, ofte kisis, instruis paroli france, gracie paŝi, paroli kaj manĝi, alkudri vitroperlojn sur kanvaso… poste…

— Kio estis poste! Kio estis poste?

— Poste ŝi komencis ŝin ami jam multe malpli, kaj fine, foje, okaze ŝi renkontis grafon. Tiam la juna knabino fariĝis tre enuiga kaj — iris en la vestejon… Feliĉe, ŝi havis multe da gusto kaj lerteco, la bona sinjorino ordonis instrui ŝin kudri kaj fari diversajn laboraĵojn. La knabino fariĝis ĉambristino. Sen la ekstrema boneco de la sinjorino, la knabino posedus nun propran dometon en la nobela regiono, edzon, infanojn, sanon kaj ruĝan vizaĝon. Sed la sinjorino certigis al ŝi la estontecon kaj fel… iĉon… De dek du jaroj ŝi kudras por la bona sinjorino elegantajn vestojn dum tutaj noktoj, akre admonas ŝiajn ĉambristinojn kaj lakeojn, ĉiumatene metas sur ŝiajn piedojn ŝtrumpojn kaj ŝuojn, ĉiuvespere faras el ŝia litkovrilo belajn drapiraĵojn… Ŝi estas apenaŭ tridekjara, sed ŝi havas la aspekton de maljuna virino… Malgrasiĝinta, nigriĝinta, ŝi komencas malsaniĝi je la okuloj… ŝia maljuneco baldaŭ venos, kaj ŝi devas memori pri tio… ah, ŝi devas memori pri sia maljuneco, ĉar se ŝi mem ne memorus pri ĝi, hodiaŭ, morgaŭ, kiam la bona sinjorino ekdeziros meti sur ŝian lokon iun alian en la vestejo, ŝi devos reveni en sian nobelan regionon, al la graco de siaj fratoj, kiel objekto de la homa rido, al… mizero! Jen la komenco de la fabelo!

Sur la tablo jam kuŝis dekkelko da pretaj kokardoj. Czernicka prenis longan, susurantan pecon da nigra silko kaj komencis dismeti ĝin en pentrindajn faldojn kaj volvaĵojn. Ŝiaj fingroj tremis pli forte ol antaŭe, kaj la flavaj palpebroj rapide, rapide palpebrumis, eble por sufoki la larmojn, kiuj tremis sur la okulharoj. Ŝi ekrigardis Helkan kaj laŭte ekridis.

— Ah, — ekkriis ŝi — vi malfermis la okulojn, kvazaŭ vi volus engluti min. Ankaŭ la hundo fiksas sur mi siajn okulojn, kvazaŭ ĝi komprenus la fabelon. Ĉar tio estas fabelo… ĉu mi devas daŭrigi?

— Kio estis poste? — murmuretis la infano.

Czernicka kun granda graveco en la voĉo kaj sur la vizaĝo respondis:

— Poste — estis la grafo…

— Kaj poste?…

— Baldaŭ poste la sinjorino forveturis Parizon kaj en iu urbo, okaze, ekvidis belegan papagon, hele ruĝan, kun ruĝa beko…

Helka faris vivan movon.

— En Vieno… — ekkriis ŝi — en ĝardeno, estas multe, multe da papagoj … belaj… belaj…

— Jes, jes; — tiu papago estis ankoraŭ pli bela ol tiuj, kiuj estas en Vieno… La sinjorino ĝin aĉetis por si kaj forte ekamis. Dum pli ol unu jaro ŝi forlasis ĝin neniam. Por la nokto oni transportis ĝin kun la kaĝo el la salono en la dormoĉambron. La sinjorino instruis ĝin paroli france, nutris ĝin per plej bongustaj frandaĵoj, karesis ĝiajn plumojn, kisis ĝian bekon…

La faldado de la silko estis finita. Czernicka pendigis elegantan drapiraĵon kaj komencis enuigan krispigon de la ekstremoj de larĝa silka skarpo per kudrilo… Sub la batoj de la kudrilo la ŝtofo akre grincis, la horloĝo super la kofro sonoris la unuan horon, el la salono ree alfluis la tonoj de la violonĉelo kaj fortepiano, kvazaŭ sin ĵetantaj en pasian ĉirkaŭprenon, post pli ol kvaronhora silento.

— Kio estis poste? Kio estis poste? — murmuretis la senpacienca kaj samtempe tima voĉo de la infano.

Elf ne estis scivola pri la fino de la fabelo. Li ekdormis en la ĉirkaŭpreno de Helka.

— Poste… mi ne memoras plu kial kaj kiel, la papago fariĝis tre enuiga… kaj iris en la vestejon. En la vestejo ĝi fariĝis malĝoja, ĉesis manĝi, ekmalsanis kaj mortis. Sed la sinjorino tute ne ploris pri ĝi, ĉar ŝi havis belan hundon…

— Mi scias! Mi jam scias! — subite ekkriis Helka.

— Kion vi scias?

— La finon de la fabelo.

— Do diru.

— Ankaŭ la hundo iris en la vestejon…

— Kaj poste?

— Poste estis knabino…

— Kaj?

— La sinjorino amis la knabinon…

— Kaj poste — interrompis Czernicka — ŝi renkontis faman muzikiston…

— Kaj la knabino iris en la vestejon.

La lastajn vortojn Helka diris per murmureto apenaŭ aŭdebla.

Czernicka levis la okulojn de super la krispoj de la silko kaj ekvidis infanan vizaĝon je tre stranga aspekto. Tio estis malgranda, bele desegnita vizaĝo, blanka en la nuna momento, kiel oblato, kun du fluoj de silentaj, grandaj larmoj, malrapide ruliĝantaj sur la vangoj, kun du safiraj grandaj okuloj, kiuj de post la larmoj sin levis al ŝi kun senvorta, senfunda, ŝajnas, miro. Ŝi komprenis la fabelon… sed ŝi ne ĉesis miri.

Czernicka ree palpebrumis kelke da fojoj. Ŝi leviĝis kaj levis la infanon de la piedbenketo.

— Sufiĉe — diris ŝi — da fabeloj kaj maldormo… Vi povas malsaniĝi… Iru en la liton.

Ŝi senvestigis kaj kuŝigis la infanon, kiu tute ne kontraŭstaris, silenta kiel dormo kaj senĉese levanta al ŝi de post la larmoj siajn demandantajn okulojn. Poste ŝi prenis Elfon, kiu jam kuŝiĝis sur la piedbenketo, kaj metis lin sur ŝian litkovrilon, kredeble kiel konsolon. Ŝi sin klinis al la infano kaj tuŝis ĝian frunton per sekaj lipoj.

— Kion fari? — diris ŝi. — Mi ne estis malbona al la papago, mi ne estis malbona al Elf, mi ne estos malbona ankaŭ al vi… dum vi restos ĉi tie. Dormu!

Per malpeza eleganta ŝirmilo ŝi kovris la liton de la infano de la lampa lumo, revenis al la tablo kaj komencis kunkudri per la maŝino blankajn muslinojn. Ŝia seka kaj lerta brako rapide movis la turnilon, kaj la rado de la maŝino bruis, ĝis en la antaŭĉambro la dormema lakeo fermis la pordon post la foriranta gasto. Ekstere jam brilis tiam la malfrua aŭtuna mateno. El la dormoĉambro de sinjorino Evelino eksonis sonorileto. Czernicka salte leviĝis de la seĝo kaj viŝante la okulojn, lacajn de la tutnokta laboro, rapide elkuris el la ĉambro.

* * *

Duonjaro pasis de la rea forveturo de sinjorino Evelino, kiu forlasis la urbon baldaŭ post la forveturo de la fama artisto el Ongrod. Eta, sed densa marta pluvo senbrue falis de la griza ĉielo, kaj kvankam ekstere pli ol unu horo mankis ankoraŭ ĝis la subiro de la suno, en la malalta, malgranda dometo de la masonisto Jan jam fariĝis mallume.

En la malklara kaj pluva printempa tago, du malgrandaj fenestroj lokitaj preskaŭ tuj super la tero, avare lumigis la sufiĉe vastan ĉambron, kun malalta plafono sur traboj, kun muroj, kovritaj per nigriĝinta kaj malglata stukaĵo, kun argila planko kaj granda forno por baki panon kaj kuiri, pleniganta preskaŭ kvaronon de la ĉambro. La forno estis granda, tamen inter la malnovaj, malaltaj kaj maldikaj muroj oni sentis la amasigitan rancecon kaj malsekecon. Krom tio ĉe la muroj staris tie benkoj, kelke da seĝoj el flava ligno, malgranda komodo kun sanktaj pentraĵoj, du malaltaj simplaj litoj, barelo kun akvo kaj barelo kun acidigita brasiko, kaj proksime de la forno mallarĝa kaj malalta pordo kondukis en etan kameron, dormoĉambron de la posedantoj de la dometo.

Nun la familio de la masonisto, kolektiĝinte en la malvasta ĉambro, sidiĝis por vespermanĝi. Jan, diktrunka, forta viro kun malmolaj starantaj haroj, densaj kvazaŭ arbaro, ĵus revenis de la laboro, demetis la antaŭtukon, ŝmiritan de argilo kaj kalko, kaj sidiĝis ĉe la tablo en veŝto kaj en manikoj de dika ĉemizo. Janowa, nudpieda, en mallonga jupo kaj tuko, krucita sur la brusto, kun dika senorda harligo, ĵetita sur la dorson, ekbruligis grandan fajron en la profundo de la forno kaj kuiris tie farunbuletojn. Apud la muro, sur lito, sidis kaj gaje babilis areto da infanoj. Ili estis tri: dek dujara knabo, diktrunka kaj forta, kun densaj kaj starantaj haroj, kiel la patro, kaj du knabinoj, ok— kaj dekjaraj, nudpiedaj, en jupoj longaj ĝis la planko, sed ruĝvangaj kaj plenigantaj la tutan ĉambron per sia rido. Ridigis ilin tiel Wicek, kiu kuŝante sur la lito kaj strange petolante per la nudaj piedoj, rakontis al ili pri siaj aventuroj, travivitaj en la malsupera lernejo, kiun li vizitis de la komenco de la jaro. Ĝis kiam Janowa ekbruligis la fajron, povis ŝajni, ke en la ĉambro, ekster la gepatra paro kaj la tri infanoj, estis neniu. Sed kiam la brilo de la fajro lumigis la malluman kontraŭan angulon de la ĉambro, aperis ankoraŭ unu malgranda homa estaĵo, sidanta sur la alia lito. Tio estis knabino, ĉirkaŭ dekjara, kies vizaĝon kaj vestojn malklare kaj flagrante lumigis la flamo de la fajro, apenaŭ atinganta la angulon. Oni povis nur vidi, ke ŝi sidas sur la lito, krucinte sub si la krurojn, kaŝita en la plej profunda angulo, kuntiriĝinte de la malvarmo. Tuj apud ŝi brilis bronzaj butonoj, ornamantaj malgrandan, sed elegantan kofron, el kiu du malgrandaj manoj, blankaj kiel oblato, elprenis de tempo al tempo diversajn malgrandajn objektojn. El la movo de la manoj oni povis diveni, ke la estaĵo, kuntiriĝinta de la malvarmo, longe kaj zorge kombas per ebura kombilo siajn harojn, en kiuj la flagrantaj flamoj de la fajro iufoje ekbruligis orajn brilojn. Unu fojon ekbrilis ankaŭ spegulo en arĝenta kadro…