Выбрать главу

— Panjo, panjo! — ekkriis ia malpli granda el la du knabinoj, ludantaj sur la lito — Helka ree sin kombas kaj sin rigardas en la spegulo…

— Ŝi jam trian fojon sin kombas hodiaŭ, kaj jam du fojojn ŝi lavis siajn ungojn — malestime rimarkis la pli aĝa knabino.

— Elegantulino! Pupo! — aldonis la knabo — ĉu ŝi povas, kiel ni, sin lavi en la sitelo… ŝi trempas la viŝtukon en la akvo kaj frotas sian vizaĝon… Mi rompos al ŝi la spegulon, ni vidos, kion ŝi faros tiam!

Kaj ĉiuj tri, brue piedfrapante per la nudaj piedoj, sin ĵetis al la malluma angulo.

— Donu la spegulon! Donu! Donu!

Du malgrandaj manoj, blankaj kiel oblato, silente kaj sen kontraŭstaro sin etendis el la ombro kaj transdonis al la petolanta areto la spegulon en la arĝenta kadro. La infanoj kaptis ĝin, sed ne kontentaj ankoraŭ de la akiro, detiris de la lito la kofron el angla ledo kaj sidiĝinte ĉirkaŭ ĝi sur la tero, komencis eble la centan fojon rigardi la kombilojn, brosojn, malplenajn boteletojn de parfumoj kaj skatolojn por sapoj.

Dume Janowa, tute ne atentante la kriojn kaj ridojn de la infanoj, eble eĉ amuzita de ili, parolis kun la edzo pri lia hodiaŭa laboro, pri la ĉagrenoj, kiujn kaŭzis al ŝi la najbarino, pri Wicek, kiu hodiaŭ, maldiligentulo, ne iris en la lernejon. Poste, portante al la tablo grandan pladon, de kiu leviĝis abunda vaporo, ŝi alvokis la infanojn al la vespermanĝo.

Oni ne bezonis ripeti al ili la alvokon. Wicek kaj Marylka per unu salto jam estis sur la benko, apud la patro, al kiu ili ĵetis sur la kolon po unu brako. Kasia saltis al la tablo alkroĉite al la jupo de la patrino, kiu irante al la tablo tranĉis grandan bulon de nigra pano. Janowa sin returnis al la angulo.

— Helka! — diris ŝi — kaj vi, kial vi ne venas manĝi?

Helka deglitis de sur la lito, kaj kiam ŝi iris al la familia tablo, ŝia eta figuro, plene lumigita, strange, akre kontrastis la fonon, ŝin ĉirkaŭantan. Malgrasa kaj tro alta por sia aĝo, ŝi portis pelton el blua atlaso, ĉirkaŭkudritan per cigna lanugo. La atlaso estis ankoraŭ freŝa kaj brilanta, sed la lanugo, iam neĝe blanka, ŝajnis kvazaŭ eltirita el cindro. La pelto, jam tro mallonga por ŝia aĝo, atingis apenaŭ ŝiajn genuojn; pli malsupre, ŝiaj longaj, malgrasaj kruroj estis duonkovritaj per ĉifonoj de ŝtrumpoj, maldikaj kiel aranea reto, kaj per altaj botetoj, butonumitaj per longa vico da brilantaj butonoj, sed kun truoj, tra kiuj oni povis vidi la piedojn, preskaŭ nudajn. Ŝian longforman kaj malgrasan vizaĝon, kun la grandaj enfalintaj okuloj, ĉirkaŭis fajraj haroj, zorge kombitaj kaj zonitaj per multekosta rubando, sendube tute freŝa. Inter la malaltaj, malhelaj muroj, inter la nudpiedaj infanoj en dikaj vestoj, ŝia kostumo, la delikateco de ŝia vizaĝo, movoj kaj manoj, stampis ŝin per profunda disonanco kun la fono. Dum unu momento oni aŭdis nur la frapadon de la kuleroj je la plado kaj ŝmacadon de kvin buŝoj, kiuj manĝis kun granda apetito la farunbuletojn kun lardo kaj nigran panon. Ankaŭ Helka manĝis, sed malrapide, delikate kaj tre malmulte. Kelke da fojoj ŝi levis al la buŝo panon kaj buletojn, kaj metinte la kuleron sur la tablo, sidis silente, kun la manoj krucitaj sur la genuoj, rektigita sur la seĝo, tiel alta, ke ŝiaj piedoj en la parizaj truitaj botoj ne atingis la teron.

— Kial vi ne manĝas plu? — sin turnis al ŝi Janowa.

— Mi dankas, mi plu ne volas — respondis ŝi kaj tremante de la malvarmo, ŝi kovris sin, kiom ŝi povis, per la atlasa pelto, tro mallarĝa kaj mallonga.

— Per kio vivas ĉi tiu infano, vere mi ne scias! — rimarkigis Janowa. — Se mi ne fritus al ŝi ĉiutage peceton da viando, ŝi jam de longe mortus de malsato. Eĉ la viandon ŝi neniam finmanĝas.

— Eh — kun flegmo rimarkigis Jan — ŝi kutimos iam, kutimos…

— Ĉiam estas al ŝi malvarme kaj malvarme… Niaj infanoj kuras nudpiede, sole en ia ĉemizoj, sur la korto, kaj ŝin ĉi tie en la ĉambro ĉe la forno, en ŝia kvazaŭ pelto senĉese skuas la febro…

— Eh — ripetis Jan — iam ŝi kutimos…

— Certe! — jesis Janowa — sed nun oni ne povas rigardi ŝin sen kompato… Ofte mi varmigas la temaŝinon kaj donas al ŝi teon.

— Vi bone faras — jesis la masonisto — oni ja pagas al ni por ŝi…

— Oni pagas, estas vere, sed ne sufiĉe, por ke ni povu ŝanĝi nian mizeron en riĉecon por ŝi…

— Superflue estus, ŝi kutimos.

Wicek kaj Marylka ne ĉesis ankoraŭ sin plenigi per pano kaj farunbuletoj. Kasia mokis ilin kaj malhelpis manĝi. Jan, viŝinte la buŝon per la maniko de la ĉemizo, komencis demandi la filon pri lia lernado kaj konduto en la lernejo; en la apuda kamero ekploris kelkmonata infaneto. Janowa, kiu estis portanta la pladon, kulerojn kaj duonon da panbulo al la forno, sin returnis al Helka.

— Iru, balancu Kazion kaj kantu al li, vi ja scias…

La ordonon ŝi proklamis per delikata voĉo, multe pli delikata ol tiu, per kiu ŝi parolis al la propraj infanoj.

Helka, obee kaj silente, per malpezaj kaj graciaj paŝoj, tute ne similaj al la vivegaj kaj pezaj paŝoj de la infanoj de la masonisto, sin enŝovis en la kameron, preskaŭ tute malluman, kaj post momento la unutonan bruon de la lularkoj akompanis malforta, sed pura kaj plenda infana voĉo. Ŝi ne sciis aliajn kantojn ol francajn, sed de tiuj ĉi ŝi memoris multe. La franca kantado ĉiam same ekscitis la admiron de la familio de la masonisto, eble ĉefe tial, ke ĝi estis nekomprenebla por ili. Ankaŭ nun eksilentis la infanoj. Jan, per ambaŭ kubutoj apoginte sin sur la tablo, kaj Janowa, lavante la vazojn ĉe la forno, silentis. En la malluma kamero unutone frapis la lularkoj, kaj la pura, malĝoja infana voĉo kantis melankolie, malrapide la amatan francan kanton:

Le papillon s’envola.

La rose blanche s’effeuilla. La la la la la la…

Janowa iris al la tablo, Jan levis la kapon. Ili ekrigardis unu la alian, balancis la kapojn kaj ekridis, iom ironie, iom malĝoje.

Jan eltiris el la brusta poŝo malfermitan koverton kaj ĵetis ĝin sur la tablon.

— Jen! Mi renkontis hodiaŭ la bienfarmanton de sinjorino Krycka. Li volis iri al ni, sed ekvidinte min, alvokis min kaj transdonis ĉi tion…

Janowa per siaj dikaj fingroj, kun videbla kaj profunda respekto elprenis el la koverto dudekkvin-rublan bankan bileton, prezentantan la duonon de la sumo, kiun sinjorino Evelino promesis pagi ĉiujare por la nutrado kaj edukado de Helka, ĝis kiam ŝi fariĝos grandaĝa.

— Tamen — komencis Janowa — ŝi sendis… Dio estu benata… mi pensis, ke…

Ŝi interrompis, ĉar apud ŝi, ĉe la tablo stariĝis Helka. El la malluma kamero, kie ŝi balancis la infanon, ŝi vidis, kiam la masonisto donis al la edzino la koverton kun la mono kaj aŭdis la nomon de sia iama zorgantino. Tuj revenis ŝia iama viveco, ŝi desaltis de la lito de Janowa, apud kiu staris la lulilo, kaj saltis al la tablo, kun ruĝa vizaĝo kun brilantaj okuloj, ridetanta kaj tremanta, sed de emocio, ne de malvarmo.