Выбрать главу

— De la sinjorino — kriis ŝi — de la sinjorino… ĉu… ĉu…

Spiro mankis al ŝi.

— Ĉu la sinjorino skribas ion pri mi?

Jan kaj Janowa ree rigardis unu la alian, balancis la kapojn kaj ekridetis.

— Eh, vi malsaĝa infano! Ĉu la sinjorino skribas pri vi? Kia ideo! Ŝi sendis monon por vi. Estu danka ankaŭ por tio!

Helka tuj ree paliĝis, malĝojiĝis kaj, sin kovrante per la pelto, foriris al la forno. Wicek kaptis la koverton kaj legis al Marylka la adreson, skribitan sur ĝi, Kasia dormetis sur la benko, kun la kapo metita sur la genuoj de la patro. Jan, prenante la bankan bileton el la mano de la edzino, komencis kun ŝanceliĝo en la voĉo:

— Eble… ni konservu por ŝi… por la tempo estonta… Por dudek kvin rubloj ni povas nutri la infanon, kaj la ceteraj… kolektiĝu…

— Kolektiĝu la ceteraj — respondis Janowa, medite apogante la mentonon sur la mano — sed, Jan, ne forgesu, ke oni devus nun aĉeti iom da vestoj por ŝi…

— Vestojn? sed oni ja permesis al ŝi kunpreni la tutan vestaron…

— Bona vestaro! Ĝi taŭgis por la palaco, sed ĉi tie… Ĉio estas tiel maldika, delikata… ĉu mi povas lavi tian tolaĵon… Pasis apenaŭ unu vintro, kaj en la kofro restis nur ĉifonoj.

— Bone, do ni aĉetu. Sed, virino, faru neniajn malŝparojn por ĉi tiu infano… ŝi estu vestita kiel niaj… kaj se restos iu groŝo, konservu ĝin por ŝi por la tempo estonta…

— Kiel niaj infanoj, vi diras! Sed ŝi estas tiel delikata! Se ŝi faras unu paŝon sur la planko per nuda piedo, ŝi tuj komencas tusi. Se ŝi portas ĉemizon dum tri tagoj, ŝi ploras. Mi demandas: kial vi ploras? «La ĉemizo estas malpura!» — diras ŝi. La tutan tagon ŝi sin lavas, kombas en la anguloj, kvazaŭ katino…

— Ŝi kutimos — konkludis Jan, tamburante sur la tablo per la fingroj — ŝi kutimos…

Dum la interkonsiliĝo de la masonisto kun la edzino pri Helka, la infano staris antaŭ la forno kaj per la senbrilaj okuloj rigardis la estingiĝantan fajron. Oni povis vidi, ke ŝi profunde meditas pri io; post momento, kvazaŭ farinte kategorian decidon, ŝi returnis sin kaj, senbrue malferminte la pordon de la vestiblo, ŝteliris el la domo… En la strato estis multe pli lume ol en la domo, tamen la tago jam griziĝis, kaj la malvarma nebulo de la marta pluvo plenigis la aeron per penetranta malvarmo. En la nebulo, ĉe la randoj de la stratetoj kaj stratoj konataj de ŝi, Helka glitis en la komenco rapide, poste pli kaj pli malrapide. Dum momentoj, tre laca, ŝi haltis. En ŝia malvasta brusto mankis la spiro, la piedoj malbone vestitaj laciĝis; kelke da fojoj ŝi eksplodis per raŭka tuso. Tamen ŝi iris kaj iris, ĝis fine ŝi atingis la eksterurban straton, ĉe kies komenco, inter la arboj, nun senfoliaj, staris la somerdomo de sinjorino Evelino. Ŝi proksimiĝis al la feraj kradoj kaj rigardis en la ĝardenon! Ŝi iris antaŭen, al la pordego. En la pordego la pordeto estis malfermita. Tie, en la profundo de la korto, brilis fajro en du fenestroj de la flanka konstruaĵo, kie estis la loĝejo de la pordisto. Kredeble oni kuiris tie la vespermanĝon. Antaŭ la flanka konstruaĵo la pordisto dishakis lignan ŝtipon en splitojn. Estis silente kaj senhome. La batoj de la hakilo malakre kaj unutone sonis en la pluva nebulo, el la lada pluvtubo fluis sur la pavimon de la korto mallarĝa akva strio kun unutona murmuro. Helka proksimiĝis al la muro de la palaceto kaj eniris en la ĝardenon tra seka sablita vojeto. Tie ŝi haltis antaŭ la ŝtuparo de la alta balkono, sur kiu sinjorino Evelino kutime sidis la tutajn somerajn tagojn. Nun la ŝtuparo, balkono kaj benkoj, ĝin ĉirkaŭantaj, estis kovritaj de pluvo. Helka komencis supreniri la ŝtupojn; la akvo plaŭdis sub ŝiaj parizaj botoj. Subite ŝi ĝoje ekkriis kaj per ama gesto etendis ambaŭ manojn. El sub benko, el angulo de la balkono, kie li kuŝis kuntiriĝinta kaj simila al silka volvaĵo, trempita en koto, Elf sin ĵetis al ŝi kun akra pepanta bojado. Li ne rekonis ŝin en la unua momento, ĉar liaj longaj haroj, malsekaj, implikitaj, preskaŭ tute kovris liajn okulojn. Sed kiam ŝi ekparolis al li kaj sidiĝis antaŭ li sur la malsekaj tabuloj, li saltis sur ŝiajn genuojn, kaj pepante de ĝojo, komencis leki ŝiajn manojn kaj vizaĝon. La estaĵo ankaŭ estis malgrasiĝinta, glaciiĝinta, kredeble malsata, malpura…

— Kara Elf! Elf! Mia amata, mia ora hundeto.

Ili karese sin premis unu al la alia kaj sin kisis.

— Elf! Kie estas la sinjorino? Kie estas la sinjorino? Forestas nia sinjorino, forestas, forestas!

Ŝi leviĝis, kaj portante la hundon en sia ĉirkaŭpreno, proksimiĝis al unu el la fenestroj, rigardantaj la balkonon. Ŝi sidiĝis sur la benko, sed tuj ŝi salte leviĝis.

— Ni rigardu tra la fenestro, Elf! Ni vidos, kio okazas en la ĉambroj… Eble tie estas la sinjorino… eble ŝi vokos nin…

Ŝi ekgenuis sur la benko. La akvo, abunde amasiĝinta sur la konkava tabulo de la benko, plaŭdis sub ŝiaj genuoj. Ŝi ne atentis tion.

— Rigardu, Elf, rigardu!

Ŝi levis la hundon kaj apud sia vizaĝo alpremis la krispan kapon al la fenestra vitro.

— Vi vidas, Elf… Ĉio estas, kiel iam… la puncaj flankaj kurtenoj, tiel belaj… kaj tie la granda spegulo, antaŭ kiu la sinjorino iufoje vestis min… kaj tie… tra la malfermita pordo oni vidas la manĝoĉambron… Ŝi eksilentis; ŝi manĝegis per la okuloj ĉion, kion ŝi povis rimarki en la interno de la loĝejo.

— Ĉu vi vidas, kara Elf, la balancantan seĝon… kiel komforte oni sidas sur ĝi… Iufoje mi sidis kaj balancis min… tutan horon… kaj mia pupo, la granda, sin balancis kun mi…

Elf laciĝis de la nekomforta situacio, elglitis el sub ŝia brako kaj falis sur la benkon. Deglitis sur ĝin ankaŭ baldaŭ la knabino.

— Ah, kara Elf! Vi kaj mi… estis iam tie…

Ŝi sidis en la akvo. Ŝia vesto estis tiel saturita de la malsekeco, ke ŝi sentis malvarmajn fluojn sur la dorso. Ŝiaj piedoj, preskaŭ nudaj en la parizaj botoj, rigidiĝis. Tamen ŝi sidis kaj premis karese al sia brusto la malgrasan, malsekan Elfon, kiu de tempo al tempo lekis ŝiajn manojn.

— Kara Elf, tie, kie nun estas tiom da koto, somere estas herbo, sur kiu tiom, tiom da fojoj mi sidis kun la sinjorino kaj kunmetis bukedojn. Ĉu vi memoras, Elf, Italujon? Estis mi, kiu petis la sinjorinon, ke vi veturu kun ni! Kiel bele estas tie, ĉu ne vere? Varme, verde… la suno tiel lumas… la safira ĉielo, super la maro flugas tiel grandaj, blankaj birdoj… Kaj ĉu vi memoras, kiel timis fraŭlino Czernicka navigi sur la maro? Kie estas nun fraŭlino Czernicka? Ŝi forveturis kun la sinjorino. Kaj ni, kara Elf, plu neniam forveturos kun la sinjorino… neniam… neniam…

Peza, ŝtona dormemo ekregis ŝin. Ŝi klinis la kapon al la dorso de la benko kaj ekdormis, ĉiam forte tenante ĉe la brusto la dormantan hundon. Fariĝis pli kaj pli mallume; eksilentis la hakilo de la pordisto, en la fenestroj de la flanka konstruaĵo estingiĝis la brilo de la fajro, eta, densa pluvo senĉese falis senbrue sur la teron, kaj nur ĉe la anguloj de la palaceto el la pluvtuboj fluis kun unutona murmuro mallarĝaj akvaj strioj.

Ĉirkaŭ la noktomezo la masonisto Jan vekis per frapoj la pordiston kaj ricevis respondon, ke efektive li vidas de tempo al tempo la infanon, kiu forlasis vespere lian domon. Jan supreniris kun lumigita lanterno la balkonon kaj apud unu el la benkoj haltis, kvazaŭ ŝtonigita. Li staris, rigardis, balancis la kapon kaj, oni ne scias kial, frotis la okulojn kvazaŭ nevole per sia dika mano. Post momento li levis per siaj fortaj brakoj la knabinon, kiu vekiĝinte, dormema, ploranta kaj malforta mallevis sian febre ruĝan vizaĝon sur lian brakon. Li portis ŝin malsupren de la balkono kaj per rapidaj paŝoj iris kun ŝi hejmen. Prenante la knabinon, li ĵetis for hundon, kiu dormis sur ŝia brusto. La hundo silente iris ree sub la benkon kaj, malĝoje sopirante, sin kunvolvis sur la malseka planko de la balkono.