Mi ekkredis, ke la homoj estas por la reĝoj tio sama, kio la ĉevaloj kaj aliaj ŝarĝobestoj estas por la homoj, t.e. bestoj, kiujn oni estimas nur dum ili taŭgas por laboro kaj komforto.
Mi kredis tion, kaj estis ja vi, kiu igis min kredi... suferanta nun tiom da malbonoj, ĉar mi imitis vin. Al tiuj riproĉoj ili aldonis plej severajn blasfemojn, kvazaŭ poseditaj de kolero sufiĉa por sin reciproke dispecigi. Simile al noktaj noktuoj, ĉirkaŭ tiuj reĝoj flugadis la kruelaj suspektoj, la vanaj timoj kaj malkonfidoj, per kiuj venĝas la popoloj pro sovaĝeco de iliaj reĝoj, la nesatigeblan ambicion je riĉaĵoj, la falsan gloron ĉiam tiranan kaj la malzorgan senfaremon, kiu duobligas la suferojn sen la rekompenco de efektivaj plezuroj. Oni vidis multajn el tiuj reĝoj severe punataj, ne pro malbonoj faritaj, sed pro tio, ke ili neglektis la bonon, kiun ili povus kaj devus fari. Ĉiuj krimoj de la popolo, rezultantaj de la neglekto ĉe la observado de la leĝoj, estis imputitaj al la reĝoj, kiuj devas regi nur por plenumi la leĝojn. Oni imputis al ili ankaŭ ĉiujn malordojn naskitajn de pompo, lukso kaj ceteraj eksecoj, pelanta la homon al perforto, ilin instigantaj al akirado de havaĵoj per malobeo al la leĝoj. Antaŭ ĉio oni rigore traktis la reĝojn, kiuj, anstataŭ esti bonaj kaj viglaj paŝtistoj de popoloj, okupiĝis nur pri detruado de la ŝafaro, kvazaŭ voremaj lupoj.
Sed kio plej multe malĝojigis Telemahon, tio ja estis vidi en tiu malluma, malica abismo grandan nombron da reĝoj, kiuj, rigardataj sur la Tero kiel la plej bonaj, kondamnis sin mem al punoj en la Tartaro, ĉar ili sin lasis gvidi de ruzaj kaj malicaj homoj. Tia puno respondis al la malbonoj, kiujn ili permesis fari en la nomo de sia aŭtoritato. Sed la plejmulto de ĉi tiuj reĝoj estis nek bona, nek malbona, tia estis ilia malforteco; nescio pri la vero ne timigis ilin, kaj ĉar neniam ĝuis la plezuron de virto, ili neniam povus konsistigi la plezuron en la praktiko de bono."
Skizo de la kristana infero
La opinion de la teologoj pri la infero oni resumas per la sekvantaj citaĵoj (). Prenite el la sanktaj aŭtoroj kaj el la vivo de la sanktuloj, tiu priskribo povas des pli bone esti rigardata, kiel esprimo de la ortodoksa fido al la temo, ĉar ĝi estas ofte reproduktata, kun malmultaj variaĵoj, ĉe la evangelia predikado kaj en la episkopaj pastoraloj.
"La demonoj estas puraj Spiritoj, kaj la kon- damnitoj, nuntempe en la infero, povas esti rigardataj kiel puraj Spiritoj, pro tio, ke nur la animo malsupreniras tien, kaj la korpo transdonita al la tero ŝanĝiĝas en herbojn, plantojn, mineralojn kaj likvaĵojn, senkonscie suferante la metamorfozojn proprajn al la materio. Sed la kondamnitoj, same kiel la sanktuloj, devas reviviĝi en la tago de la Lasta Juĝo, prenante, por ilin ne plu forlasi, la samajn karnajn korpojn, kiuj vestis ilin dum la vivo. La elektitoj reviviĝos tamen en purigitaj kaj lumbrilaj korpoj, kaj la kondamnitoj en korpoj malkulitaj kaj
() Ĉi tiuj citatoj estas prenitaj el la verko titolita "La Infero" de Auguste Callet.
difektitaj de la pekoj. Tio ilin distingos, kaj en la infero ne plu estos puraj Spiritoj, sed homoj, kiel ni. Sekve la infero estas loko fizika, geografia, materia, ĉar ĝi devas esti loĝata de surteraj estuloj havantaj piedojn, manojn, buŝon, langon, dentojn, orelojn, okulojn similajn al niaj, sangon en la vejnoj kaj sentemajn nervojn.
Kie troviĝas ja tiu infero? Kelkaj doktrinoj lokas ĝin en la interno mem de nia terglobo; aliaj, ni ne scias en kiu planedo, kaj la problemo estas solvita de neniu koncilio. Tiurilate ni nur konjektas; la sola afero certigita estas, ke tiu infero, kie ajn ĝi ekzistas, estas mondo el materiaj elementoj, kvankam sen Suno, sen steloj, sen Luno, pli malĝoja kaj kruda, sen ia ĝermo kaj bonefikaj aspektoj eble ankoraŭ troviĝantaj en la plej sekaj regionoj de ĉi tiu mondo, kie ni pekas.
La plej seriozaj teologoj ne kuraĝas, kiel la egiptoj, hindoj kaj grekoj, priskribi la teruraĵojn de tiu loĝejo, kaj ili limas sin nur montri ĝin al ni, kiel premisojn en la malmulto, kiun la Skribo parolas pri tiu loĝejo, nome la lago el fajro kaj sulfuro de la Apokalipso kaj la vermoj de Jesaja, tiuj vermoj eterne svarmantaj sur la kadavroj de Tofel, kaj demonoj turmentantaj la homojn, kiujn ili perdigis, kaj la homoj plorantaj, grincantaj per la dent- oj, laŭ la diroj de la evangeliistoj.
Sankta Aŭgusteno ne konsentas, ke tiuj fizikaj suferoj estas nur respeguloj de la moralaj suferoj, kaj vidas en reala sulfura lago vermoj n kaj aŭtentikajn serpentojn satiĝantajn per la korpoj, kunigantajn siajn pikojn al tiuj de la fajro. Laŭ paragrafeto de Sankta Marko, li pretendas ankoraŭ pli, ke tiu stranga fajro, kvankam materia, kiel la nia, influanta sur materiaj n korpoj n, ilin konservos, same kiel salo konservas la korpojn de la viktimoj. La kondamnitoj, ĉiam oferataj kaj ĉiam vivaj viktimoj, sentos la torturon de tiu fajro, kiu bruligas sen detruo, penetrante en ilian haŭton; ili estos sorbigitaj kaj saturitaj de tiu fajro ĉe ĉiuj siaj membroj, ĉe la ostaj medoloj, ĉe la okulaj pupiloj, ĉe la plej kaŝitaj kaj sentemaj fibroj de sia esto. Vulkana kratero, se tien ili povus sin mergi, estus por ili loko de malvarmiĝo kaj ripozo.
Tiel tute firme diras la teologoj pli timemaj, dis- kretaj kaj moderaj; ili ne neas, ke en la infero estas aliaj korpaj turmentegoj, sed diras, ke por aserti tion mankas sufiĉa kono, almenaŭ tiel pozitiva, kiel tiu, kiun oni donis al ili pri la terura turmentego de la fajro kaj vermoj. Sed ekzistas pli aŭdacaj aŭ pli kleraj teologoj, kiuj donas pli detalajn, variajn kaj kompletajn priskribojn pri la infero. Kaj, kvankam oni ne scias, kie en la Spaco lokiĝas tiu infero, tamen ekzistas sanktuloj, kiuj ĝin vidis. Ili ne alvenis tien kun liro en la mano, kiel Orfeo, aŭ tenante glavon, kiel Uliso, sed transportitaj en spirito.
Al tiu nombro apartenas Sankta Tereza. Oni povus diri, laŭ la priskribo de tiu sanktulino, ke estas unu urbo en la infero; tie ŝi almenaŭ vidis ian specon de longa kaj mallarĝa strateto simila al tiuj abundantaj en antikvaj urboj, kaj ŝi terurite ĝin trakuris, irante sur ŝlima kaj haladza tereno, sur kiu svarmis monstraj reptilioj. Sed ŝia marŝo estis haltigita de speco de murego baranta la strateton, murego, en kiu troviĝis niĉo, kie ŝi sin ŝirmis, ne povante ekspliki la okazintaĵon. Tiu, ŝi diras, estas la loko, kiun oni destinis por ŝi, se ŝi trouzus, dum la vivo, la gracojn, kiujn Dio konsentis al ŝi en ŝia ĉelo en Avila.
Malgraŭ la mirinda facileco, kun kiu ŝi eniris en tiun niĉon, ŝi tamen ne povis sidiĝi aŭ kuŝiĝi, nek stari. Si eĉ ne povis eliri. Tiuj teruraj muroj, kliniĝantaj sur ŝin, ĉirkaŭis ŝin, premadis ŝin, kvazaŭ animitaj de propraj movoj. Sajnis al la sanktulino, ke ili sufokis ŝin, stran- gulante ŝin, samtempe ŝin skrapvundante kaj tranĉe dispecigante. Sentante, ke ŝi brulas, ŝi ankaŭ spertis ĉiaspecajn angorojn.
Sen espero pri helpo, ĉio estis kvazaŭ mallumego ĉirkaŭ ŝi, kvankam tra tia mallumego ŝi ekvidis, ne sen timego, la abomenindan strateton, en kiu ŝi troviĝis, kun ĝia malpurega ĉirkaŭaĵo. Tia scenejo estis por ŝi tiel neelportebla, kiel la premoj mem de la malliberejo (\
Sendube tiu estis nenio alia ol malgranda angulo de la infero. Aliaj spiritaj vojaĝantoj estis pli favorataj, ĉar ili vidis en la infero grandajn urbojn, kvazaŭ grandegajn braĝejojn: Babilonon kaj Ninevon, Romon mem kun ĝiaj palacoj kaj temploj brulantaj, kun ĉiuj loĝantoj ĉenitaj.