Выбрать главу

Ili vidis komercistojn ĉe iliaj vendotabloj, pastrojn kune kun korteganoj en festensalonoj, katenitajn al lamentantaj seĝoj, levante al siaj lipoj ruĝajn flamantajn kalikojn. Servistojn surgenuiĝintajn en bolantaj kloakoj, kun brakoj disetenditaj, kaj princojn, de kies manoj fluadis fandita oro, kvazaŭ vora lafo. Aliaj vidis en la infero senfinajn ebenaĵojn kulturatajn de malsataj kam- paranoj, kiuj, nenion rikoltante el tiaj fumantaj kampoj, el tiaj sterilaj semoj, formanĝis unuj aliajn, poste disirante, tiel multenombraj, kiel antaŭe, malgrasaj, voremaj kaj bande irante serĉi malproksime vane re­gi onojn pli feliĉaj. Aliaj erarvagantaj kolonioj da kon- damnitoj ilin tuj anstataŭis. Ankoraŭ aliaj rakontas, ke ili vidis en la infero montojn plenajn de abismoj, veantajn arbarojn, senakvajn putojn, fontojn nutratajn per larmoj, riveretojn el sango, neĝotempestojn en glaciaj dezertoj, ŝipetojn ekipitajn per afliktitoj veturantajn sur senbordaj maroj. Resume ili vidis ĉion, kion vidis la paganoj: ian funebran refiguraĵon de la Tero kun ties naturaj etern- igitaj suferoj, kaj eĉ subterajn karcerojn, eŝafodojn kaj turmentilojn forĝitajn per niaj propraj manoj.

Fakte estas demonoj, kiuj prenas korpojn por pli bone turmenti la homojn en ties korpoj. Unuj havas vespertajn flugilojn, kornojn, skvamajn kirasojn, piedojn kun ungegoj, akrajn dentojn, kaj ili sin prezentas al ni armitaj per glavoj, tenajloj, pinĉiloj, segiloj, rostokradoj, balgoj, ĉio ardanta, kaj ili, rilate la homan karnon, havas nenian alian oficon, dum la tuta eterneco, ol tiun de buĉisto

( ) En tiu vizio oni rekonas ĉiujn karakterojn de la inkuboj, kaj eble estis tiaspeca la fenomeno okazinta al Sankta Tereza.

kaj kuiristo; aliaj, ŝanĝitaj en leonojn aŭ grandegajn vipurojn, kuntrenas siajn predojn en solecajn kavernojn; ĉi tiuj transformiĝas en korvojn por deŝiri la okulojn de certaj kulpuloj, kaj tiuj en flugantajn drakojn pretaj ĵeti sin sur la dorson de siaj viktimoj, forprenante ilin timigitaj, sangokovritaj, kriantaj, tra la malluma spaco, por fine ĵeti ilin en sulfurplenajn kuvojn. Ĉi tie nuboj da akridoj, da gigantaj skorpioj, kies aspekto kaŭzas naŭzon kaj hirtiĝon, kaj kies kontakto produktas kon- vulsiojn; tie plurkapaj monstroj, malfermegante voremajn faŭkojn, skuante sur siaj kriplecaj kapoj siajn vipurecajn dikajn harojn, muelante kondamnitojn per sangaj man- dibloj, por elvomi ilin maĉitajn sed vivajn, ĉar ili estas senmortaj.

Tiuj demonoj kun impresaj formoj, okulfrape me- morigantaj pri la dioj el Amenti kaj el la Tartaro, same kiel la idoloj adorataj de la fenicoj, moabitoj kaj aliaj idolanoj najbaraj al Judujo, tiuj demonoj ne agas hazarde, sed ciu havas sian difinitan funkcion. La malbono de ili praktikata en la infero estas proporcia al la malbono, kiun ili inspiris kaj praktikigis sur la Tero (). La kondamnitoj estas punataj ĉe ĉiuj siaj organoj kaj sentumoj, ĉar ili ankaŭ ofendis Dion per ĉiuj siaj organoj kaj sentumoj. La pekintoj pro manĝamo estas punataj de la demonoj de glutemo; la mallaboremaj estas punataj de la demonoj de mallaboremo; la voluptamaj, de tiuj de diboĉo, kaj tiel plu, je varieco tiel vasta, kiel tiu de la pekoj. Ili sentos malvarmon dum brulado, kaj varmon, estante mem glacie malvarmaj, samtempe avidaj je movo kaj ripozo; soifantaj kaj malsatantaj; milfoje pli lacaj ol sklavo je la fino de labortago, pli malsanaj ol la mortantoj, pli senfortaj kaj ulcerplenaj ol la martiroj, kaj tiel por eterne.

() Vere stranga puno estas tiu konsistanta en la povo daŭrigi, en pli alta grado, la praktikon de malpli granda malbono farita sur la Tero. Estus pli racie, se la malbonfarintoj mem suferus la sekvojn de tiu malbonfaro, anstataŭ doni sin al la plezuro faciligi ĝin al aliulo.

Neniu el la demonoj evitas nek evitos iam ajn la fatalan realigon de sia tasko, ĉar ili estas disciplinitaj kaj fidelaj rilate al plenumo de la vengaj ordonoj, kiujn ili ricevis. Kio do estus la infero sen tio? La pacientoj ripozus, se la ekzekutistoj kverelus aŭ enuus. Sed neniom da ripozo aŭ disputoj por iu ajn el ili, ĉar kvankam ili estas malicaj kaj multenombraj, troviĝante de unu ĝis alia ekstremo de la abismo, neniam estis vidataj sur la Tero vasaloj pli obeemaj al siaj regantoj, armeoj pli servemaj al siaj estroj aŭ monahaj kolektivoj pli humilaj kaj obeemaj al siaj superuloj (\

Oni preskaŭ nenion konas pri la demona popolaĉo, pri tiuj malnoblaj Spiritoj konsistigantaj legiojn da vampiroj, bufoj, skorpioj, salamandroj kaj aliaj sennomaj bestoj; sed oni scias la nomojn de multaj el la princoj komandantaj tiajn legiojn, inter tiuj Belfegor, demono de volupto; Abadono aŭ Apolion, de hommortigo; Baal- Zebud, de la malpuraj deziroj, aŭ sinjoro de la muŝoj generantaj korupton; Mamono, de avareco; Moleho, Belialo, Baalgad, Astarot kaj multaj aliaj, precipe ilia superega ĉefo, la severega ĉefanĝelo, kiu en la ĉielo nomiĝis Lucifero, kaj en la infero nomiĝas Satano.

Jen resume la ideo al ni donita pri la infero laŭ la vidpunkto el ĝia fizika naturo kaj ankaŭ el la fizikaj punoj, kiujn oni tie suferas. Foliumu la skribaĵojn de la pastroj kaj antikvaj doktoroj; demandu la piajn legend- ojn; observu la skulptaĵojn kaj pentraĵojn en niaj preĝejoj; atentu tion, kion ili diras sur la predikokatedroj, kaj vi ekscios pli multe."

(' Tiuj samaj demonoj, ribelemaj kontraŭ Dio rilate la bonon, estas dotitaj per modela mildeco rilate la praktikon de malbono. Neniu sin detenas aŭ senfortiĝas dum la eterneco. Kia stranga metamorfozo de tiu, kiu estis kreita pura kaj perfekta, kiel la anĝeloj! Ĉu ne estas mirinde vidi ilin doni ekzemplojn pri harmonio, pri neŝanĝebla konkordo, kiam la homoj eĉ ne scias pace vivi sur la Tero, sed kontraŭe sin disŝiras reciproke? Vidante la ekscesajn penojn rezervitajn al la kondamnitoj, kaj komparante ilian situacion kun tiu de la demonoj, estas juste, ke oni demandu, kiuj estas pli kompatindaj - ĉu la viktimoj aŭ ĉu la ekzekutistoj.

13. La Aŭtoro sekvigis tiun kadron per la jenaj konsideroj, kies atingon ĉiu el ni penu kompreni:

"La renaskiĝo de la korpoj estas miraklo, sed Dio faras ankoraŭ ian duan miraklon, donante al tiuj mortemaj korpoj — jam unufoje uzitaj de la nedaŭraj provoj de la vivo, jam unufoje neniigitaj — la povon ekzistadi sen dissolviĝo en fornego, kie eĉ metaloj vaporiĝus. Ke oni diru ja, ke la animo estas sia propra turmentanto, ke Dio ne persekutas ĝin kaj nur ĝin forlasas en la malfeliĉa stato de ĝi mem elektita (kvankam tiu eterna forlaso de malfeliĉa kaj suferanta estulo ŝajnas neakord igebla kun la dia boneco) estas akcepteble; sed kion oni diras pri la animo kaj la spiritaj punoj, tion oni neniel povas diri pri la korpoj kaj respektivaj punoj, por kies eternigo jam ne sufiĉas, ke Dio sin konservu indiferenta, sed kontraŭe, ke Li intervenu kaj agu, sen kio la korpoj pereus.

La teologoj supozas do, ke post la renaskiĝo de la korpoj Dio estigas tiun duan miraklon, pri kiu ni parolis. Ke Li unue eltiras el la tomboj, ilin vorintaj, niajn korpojn el argilo; Li eltiras ilin tiaj, kiaj ili tien malsupreniris kun siaj originaj malsanoj kaj sinsekvaj degeneroj de la aĝo; Li redonas nin al tia stato, kadukaj, frostosentemaj, podagrozaj, plenaj de bezonoj, sentemaj por abelpiko, markitaj per la difektoj de la vivo kaj de la morto, kaj jen estas farita la unua miraklo; poste, al tiuj malfortikaj korpoj, pretaj reveni al la polvo el kiu ili eliris, Li donas econ, kiun ili neniam havis — la senmortecon, tiun kapablon, kiun Li en sia kolero (prefere diru: en sia favorkoreco) forprenis de Adamo foriranta el la Edeno — kaj jen estas kompletigita la dua miraklo. Kiam nemortema, Adamo estis nevundebla, kaj kiam ne plu nevundebla, li fariĝis mortema; la morto sekvis de proksime la doloron. Resnakiĝo do restarigas nin eĉ ne en la fizikaj kondiĉoj de la senkulpa homo, nek en tiuj de pekinto, kaj ĝi prefere estas renaskiĝo nur de niaj mizeraĵoj, sed kun aldono de novaj mizeraĵoj, senfine pli teruraj.

Iamaniere ĝi estas vera kreaĵo, kaj la plej malica, kiun la imagemo eble kuraĝis koncepti. Dio ŝanĝas sian juĝon, kaj por aldoni al la spiritaj turmentoj de la pekuloj karnajn turmentoj n povantajn daŭri eterne, Li subite transformas, per sia povo, la leĝojn kaj proprecojn, kiujn Li mem principe starigis por la materiaj komponaĵoj, renaskigas malsanajn kaj putrintajn karnojn, kaj, kun- igante per malfarebla nodo tiujn elementojn inklinajn apartiĝi per si mem, Li tenas kaj eternigas, kontraŭ la natura ordo, tiun vivan putraĵon, ĝin ĵetante en fajron, ne por ĝin purigi, sed por konservi ĝin tia, kia ĝi estas, sentema, suferanta, ardanta, terura kaj, laŭ sia volo, senmorta. Por efektivigi tiun miraklon, Dio ŝanĝiĝas en unu el la inferaj ekzekutistoj, ĉar se la kondamnitoj povas atribui nur al si mem la spiritaj n malbonoj n, kompense nur al Dio ili povas imputi la aliajn.