Post la morto, laŭŝajne nesufiĉa estis la forlaso al malĝojo, al pento, al angoroj de animo, kiu sentas perdita la superegan bonon. Laŭ la teologoj Dio iros elpreni ilin, en tiu nokto, el la fundo de tiu abismo, venigante ilin por momento al la vivo, ne por ilin konsoli, sed por vesti ilin per ia korpo malbelega, flamanta, nepereema, pli infektita ol la tuniko de Dejanira, tiam forlasante ilin por ĉiam.
Malgraŭ tio Li ne forlasos ilin por ĉiam, tute ne, ĉar la Ĉielo kaj la Tero ekzistas pro konstanta ago de lia volo ĉiam aktiva. Dezirante, ke ili eterne kontribuu por siaj eternaj turmentoj al la edifo de la elektitoj, Dio senĉese havos en siaj manoj tiujn kondamnitojn, malhelp- ante, ke la fajro ilin konsumanta estingiĝu ĉe iliaj korpoj."
14. Ni prave diris, ke la infero de la kristanoj superis tiun de la paganoj. Efektive, en la Tartaro vidiĝas kulpuloj torturataj de la konsciencoriproĉo, antaŭ siaj viktimoj kaj siaj krimoj, afliktataj de tiuj, kiujn ili piedpremis dum la surtera vivo; ni vidas ilin forkuri de la lumo ilin penetranta, vane penantajn sin kaŝi for de la rigardoj ilin persekutantaj; tie le orgojlo estas faligata kaj humiligata; ĉiuj prezentas stigmaton el sia pasint- eco, estante punataj pro siaj eraroj mem, en tia grado, ke por iuj sufiĉas, ke oni forlasu ilin al ilia sorto, ne estante necese pligrandigi iliajn punojn. Sed ili estas ombroj, t.e. animoj kun fluidecaj korpoj, bildoj de sia surtera vivo; tie oni ne vidas la homojn repreni siajn karnajn korpojn por suferi fizike, kun fajro penetranta ilian haŭton, saturante ilin ĝis la ostaj medoloj. Ankaŭ ne vidiĝas tie la eksceso de la torturoj konsistigantaj la fundon de la kristana infero. Juĝistoj severaj, sed justaj, eldiras verdikton proporcian al la delikto, dum en la imperio de Satano ĉiuj estas intermiksitaj en la samaj torturoj tute materiaj, sen helpo de ia ajn justeco.
Nekontesteble ekzistas hodiaŭ en la sino de la Eklezio mem multaj saĝaj homoj, kiuj ne akceptas laŭvorte tiajn aferojn, kaj ili tie vidas nurajn alegoriojn, kies signifon oni devas interpreti. Tiuj opinioj tamen estas individuaj kaj ne estas leĝo, sed la kredo al la materia infero kun ties sekvoj konsistigas plu kredartikolon.
15. Ni povus demandi, kiel estas homoj kapablaj vidi tiajn aferojn en ekstaza stato, se ĉi tiuj efektive ne ekzistas. Ne estas oportune klarigi ĉi tie la originon de la absurdaj vizioj, plufoje reproduktitaj kun ŝajno de realaĵo. Ni nur diru, ke principe estas necese konsideri, ke ekstazo estas la plej necerta el ĉiuj revelacioj (), ĉar la stato de superekscito ne ĉiam estigas animan liberigon tiel kompletan, ke ĝi trudiĝas al absoluta kredo, plurfoje montrante la reflekton de antaŭtagaj pri okupoj. La ideoj per kiuj la Spirito sin nutras kaj kies formo aŭ bildo estas konservata de la cerbo aŭ, pli bone dirite, de la perispirita envolvaĵo de la cerbo, sin reproduktas plivast- igitaj kvazaŭ ia miraĝo, sub vaporecaj formoj, kiuj sin krucas, intermiksas kaj estigas ian strangan tutaĵon. La ekstazuloj el ĉiuj religioj ĉiam vidis aferojn rilatajn al la kredo, de kiuj ili sin opinias penetritaj, kaj ne estas eksterordinare do, ke Sankta Tereza kaj aliaj, same kiel
r) La Libro de la Spiritoj, §§ 443 kaj 444.
ŝi, saturitaj per inferaj ideoj el rakontoj, parolaj aŭ skribaj, havis viziojn, kiuj ne estas ĝustadire pli ol reproduktaĵoj kaŭzitaj de inkubo. Fanatika pagano prefere estus vidinta la Tartaron kaj la Furiojn, aŭ la fulmotenantan Jupiteron en Olimpo.
ĈAPITRO V
PURGATORIO
La Evangelio tute ne mencias la purgatorion, kiu estis rekonita nur de la Eklezio en la jaro 593. Gi nekontesteble estas ia dogmo pli racia kaj pli konforma al la justeco de Dio, ol la infero, ĉar ĝi starigas punojn malpli rigorajn kaj plenumeblajn por la eraroj de mezgrada graveco.
La principo de purgatorio estas do bazita sur justeco, ĉar, rilate la homan justecon, ĝi estas nedaŭra malliberigo kompare kun la dumviva kondamno. Kion ni diru pri lando, kiu havus nur mortopunon por krimoj kaj negravaj deliktoj?
Sen la purgatorio nur du ekstremaj alternativoj ekzistas por animoj: la superega feliĉo aŭ la eterna turmentego. Kaj laŭ tiu hipotezo, kio fariĝus el la animoj kulpaj nur pro negravaj eraroj? Ili partoprenus en la feliĉo de la elektitoj, eĉ ne neperfektaj, aŭ spertus la punon por la plej danĝeraj krimintoj, eĉ se ili ne faris multe da malbono, kio ne estas justa nek racia.
Sed la nocio pri purgatorio necese devus esti nekompleta, ĉar, konante nur la punon per fajro, oni faris el ĝi ian inferon malpli teruran, pro tio, ke la animoj tie ankaŭ ardas, kvankam en fajro malpli varma. Ĉar la dogmo pri la eternaj punoj estas neakordigebla kun la progreso, la animoj en la purgatorio ne liberiĝas el 0 pro sia progreso, sed pro la preĝoj, kiujn oni faras aŭ kiujn oni ordonas fari por ilia bono. Kaj se la unua penso estis bona, tiel ne okazis al la sekvoj venintaj el ĝi, pro la misuzoj de tiuj preĝoj. La pagataj preĝoj transformis la purgatorion en negocon pli profitigan, ol la infero ().
3. Oni neniam precize determinis kaj difinis la lokon de la purgatorio kaj la naturon de la punoj tie suferataj. La prilumado de tiu afero estis konsentita al la Nova Revelacio, klariganta al ni la kaŭzon de la surteraj mizeraĵoj de la vivo, kies justecon nur la plureco de la ekzistadoj povas montri al ni.
Tiuj mizeraĵoj necese originas el la neperfektaĵoj de la animo, ĉar, se tiu estus perfekta, ĝi ne farus erarojn nek devus suferi iliajn sekvojn. Homo, kiu sur la Tero ekzemple estus sobra kaj modera ne suferus malsanojn devenantajn de ekscesoj.
Li plejofte estas malfeliĉa pro sia propra kulpo, sed, se li estas neperfekta, tia li estas, ĉar li tia estis antaŭ ol veni sur la Teron, por elaĉeti ne nur nunajn erarojn, sed ankaŭ antaŭajn erarojn ne elpagitajn. Li pagas per vivo da provoj tion, kion li suferigis al aliulo en antaŭa ekzistado. La sortovicoj, kiujn li spertas, estas siavice nedaŭra korektado kaj ia averto je la neperfektaĵoj, kiujn li devas forigi de si, por eviti malbonojn kaj progresi por la bono. Ili estas por la animo lecionoj de sperto, iafoje krudaj, sed des pli profitaj por la estonteco, ju pli profundaj estas la impresoj, kiujn ili faras. Tiuj sortovicoj okazigas senĉesajn luktojn, kiuj disvolvas liajn fortojn kaj liajn intelektajn kaj moralajn kapablojn. Per tiuj luktoj la animo refreŝiĝas en la bono, triumfante ĉiam, kiam ĝi havos bravecon por ilin subteni ĝis la fino.
(' La purgatorio originis la skandalan komercon de in-
dulgencoj, per kiuj oni vendas eniron en la ĉielon. Tiu misuzo estis la ĉefa kaŭzo de la Reformacio kaj instigis Luteron rifuzi la purgatorion.
La premio de la venko estas en la spirita vivo, kien la animo eniras radianta kaj triumfanta, same kiel soldato, kiu distingiĝas ĉe batalo por ricevi la gloran titolon heroo.
Ĉiu ekzistado estas okazo, ke la animo povu fari paŝon antaŭen; de ĝia volo dependas la pli aŭ malpli granda longeco de tiu paŝo: suriri multe da ŝtupoj aŭ resti sur la sama punkto. Ĉe ĉi tiu lasta okazo, ĉar pago por ĝiaj ŝuldoj frue aŭ malfrue nepre trudiĝas, la animo devos rekomenci novan ekzistadon en kondiĉoj ankoraŭ pli penaj, ĉar al ia neforviŝita makulo aldoniĝas alia makulo.