En sinsekvaj enkarniĝoj, la animo ja liberiĝas de siaj neperfektaĵoj, unuvorte ĝi sin elpurigas, ĝis kiam ĝi estos sufiĉe pura por forlasi la mondojn por elaĉeto, kia la Tero, kie la homoj elaĉetas la pasintecon kaj nunecon, celante la estontecon. Sed kontraŭe al la ideo, kiun oni havas pri ili, dependas de ĉiu homo plilongigi aŭ mallongigi sian restadon, laŭ la grado da progreso kaj pureco atingita de li mem per lia propra klopodo. Tiu liberiĝo okazas ne pro finiĝo de tempo nek pro aliulaj meritoj, sed pro la merito de ĉiu homo mem, laŭ ĉi tiuj vortoj de la Kristo: Al ĉiu laŭ liaj faroj (), vortoj tute resumantaj la justecon de dio.
Tiu do, kiu suferas en ĉi tiu vivo, povas diri, ke tio okazas, ĉar li ne sufiĉe puriĝis en sia antaŭa ekzistado, devante, se tion li ne faris en la nuna, suferi ankoraŭ en la sekvonta. Tio estas samtempe justa kaj logika. Pro tio, ke la sufero estas propra al la neperfektaĵo, la homo des pli suferas, ju pli neperfekta li estas, sammaniere kiel malsano daŭros des pli da tempo, ju pli longa estos la prokrasto ĝin kuraci. Tiel, dum la homo estos fiera, li suferos je la sekvoj de sia fiero; dum egoisma, je tiuj de sia egoismo.
r) Mateo, 16:27. - La Trad.
Pro siaj neperfektaĵoj la kulpa Spirito unue suferas en la spirita vivo, kaj poste estos al li donita la korpa vivo, kiel rimedo de rebonigo. Tial li ja troviĝas en tiu nova ekzistado, ĉu kun personoj, kiujn li ofendis, ĉu en medioj analogaj al tiuj, en kiuj li praktikis malbonon, ĉu ankoraŭ en situacioj kontraŭaj al tiuj de sia antaŭa vivo, kiel ekzemple la mizero, se li estis malbona riĉulo, kaj la humiliĝo, se fierulo.
La elaĉeto en la mondo de la Spiritoj kaj sur la Tero ne estas duobla puno por ili, sed ia aldono, ia disvolviĝo de efektiva laboro faciliganta la progreson. La profito de tiu laboro dependas de la Spirito. Ĉu ne estas al li preferinde, ke li revenu sur la Teron, kun probableco atingi la ĉielon, ol ke li estu senapelacie kon- damnita, ĝin definitive forlasante? La dono de tiu libereco estas pruvo de la saĝeco, boneco kaj justeco de Dio, kiu volas, ke la homo ĉion ŝuldu al siaj klopodoj kaj estu la faranto de sia estonteco; ke, malfeliĉa dum pli aŭ malpli longa tempo, li plendu, nur pri si mem, ĉar la vojo de progreso estas ĉiam libera al li.
Konsiderante kiel granda estas la sufero de iaj kulpaj Spiritoj en la nevidebla mondo, kiel terura estas la situacio de aliaj, des pli peniga pro ilia nepoveco antaŭvidi la finiĝon de tiuj suferoj, oni povus diri, ke ili troviĝas en infero, se tiu vorto ne kuntrenus la ideon pri ia eterna kaj materia puno.
Sed pro la revelacio de la Spiritoj kaj la ekzemploj, kiujn ili prezentas al ni, ni scias, ke la limdato de la elaĉeto dependas de la pliboniĝo de la kulpulo.
Spiritismo ne neas, sed pli ĝuste konfirmas la estontan punon. Kion ĝi detruas, tio estas infero ie lokita kun fornegoj kaj senapelaciaj punoj. Gi ankaŭ ne neas purgatorion, ĉar ĝi pruvas, ke en ĝi ni troviĝas kaj ĝin precize difinas, kaj, klarigante la kaŭzon de la surteraj mizeroj, ĝi kondukas al la kredo tiujn samajn, kiuj ĝin neas. Ĉu ĝi forpelas la preĝojn por la mortintoj? Tute ne, ĉar la suferantaj Spiritoj ilin petas; ĝi altigas ilin al devo de karitato kaj elmontras ilian efikecon por konduki al bono la Spiritojn kaj, per tiu rimedo, mallong- igi iliajn turmentiĝojn (). Parolante al la intelekto, ĝi jam longe portas fidon al multaj nekreduloj, sugestante preĝon al la animo de tiuj, kiuj ĝin malŝatis. Kion Spiritismo certigas, estas tio, ke la valoro de la preĝo estas en la penso, ne en la vortoj, ke la plej bonaj preĝoj estas tiuj el la koro, ne tiuj el la lipoj, kaj fine tiuj, kiujn ĉiu murmuras el si mem, ne tiuj, kiujn oni eldiras por mono. Kiu do kuraĝus ĝin riproĉi?
9. Kiel ajn longa estas la tempo de tiu puno en la spirita vivo aŭ sur la Tero, kie ajn ĝi okazu, ĝi ja havos finon post nelonga aŭ longa tempo. Reale ekzistas por la Spirito nur du alternativoj, nome puno nedaŭra kaj proporcia al la kulpo, kaj grada rekompenco laŭ la merito. Spiritismo forpelas la trian alternativon, tiun pri la eterna kondamno. Infero reduktiĝas al simbola figuro pri la plej intensaj suferoj, kies fino estas nekonata. Pur- gatorio ja estas relaĵo.
La vorto purgatorio kuntrenas ideon pri ĉirkaŭlimig- ita loko: jen kial ĝi pli kompreneble aplikiĝas al la Tero, ol la senfina Spaco, kie vagas la suferantaj Spiritoj, kaj des pli, ĉar la naturo de la surtera elaĉeto havas la karakterojn de efektiva elaĉeto.
Pliboniĝinte, la homoj liveros al la nevidebla mondo nur bonajn Spiritojn; kaj ĉi tiuj, enkarniĝinte, siavice liveros al la korpa homaro nur perfektiĝintajn elementojn. Tiam la Tero ĉesos esti elaĉeta mondo kaj la homoj ne plu suferos la mizerojn devenantajn de siaj neperfektaĵoj.
Cetere, per tia transformiĝo, kiu nuntempe okazas, la Tero altiĝos en la hierarkio de la mondoj ( ).
( ) Vd "La Evangelio laŭ Spiritismo", ĉap. XXVII, Agado de la preĝo.
() Vd "La Evangelio laŭ Spiritismo", ĉap. III, Progresado de la mondoj.
10. Sed kial la Kristo ne parolis pri purgatorio? Ĉar, se ne ekzistis la ideo, ankaŭ ne estis vorto por ĝin esprimi.
La Kristo helpis sin per la vorto infero, la sola uzata, kiel ĝenerala termino, por sendistinge nomi la estontajn punojn. Se li lokus flanke de la vorto infero ian rilatan al purgatorio, li ne povus precizigi ĝian efektivan sencon, ne tuŝante aferon rezervitan al la estonteco; li devus fine konsekri la ekzistadon de du specialaj lokoj de puno. Laŭ la ĝenerala koncepto, infero kun la ideo de puno implicite enfermis tiun de purgatorio, kiu estas nenio alia ol maniero de puno.
La klarigo pri la naturo de la punoj estis destinita al la estonteco, kiu ankaŭ devis redukti la inferon al ĝia ĝusta valoro. Se la Eklezio, post ses jarcentoj, decidis rompi la silenton de Jesuo pri la purgatotio, dekretante ties ekziston, tiel estis tial, ke la Eklezio opiniis, ke li ne diris ĉion. Kaj kial ne okazos al aliaj aferoj, same kiel al tiu punkto?
ĈAPITRO VI
DOKTRINO PRI LA ETERNAJ PUNOJ
Origino de la doktrino pri la eternaj punoj. Argumentoj favore al la eternaj punoj. Materia neebleco de la eternaj punoj. La doktrino pri la eternaj punoj epokofaris. Jehezkel kontraŭ la eternaj punoj kaj la origina peko.
Origino de la doktrino pri la eternaj punoj
La kredo al la eterneco de la punoj perdas terenon tagon post tago, tiamaniere ke, eĉ ne estante profeto, oni povas antaŭvidi ĝian baldaŭan finon.
Tial tiel potencaj kaj konvinkaj estas la argumentoj kontraŭ ĝi, ke al ni ŝajnas preskaŭ senutile, ke ni de nun okupiĝu pri tia doktrino, lasante ĝin estingiĝi per si mem.
Sed oni ne povas kontesti, ke, kvankam kaduka, ĝi ankoraŭ estas la klavo de la kontraŭuloj de novaj ideoj, la punkto, kiun ili defendas plej obstine, konvinkitaj pri ĝia vundebleco, kaj malpli konvinkitaj pri la sekvoj de tiu falo. Tial la demando meritas seriozan ekzamenon.
La doktrino pri la eternaj punoj havis sian pravon de ekzisto, kiel tiu pri la materia infero, dum la timo povis esti brido por homoj intelekte kaj morale malmulte progresintaj.
Pro la neebleco lerni la nuancojn plurfoje delikatajn de bono kaj malbono, kaj ankaŭ la relativan valoron de la malpligravigaj kaj pligravigaj cirkonstancoj, tiam la homoj malmulte aŭ eĉ neniom okupiĝus pri la ideo pri la moralaj punoj.