Выбрать главу

Ili eĉ ne komprenus la nedaŭrecon de tiuj punoj nek la justecon rezultantan de iliaj gradiĝoj kaj proporcioj.

3. Ju pli proksima al la primitiva stato, des pli materia estas la homo.

La morala saĝo estas tio, kio en li disvolviĝas plej malfrue, kaj tial li povas fari pri Dio, pri liaj atributoj kaj pri la estonta vivo ideon nur tre malperfektan kaj malprecizan.

La homo similigas Dion al sia propra naturo, kaj Dio estas por li nenio alia ol suvereno absoluta, tiom pli terura, kiom nevidebla, kvazaŭ ia despota reĝo, kiu, enfermita en sia palaco, neniam sin montrus al siaj regatoj. Ne komprenante lian moralan povon, ili nur akceptas Lin pro lia materia formo. Ili vidas Lin nur armita per fulmo, aŭ meze en fulmaj tempestoj, preter- fluge dissemantan detruon, ruinon, simile al nevenkeblaj militistoj.

Iu Dio milda kaj afabla ne estus Dio, sed malforta estulo nekapabla fariĝi obeata. Senkompata venĝemo, teruraj eternaj punoj estis neniom neakordigeblaj kun la ideo, kiun ili faris pri Dio, ne malplaĉis al ilia prudento. Estante senkompata ankaŭ li, la homo, ĉe siaj resentoj, kruela kontraŭ la malamikoj kaj severega kontraŭ la venkitoj, Dio, kiu estis supera al li, devus esti multe pli terura.

Por tiaj homoj estis necesaj religiaj kredoj similaj al ilia kruda naturo. Ia religio tute spirita, tute el amo kaj karitato ne povus esti konforma al iliaj brutalaj kutimoj kaj pasioj.

Ni do ne riproĉu al Moseo lian drakonan leĝaron nur sufiĉan por bridi la malobeeman popolon, nek la fakton, ke li faris el Dio ian venĝeman Dion. La epoko tion postulis, tiu epoko, kiam la doktrino de Jesuo ne estus akceptita kaj eĉ sin nuligus.

Laŭmezure kiel la Spirito disvolviĝis, la materia vualo iom post iom foriĝis, kaj la homoj fariĝis kapablaj kompreni la spiritajn aferojn. Veninte, Jesuo jam povis proklami ian kompateman Dion, parolante pri lia regno, ne el ĉi tiu mondo, kaj aldirante: Amu unu la alian kaj faru bonon al viaj malamantoj, dum la antikvuloj diradis: okulon pro okulo, denton pro dento.

Nu, kiuj estis la homoj vivantaj en la tempo de Jesuo?

Ĉu ili estus animoj nove kreitaj kaj enkarniĝintaj? Sed, se tiel estus, ĉu Dio estus kreinta por la tempo de Jesuo animojn pli progresintajn ol tiuj en la tempo de Moseo? El tio, kio estus okazinta al ĉi tiuj lastaj? Ĉu ili konsumiĝus ĉe bruteco dum la tuta eterneco? La plej elementa prudento forpelas tiun hipotezon. Ne; tiuj animoj estis ja la samaj, kiuj vivadis sub la regado de la moseaj leĝoj, kaj kiuj estis akirintaj, tra pluraj ekzistadoj, la sufiĉan maturecon por kompreni pli progresintan doktrinon, tiel same, kiel hodiaŭ ili estas pli progresintaj por ricevi ankoraŭ pli kompletan instruon.

La Kristo ne povis tamen revelacii al siaj samtempuloj ĉiujn misterojn apartenantajn al la eston­teco. Li mem asertis tion: Multon alian mi dirus al vi, se vi povus ĝin kompreni, kaj jen kial mi parolas al vi per paraboloj. Precipe rilate la moral on, t. e. la devojn de la homo, la Kristo estis tre klara, ĉar, tuŝante la senteman kordon de la materia vivo, li sciis fari sin komprenata; rilate aliajn punktojn, li kontentiĝis semadi sub alegoria formo la ĝermojn pli malfrue disvolviĝontajn.

La doktrino pri la estontaj punoj kaj rekompencoj apartenas al ĉi tiu lasta speco de ideoj. Precipe rilate la punojn, li ne povus subite forpeli la antaŭkonceptitajn ideojn. Veninte skizi al la homoj novajn devojn, ansta- taŭigi malamon kaj venĝon per amo al la proksimulo kaj per karitato, la egoismon per abnegacio, tio jam estis multo; krome li ne povis racie malintensigi la timon antaŭ la puno rezervita por la koruptuloj, samtempe ne malfor- tigante la ideon de la devo.

Se li promesis la regnon de la ĉielo al la bonuloj, tiu regno estis malpermesita al la malbonuloj, kaj kien ĉi tiuj irus? Krome estus necesa la inversiĝo de la Naturo, por ke la tre elementaj inteligentoj estu impresitaj, tiel ke ili identiĝu kun la spirita vivo, konsiderante la fakton, ke Jesuo direktiĝas al la popolo, al la malplej klera parto de la socio, kiu ne povis malbezoni figurojn iamaniere palpeblajn, kaj kiu ne komprenis subtilajn ideojn.

Jen la motivo, kial Jesuo ne ekpritraktis supraĵajn detalojn koncerne tion; en tiu tempo estis necese nenio pli ol kontraŭmeti punon al rekompenco.

6. Se Jesuo minacis kulpulojn per la eterna fajro, li ankaŭ minacis jeti ilin en Gehenon. Nu, kio estas Geheno? Nenio alia ol loko en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalemo, forĵetejo destinita por la malpuraĵo de la urbo.

Ĉu oni devus interpreti tion ankaŭ laŭlitere? Sed tiu estis unu el tiuj drastaj figuroj, kiujn li uzadis por impresi la popolamasojn. Tio sama okazas rilate la eternan fajron. Kaj se tia ne estus lia penso, li sin kontraŭdirus, altigante la kompatemon kaj favorkorecon de Dio, ĉar kompatemo kaj nefleksebleco estas kontraŭ- aj sentoj sin reciproke nuligantaj. Oni ne komprenus la sencon de la paroloj de Jesuo, atribuante al ili la sankcion de la dogmo de la eternaj punoj, ĉar lia tuta instruado proklamis la mildecon de la Kreinto kaj ties boneco.

Laŭ la preĝo Patro Nia Jesuo instruas al ni diri: Pardonu al ni, Sinjoro, niajn kulpojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Se la kulpulo ne devus atendi ian pardonon, estus ja tute neutile ĝin peti.

Ĉu tiu pardono estas senkondiĉa? Ĉu ĝi estas ia pura kaj simpla nuligo de puno, kiun oni meritas? Ne; la mezuro de tiu pardono dependas de la maniero, kiel oni mem par- donis, kio signifas, ke ni ne estos pardonitaj, se ni mem ne pardonos. Konsiderante la forgeson pri ofendoj ia absoluta kondiĉo, Dio ne povus postuli de malforta homo tion, kion Li ĉiopova ne farus.

La preĝo Patro Nia estas ĉiutaga protesto kontraŭ la eterna venĝo de Dio.

Por homoj posedantaj nur konfuzan ideon pri la spiriteco de la animo, la materia fajro neniel estis sen- fundamenta, des pli ĉar ĝi jam partoprenis la paganan kredon preskaŭ universale disvastigitan. Ankaŭ la etern- eco de la punoj havis nenion, kiu povus malplaĉi al la homoj jam de multaj jarcentoj submetitaj al la leĝaro de la timegiga Jehovo. En la penso de Jesuo la eterna fajro estis do nenio alia ol simpla figuro, kaj estis al li tute ne grave, ke tiu figuro estis laŭlitere interpretata, kondiĉe ke ĝi servu kiel brido al la homaj pasioj. Li sciis plie, ke la tempo kaj la progreso prenus sur sin la taskon ekspliki la alegorian sencon, des pli ĉar, laŭ lia antaŭdiro, la Spirito de Vero venos klarigi al la homoj ĉiujn aferojn. La esenca karaktero de la nenuligeblaj punoj estas la senefikeco de la pento, kaj Jesuo neniam diris, ke la pento ne meritas la pardonon de la Patro.

Kontraŭe, ĉiam, kiam sin prezentis al li okazo, li parolis pri ia Dio kompatema, favorkora, preta, akcepti la erarintan filon revenantan al la patra hejmo; ne- fleksebla, fakte, por la obstina pekinto, sed ĉiam preta ŝanĝi punon por pardono al la kulpinto sincere pentinta. Ĉi tiu certe ne estas la trajto de la senkompata Dio. Ankaŭ decas rimarkigi, ke Jesuo neniam eldiris kontraŭ iu ajn, eĉ kontraŭ la plej grandaj kulpuloj, la fatalan kondamnon.

Ĉiuj primitivaj religioj, adoptante la karakteron de la popoloj, havis militistajn diojn, kiuj batalis antaŭ siaj armeoj.

La Jehovo de la hebreoj disponigis al ili mil manierojn ekstermi la malamikojn; li rekompencis ilin per la venko, aŭ ilin punis per malvenko. Tia ideo koncerne Dion, igis ilin honori aŭ pacigi Lin per besta aŭ homa sango, kaj el tio originis la sangaj oferoj reprezentantaj tiel elstaran rolon en ĉiuj antikvaj religioj. La judoj estis forigintaj la homajn oferojn; malgraŭ la instruoj de la Kristo, la kristanoj dum longa tempo opiniis, ke ili honoras la Kreinton, oferante pomile al flamoj kaj al torturoj tiujn, kiujn ili nomis herezuloj, kio sub alia formo konsistigis efektivajn homajn oferojn, ĉar ili okazigis ĉi tiujn oferojn por la plej granda gloro de Dio, kun akompano de religiaj ceremonioj. Hodiaŭ ili ankoraŭ alvokas la Dion de la armeoj antaŭ ol komenci batalon, Lin gloras post venko, kaj tiomfoje pro nejustaj kaj kontraŭkristanaj kaŭzoj.