Выбрать главу

9. Kiom malrapide la homo liberiĝas el siaj kutimoj, antaŭjuĝoj kaj primitivaj ideoj! Kvardek jarcentoj nin apartigas de Moseo, kaj nia kristana generacio ankoraŭ vidas trajtojn de antikvaj barbaraj kutimoj, se ne kon- sekritaj, almenaŭ aprobitaj de la nuntempa religio! Estis necesa la potenca unuiĝo de la ne-ortodoksuloj por forigi la ŝtiparojn kaj komprenigi la veran grandecon de Dio. Sed, ĉe manko de ŝtiparoj, ankoraŭ superregas la materiaj kaj moralaj persekutoj, tiel enradikiĝinta estas en la homo la ideo pri la dia krueleco. Nutrata per sentoj asimilitaj ekde la infanaĝo, ĉu la homo povos miri, ke la Dio al li prezentita, flatita pro barbaraj faroj, kondamnas al eternaj tortutoj kaj senkompate rigardas la suferon de la kulpintoj? Estas ja la filozofoj, malpiaj laŭ iuj homoj, tiuj, kiuj skandaliĝas, vidante la nomon Dio profanata per faroj malindaj je Li. Estas ili, kiuj montras Lin al la homoj, en lia tuta grandeco, senigante Lin je pasioj kaj malnoblaĵoj al Li atribuataj de ia malpli evoluinta kredo.

Pri tiu punkto la religio gajnis je digneco tiom, kiom ĝi perdis je ekstera prestiĝo, ĉar se ekzistas homoj sin donantaj al la formo, pli granda estas ja la nombro de tiuj sincere religiaj per la sento kaj per la koro.

Sed flanke de tiuj, kiom multe da homoj estas kon- dukataj, sen pli da pripenso, al neado de la tuta Provi - denco! La maniero kiel la religio haltis, en antagonismo kontraŭ la progresoj de la homa prudento, ne sciante akordigi ilin kun la kredoj, degeneris en diismon por kelkaj, en absolutan skeptikismo por aliaj, kaj ni ne forgesu la panteismon, t. e. la homon fariĝantan mem Dio, pro manko de alia pli perfekta.

Argumento favore al la eternaj punoj

10. Ni revenu al la dogmo de la eternaj punoj. Jen estas la ĉefa argumento elvokata favore al ĝi: "Estas doktrino sankciita inter la homoj, ke la graveco de la ofendo estas proporcia al la kvalito de la ofendito. La krimo de majestofendo, ekzemple la atenco kontraŭ suverena persono, estante konsiderata pli grava ol tiu kontraŭ iu anj vasalo, estas ja tial pli severe punata. Kaj Dio, estante multe pli alta ol suvereno, ĉar Li estas senfina, senfina devas ja esti la ofendo farita kontraŭ Li, same kiel senfina estu la respektiva puno, t.e. eterna".

Refuto: Ĉia refuto estas rezono, kiu devas havi sian deirpunkton, ian bazon, sur kiu ĝi sin apogu, do premisojn. Ni prenu tiujn premisojn el la propraj atributoj de Dio: unika, eterna, neŝanĝema, nemateria, ĉiopova, superege justa kaj bona, senfina ĉe ĉiaj perfektaĵoj.

Estas neeble koncepti Dion alie, ĉar, sen la senfina perfekteco, oni povus koncepti alian estaĵon superan al Li. Por ke Li estu unika super ĉiuj estaĵoj, estas necese, ke neniu povu superi Lin aŭ eĉ egali Lin je iu ajn afero. Nu, estas necese, ke Li estu tute senfina.

Kaj tial, ke la diaj atributoj estas senfinaj, ili spertas nek pligrandiĝon nek malgrandiĝon, alie ili ne estus senfinaj, nek Dio perfekta. Se oni forprenus plej malgrand- an parton de nur unu el liaj atributoj, Dio ne ekzistus plu, ĉar povus ekzisti estaĵo pli perfekta. La senlimeco de iu kvalito ekskludas la eblecon de ekzisto de alia kontraŭa kvalito, kiu povus malgrandigi aŭ nuligi ĝin. Estaĵo senfine bona ne povas havi plej etan pecon da malboneco, nek estaĵo senfine malbona povas havi plej etan pecon da boneco. Tiel, ankaŭ objekto ne estus absolute nigra kun la plej malgranda nuanco de blanko, kaj inverse. Starigita tiu deirpunkto, al la ĉi-supraj argumentoj ni kontraŭmetos la jenajn:

Nur ia senfina estaĵo povas fari ion senfinan. La homo, finhava ĉe siaj virtoj, ĉe siaj konoj, ĉe sia povo, ĉe siaj kapabloj kaj ĉe sia surtera ekzistado, povas pro- dukti nur limhavajn aĵojn.

Se la homo povus esti senfina ĉe malbono, kiun li faras, li ankaŭ estus tia ĉe la bono, tiuokaze egaliĝante al Dio. Sed se la homo estus senfina ĉe bono, li ne praktikus malbonon, ĉar absoluta bono ekskludas ĉian malbonon.

Se oni konsentas, ke ia provizora ofendo kontraŭ Dio povus esti senfina, Dio, venĝante per senfina puno, estus do senfine vengema; kaj se Dio estas senfine venĝema, Li ne povas esti senfine bona kaj favorkora, ĉar unu el tiuj atributoj ekskludas la alian. Se Li ne estas senfine bona, Li ne estas perfekta; kaj ne estante perfekta, Li ĉesas esti Dio.

Se Dio estas senkompata al la kulpulo pentanta, Li ne estas favorkora; kaj se Li ne estas favorkora, Li ĉesas esti senfine bona. Kaj kial Dio donus al la homoj ian pardoneman leĝon, se Li mem ne pardonus? El tio rezultus, ke la homo, kiu pardonas siajn malamikojn kaj pagas malbonon per bono, estus pli bona ol Dio, kiu restas surda al la pento de tiuj, kiuj Lin ofendas, rifuzante al ili, por ciam, la plej etan kareson.

Troviĝante en ĉiu loko kaj ĉion vidante, Dio devas vidi ankaŭ la torturojn al la kondamnitoj; kaj se Li konservas sin indiferenta al la ĝemoj tra la tuta eterneco, Li estos eterne senkompata; nu, sen kompato ne ekzistas senfina boneco.

Al tio oni respondas, ke la pekulo pentanta antaŭ la morto ricevas favorkorecon de Dio, kaj ke eĉ la plej granda kulpulo povus ricevi tiun favoron. Rilate tion, ne estas ia dubo, kaj oni komprenas, ke Dio pardonas la pentanton, tenante sin nefleksebla kontraŭ la obstinaj; sed se Li estas tute favorkora por la animo pentinta antaŭ la morto, kial Li ĉesos esti tia por tiu, kiu pentas post ĝi? Kial la pento efikas nur dum la vivo, nedaŭra momento, kaj ne en la eterneco, kiu ne havas finon? Ĉirkaŭlimigitaj al difinita tempo, la diaj boneco kaj favorkoreco havus limon, kaj Dio ne estus senfine bona.

Dio estas superege justa. La superega justeco ne estas absolute senkompata, nek kondukas la kom- patemon al tia grado, ke ĉiuj pekoj restu nepunitaj; kontraŭe ĝi rigore pesas bonon kaj malbonon, rekompenc- ante unu kaj punante alian juste kaj proporcie, neniam trompiĝante ĉe aplikado de siaj decidoj.

Se pro nedaŭra peko ĉiam rezultanta el la neperfekta naturo de la homo kaj plurfoje el la medio, kie li vivas, la animo povas esti eterne punita sen espero pri kompato aŭ pardono, ne estas proporcio inter la peko kaj la puno — ne estas justeco,. Repaciĝante kun Dio, pentante kaj petante ripari la malbonon faritan, la kulpulo devas ekzistadi plu por la bono, por la bonaj sentoj. Sed, se la puno estas nenuligebla, tiu ekzistado por la bono ne fruktodonos, kaj neatento al bono signifas maljusteco. Inter la homoj, la kondamnito sin korektinta sukcesas vidi sian punon malpligravigita kaj iafoje pardonita; kaj tiel la homa justeco estus pli perfekta ol tiu de Dio.

Se la puno estas nenuligebla, la pento estos neutila, kaj la kulpulo, nenion atendante de sia korektiĝo, per­sistas en malbono, tiamaniere ke Dio ne nur kondamnas lin al eterna suferado, sed ankaŭ al restado en malbono por la tuta eterneco. En tio estas nek boneco, nek justeco.

Estante senfina je ĉio, Dio devas ampleksi pasintecon kaj estontecon; kreante animon, Li devas scii, ĉu ĝi tro grave eraros por esti eterne kondamnita. Se Li ne scios tion, lia scio ne estos senlima, kaj Li ĉesos esti Dio. Se Li scias, Li memvole kreas animon jam de tiam destinitan por la eterna turmentiĝo, kaj tiuokaze Li ĉesos esti bona.

Ĉar Dio povas favori pentintan pekulon, elprenante lin el la infero, ĉesas ekzisti eternaj punoj, kaj la juĝo de la homoj estas nuligita.