La doktrino pri la eternaj punoj epokofaris
La kredo al la eterneco de la punoj efike superregis dum la homoj ne atingis komprenon pri la morala povo. Estas ja tio, kio okazas al infanoj dum kelka tempo retenitaj per minacoj de himeraj estaĵoj, per kiuj oni ilin timigas: atingante la periodon de rezonado, ili forpelas mem tiajn himerojn de la infanaĝo, kaj estas absurde pretendi ilin regi per tiaj rimedoj. Se tiuj, kiuj ilin gvidas, dezirus ankoraŭ inspiri al ili la verecon de tiaj fabeloj, tiuj certe falus de ilia konfido. Estas ja tio, kio okazas hodiaŭ al la homaro, eliranta el sia infaneco kaj forlasante, por tiel diri, siajn vindojn. La homo ne estas plu ia pasiva instrumento kurbigita sub materia forto, nek la iama kredema estulo, akceptanta ĉion kun okuloj fermitaj.
Kredemo venas el kompreno, kiu tial ne povas esti trudata. Se, dum ia periodo de la homaro, la dogmo de la eternaj punoj sin tenadis sendanĝera. Trudata kiel veraĵo absoluta, kiam la prudento ĝin forpelas, aŭ la homo volas kredi kaj serĉas ian kredon pli racian, malproksimiĝante de tiuj, kiuj adoptas la dogmon, aŭ tiam li absolute malkredas ĉion. Kiu trankvile studos la aferon, tiu vidos, ke en niaj tagoj la dogmo de la eternaj punoj de longe faras pli da ateistoj kaj materialistoj ol ĉiuj filozofoj.
La ideoj havas senĉese progresantan fluon, kaj estas absurde, ke oni volas regi la homojn, forigante ilin de tiu fluo; provi ilin reteni, retroirigi aŭ eĉ nur haltigi, dum ĝi antaŭeniras, estas sin kondamni, perdiĝi. Sekvi aŭ ĉesi sekvi tiun evoluon estas demando pri vivo aŭ morto, tiel por la religioj, kiel por la registaroj.
Ĉu tiu fatalismo estas bono aŭ malbono? Por tiuj, kiuj vivas el la pasinteco, vidante ĝin neniiĝi, ĝi estas malbono; sed por tiuj, kiuj vivas por la estonteco, ĝi estas leĝo de progreso, ĝustadire de Dio.
Kontraŭ leĝo de Dio estas neutila ĉia ribelo, neebla la lukto. Por kio do ĉiamaniere subteni ian kredon, kiu neniiĝas pro manko de uzo, kaŭzante pli da malutiloj ol utiloj al la religio? Ha! estas malĝojige tion diri, sed ĉi tie materia demando regas super la religia demando.
Tiu kredo estas vaste esplorata de la ideo, ke per mono oni malfermas la pordojn de la ĉielo kaj de la infero. La monsumoj kolektitaj per tiuj rimedoj, iam kaj ankoraŭ hodiaŭ, estas nekalkuleblaj, kaj vere fabela estas la anticipa imposto pagita pro timo antaŭ la eterneco. Kaj estante nedeviga tiu imposto, ĝia produkto estas ĉiam proporcia al la kredo; estingita ĉi tiu, tiu estos neproduktema.
Infano volonte donas sian kukon al tiu, kiu promesas al ĝi forpeli lupfantomon, sed se la infano jam ne kredas je lupfantomoj, ĝi gardos la kukon.
24. Donante pli saĝajn nociojn pri la estonta vivo kaj pruvante, ke ĉiu el ni povas efektivigi feliĉon per siaj propraj faroj, la Nova Revelacio nepre renkontos grandegan kontraŭstaron, des pli viglan, ĉar ĝi sekigas unu el la plej profitodonajn fontojn de enspezo. Kaj tiel okazis ĉiam, kiam nova eltrovo aŭ invento skuas en- radikiĝintajn kaj antaŭstarigitajn kutimojn.
Kiu vivas el malnovaj kaj malfacilaj procedoj, tiu neniam ĉesas diskonigi iliajn superecon kaj bonegecon kaj senkreditigi la novajn, pli ŝparajn.
Ĉu oni kredas ekzemple, ke la presarto estis aklamata de la klaso de kopiistoj, malgraŭ la bonfaroj, kiujn ĝi alportis al la socio?
Ne, ili certe devus ĝin detrui. La samo okazas rilate maŝinojm. Fervojojn kaj centojn da aliaj malkrovoj kaj aplikoj.
Antaŭ la okuloj de nekredantoj, la dogmo de la eternaj punoj ŝajnas senvaloraĵo, pri kiu ili ridas; por filozofo tiu dogmo havas socian gravecon, pro la ekscesoj, kiujn ĝi instigas, dum la vere religiema homo havas la dignecon de la religio interesiĝanta je la detruado de la ekscesoj, kiujn tia dogmo naskas, kaj fine de ilia kaŭzo.
Jeĥezkel kontraŭ la eternaj punoj kaj la origina peko
25. Al tiu, kiu deziras renkonti em la Biblio pravigon por la eterneco de la punoj, oni povas prezenti kontraŭajn tekstojn, kiuj tiurilate ne ebligas dusencaĵojn. La jenaj paroloj de Jehezkel estas la plej klara neo, ne nur de la fatalaj punoj, sed ankaŭ de la respondeco, kiun la peko de la patro de la homa genro okazigus al lia raso:
1. Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2. Kial vi uzas ĉe vi en la lando de Izraelo ĉi tiun proverbon kaj diras: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis? 3. Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu plu uzos ĉe vi tiun proverbon en Izrael. 4. Jen ĉiuj animoj apartenas al Mi: kiel la animo de la patro, tiel ankaŭ la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos.
5. Sed se iu estas virta kaj agas laŭleĝe kaj juste; 7. neniun perfortas, redonas al la ŝuldanto lian garantiaĵon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto; 8. ne donas kontraŭ procentegoj kaj ne prenas troprofiton, detenas sian manon de maljustaĵo, faras inter homo kaj homo juĝon justan; 9. sekvas Miajn leĝojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin ĝuste: tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
10. Sed se li naskigis filon, kiu estas rabisto, verŝas sangon, aŭ faras ion similan; 13. li ne devas vivi: ĉar li faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn, li devas morti; lia sango estu sur li.
14. Sed jen li naskigis filon, kiu vidas ĉiujn pekojn de sia patro, kiujn ĉi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion similan: 17. li ne mortos pro la pekoj de sia patro, sed li nepre vivos. 18. Kaj lia patro, ĉar li faris kruelaĵojn, prirabis fraton, kaj faris inter sia popolo tion, kio estas nebona: li mortos pro siaj malbonagoj.
Vi diros: Kial filo ne estas punata pro la mal- bonagoj de la patro? La filo agis ĝuste kaj juste, observis ĉiujn Miajn leĝojn kaj plenumis ilin; tial li nepre vivos.
Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estas sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.
Sed se malpiulo deturnas sin de ĉiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li observos ĉiujn Miajn leĝojn kaj agados ĝuste kaj juste, tiam li vivos, li ne mortos. 22. Ĉiuj liaj malbonagoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj bonaj agoj, kiujn li faris, li vivos.
23. Ĉu Mi deziras la morton de malpiulo?, diras la Sinjoro, la Eternulo; kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos. (Jehezkel, ĉap. XVIII.)
Diru do al ili: Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta. (Jehezkel, ĉapitro XXXIII, § 11. ) r)
() Ĉar ĉi tiu teksto aperas en "La Ĉielo kaj la Infero" en biblia lingvaĵo, laŭ formo kaj stilo, kaj ne en tiu de Kardec, ni preferis preni ĝin rekte el la Biblio klasike tradukita de Zamenhof. - La Trad.
ĈAPITRO VII
LA ESTONTAJ PUNOJ LAŬ SPIRITISMO
La karno estas malforta. Principoj de la Spiritisma Doktrino pri la estontaj suferoj. Puna kodo de la estonta vivo
La karno estas malforta
Ekzistas malvirtaj inklinoj, kiuj evidente estas propraj al la Spirito, ĉar ili alligiĝas pli al la moralo ol al la korpo; aliaj ŝajne dependas ĝustadire de la organismo, kaj tial tiuj homoj ilin posedantaj estas juĝataj malpli respondaj: tiaj estas rigardataj la emo al kolero, al mallaboremo, al volupto ktp.
La spiritualismaj filozofoj hodiaŭ plene rekonas, ke la cerbaj organoj respondantaj al la diversaj kapabloj ŝuldas sian disvolviĝon al la aktiveco de la Spirito. Tiel, tiu disvolviĝo estas efiko, kaj ne kaŭzo. Homo estas muzikisto ne pro tio, ke li havas em on al muziko, sed li posedas tiun inklinon, ĉar lia spirito estas muzikema. Se la aktiveco de la Spirito reagas sur la cerbon, ĝi ankaŭ devas reagi sur aliajn partojn de la organismo.