Выбрать главу

Pro kredo al nenio homo neeviteble koncentras ĉiujn siajn pensojn sur la nunan vivon.

Oni logike ne klarigus zorgon pri estonteco, kiun oni ne atendas.

Tiu ekskluziva zorgo pri la estonteco igas la homon pli pensi pri si mem prefere al ĉio: ĝi do estas la plej potenca stimulo al egoismo, kaj la nekredanto estas konsekvenca, kiam li venas al la jena konkludo: Ni ĝuu, dum ni ĉi tie estas; ni ĝuu kiel eble plej multe, ĉar kun ni ĉio finiĝas; ni tuj ĝuu, ĉar ni ne scias, kiel longe ni ekzistos.

Ankoraŭ konsekvenca estas tiu alia konkludo, cetere pli grava por la socio: Ni ĝuu malgraŭ ĉio, ni ĉiamaniere ĝuu, ĉiu por si; la feliĉo en ĉi tiu mondo estas de la plej ruza.

Kaj se la homa respekto bridas ne multajn personojn, kia brido eble estos por tiuj, kiuj nenion timas?

Ĉi tiu lastaj kredas, ke homaj leĝoj atingas nur la malkapablajn kaj tial ili uzas sian tutan lertecon ĉe la plej bona rimedo ilin eviti.

Se ekzistas ia nelogika kaj kontraŭsocia doktrino, tia ja estas nihilismo, kiu rompas la efektivajn ligilojn de solidareco kaj frateco, sur kiuj baziĝas la sociaj interrilatoj.

Ni supozu, ke, pro ia ajn cirkonstanco, tuta popolo akiris certecon, ke post ok tagoj, unu monato, aŭ unu jaro ĝi estos ekstermita; ke eĉ ne unu individuo ĝin supervivos, same kiel eĉ ne unu signo pri ĝia ekzistado postrestos: Kion faros tiu kondamnita popolo atendanta ekstermon?

Ĉu ĝi laborus por sia progreso, por sia instruiĝo? Ĉu ĝi sin donus al la vivlaboro? Ĉu ĝi respektus la rajtojn, la havaĵojn, la vivon de sia similulo? Ĉu ĝi submetiĝus al ia ajn leĝo aŭ aŭtoritato, kiel eble plej justa ĝi estus, eĉ al la patra aŭtoritato?

Ĉu estus por ĝi, en tiu okazo, ia ajn devo?

Certe ne. Nu! Kio kolektive ne fariĝas, tion la doktrino de nihilismo ĉiutage realigas izole, individue.

Kaj, se la konsekvencoj ne estas ti el ruinigaj, kiel ili povus esti, estas pro tio, ke unue ĉe la plimulto da nekreduloj ekzistas pli da vanteco ol efektiva nekredemo, pli da dubo ol konvinkiĝo — kaj ili havas pli da timo pri nenio ol kiom ili pretendas ŝajnigi — la kvalifiko fortaj spiritoj flatas iliajn vantecon kaj memamon; due, ke la absolutaj nekreduloj kalkuliĝas al malgrandega malplimulto, kaj ili sentas kun bedaŭro la superecon de la kontraŭa opinio, tenatan de ia materiala forto.

Sed, se la nekredemo fariĝus absoluta por la plimulto, la socio ekruiniĝus.

Jen tio, al kio kliniĝas la doktrino de nihilismo ().

Kiaj ajn estus ĝiaj konsekvencoj, se ĝi sin altrudus kiel veran, estus necese ĝin akcepti, kaj ne kontraŭaj

() Unu dekokjara junulo atakita de kormalsano estis deklarita nekuracebla. La Scienco diris: Li povas morti en ok tagoj aŭ en du jaroj, sed post ĉi tiu tempo li plu ne vivos. Sciante tion, la junulo tuj forlasis siajn studojn kaj sin donis al ĉiaspecaj ekscesoj.

Kiam oni lin atentigis pri la danĝero de diboĉa vivo, li res- pondis: Kio gravas al mi, se mi ne havas pli ol du jarojn da vivo? Kio utilus al mi lacigi la spiriton? Mi ĝuas la malmulton al mi restantan kaj mi volas distri min ĝis la fino. — Jen la logika konsekvenco de nihilismo.

Se tiu junulo estus spiritisto, li dirus: La morto nur detru- os la korpon, kiun mi postlasos, kiel eluzitan veston, sed mia spirito supervivos. Mi estos en la estonta vivo tio, kion mi mem faras el mi en ĉi tiu vivo; la moralajn kaj intelektajn kvalitojn, kiujn en ĝi mi povos akiri, mi neniom perdos, ĉar ili estos alia ioma gajno por mia progreso; ĉiu neperfektaĵo, de kiu mi liberiĝos, estos plia paŝo al la feliĉo. Mia feliĉo aŭ malfeliĉo dependas de la utileco aŭ malutileco de la nuna ekzistado. Estas do en mia intereso profiti la nelongan tempon al mi restantan kaj eviti ĉion povantan malintensigi miajn fortojn.

Kiu el tiuj doktrinoj estas preferinda?

sistemoj nek penso pri la rezultantaj malbonoj povus bari ĝian ekzistadon. Oni devas diri, ke, malgraŭ la plej bonaj klopodoj de la religio, skeptikeco, dubo, indiferenteco disvatiĝas tagon post tago.

Sed, se la religio montriĝas senpova por bari nekred- emon, estas pro tio, ke mankas al ĝi io ĉe la lukto. Se aliflanke la religio sin kondamnus al senmoveco, ĝi estus ruinigita post kelka tempo.

Kio mankas al ĝi en ĉi tiu jarcento de pozitivismo, en kiu oni penas prefere kompreni ol kredi, tio sendube estas la konfirmo de ĝiaj instruoj per pozitivaj faktoj, kaj ankaŭ ilia akordo kun la pozitivaj informoj de la Scienco. Kiam la religio diras, ke io estas blanka, kaj la faktoj diras, ke ĝi estas nigra, tiam estas necese, ke oni elektu inter evidenteco kaj blinda fido.

Pro ĉi tiuj cirkonstancoj Spiritismo venas por starigi baron kontraŭ disvastiĝo de nekredemo, ne nur per rezono, ne nur per antaŭvido de danĝeroj, kiujn ĝi kuntrenas, sed ankaŭ per materiaj faktoj, farante videblaj kaj tuŝeblaj la animon kaj la estontan vivon.

Ni ĉiuj estas liberaj por elekti niajn kredojn; ni povas kredi ion aŭ nenion, sed tiuj, kiuj penas teni en la spirito de la amasoj, ĉefe en tiu de la junularo, la neadon pri estonteco, apogante sin al la aŭtoritato de sia sciaro kaj al la altrangeco de sia pozicio, dissemas en la socion ĝermojn de konfuzo kaj ruinigo, prenante sur sin grandan respondecon.

Ekzistas ia doktrino, kiu sin defendas kontraŭ la makulo, ke ĝi estas materialisma, ĉar ĝi akceptas ian inteligentan principon ekster la materio: ĝi estas tiu pri ensorbigo en la Universan Tuton.

Laŭ ĉi tiu doktrino, ĉiu homo, kiam li naskiĝas, asimilas parton de tiu principo, kiu fariĝas lia animo kaj donas al li vivon, inteligenton kaj senton.

Post la morto tiu animo revenas al la komuna fokuso kaj perdiĝas en la senfino, kiel guto da akvo en oceano.

Nekontesteble ĉi tiu doktrino faris paŝon pli antaŭen ol la pura materialismo, ĉar ĝi akceptas ion, dum mate- rialismo akceptas nenion. Sed la konsekvencoj estas ĝuste samaj.

Al la homo estas same, ke li estas droninta en nenio aŭ en la komuna ujego; ekstermite aŭ perdinte sian individuecon estas tiel same, kvazaŭ li ne ekzistus; tial la sociaj interrilatoj nepre rompiĝas, kaj por ĉiam.

Por li, esenca estas la konservado de lia memo; sen ĉi tiu, kio gravas al li postvivi aŭ ne?

Estonteco ŝajnas al li ĉiama nenio, kaj la nuna vivo estas la sola afero, kiu lin interesas kaj okupas.

El la vidpunkto pri la moralaj konsekvencoj ĉi tiu doktrino do estas tiel senprudenta, tiel malesperiga, tiel ruiniga, kiel materialismo mem.

6. Krom tio, oni povas fari ĉi tiun kontraŭdiron: ĉiuj gutoj da akvo prenitaj el oceano similas unu la aliajn kaj posedas identajn propraĵojn, kiel partoj de ia sama tuto; kial do la animoj prenitaj el la granda oceano da universa inteligento tiel malmulte similas unu la aliajn? Kial genio kaj krudeco, la plej sublimaj virtoj kaj la plej malnoblaj malvirtoj? Kial boneco, dolĉeco, mildeco apude de malico, krueleco, barbareco? Kiel povas esti tiel malsamaj inter si la partoj de ia sama homogena tuto? Ĉu oni dirus, ke edukado ilin ŝanĝas? En ĉi tiu okazo, el kie venas la denaskaj kvalitoj, la frumaturaj inteligentoj, la bonaj kaj malbonaj instinktoj sendependaj de ĉia edukado kaj multfoje malakordantaj kun la medio, en kiu ili disvolviĝas?

Ne estas dubo, ke edukado modifas la intelektajn kaj moralajn kvalitojn de la animo; sed ĉi tie estas alia malfacilaĵo: Kiu donas al la animo edukadon por fari ĝin progresi? Aliaj animoj, kiuj pro sia komuna origino, ne povas esti pli progresintaj. Krom tio, ree enirante en la Universan Tuton, el kiu ĝi eliris, kaj progresinte dum sia vivo, la animo portas al ĝi ian elementon pli perfektan. El tio oni konkludas, ke pro sia kontinueco, tiu Tuto troviĝus profunde modifita kaj plibonigita. Tiele, kiel do oni klarigu la senĉesan eliron de nesciaj kaj malicaj animoj el tiu Tuto?