Выбрать главу

ĝis kiam ili meritos enkarniĝon en mondoj pli superaj, morale kaj fizike pli progresantaj. Se oni povas koncepti ian ĉirkaŭlimigitan lokon por puno, tia loko sendube estas tiuj mondoj por kulpelaĉeto, ĉirkaŭ kiuj svarmas neper- fektaj elkarniĝintaj Spiritoj, atendantaj novajn ekzistad- ojn, kiuj ebligos al ili ripari malbonon, helpante ilian progreson.

a: Ĉar la Spirito ĉiam havas liberan vol on, la progreso iafoje fariĝas malrapida, kaj forta lia obstino ĉe malbono. En tiu stato li povos resti jarojn kaj jarcentojn, kaj fine venos momento, kiam lia obstineco modifiĝos pro sufero, kaj spite sian arogantecon li rekonos la superan povon, kiu lin superregas.

Kiam manifestiĝos la unuaj signoj de pento, tiam Dio faras lin duonvidi la esperon. Ne ekzistas Spirito nekapabla neniam progresi, destinita al eterna malsuper- eco, kio estus neado de la leĝo de progreso, kiu providence regas ĉiujn kreitojn.

a: Kiaj ajn estas la malsupereco kaj maliceco de la Spiritoj, Dio neniam ilin forlasas. Ĉiuj homoj havas sian gardanĝelon (gvidanton), kiu zorgas pri ili, suflorante bonajn pensojn, vekante dezirojn progresi kaj ankaŭ esplorante la movojn de ilia animo, per kiuj ili klopodas ripari en ia nova ekzistado la malbonon, kiun ili praktikis. Sed tiu interveno de la gvidanto preskaŭ ĉiam fariĝas kase, tiel ke ne okazu premo, ĉar la Spirito devas progresi per impulso de sia propra volo, neniam per ia altrudo.

Bono kaj malbono estas praktikataj laŭ libera volo, kaj sekve la Spirito ne estas fatale pelita al unu aŭ alia direkto.

Obstinante longe ĉe malbono, la Spirito suferos ties sekvojn, tiel longe, kiel daŭros lia obstinado, sammaniere kiel donante pason al bono, li tuj sentas ĝiajn bonfarant- ajn efikojn.

Rimarko. Estus eraro supozi, ke, pro efiko de la leĝo de progreso, la certeco pli aŭ malpli frue atingi perfektecon kaj feliĉon povas stimuli obstinon ĉe malbono, sub kondiĉo de posta pento: unue tial, ke la malsupera Spirito ne vidas la finon de sia situacio; due tial, ke estante aŭtoro de sia propra malfeliĉo, li nepre komprenos, ke dependas de li mem ĝin ĉesigi; ke li estos malfeliĉa, dum longe li persistos ĉe mal- bono; fine tial, ke la sufero estos senfina, se li mem ne metos finon al ĝi. Tio do estus negativa kalkulo, kies sekvojn la Spirito rekonus la unua. El la dogmo pri la nepageblaj punoj oni ja faras tian hipotezon, ĉar al homo estas mal- permesita por ĉiam ia ajn ideo pri espero, kaj li do ne havas intereson konvertiĝi al bono, sen ia profito al li.

Antaŭ tiu leĝo ankaŭ falas la kontraŭdiro kontraŭ la dia antaŭsciado, ĉar Dio, kreinte la Spiriton, efektive scias, ĉu li iros pro sia libera volo la bonan aŭ malbonan vojon; scias, ke li estos punita, se li faros malbonon; sed ankaŭ li scias, ke tia nedaŭra puno estas rimedo igi lin kompreni sian eraron, frue aŭ malfrue sekvante la bonan vojon. El la doktrino pri la eternaj punoj oni konkludas, ke Dio scias, ke tiu Spirito bankrotos, kaj ke li do estas antaŭdecide kondamnita al senfinaj torturoj.

a: La respondeco pri kulpoj estas tute persona, neniu Spirito suferas pro aliulaj eraroj, esceptinte se li ilin originigis, ĉu kaŭzante ilin per sia ekzemplo, ĉu ne ilin malhelpante, dum li tion povis fari.

Tial la memmortiginto estas ĉiam punita; sed kiu, pro malico, instigas alian homon sinmortigi, tiu suferas eĉ pli grandan punon.

a: Kvankam senfina la diverseco de punoj, kelkaj tamen estas propraj al la malsupereco de la Spiritoj, kaj kies sekvoj, krom iaj detaloj, estas iom pli-malpli identaj.

La plej tuja puno de tiuj ĉefe ligiĝintaj al la materia vivo, malprofite por la spirita progreso, estas la malrapid- eco de la animomalligiĝo; la angoro akompanantaj la morton kaj vekiĝon en la alia vivo, la sekvanta konfuziĝo, kiu povas daŭri monatojn aŭ jarojn.

Kontraŭe la elkarniĝo de tiuj, kiuj havas sian konsciencon pura, kaj kiuj jam en la materia vivo portas spiritan vivon, estas rapida, sen skuoj, preskaŭ nula ilia konfuziĝo ĉe paca vekiĝo.

a: Tre ofta fenomeno inter la Spiritoj kun ia morala malsupereco estas, ke ili opinias sin ankoraŭ vivantaj, kaj tiu iluzio povas daŭri multe da jaroj, dum kiuj ili spertos ĉiujn bezonojn, ĉiujn turmentojn kaj perpleksaĵojn de la vivo.

a: Por krimulo la senĉesa ĉeesto de liaj viktimoj kaj de la cirkonstancoj de la krimo estas kruela suferego.

a: Ekzistas Spiritoj dronintaj en densa mallumo; aliaj troviĝas en absoluta izoliteco en la Spaco, turment- ataj de la nescieco pri sia propra situacio kaj ankaŭ pri la sorto ilin atendanta. La pli kulpaj suferas torturojn multe pli akrajn, ĉar ili ne duonvidas ties finon.

Al kelkaj estas malpermesate vidi siajn karulojn, kaj ĉiuj ĝenerale ekspertas kun rilata intenseco la mal- bonojn, la dolorojn kaj seniĝojn, kiujn ili okazigis al aliulo. Tia situacio daŭras tiel longe ĝis la deziro de riparo per pento donu al ili trankvilecon por antaŭsenti la eblecon meti finon al tia situacio per si mem.

a: Por fierulo forlasita ĉe la malsuperaj klasoj estas suferego vidi, ke super li estas lokitaj, plenaj de gloro kaj bonstato, tiuj, kiujn li malŝatis sur la Tero. Hipokritulo vidas senvualigitaj, penetrataj kaj legataj de ĉiuj Spiritoj siajn plej sekretajn pensojn, ne povante ĉi tiujn kaŝi aŭ vuali; satiruso, nepotenca ilin satigi, sentas la ekscitiĝon de siaj bestecaj deziroj, kiel plej akran turmenton; avarulo vidas la neeviteblan malŝparon de sia trezoro, dum egoisto forlasita de ĉiuj suferas la sekvojn de sia surtera sinteno; ne lia soifo nek lia malsato estos kvietigitaj, ne amikaj manoj etendiĝos al liaj petegantaj manoj; kaj pro tio, ke dum vivo li zorgis nur pri si mem, neniu kompatos lin pro lia morto.

a: La sola rimedo eviti aŭ malgravigi la estontajn sekvojn de ia eraro estas ripari ĝin, malfari ĝin en la nuneco. Ju pli ni prokrastos riparon de eraro, des pli penaj kaj rigoraj estos ties sekvoj en la estonteco.

a: La situacio de la Spirito en la spirita mondo ne estas alia ol tiu de li mem preparita en la korpa vivo.

Poste alia enkarniĝo estos donita al li por novaj provoj, por elpago kaj riparo kun pli aŭ malpli granda profito, dependantaj de lia libera volo; kaj se li ne korektos sin, li ĉiam havos rekomenciĝontan mision ĉiam kaj ĉiam pli pena, tiel ke oni povas diri, ke tiu multe suferante sur la Tero havas multon elpagota; kaj tiuj ĝuantaj ŝajnan feliĉon, malgraŭ siaj malvirtoj kaj neutilaĵoj, tre kare pagos ĝin en posta ekzistado. Laŭ tiu senco Jesuo diris: "Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj." (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. V. )

a: Vere la favorkoreco de Dio estas senfina, sed ne blinda. Erarinto, kiun ĝi atingas, ne restas senkulpigita, kaj dum li ne kontentigos justecon, li suferas la sekvojn de siaj eraroj. Pro la senfina favorkoreco ni devas konsenti, ke Dio ne estas nefleksebla, kaj Li lasas ĉiam irebla la vojon al la saviĝo.

a: Submeti taj al pento kaj riparo, dependantaj de la homa volo, la suferoj, kvankam nedaŭraj, estas samtempe punoj kaj helpaj sanigiloj por kuracado de malbono. La provantaj Spiritoj do ne estas, kiaj pun- laboruloj kondamnitaj dum iom da tempo, sed kvazaŭ malsanuloj en hospitalo suferantaj malsanojn rezultintajn de sia propra senzorgeco; uzantaj kuracilojn pli-malpli dolorajn, kiujn la malsano postulas; atendantaj forper- meson, kiu venos des pli frue, ju pli strikte estas obser- vataj la preskriboj de la servema asistanta kuracisto. Se malsanuloj, pro la propra malzorgo pri si mem, plilongigas sian malsanon, kuracisto nenion respondas pri tio.

a: Al la suferoj, kiujn la Spirito spertas en la spirita vivo, aldoniĝas tiuj de la korpa vivo, kiuj estas rezultantaj el la neperfektajoj de la homo, el liaj pasioj, el la malbona uzo de liaj kapabloj kaj el la elaĉeto de liaj nunaj kaj pasintaj kulpoj. Guste en la korpa vivo la Spirito riparas la malbonon el antaŭaj ekzistadoj, metante en la praktikon decidojn faritajn en la spirita vivo. Tiel oni klarigas la homajn mizerojn kaj sortovicojn, kiuj, je la unua vido, sajne ne havas pravon de ekzisto. Ili tamen estas justaj, kiel heredaĵo el pasinteco — heredaĵo utilanta al nia pilgrimado al la perfektebleco. ()