32-a: Ĉu Dio, oni diras, ne donus grandan pruvon de amo al siaj infanoj, kreante ilin neeraremaj kaj sekve sen la malvirtoj propraj al neperfekteco? Por tio estus necese, ke Li kreus perfektajn estaĵojn, kiuj devas akiri nenion pli, ĉu da konoj, ĉu da moralo. Sed certe Dio povus fari tion, kaj se Li tion ne faris estas pro tio, ke lia saĝeco volis, ke progreso estu ĝenerala leĝo. La homoj estas neperfektaj, kaj tiel ili estas elmetitaj al la pli-malpli penaj sortovicoj. Kaj, ĉar la fakto ekzistas, ni do devas ĝin akcepti.
El ĝi konkludi, ke Dio ne estas bona nek justa, estas malsaĝa ribelo kontraŭ la leĝo.
Maljusteco ja estus la kreado de privilegiaj estaĵoj pli-malpli favoritaj, havantaj plezurojn, kiujn aliaj eble ne atingas, krom per laboro, aŭ neniam povus atingi. Male la dia justeco evidentiĝas ĉe la absoluta egaleco aplikata al la kreado de la Spiritoj; ĉiuj havas saman deirpunkton kaj neniu dum sia formado ricevas distingiĝon esti pli bone favorata; neniu, kies progresa iro estas escepte faciligata: tiuj, kiuj venis al la fino, trapasis, kiel ĉiuj aliaj la fazojn de malsupereco kaj respektivajn provojn.
Tiel nenio estas pli justa ol la agolibereco al ĉiu konsentita. La vojo al feliĉo larĝe malfermiĝas al ĉiuj, kiel al ĉiuj estas konsentitaj la samaj kondiĉoj por ĝin atingi. La leĝo gravurita en ĉies konscienco, al ĉiuj estas instruata. Dio faris el la felico la premion al laboro kaj ne al nepotismo, ke ĉiu havu sian meriton.
( ) Vidu, en la 1-a Parto, ĉap. V, Purgatorio, §§ 3 kaj sekv.; kaj poste, en la 2-a Parto, ĉap. VIII, Surteraj kulpelpagoj. Vidu ankaŭ en La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. V, Feliĉaj la afliktitoj.
Ni ĉiuj estas liberaj labori por nia propra progreso, kaj tiu, kiu multe kaj rapide laboras, plej frue ricevas sian rekompencon. Pligrimanto, kiu foriĝas aŭ perdas tempon sur vojo, malrapidigas sian iradon kaj ne povas plendi, krom pri si mem.
Bono kaj malbono estas nedevigaj kaj laŭvolaj: libera, la homo estas fatale pelata nek al unu nek al la dua.
33-a: Malgraŭ la diverseco de specoj kaj gradoj da suferoj de la neperfektaj Spiritoj, la puno kodo de la estonta vivo povas esti resumita per ĉi tiuj tri principoj:
a: Sufero estas propra al neperfekteco.
a: Ĉia neperfektaĵo, kiel ĉia eraro el ĝi rezultanta, kunportas sian propran punon en la naturaj kaj neeviteblaj sekvoj: nome malsano punas ekscesojn kaj el senfareco venas enuo, kaj ne estas necesa ia speciala kondamno por ĉiu eraro aŭ ĉiu individuo.
a: Ĉar ĉiu homo povas liberiĝi el la neperfektajoj danke la forton de sia volo, tial li ankaŭ povas nuligi la sinsekvajn malbonojn kaj certigi sian estontan feliĉon.
Al ĉiu laŭ liaj faroj, kiel en la Ĉielo, tiel ankaŭ sur la Tero: tia estas la leĝo de la Dia Justeco.
ĈAPITRO VIII
ANĜELOJ
La angeloj laŭ la Eklezio. Refuto. La angeloj laŭ Spiritismo La anĝeloj laŭ la Eklezio
Ĉiuj religioj havas anĝelojn kun malsamaj nomoj, t.e. estaĵoj superajn al la homaro, interajn inter Dio kaj la homoj.
Neante ĉian spiritan ekzistadon ekster la organa vivo, materialismo memkompreneble klasigis la anĝelojn inter la fikciojn kaj alegoriojn. La kredo je anĝeloj estas esenca
parto de la dogmoj de la Eklezio, kiu ilin difinas
([1])
jene:^;
"Ni firme kredas, diras ĝenerala kaj ekumena koncilio ( ), ke estas nur unu vera, eterna kaj senfina Dio, kiu en la komenco de la tempoj tiris kune el la nenio la du estaĵojn — spiritan kaj korpan, anĝelan kaj mondan — poste formante, kiel ĉeneron el la du, la homan naturon, konsistantan el korpo kaj Spirito.
Tia estas, laŭ la kredo, la dia plano en la laboro de kreado, majesta kaj kompleta plano, kiel decis al la eterna saĝo. Tiel konceptita, ĝi prezentas al nia penso la estaĵon en ĉiuj ties gradoj kaj kondiĉoj.
En la plej alta sfero la ekzistado kaj la vivo estas pure spiritaj; en la lasta klaso, unu kaj alia pure materiaj kaj, intere, ia mirinda kuniĝo de tiuj du elementoj, unu vivo samtempe komuna al la inteligenta Spirito kaj al la organa korpo.
Nia animo havas naturon simplan kaj nedivideblan, sed limigita ĉe siaj kapabloj. La ideo, kiun ni havas pri perfekteco, igas nin kompreni, ke povas ekzisti aliaj estaĵoj tiel simplaj, kiel ĝi, kaj superaj laŭ siaj kvalitoj kaj privilegioj.
La animo estas granda kaj nobla, sed ĝi estas kunigita al la materio, posedanta delikatajn organojn kaj limigita en ĝiaj povo kaj ago. Kial ne ekzistas aliaj pli noblaj, liberigitaj el tiu sklaveco, el tiuj bridoj kaj dotitaj per forto kaj aktiveco pli grandaj kaj nekompareblaj? Antaŭ ol meti la homon sur la Teron, por Lin koni, servi kaj ami, ĉu Dio jam ne estus vokinta aliajn estulojn, ke ili aranĝu lian ĉielan kortegon kaj adoru Lin ĉe lia plej alta gloro? Fine Dio ricevas de la manoj de la homo la tributojn de honoro kaj omaĝo de ĉi tiu mondo: ĉu estas do mirinde, ke Li ricevas de la manoj de la anĝeloj la incenson, kaj de la homoj preĝojn? Se la anĝeloj do ne ekzistus, la granda verko de la Kreinto ne evidentigus la kompletecon kaj perfektecon proprajn al ĝi; ĉi tiu mondo, kiu atestas lian ĉiopovon, ne plu estus ĉefverko de la saĝeco; tiuokaze nia prudento, kvankam malforta, povus koncepti ian Dio pli kompletan kaj perfektan. Sur ĉiu paĝo de la sanktaj libroj, tiel de la Malnova, kiel de la Nova Testamentoj, oni menciis tiujn sublimajn inteligentojn, jen en piaj alvokoj, jen en historiaj aludoj. Ilia interveno klare aperas en la vivo de la patriarkoj kaj profetoj. Dio uzas tiujn helpantojn, jen por dissendi sian volon, jen por anonci estontajn okazaĵojn, kaj la anĝeloj preskaŭ ĉiam estas instrumentoj de lia justeco kaj fa- vorkoreco. Ilia ĉeesto sentiĝas ĉe la cirkonstancoj akom- panintaj la naskiĝon, la vivon kaj la pasionon de la Savinto; rememoro pri ili estas neapartigebla je tiu pri la grandaj homoj, kaj ankaŭ je tiu pri la plej grandiozaj faktoj de la religia antikveco. La kredo je la anĝeloj ekzistas en la sino mem de politeismo kaj en la mitologiaj fabeloj, ĉar tiu kredo estas tiel universala kaj antikva, kiel la mondo. La kulto, kiun la paganoj faris al la bonaj kaj malbonaj genioj, estis nenio alia ol falsa apliko de la vero, ia degenerinta restaĵo de la pratempa dogmo. La paroloj de la sankta koncilio de Laterano enhavas fundamentan distingon inter anĝeloj kaj homoj: ili instruas, ke la unuaj estas puraj Spiritoj, dum la duaj konsistas el korpo kaj animo, t. e. ke la anĝela naturo ekzistadas per si mem, sen miksiĝo, kaj ankaŭ disigita je la materio, kiel ajn vaporeca kaj subtila oni supozas, ke ĝi estas, dum nia animo, same spirita, kuniĝas al la korpo, tiel ke ĝi formas kun ĉi tiu nur unu personon, estante tia kaj esence ĝia destino.
Dum daŭras tiu streĉa ligiĝo inter animo kaj korpo, tiuj du substancoj havas komunan vivon kaj unu reciproke influas sur la duan; el tio sekvas, ke la animo ne povas plene liberiĝi el la neperfektaĵoj de tia kondiĉo: la ideoj alvenas al ĝi per la sentumoj, per komparado de eksteraj objektoj kaj ĉiam per bildoj pli-malpli ŝajnaj. Jen kial la animo ne povas rigardi sin mem, nek koncepti Dion kaj la anĝelojn, se ĝi ne atribuas al ili videblan kaj palpeblan formon. Tio sama okazas al la anĝeloj, kiuj, por sin manifesti al la sanktuloj kaj profetoj, devas preni tuŝeblajn kaj palpeblajn formojn. Sed tiaj formoj estis nenio alia ol aeraj korpoj, kiuj moviĝis kaj identiĝis kun ili, aŭ simbolaj atributoj, laŭ la misio, kiun ili prenis sur sin.